Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Novdelhio provas solvi la pridisputojn kun siaj hieraŭaj malamikoj, kiel Pakistano: interkonsento estis finaranĝita komence de januaro konstrui duan fervojon inter la du landoj. Samtempe, historiistoj revigligis siajn esploradojn pri la kolonia periodo, ekscitante pasiajn debatojn koncerne la lokon de virinoj en la socio, la kast-sistemo aŭ la demandon pri la preĝejoj
.
EN JUNIO 2005, dum sia vizito al Pakistano, s-ro Lal Krishna Advani, prezidanto de la hindia partio dekstro-naciisma — la Bharatija Ĵanata Partio (BĴP) — kaj ĉefo de la opozicio en la hindia parlamento, asertis, ke la fondopatro de Pakistano, Muhammad Ali Ĵinnah (1876-1948), deklaris sin, kelke da tagoj antaŭ la sendependigo de tiu lando, en aŭgusto 1947, favora al egaleco de civitanaj kaj religiaj rajtoj por ĉiuj pakistananoj, islamanoj, hinduoj aŭ kristanoj. Por s-ro Advani, tiu diskurso pruvas, ke Ĵinnah estis partizano de laikeco. Ĉi rimarko estigis ian kvazaŭan terskuon sine de la BĴP, kiu estas ĉiam aljuĝanta al Ĵinnah la precipan respondecon pri la disigo de la hindia subkontinento laŭ religiaj landlimoj.
Pro tia aŭdaco, s-ro Advani ĵus perdis la direkton de sia partio*.
Kelkajn tagojn poste, ricevante la titolon de doktoro honoris causa en Oksfordo, la ĉefministro Manmohan Singh deklaris, ke kvankam la brita kolonia regado okazigis intensan ekspluatadon, ĝi ankaŭ alportis kelkajn bonaĵojn: la instituciojn de jurŝtato, ŝtatoficistaron, liberan gazetaron, universitatojn kaj modernajn esplor-laboratoriojn*. Tia diskurso sekvigis, siavice, viglan debaton. Por iuj, la ĉefministro malhonorigis la memoron de la sendependec-martiroj; aliaj tie vidis signon de la nova memfido de la hindia nacio, kapabla ekzameni, sen ŝajna honto, la veran bilancon de sia kolonia estinteco.
Kaj tio ne estas la tuto. La depostulo, fare de la administrantaro de la sunaismaj preĝejoj, pri la posed-rajto de la fama Taĝ-Mahalo de Agra, monumento de la komunuma heredaĵo konfidita al la prizorgado de la Arkeologia Aŭtoritato de Barato, estigis trian polemikon. La sunaisma organizo asertas, ke ĉe la origino, sub la mogola imperio, la maŭzoleo alprenadis oficiale religian econ kaj, ke de post ĝia konstruo en la 17a jarcento oni tie preĝas ĉiuvendrede. Temus do ne pri historia monumento sed pri moskeo. Tiu depostulo estis kontestita de pluraj historiistoj studantaj la arkivojn de la mogola imperio. La polemiko koncerne la leĝecon de la ŝtata posedrajto pri la malnovaj preĝejoj ne estas tuj svenonta.
La plej brulega debato dum la lastaj jaroj koncernas la historiajn precedencojn de la moskeo de Ajodhja, norda urbeto de Barato*: multaj perfortaĵoj (inter hinduoj kaj islamanoj) tie eksplodis, kaŭzante milojn da mortintoj, kaj seninterrompan sinsekvon de juraj kaj politikaj bataladoj, kiuj provokis la falon de pluraj registaroj. Al ĉio ĉi aldoniĝas sennombraj debatoj, region- aŭ naci-vastaj, koncerne lernejajn manlibrojn, filmojn kaj historiajn romanojn, monumentojn, festivalojn, ritojn, la standardon kaj la nacian himnon... Unuvorte, la hindia publika vivo baniĝas en historiaj disputoj. La laboron de la esploristoj influas la enorma intereso de la amaskomunikiloj, kaj estas neniel mirige, ke iliajn debatojn prirespondecas la diversaj politikaj tendencoj.
Antaŭ tridek jaroj, du grandaj skoloj de moderna historiografio ekzistis en Barato. Unu, kiu precipe konsistis el historiistoj sidantaj en Kambriĝo, rigardadis la hinduan naciismon kiel klopodon de manpleno da homoj devenaj el la indiĝenaj elitoj por kapti la povon apogante sin sur la kastaj kaj komunumaj ligoj, por ribeligi la homamasojn kontraŭ la brita koloniisto. Opone, la hinduaj naciismaj historiistoj asertadis, ke la materia kondiĉaro de la kolonia ekspluatado estis pretiginta la terenon por alianco inter la diversaj klasoj, kaj ke la rolo de la estroj konsistis en subtenado kaj organizado de la komuna batalo cele al sendependenco.
