Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum la Sekurec-Konsilio preparas ekzameni la dosieron pri la atomprogramo de Irano, embargo povus havi gravan efikon sur jam tre streĉan petrolmerkaton. Kaj milita agreso altigus la prezon de barelo al pli ol 100 dolaroj. Des pli ĉar, malgraŭ oficialaj eldiroj de Riado, Saŭd-Arabio ne kapablas grave pliigi sian produktadon kompense por siaj najbaroj
Dum zorgoj ĉiam pli kreskas en Usono kaj aliloke, la fakuloj estas fendiĝintaj en du partiojn: la optimistoj kredas, ke petrolo ankoraŭ restos abunda dum multaj jaroj; la pesimistoj kredas, ke petrolo baldaŭ fariĝos varo malabunda. Ambaŭ samopinias, tamen, ke Saŭd-Arabio, la ĉefa produktanto de la mondo, ludos kernan rolon. La optimistoj kredas, ke ĝi daŭre pliigos sian produktadon proporcie al la pliiĝanta postulo; la pesimistoj asertas, ke ĝiaj rezervoj de nafto baldaŭ malpliiĝos, tiel tute vanigante esperojn pri vastigo de la neta provizo de petrolo de la mondo. Antaŭ ol konjekti pri la estonteco, oni tial devas zorgeme ekzameni la kazon de Saŭd-Arabio.
Oni tute ne povas troigi la gravecon de Saŭd-Arabio por la tutmonda provizo de petrolo. Ĝi ne nur estas la ĉefa produktanto kaj eksportanto de nafto, sed ĝi ankaŭ estas la sola provizanto kun grandaj neuzitaj rezervoj, kio ebligas, ke ĝi rapide akcelu sian rendimenton se krizo okazus. Ĉi tiu kapablo estis de decida graveco en 1990, kiam Irako invadis Kuvajton kaj la produktaĵo de ambaŭ landoj jam ne haveblis en la merkato. Rapide pliiĝante sian propran produktadon, Saŭd-Arabio per si mem malhelpis novan petrolan ŝokon kiel tiuj, kiuj sekvis la araban petrolan embargon de 1973-74 kaj la iranan revolucion de 1979.
Pro sia unika kapablo pliigi produktadon se necese, Saŭd-Arabio estas delonge rigardata en Vaŝingtono kiel kerna elemento de la energia sekureco de Usono. Sekve, kiam la prezo de nafto ekaltegiĝis en printempo de 2005, la unua faro de la prezidanto Bush estis akcepti la kronprincon (nun reĝon) Abdullah ĉe sia bieno en Teksaso por peti lin akceli la produktadon de sia lando. “La kronprinco komprenas, ke estas tre grave certigi ke la prezo estas modera,” Bush diris al reporteroj antaŭ la kunsido*. Post kiam ĝi finiĝis, proparolanto anoncis, ke Abdullah promesis pliigi la saŭdan produktadon, kaj pludiris ke tio nepre helpos malaltigi la prezon de petrolo*. La promesoj de Abdullah, tamen, ankoraŭ ne estigis videblan malpliiĝon, sed Vaŝingtono daŭre postulas ke Riado pliigu sian produktadon.
Kiel ajn grava estu ĝia rolo kiel kompenspova produktanto en krizaj tempoj, la demando pri la estonta provizo de saŭda petrolo estas eĉ pli grava. “Kun unu kvarono de la tutmondaj pruvitaj rezervoj,” notis la usona departemento pri energio en 2004, “Saŭd-Arabio probable restos la plej granda eksportanto de la mondo tiel longe kiel antaŭvideblas”*. Ĉiuj prognozoj eldonitaj de la departemento antaŭvidas, ke la saŭda produktado daŭre kreskos dum la venontaj jaroj kaj ke la reĝlando ludos kernan rolon en la kontentigo de la tutmonda soifo je nigra oro. Estas prognozite, ke Saŭd-Arabio per si mem provizos pli ol unu kvaronon de la pliiĝo de la monda provizo inter 2001 kaj 2025.
