Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KOMUNIKILAJ INTELEKTULOJ KAJ PENSISTOJ DE LA OMBRO

Jen kie ni alvenis...

ĈE LA LASTAJ NOVAĴOJ, ŝajnas, kiel diris Proust, ke refoje “io ŝanĝiĝis en Francio”*. Kiel ĉiam, la problemo estas scii ĉu tio kio estas reala estas la ŝanĝo mem, kaj ne pli ĝuste la impreso kiun oni havas kaj kiun havas tute aparte la ĵurnalistoj — kies metio estas klarigi al ni ĉiumomente en kiu stato ni estas, rilate ideojn kiel pri ĉio alia — ke io ŝanĝiĝis.

* Kp. Marcel Proust, A la recherche du temps perdu, Gallimard, “Bibliothèque de la Pléiade”, Parizo, 1954, vol. 1, p. 517.

La novaĵo ne konsistas en la ideo ke ni troviĝas de certa tempo en proceso de stagnado kaj eĉ de zorgiga ekkadukiĝo. Tio estis afero jam iel agnoskita. Eĉ Pierre Nora, en sia respondo al la libro de Perry Anderson, ne trovis multe por obĵeti al la priskribo kiun li donis pri la intelekta mizero de la nuntempo: “Mi dividas kun li la tutan diagnozon pri la kreivaj malvigleco kaj anemio de Francio, escepte ke mi spertas tion, kion li nomas la franca ‘falego’, pli dolore ol moke, kaj ke mi kaŝas la vorton ‘katastrofo’ kiu venus al mia menso pli ĝuste sub la pli konsentebla nomo de ‘metamorfozo’.”*

* Perry Anderson, La Pensée tiède. Un regard critique sur la culture française, tradukita el la angla (Britio) de William Olivier Desmond, sekvata de La Pensée réchauffée, respondo de Pierre Nora, Seuil, Parizo, 2005, p. 101.

Post ĉio ĉi, ŝajnas ke ni ankoraŭ ne spertis la plej malbonon. Ĉu necesas paroli pri katastrofo aŭ, pli milde, pri metamorfozo koncerne la lastan ŝanĝon pri kiu la kultura gazetaro informas nin, nome la fakton ke intelektuloj, kiuj, eĉ se ilia staturo certe ne kompareblas kun tiu de iliaj antaŭuloj, tamen ĝuas prestiĝon, potencon kaj la favoron de la komunikiloj, jam ne hezitas esprimi sin malkaŝe en maniero kvalifikebla kiel “novreakcia”? “Post jardekoj da progresisma dominado, diras al ni tre renoma fakulo, ili estas la intelektuloj de nova dekstro kiu, nome de verdiro pri la antaŭurboj* kaj pri la ‘malamo kontraŭ la Okcidento’, defendas la misagojn de la nuna plimulto riske de pligravigi la rompiĝojn de la franca socio.”*

* La ribeloj de junuloj de la francaj antaŭurboj en oktobro kaj novembro 2005, konata pro bruligo de multaj aŭtomobiloj. Vd Dominique Vidal: Rompi la franc-stilan rasdisisigon http://eo.mondediplo.com/article106... -vl
* Laurent Joffrin, “Les néoréacs”, Le Nouvel Observateur, 1-a — 7-a de decembro 2005.

Perry Andersen, post konstati ke la morto forprenis preskaŭ ĉiujn grandajn nomojn de la franca pensado (Roland Barthes, Jacques Lacan, Raymond Aron, Michel Foucault, Fernand Brandel, Guy Debord, Gilles Deleuze, Jean-François Lyotard, Pierre Bourdieu, al kiuj aldoniĝis, mallonge post apero de lia analizo, Jacques Derrida), observas trafe ke neniu franca intelektulo akiris internacian renomon similan al ilia, kaj ke tio kio donas la plej precizan ideon pri la nivelo al kiu ni malaltiĝis estas verŝajne la ekstermezura graveco kiun oni donas al intelektulo kiel Bernard-Henri Levy: “Malfacilus imagi pli radikalan inversigon de la naciaj normoj pri gusto kaj inteligento ol la atento de la publika medio en Francio al tiu granda simplulo, spite al la sennombraj pruvoj de lia nekapablo ĝuste kapti fakton aŭ ideon. Ĉu tia karikaturo povus hodiaŭ ekzisti en alia granda okcidenta kulturo?”