En la 1980-aj jaroj, tria pens-tendenco enrompiĝis, per kreado de grupo nomita Subaltern Studies [Subalternaj esploroj], de inspiro postkolonia*”. Apogante sin sur la verkoj de la itala marksisto Antonio Gramsci, tiuj historiistoj egale repuŝas kaj la kambriĝan kaj la naciisman skolojn, akuzante la unuan pri koloniema elitismo, la duan pri naciema elitismo*. Ambaŭ reduktintus la kontraŭ-kolonian movadon al la solaj agadoj de elito, ne kalkulinte, nek unu nek la alia, kun la aŭtonomaj politikaj agadoj komencitaj de la “subalternaj” klasoj.
De tiam, la interpretoj de la moderna historio de Barato enviciĝas en la kadro de tiuj tri kontraŭdiraj tendencoj. Precipa debato temis pri la rolo de la kamparanaj homamasoj sine de la naciisma movado. Por la historiistoj de Subalternaj Esploroj, la “subalternaj” klasoj, kamparanaj aŭ laboristaj, ofte eniris en la naciisman politikan arenon. Tamen, estas ankaŭ tute vere, ke en multnombraj okazoj, ili ĝin malvolis aŭ de ĝin sin deturnis post kiam ili al ĝi alportis komencan apogon, spite ĉiajn strebojn de la naciismestroj. Sume, la celoj, strategioj kaj politikaj metodoj de la “subalternaj” sociaj tavoloj diferencis de tiuj de la elitoj. Kaj la naciismo de la elitoj ne estis la sama kiel tiu de la “subalternaj” tavoloj.
La komenca esplorad-stadio de Subalternaj Esploroj dediĉis sin al la temo de la kamparanaj ribeloj, studataj en diversaj regionoj de Sud-Azio kaj en diversaj periodoj, kaj helpe de kamparanaj fontoj mem*. Sed tiuj ĉi maloftis, kompreneble. Tamen, relegante, laŭ la vidpunkto de la kamparanaj ribelemuloj, la oficialajn dokumentojn — la raportojn redaktitajn de ŝtatfunkciuloj-, la “subalternismaj” historiistoj, eĉ simpatiantaj kun la afero, preteratentis la plej potencajn kaj signifajn erojn de la “subalterna” konscio, rifuzante kalkuli kun tio, kion ili rigardis kiel ion mitan, iluzian, miljarisman aŭ utopian ĉe la agadoj de la ribelintoj, aŭ serĉante “racian” kaj reduktan klarigon pri tio. Konsekvence, ofte nevole: la trudintegrado de malortodoksaj trajtoj de la bataloj de la “subalternaj” klasoj en la raciisman ĉifron de la elitkonscio. Ilia aŭtonoma historio aŭ prefere la distingeblaj postsignoj de ilia agado sur la historio estis plene vualitaj de tiu historiografio.
La pripensaĵoj de Subalternaj Esploroj pri la kamparana rezistado en la koloniita Barato prezentis mordeman akuzaĵon kontraŭ la naciisma burĝa politiko. La postkolonia naci-ŝtato estis certe almiksinta la “subalternajn” tavolojn al la imaga spaco de la nacio, sed ilin estis teninta aparte de la reala politika spaco de la ŝtatpovo. Tiu kritika verkado estis, en sia unua periodo, ofte komparata kun tiu de la britaj marksismaj historiistoj, adeptoj de “elmalsupra historio”, tiaj, kiaj Christopher Hill, E.P. Thompson aŭ Eric Hobsbawm, aŭ iuj esploristoj ĉe History Workshops*.
Sed la “subalternismaj” historiistoj rifuzis aprobi la historiisman ortodoksaĵon laŭ kiu ĉio kio okazis en Okcidento nepre ripetiĝus en Barato. Ili forĵetis la kadron de la “modernigo” kiel devigan varpon de la historio de la antaŭlonge koloniitaj landoj. La enradikiĝintaj doktrinoj, tiuj de la liberal-naciismaj historiografioj, kiel tiuj de la marksismaj, inspiris al ili la plej grandan skeptikecon. Iliaj verkoj kontraŭis la tenton verki — kaj do konstrui — historion de la moderna Barato kiel konkretiĝadon de la moderneco tia, kia ĝi estis imagita de la grandaj teoriistoj de la okcidenta mondo. Tiu kontraŭado, videbla jam en la komenco de Subalternaj Esploroj, alprenis pli poste la formon de defendo de la “diferencaj modernecoj”.