Por plene kompreni la rolon tiel komisiitan al la saŭda reĝlando, oni povas konsulti la projekciojn de estontaj ofertado kaj mendado eldonatajn ĉiujare de la usona departemento pri energio. En 2004 ĝi prognozis ke la monda mendado altiĝos je 57% inter 2001 kaj 2025, de 77 milionoj al 121 milionoj da bareloj tage (mbt). Responde, oni atendis ke la saŭda produktado altiĝos je 120% dum tiu periodo, de 10,2 mbt al 22.5 mbt. Tio multege superas iun ajn alian naftoproduktantan landon aŭ grupon de landoj. Plej proksimiĝus Rusio kaj la ekssovetiaj respublikoj de la Kaspia Maro, kun antaŭvidita pliiĝo de 8,5 mbt inter 2001 kaj 2025, tio estas entute 17,3 mbt; Irano, Irako kaj Kuvajto atingos 7,6 mbt por entute 16,5 mbt; kaj oni atendas, ke la produkto de Niĝerio, la ĉefa produktanto en Afriko, pliiĝos je nur 1,6 mbt por atingi 3,8 mbt. En la plimulto de aliaj mondoregionoj, la departemento pri energio antaŭvidas malpliiĝantan aŭ stagnan produktadon; sekve, la suplementa provizo de Saŭd-Arabio estas absolute havenda por kontentigi la mondan mendadon*.
Sed ĉu Saŭd-Arabio vere kapablas atingi tiun celon en la daŭro de dudek kvin jaroj, aŭ, efektive, ian ajn pliiĝon? Jen la demando kiu absorbas la analizistojn de ĉiuj landoj.
La polemiko fariĝis publika en februaro 2004, kiam la New York Times raportis ke, laŭ iuj analizistoj, la plej gravaj saŭdaj naftejoj elĉerpiĝos pli frue ol oni ĝenerale supozas. Ili dubas ke la reĝlando kapablas akceli sian produktadon preter la aktuala kvanto de 9-10 mbt. La novjorka ĵurnalo asertis, ke kvankam la saŭda produktado ĝis nun sukcese paŝotenis kun la internacia mendado, “la naftejoj de la lando jam malpliiĝis tiom, ke industriaj kaj ŝtataj respondeculoj demandas sin ĉu la reĝlando povos kontentigi la mondan soifon je petrolo en la venontaj jaroj”*.
Memevidente, la artikolo kolerigis kaj maltrankviligis Riadon. Post kelkaj tagoj, Mahmud Abdul-Baqi, vic-prezidanto de Aramco pri esplorado, certigis ke “ni kapablas meti en la merkaton pli da nafto ol iu ajn alia”. (...) “ni ankoraŭ provizos nafton dum pluaj sepdek jaroj minimume”*. Ali Al-Naimi, la Ministro pri Petrolo, estis eĉ pli emfaza*.
Usonaj respondeculoj ripetis ĉi tiujn certigojn. En 2004, ekzemple, la departemento pri energio asertis en sia jarraporto International Energy Outlook ke la saŭdoj “estas certaj ke ili kapablas daŭrigi pli altajn nivelojn de produktado ĝis kaj post la mezo de la jarcento”*.
Sed tio ne ĉesigis la polemikon. En majo 2005 Matthew Simmons, bankisto en Hustono*, eldonis libron kun la efiko de bombo, Twilight in the Desert: The Coming Saudi Oil Shock and the World Economy (Krepusko en la dezerto: La estonta saŭda petrola krizo kaj la monda ekonomio). En ĝi, Simmons forte asertas ke la plimulto de la ĉefaj saŭdaj naftejoj jam elĉerpiĝas kaj tial ne kapablas pliigi sian produktadon en la venontaj jaroj. “Estas probable ke Saŭd-Arabio neniam povos liveri la kvantojn de nafto kiujn ni atendas de ĝi. La saŭda produktado alproksimiĝas sian pinton de daŭrigebleco kaj verŝajne ekmalpliiĝos en la proksima estonteco”*.