KIEL LA AŬTORO DE TIUJ LINIOJ, mi pensas ke la respondo al tiu demando estas klare negativa, sed ankaŭ evidentas ke diri tion servas al nenio. Nia epoko, kiel diris Karl Kraus, ŝatas nenion pli ol la faritan fakton, aparte tiun de akirita famo kaj de la komunikile estigita graveco; kaj la skeptikismo de la reprezentantoj de universitato kaj de scienco tute ne povus malhelpi ĝin daŭre tute trankvile dormi dirante al si: “Ni estu feliĉaj havi universalan homon kaj genion kiu, eĉ pli majstre ol la Arnheim de La homo sen kvalitoj, sukcesas ĝuste realigi en sia propra persono la grandan sintezon de Kulturo kaj Ekonomio aŭ de Animo kaj Aferoj!”

En la sama momento en kiu du ĵurnalistoj publikigas libron por denunci plian fojon “francan kavalirtrompadon”*, la komunikila potenco, kiu estas la ĉefa kaj proksimume eĉ la sola respondeculo de la fabrikado de la kavalirtrompado, kiun iuj de ĝiaj reprezentantoj de tempo al tempo klopodas laŭtvoĉe akuzi (tute vane), mobiliziĝis, kiel oni povis atendi, amase por festi la revenon en la insulon de la Pingvenoj de la fama profesoro Obnubile, kiu estis vojaĝinta por viziti la plej grandan el la nuntempaj demokratioj kaj ŝipis al la Nova Atlantido cele al vere kompreni ties politikan, ekonomian, socian kaj kulturan sistemon, antaŭ ol klarigi ĝin malavare al sia loĝantaro.* Mi ne scias ĉu li kapablis aŭ ne, ĉi-foje, kompreni ion pri la problemo kiun li atakis. Estas ne tre verŝajne. Sed tio ĉiukaze ne gravas. De nun li okupas pozicion tian ke li ne estas en danĝero esti juĝata sub tiu aspekto kaj ke, se hazarde li tion tamen estas, tio povas havi nenian realan konsekvencon.

* [Kavalirtrompado: trompocela ŝajnigo de iu esti io supera al tio kion li vere estas kaj misuzo de la konfido de la trompataj per amasaj friponaĵoj. Laŭ kvin germana-Esperantaj vortaroj, i.a. de Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto kaj Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, por germane “Hochstapler”, la tiusenca vorto por la ĉi-kunteksta signifo de la franca “imposteur”. -vl] Nicolas Beau kaj Olivier Toscer, Une imposture française, Les Arènes, Parizo, 2006.
* Kp Anatole France, L’Ile des Pingouins, ĉapitro 3: “Voyage du docteur Obnubile”.

Senkonteste, la doktoro Obnubile estas la speco de klerulo kiu taŭgas por nia klera epoko. Li ne estas kiel tiu filozofo de la Nova Atlantido, Hilary Putnam, kiu ankoraŭ 1990 faris jenan konstaton: “Vidi hodiaŭ ĉiujn laŭdegi la virtojn de kapitalismo, jen nekredebla maldeco!”* Oni povus naive kredi ke estas nun eĉ pli neimagebla maldeco. Sed la nuntempa intelektulo ne havas tian naivecon, kaj li ĉesis senti, en tiu punkto, ian ajn ĝenon. Li male estas — oni denove observis tion dum la manifestacioj de la junularo kontraŭ la labor-provizoreco — respektema por ĉiuj establitaj potencoj, ĉefe de la merkata kaj de la mona. Lia parolemo ne elĉerpeblas pri moralaj demandoj, sed li ne volas enui pri demandoj de socia justeco kaj de socialaj demandoj ĝenerale. Li zorge sin detenas, en la plej multaj kazoj, admoni la reprezentantojn de la Granda Kapitalo, sed faras tion volonte al tiuj de la plej malfavorataj sociaj medioj.

* Hilary Putnam, Définitions, traduko el la usonangla, prezentado kaj interparolado de Christian Bouchindhomme, Editions de l’Eclat, Combas, 1992, p. 90.

Certe pli valoras ne demandi sin kiu estas la parto de aŭtenta admiro en la entuziasmaj laŭdegoj per kiuj la gazetaro regule kovras la produktaĵojn de certaj niaj plej famaj pensistoj. Kiel konstatis jam Robert Musil: “Tiu kultado ne estas tute reala; en ĝi kaŝiĝas plej funde la sufiĉe ĝenerala konvinko ke hodiaŭ neniu plu vere meritas ĝin, kaj kiam la buŝo malfermiĝas, estas malfacile diri ĉu pro entuziasmo aŭ por oscedi. Diri hodiaŭ pri homo ke li estas genia, se oni krome aldonas ke ne ekzistas plu genioj, tio pensigas pri kulto al mortintoj aŭ pri tiuj histeriaj amoj kiuj spektakliĝas nur ĉar mankas al ili ĉia reala sento.”*

* Robert Musil, L’Homme sans qualités, tradukita el la germana de Philippe Jaccottet, Seuil, Parizo, 1956, vol. 1, p. 358.