INTER 1987 KAJ 1989, EKDE la kvina kaj sesa volumoj de Subalternaj Esploroj, aŭroris nova pens-tendenco. Oni tiam komencis akcepti, multe pli serioze ol antaŭe, ke la “subalternec”-koncernaj historioj estas fragmentaj, apartigitaj kaj nekompletaj, ke la “subalterna” konscio estas klivita, kaj konsistas el eroj tiritaj tiom el la travivaĵaro de la regantaj klasoj kiom el tiu de la superregitaj. Tute same kiel la aŭtonomec-signoj montritaj de la ordinaruloj ĉe la ribel-momentoj, la “subalternaj” konsci-formoj submetitaj al la ĉiutaga kondiĉaro de la subordigo fariĝis studobjektoj. Konsiderinte tiajn entagordigitajn demandojn, la “subalternisma” historio ne povis plu limiĝi je la studado de la kamparanaj ribeloj. La demando ne plu estis: “Kia estas la aŭtentika formo de la ‘subalterneco’?”, sed: “ĉu tiu estas ‘prezentata’ [figurata] kaj ‘reprezentata’?”. El tio okazis modifo de la objekt- kaj metod-esploroj.
Konsekvence de la fakto, ke la demando pri la “reprezentado de la ‘subalterneco’” estis metita en la lumrondon, la tuta kampo de diskonigo de modernaj konoj en la kolonia Hindujo malfermiĝis. Problemaroj kiaj la kolonia ordo, la angla instruad-sistemo, la movadoj pri religia kaj socia reformo, la kresko de naciismo, estis submetitaj al novaj demandaroj. La esploroj koncentriĝis sur la moderna ŝtato kaj la publikaj institucioj per kiuj la raciecaj kaj sciencaj ideoj, kaj ankaŭ la moderna pov-reĝimo, estis disvastigitaj tra la tuta kolonia kaj postkolonia Barato. Alidire, institucioj kiel lernejo kaj universitato, gazetaroj kaj eldonejoj, malsanulejoj, kuracistoj, san-sistemoj, popol-nombrado, procezoj pri industria produktado, sciencaj institucioj kaj muzeoj estas fariĝintaj studad-objektoj por la kritika skolo.
Grava tezo aperiĝinta dum la lasta periodo, ĉe kaj ĉirkaŭ Subalternaj Esploroj, temas pri alternativaj aŭ hibridaj modernecoj. Ĝi komenciĝas de la diskonigo de la ideoj, praktikadoj kaj institucioj de la okcidenta moderneco sub la koloniado. Kadre de la klasika teorio pri modernigo, la historio de la moderneco en la koloniitaj landoj estas nevarie pripensata laŭ la terminoj de malfruo aŭ kuratingo. Laŭ la fama frazo de la historiisto Dipesh Chakrabarty, tiuj socioj ŝajnas esti porĉiame destinitaj por la “antaŭĉambro de la historio”.
Nu, la universaliga pretendo de la okcidenta moderneco maskas la fakton, ke ĝi estas, kiel ĉiu historio, frukto de lokaj kondiĉoj. Kio okazas kiam la elementoj de la okcidenta moderneco estas adoptitaj aliloke? Ĉu ili alprenas diferencajn kaj novajn formojn, kiuj ne apartenas plu al la originalo? Jeskaze, ĉu ni devas vidi en tiuj ŝanĝiĝoj tiom da difektiĝoj? Ĉu tiom da devioj disde tipa idealo? Aŭ, male, ĉu ili estus ĝustaj ekzemploj de diferenca moderneco?
Defendi tiun lastan starpunkton signifas kvazaŭ “provincigi Eŭropon” kaj samtempe aserti la identecon de aliaj kulturoj, dum ĝuste tiuj-ĉi partoprenas la supozatan universalecon de la moderneco. Dipesh Chakrabarty, Gyan Prakash kaj Gayatri Chakravorty Spivak, ekzemple, esploris diversajn aspektojn de tiu “traduka” procezo de konoj, teknologiaĵoj kaj institucioj, klopodante montri, ke la renkontiĝo de okcidentaj modernec-formoj kaj koloniitaj neokcidentaj kulturoj ne estis simpla surmetado, kaj ne finatingis koruptitajn aŭ difektitajn modernecformojn*. Ĝi, prefere, naskintus aliajn modernecformojn, kaj la stampo de iliaj diferencoj ankoraŭ daŭras kiel objekto de pov-bataloj.
