Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Planedo piedpilko

De la 9-a de junio ĝis 9-a de julio, nia planedo estos inundita de aparta cunamo: tiu de piedpilko, kies fina fazo de la Monda Ĉampioneco okazos en Germanio.* Temas pri la plej universala sporta kaj televida evento. Plurdek miliardoj da televidantoj, sume, sekvos la 64 ludojn de la konkurso de 32 naciaj skipoj kiuj reprezentas la ses kontinentojn.

* Se vi interesiĝas pri la Monda Piedpilka Polako 2006 en Germanio, vi povas aliĝi la liston http://de.groups.yahoo.com/group/Pe... por diskuti tie pri la ludoj, la rezultoj, la prognozoj ktp.-vl

La “konfrontiĝo” atingos sian maksimuman intensecon dimanĉon la 9-an de julio, kiam, en Berlino, en la Olimpia stadiono (konstruita de Hitlero por la Olimpiaj ludoj de 1936), la du lastaj kvalifikitaj skipoj faros la finludon. En tiu momento, pli ol du miliardoj da homoj — triono de la homaro-, en 213 landoj (dum la UN nombras nur 191 regnojn) troviĝos antaŭ siaj ekranoj. Kaj nenio alia gravos por ili.

La konkurso agos tiam kiel ege efika ŝirmilo kaj kaŝos ĉian alian eventon. Je granda malpeziĝo de iuj. Ekzemple, en Francio: S-roj Jacques Chirac kaj Dominique de Villepin certe kalkulas kun tiu hipnota kolektiva distraĵo por provi forgesigi la nebulecan aferon Clearstream. Kaj iom ekspiri.

“Emocia pesto”* por iuj, “ekzaltiga pasio”* por la aliaj, piedpilko estas la internacia sporto numero unu. Sed ĝi estas senkonteste pli ol sporto. Alie ĝi ne vekus tian uraganon da kontrastaj sentoj. “Totala socia evento”, diris pri ĝi la granda eseisto Norbert Elias. Oni povus aserti ankaŭ ke ĝi estas metaforo de la homa kondiĉo. Ĉar ĝi montras, laŭ la antropologo Christian Bromberger, la malcertecon de la individuaj kaj kolektivaj statusoj kaj ankaŭ la hazardoj de la ŝancoj kaj de la sorto.* Ĝi favoras pripensadon pri la rolo de la individuo kaj la skiplaboro, kaj ebligas pasiajn debatojn pri ŝajnigo, trukado, arbitro kaj maljusto.

* Jean-Marie Brohm, La Tyrannie sportive. Théorie critique d’un opium du peuple, Beauchesne, Parizo, 2006.
* Pascal Boniface, Football et mondialisation, Armand Colin, Parizo, 2006.
* Christian Bromberger, Football, la bagatelle la plus sérieuse du monde, Bayard, Parizo, 1998.

Kiel en la vivo, la perdantoj ĉe piedpilko estas pli multnombraj ol la venkantoj. Pro tio, tiu sporto estis ĉiam tiu de la humiluloj kiuj vidas en ĝi, konscie aŭ ne, reprezentiĝon de ilia propra sorto. Ili scias ankaŭ ke ami sian klubon signifas akcepti suferon. Gravas, kaze de malvenko, resti unuecaj, resti kunaj. Danke al tiu kundividita pasio, oni certas esti neniam izolita. “You will never walk alone” (vi neniam iros sole) kantas la subtenantoj de la Liverpool FC, proleta angla klubo.

Piedpilko estas la elstare politika sporto. Ĝi situiĝas en la vojkruciĝo de ĉefaj demandoj kiel aparteno, identeco, socia kondiĉo kaj eĉ, per sia ofereca aspekto kaj sia mistiko, religio. Pro tio la stadionoj tiel bone taŭgas por naciismaj ceremonioj, por lokismoj kaj por identecaj aŭ tribaj senbridaĵoj kiuj kelkfoje fariĝas perfortaj inter fanatikaj subtenantoj.

Pro ĉiuj ĉi kialoj — kaj sendube multaj aliaj, pli pozitivaj kaj pli festaj — tiu sporto fascinas la amasojn. Tiuj, siavice, interesas ne nur la demagogojn, sed antaŭ ĉio la reklamistojn. Ĉar pli ol sporta praktiko, piedpilko estas hodiaŭ televid-spektaklo por grandega publiko kun siaj steluloj reve alte pagataj.

Aĉeto kaj vendo de piedpilkistoj reflektas bone la staton de la merkato dum la liberala tutmondigo: la riĉaĵoj situas en la Sudo sed konsumiĝas en la Nordo, kiu sola posedas la rimedojn por aĉeti ilin. Kaj tiu merkato (ofte trompkomerca) okazigas modernajn formojn de homkomerco (vd pri tio la artikolon de Johann Harscoët).

La aplikataj financ-rimedoj estas frenezaj. Se Francio kvalifikiĝus por la finludo, la prezo de trideksekunda reklamaĵo en televido atingus 250.000 eŭrojn (do 15 jarojn da salajro de minimuma salajrulo!). Kaj la Internacia Federacio de Piedpilko (FIFA) ricevos ne malpli ol 1,172 miliardojn da eŭroj nur por la televid-rajtoj kaj la patronaĵoj de la Monda Pokalo de Germanio. Oni taksas, aliflanke, ke la tuto da reklam-investoj ligitaj al tiu konkurso estos pli ol 3 miliardoj da eŭroj.

Tiaj mon-amasoj frenezigas. Tuta aferistaro ŝtelvagas ĉirkaŭ la ronda pilko. Ĝi regas la merkaton de la ludist-transigo, aŭ tiun de la sport-vetoj. Certaj skipoj, por certigi sian venkon, ne hezitas truki. La pruvitaj kazoj estas multegaj; kiel konfirmas la skandalo kiu nun skuas Italion. Kaj kiu povus konduki al tio ke Juventus de Turino, mita klubo, akuzita esti aĉetinta arbitraciistojn, estos range malaltigita en suban kategorion.

Tiel do fartas tiu fascina sporto. Disŝirata inter siaj senegalaj splendoj kaj siaj ŝlimoj, kies efiko similas kelkfoje al tiu de koto metita en ventolilon: ĝia kotŝprucado makuligas ĉiujn.

Ignacio RAMONET.