Ni havas malfeliĉe, krome, specialan malfacilaĵon en Francio, kiu ne datiĝas de hieraŭ (ĝi ekzistis jam, preskaŭ same evidente, en la epoko de la triumfanta strukturismo) kaj kiu konsistas en tio kion Perry Anderson nomas la “mirige reduktitan lokon donitan al la kritiko”. “La plej kuranta ideo pri kio estas raporto — vidu pri tio [la gazetojn] La Quinzaine littéraire, Le Nouvel Observateur, Le Monde des livres, Libération — estas, konstatas li, tio kio aliloke estus apenaŭ pli ol reklamo. (...) Sincera, altnivela kaj trafa diskuto pri fikcia verko, pri eseo aŭ pri historia libro fariĝis raraĵo.” Oni devas do demandi sin, ĉu la vera kavalirtrompado, tiu kiu iel estas ĉe la origino de ĉiuj aliaj, ne estas ĝuste la kritika kavalirtrompado, alidire la konduto de kritiko plej ofte senigita je ĉiaj kritikaj senco, distanco kaj eĉ pli je kritika volo. Kaj kiu samtempe trovas normale fari plej ofte proksimume la malon de kion oni atendas de ĝi.

Pri tiu esenca demando, Pierre Nora, kiel oni povis timi, alportas neniun elementon de respondo al Anderson; por ĉion diri, li ne traktas ĝin. Kio estas vere malesperiga ĉe la gazetaro, tio estas la grado en kiu ĝi restas konvinkita ke ne ekzistas kialo por ŝanĝi ion ajn en siaj farmanieroj kaj ke ĉio estas plej bona en la plej bona el la eblaj kritik-mondoj, donante kutime kiel kialon la fakton ke tio okazas ĉie aliloke kiel ĉe ni kaj ke tio ne povas esti alie. Du asertoj kiujn oni bone evitas provi pruvi kaj kiuj en realo estas unu same falsa kiel la alia.

ĈU EBLAS KE, en la sinsekvo de la dominantaj ortodoksecoj, oni alvenas al nova etapo kaj ke la intelekta mondo ĉesis esti ne nur “maldekstra”, sed ankaŭ “progresema” kaj “demokratia” (ĝi ĉesis esti revolucia jam delonge)? Se tio veras, ĝi estas maltrankviliga. Ĉar la evoluo de la franca filozofio depost la dua mondmilito montrus, tiukaze, ke ĝi ne vere repaciĝis kun la demokratio ol escepte malfrue, ke ĝi poste defendis ĝin dum mallonga periode kun tio kio nomeblus fervoro de novuloj kaj ke ĝi ne bezonis multan tempon por denove forturni sin de ĝi.

Jacques Rancière ne hezitas paroli pri “nova malamo al demokratio” kaj demandas al si kiel, en socioj kaj ŝtatoj kvalifikataj “demokratiaj”, klarigi ke “dominanta intelektularo, kies situacio estas evidente ne malesperiga kaj kiu tute ne aspiras vivi sub aliaj leĝoj, akuzas, tagon post tago, el ĉiuj homaj malfeliĉoj unu solan malbonon, nomatan demokratio”* Kompreneble, inter la intelektuloj kiuj formulas tiuspecan akuzon, tre malmultaj emus rekoni ke ili finfine riproĉas la demokration mem. Ĝi ne havas, en iuj rilatoj, pli konvinkitajn partizanojn ol ilin, kaj ili montriĝas eĉ pretaj aprobi Usonon kiam tiu ekmilitas kun la oficiala motivo defendi la valorojn, principojn kaj sekurecon de la demokratiaj nacioj. Tiuj intelektuloj ne plendas pri la registaro kaj la institucioj de la demokratio, sed pri la demokratia civilizacio, pri la popolo kaj ĝiaj moroj. Ilia antidemokratia sento resumeblas, laŭ Rancière, en la formulo: “Ne estas bona demokratio ol tiu kiu subpremas la katastrofon de la demokratia civilizacio”.

* Jacques Rancière, La Haine de la démocratie, La Fabrique, Parizo, 2005, p. 79.

En ĉio ĉi, la socia realeco kaj ĝiaj maljustaĵoj estas facile forgesataj. Sed kiel eblis antaŭvidi, ili tutcerte atentigas pri si periode, pli malpli brutale, je ĉies memoro. Ŝajnas ke tio okazis denove kun la ribelo de junularo kiun oni emis konsideri senpolitikiĝinta kaj malvigla fronte al la speco de estonteco (aŭ, pli ĝuste, al la foresto de estonteco) kiun nia socio preparas por ĝi. Sed, pri tio kion iliaj rektaj antaŭuloj perceptintus ankoraŭ kiel formo de prava ribelo kontraŭ la organizita sociala malsekureco, la nova intelektulo havas, tutĝenerale, ne multon por diri kaj, se li pensas “novreakcie”, li emas eĉ vidi en tio nur kroman simptomon de malzorgemo kaj degenerado de la demokratia socio kaj samtempe de nekapablo aŭ moleco de la regantoj nekapablaj trudi al ĝi la reordigon kaj la necesajn transformojn.