La partoprenoj de postkoloniaj historiistoj malfermis novajn perspektivojn rilate al la nuntempaj diskutoj en Barato, ekzemple rilate la kast-sistemon, la socian pozicion de la virino aŭ la demandon pri la preĝejoj. Koncerne tiun lastan punkton, la debato koncentriĝis inter la ŝovinistaj hinduoj, unuflanke, kaj la adeptoj de laikeco, aliflanke. Sed la postkoloniaj esploroj montris, ke la kontraŭmeto de laikeco al komunumeco ne samvaloras kiel kontraŭeco de moderneco al malmoderneco: la du politikaj pozicioj estas ferme enradikiĝintaj en la moderna ŝtata kaj politika humtero.
La du grupoj klopodas malsame pri la sama celo, nome la plifirmigo de la moderna naci-ŝtato. Ambaŭ restas elitismaj, sed utiligas du manierojn prezenti kaj proprigi al si la “subalternecon”. Kontraŭ tiuj rivalaj elitismaj celadoj, la “subalternaj” grupoj de Barato finpretigas, ĉiu propramaniere, sendependajn strategiojn.
La samo okazas rilate la kastojn. La politiko koncernanta ilin modifiĝis de post la 1990-j jaroj. La “religia” fundamento de la laŭkastaj dividoj tute foriĝis de la publika debato. La konfliktoj preskaŭ ekskluzive koncentriĝas en la relativaj pozicioj okupataj de ĉiu el ili antaŭ la ŝtato. La debato por scii ĉu, jes aŭ ne, la kast-aparteno agnoskendas kiel kriterio de pozitiva diskriminacio, reflektas, ankaŭ ĝi, du elitismajn strategiojn de prezentado kaj de alproprigo de la “subalterneco” — unu, privilegianta la ŝanc-egalecon kaj la meritokration; la alia, rekomendanta periodon de pozitiva diskriminacio por kompensi al la subaj kastoj la jarcentojn de seneco, kiujn ili spertis.
La “subalternaj” sociaj grupoj mem, ĉe siaj bataloj por justeco kaj agnosko, ellaboras diversajn strategiojn celantajn plenumi sian aŭtonomecon, samtempe profitante de la ebloj prezentitaj de la ŝtato*. Strategiaj interligoj inter la mezaj aŭ subaj kastoj kaj aliaj premegataj grupoj, ekzemple religiaj aŭ tribaj malplimultoj, okazigis signifajn balotajn venkojn. Sed, pro la apero de novaj politikaj elitoj meze de la “subalternaj” tavoloj, scii “kiu prezentas kiun” kaj “por kia celo” alprenas pli kaj pli gravecon.
La tria demando tuŝas la socian virin-pozicion. Certasence, ĉiuj virinoj vivantaj en patriarka socio okupas “subalternan” pozicion. Tamen, virino posedas ankaŭ klas-, “ras”- kast- kaj komunum-identecon. Do, same kiel estas prave analizi la subordigon de virinoj en vir-regata socio, tiel egale estas necese malkovri la manierojn per kiuj la konstruado de sociaj genr-rilatoj kompleksiĝas pro sia interagado kun klas-, “ras”- kast- kaj komunum-identecoj. Freŝdataj debatoj koncentriĝis sur la movadoj pri socia reformado en la 20-a jarcento, kaj precipe sur tiuj celantaj pli bone garantii la virin-rajtojn en kunteksto regata de la politiko de la koloniisma ŝtato kaj la naciismaj fortoj. La feminismaj skribaĵoj fontantaj el la “subalternisma” movado kritikis la trafecon de programo pri juraj reformoj prideciditaj ĉepinte sen konsidero al neceso de reformo de la strukturoj de la patriarka povo, kiuj plue prosperas sine de lokaj komunumoj, spite al la leĝoj*.
Freŝdataj skribaĵoj de “subalternismaj” barataj historiistoj estas nutrintaj, pro sia disbranĉeco, la historiografion pri moderneco en aliaj regionoj de la mondo antaŭnelonge koloniitaj: ekzemple, debatoj pri naciismo kaj sociaj interseksaj rilatoj en la Proksim-Oriento, aŭ pri la politikaj bataloj de kamparanoj kaj indiĝenaj loĝantaroj de Latinameriko. La ideo de historio pri “subalterneco”, kiu elmigris de Italio en Baraton, naskis kritikan analiz-procedon koncerne la modernan historiografion, kio povus montriĝi kiel fekunda ilo por rekonceptigi, ĉies, malnovajn modernismajn ideojn kiel “nacion”, “civitanecon” aŭ “demokration”.
Partha CHATTERJEE.