Matthew (“Matt”) Simmons, tamen, estas nek radikala ekologiisto nek kontraŭanto de petrolkompanioj. Prezidanto kaj ĝenerala direktoro de Simmons & Kompanio Internacia, unu el la plej gravaj investobankoj de la monda petrolindustrio, dum jardekoj li investis miliardojn da dolaroj en la energi-sektoro kaj financis la prospektoradon kaj evoluigon de novaj naftorezervoj tra la tuta mondo. Tiel li amikiĝis kun multaj eminentuloj en la petrola industrio, interalie prezidanto Bush kaj lia vicprezidanto Richard Cheney. Li ankaŭ kolektis vastan kvanton da donitaĵoj pri la ĉefaj naftejoj de la planedo, kio faris lin unu el la plej bone informitaj personoj pri ĉi tiu fako. Tial oni devas preni serioze lian pesimisman takson.
La saŭdoj koleriĝis kaj alarmiĝis. Ĉe konferenco en Vaŝingtono, la ministro pri petrolo Al-Naimi pridisputis la asertojn de Simmons kaj insistis ke lia lando plene kapablas kontentigi la pliiĝantan mondan mendadon. “Mi volas solene certigi al vi: Saŭd-Arabio havas abundajn rezervojn, kaj ni staras pretaj por pliigi nian produktadon laŭ la bezonoj de la merkato,” li deklaris je la 17-a de majo 2005. Kaj ĉe kunsido en Parizo li anoncis planon pliigi produktadon de 10 al 12 mbt kaj eĉ al proksimume 15 mbt, se la monda mendado daŭre kreskos*.
Ĉi-foje, tamen, la fakuloj montris pli da skeptikismo. Multaj analizistoj notis, ke la suplementa nafto aktuale eltirata en Saŭd-Arabio havas grandan enhavon je sulfuro. Ekzemple, parolante dum renkontiĝo inter Bush kaj Abdullah, Jason Schenker de Wachovia Corporation komentis: “Ne estos reala ŝanĝo rezulte el ĉi tiu kunsido”*.
La plej frapanta indiko de ĉi tiu evoluo de percepto aperis en International Energy Outlook de julio 2005. Oni memoru, ke la numero de 2004 prognozis pliigon de saŭda produktado de 12,3 mbt en la unua kvarono de ĉi tiu jarcento por atingi entute 22,5 mbt en 2025. En 2005, kontraste, ĝi antaŭvidas pliigon de nur 6,1 mbd, por totala produktado de nur 16,3 mbt en 2025, konsiderinda malpliiĝo kompare kun la nombroj de antaŭ unu jaro*. La raporto ne klarigis sian returniĝon, sed oni supozu ke la analizoj de Simmons kaj aliaj skeptikuloj komencas influi la oficialan pensadon en Vaŝingtono.
Cetere, la prognozoj de la departemento pri energio por 2025 probable montriĝos fantazie optimismaj. Eĉ dum siaj plej elokventaj diskursoj, s-ro Al-Naimi ne eksplicite promesis superi 12 mbt. Kaj, se s-ro Simmons pravas, eĉ tiom ne atingeblos.
Kompreneble, ĉi tiu debato neniam traktis la alian gravan faktoron, nome la eventualan efikon de la politika kunteksto sur saŭdan produktadon. Renversiĝo kiel tiu dum la detronigo de la ŝaho de Irano en 1978-1979 preskaŭ certe kaŭzus malpliiĝon de produktado, eble dum multaj jaroj. Grandskala terorista atenco kontraŭ la petrolproduktaj instalaĵoj sendube havus similan efikon.
Sed eĉ se internaj kondiĉoj restas relative stabilaj, ni komencu prepari nin por baldaŭa estonteco en kiu la mondaj naftorezervoj jam ne povos kontentigi la nesatigeblan mendadon por energio fare de nia planedo.
Michael T. KLARE.