Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Vendredon, la 30-an de junio 2006
Palestino
“Estas malpermesite uzi kontraŭ civiluloj malsaton kiel milit-metodon (...). Estas malpermesite ataki, detrui, forpreni aŭ igi neuzeblaj havaĵojn necesajn por transvivado de la civila loĝantaro.“ La implicaĵoj de la artikolo 54 de la Aldona Protokolo 1 de 1977 al la Konvencioj de Ĝenevo* estas klaraj: la bombadoj de elektrigejoj en Gazao fare de la israela armeo, la blokado de civilaj loĝantaroj kaj la kolektivaj punoj kontraŭ ili estas militkrimoj.
Alia principo de la internacia juro rompita de la israela ofensivo estas precizigita de la sama Aldona Protokolo: tiu de la proporcieco. La teksto disponas ke atakoj “estas malpermesitaj se antaŭvideblas ke ili kaŭzas akcesore perdojn de homaj vivoj en la civila loĝantaro, vundojn al civiluloj aŭ damaĝojn al civilaj havaĵoj kiuj estus ekscesaj rilate al la konkreta kaj rekte atendita milita avantaĝo.“* Kiu povus eĉ momenton pensi ke la asertita celo — savi soldaton — valoras tiujn multajn detruojn?
Kontraste al kion skribis pluraj francaj gazetoj, inter kiuj Libération*, Israelo intertraktis plurfoje pri interŝanĝoj de kaptitoj: tiel, en 1985, ĝi liberigis 1.150 palestinajn kaptitojn por rehavi tri siajn soldatojn kiuj estis kaptitaj de la Popola Fronto de Liberigo de Palestino — Ĉefstabejo (PFLP-ĈS); kaj en 2004, kadre de samspeca interkonsento kun la libana Hezbollah, ĝi interŝanĝis 400 palestinajn kaptitojn kontraŭ unu israela koloniisto kaj la korpoj de tri mortigitaj soldatoj. Ĉu intertraktadoj ne estas pli bonaj por atingi la liberigon de Gilad Shalit ol la militaj operacioj, per kiuj oni riskas la morton de la ostaĝo?
Kiel rimarkigis la ĉefartikolo* de la israela ĵurnalo Haaretz de la 30-a de junio: “Bombadi pontojn kiujn oni povas ĉirkaŭiri piede aŭ veturile; preni la kontrolon de flughaveno kiu estas ruino jam de jaroj; detrui elektrigejon, droni grandajn partojn de Gazao en nigran nokton; disdoni flugfoliojn por diri al la homoj ke oni estas afliktita de ilia sorto; superflugi minace la prezidant-palacon de Bachar El-Assad kaj aresti elektitajn respondeculojn de Hamas. Kaj la registaro volas konvinki nin ke ĉio ĉi fariĝas nur por liberigi la soldaton Gilad Shalit.“ Kaj la komentisto daŭrigas: “Olmert devus scii ke aresti gvidantojn nur fortigas ilin, ilin kaj iliajn partizanojn. Sed tio estas ne nur falsa rezonado: aresti homojn por uzi ilin kiel ŝanĝmonon estas faro de gangsterbando, ne de ŝtato.“
Efektive, kiel malkaŝis la israelaj komunikiloj, tiu ofensivo, inkluzive de la arestado de la ĉefaj respondeculoj de la Hamas, kun ĉekape elektitaj deputitoj kaj ministroj, estis jam delonge planita. Pro kio? Temas pri meti finon, ne nur al la palestina registaro starigita de la elektoj de januaro 2006, sed al ĉia palestina Aŭtoritato. Tio estas la logiko de la “plano de malengaĝiĝo“ decidita de s-ro Ariel Sharon kaj reprenita de s-ro Ehud Olmert: aserti ke ne ekzistas palestina interparolanto, por povi unuflanke difini la israelajn landlimojn. Tiu strategio ne datiĝas de la venko de la Hamas; dum la tuta jaro 2005, dum s-ro Mahmud Abbas estis ĉe la kapo de la Aŭtoritato kaj regis kun plimulto de Fatah, la ĉefministro Ariel Sharon sisteme rifuzis intertrakti kun li kaj daŭrigis, malgraŭ la decido de la Internacia Justic-Kortumo, la konstruadon de la murego. Tiu decido por unuflankismo signifas la kontestadon de la lasta atingo de la Osloaj interkonsentoj: la konvinkon (konfirmitan de la dokumento de reciproka agnosko* inter Israelo kaj la Palestina Liberig-Organizo (PLO), subskribita la 9-an de septembro 1993 de Itzhak Rabin kaj Yasser Arafat) ke la solvo de la israela-palestina konflikto baziĝas sur duflanka intertraktado inter la PLO kaj la ŝtato Israelo.
La venko de la Hamas ĉe la elektoj de januaro 2006* ebligis al la israela registaro akcenti sian propagandon pri la temo “ne ekzistas palestina interparolanto“. Usono kaj la Eŭropa Unio (kun akcepto fare de Francio*) faris tri kondiĉojn al la nova palestina registaro — agnoski la ŝtaton Israelo; haltigi ĉiajn armitajn agojn; akcepti la procezon de Oslo — kaj suspendis la rektan helpon, per tio signife kontribuante al la suferoj de loĝantaro kulpa pro esti “malĝuste voĉdoninta“. La komplezo al la israela registaro kiu rifuzas agnoski la rajton de la palestinanoj je sendependa ŝtato sur la teritorioj okupataj ekde 1967, kiu uzas terorismon kontraŭ civiluloj kaj kiu neas ĉiujn engaĝiĝojn de la Osloaj interkonsentoj, estas senlima. Oni povis eĉ aŭdi s-inon Benita Ferro-Waldner, eŭropa komisaro pri eksterlandaj aferoj, saluti la unuflankismon de la israela registaro kiel “kuraĝan decidon“.
Certe ne estas hazardo ke la nuna ofensivo samtempe okazis kun la subskribo de la komuna deklaro* de ĉiuj palestinaj organizoj (escepte de la Islama Ĝihado), kiu planas la starigon de sendependa palestina ŝtato sur ĉiuj ekde 1967 okupataj teritorioj, kun Orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo — kaj signifas do faktan agnoskon de Israelo. Estas ankaŭ tiu nova pac-perspektivo kiu malfermiĝis, kiun la israela registaro volis paneigi. Kiel en 2002, kiam la araba pintkunveno de Bejruto adoptis planon kun agnosko de la ŝtato Israelo interŝanĝe kun starigo de palestina ŝtato, kaj al kiu la registaro de s-ro Sharon respondis, pretekste de kamikaz-atenco, per ĝenerala ofensivo kontraŭ la okupataj teritorioj.
Tamen, “Somerpluvo“, romantika nomo donita al la israela ofensivo, konfirmas la fiaskon de la unuflanka politiko: la retiro de la israela armeo el la Gazao-strio, sen intertraktado kun la palestinanoj, ne povas konduki al paco; se aplikata en Cisjordanio, kie la interplektiĝo de la kolonioj kaj de la palestina loĝantaro estas komplikega, ĉia unuflanka retiriĝo povas konduki nur al novaj perfortoj.
Alain GRESH.