La diversaj “idealoj” (la pensado, la “vera” kulturo, la respublika universaleco, la transcendo ktp.), malantaŭ kiuj tiuj intelektuloj maskas sian manieron akomodiĝi al la kreskantaj sociaj maljusteco kaj malegalecoj, kaj indiferento por la sociaj problemoj mem kiu en certaj momentoj kulminas (vidu la specon de malhonorigaj komentoj per kiuj certaj de ili kvalifikis nin okaze de la krizo de la antaŭurboj), estigas en mi reagon proksimume saman kiel tiu de Kraus kiam li rimarkigis, okaze de politika afero en kiu fama intelektulo honte kondutis: “La principa dubo kiun mi havas pri la juĝkapablo de la nuntempaj intelektuloj sendevigas min pri la klopodo kiun mi devus fari por malaltigi min sur la nivelon de ĉiu de iliaj idealoj unuope.”* Ne estas serioze paroli pri “antiintelektismo” okaze de tia sinteno. La vera demando estas scii ĉu oni povas aŭ ne havi bonajn kialojn por rifuzi al la intelekta mondo, kaj pli aparte al tiuj el ĝiaj reprezentantoj kiuj okupas la plej privilegiajn poziciojn, formon de kompreno kaj de indulgo kiun oni nepre devas, male, montri al la ordinaraj homoj.

* Karl Kraus, “Prozess Friedjung”, Die Fackel, n-ro 293, Vieno, 4-an de januaro 1930.

Bernard Crick, la biografo de Orwell, klarigas ke, “kvankam furiozigita de maljusto kaj maltoleremo, li ŝajnis neniam postuli tro de la simplaj homoj: lia kolero direktiĝis kontraŭ la intelektuloj, antaŭ ĉio ĉar ili tenis aŭ influis la potencon, kaj devis do respondeci pri la konsekvencoj.”* Tio estis ankaŭ, ŝajnas al mi, la sinteno de Bourdieu kaj tiu de Kraus, spite al la fakto ke la dua ne estis precize demokrato. Mi ne vidas kiel intelektulo, kiu konservis certan sencon de siaj devoj kaj samtempe de siaj limoj, povus adopti alian. Orwell observis, koncerne la konduton de la anglaj intelektuloj, ke “estas la liberaluloj kiuj timas la liberecon kaj intelektuloj kiuj pretas al ĉiaj malnoblaĵoj kontraŭ la pensado”.* Pri la dua punkto almenaŭ same kiel pri la unua, mi devas rekoni ke, ju pli la tempo pasas, des pli mi emas samopinii kun li.

* Bernard Crick, George Orwell, une vie, tradukita el la angla de Stéphanie Carretero kaj Frédéric Joly, Climats, Castelnau-le-Lez, 2003, p. 420.
* Citita el Bernard Crick, verko cit., p. 501.

Rancière elvokas la kazon de Renan kaj la argumentojn jam detaligitajn en La intelekta kaj morala reformo: “Francio, tia kian faris ĝin la universala voĉdonado, fariĝis, skribis Renan, profunde materialisma; la noblaj zorgoj de la iama Francio, patriotismo, entuziasmo pri la belo, amo je gloro, malaperis kun la nobelaj klasoj kiuj reprezentis la animon de Francio”* Oni povas pensi ke la intelektuloj kiel Renan, kiuj riproĉis ĉefe al la universala voĉdonado la fakton ke ĝi “ne komprenas la neceson de la scienco, la superecon de la nobelo kaj de la klerulo”, havis, por esprimi sin tiel, senkulpigojn samtempe historiajn kaj cirkonstancajn. Mi ne bone vidas kia pravigo troveblas por tiuj el niaj intelektuloj kiuj, fortaj pro la certeco reprezenti la “animon de Francio” (kaj la animon ĝenerale), faras hodiaŭ proksimume la saman diskurson. Sed gardante sin, kompreneble, montri la saman koheron kiel li, kaj diri same klare ke ili dezirus ke la demokratio estu anstataŭigata per alia sistemo.

* Ernest Renan, La Réforme intellectuelle et morale (1871), Calmann-Lévy, Parizo, represo de la originala eldono, p. 18.

Jacques BOUVERESSE.