Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La montenegra secesio kaj la verŝajna sendependiĝo de Kosovo reaktualigas la “serban demandon”. Eŭropunio agnoskis la sendependiĝon de Montenegro, sed ĝi timas la reagojn de Beogrado. “Serbio estas ŝlosila partnero por stabileco kaj sekureco en Balkanio”, substrekis, meze de junio, s-ino Ursula Plassnik, aŭstra ministro pri eksterlandaj aferoj, kies ŝtato prezidis Eŭropunion ĝis la unua de julio. Sed la intertraktadoj por aliĝo estas haltigitaj.
LA 5-AN DE JUNIO la Serbia Parlamento “konstatis” la secesion de Montenegro. Serbio estas verŝajne unu el la malmultaj landoj en la mondo, kiuj fariĝis sendependaj senvole. La referendumo organizita en Montenegro la 21-an de majo ja finis la ekzistantan union inter tiuj du respublikoj, kaj Serbio estas devigata redifini siajn landlimojn, sian identecon, kaj la econ mem de sia politika reĝimo. Jam la morgaŭon de la baloto, s-ro Vuk Draskovic, ministro pri eksterlandaj aferoj de la mortinta Unio de Serbio kaj Montenegro, alvokis al restaŭro de la serba monarkio. Kelkajn tagojn poste, la princo Aleksandro Karadjordjevic sin deklaris preta surtroniĝi.
Por Serbio, 2006 ekis jam kiel “nigra jaro”. La montenegra referendumo okazis kelkajn semajnojn post la provizora ĉeso de la intertraktado inter ĝi kaj Eŭropunio: La generalo (serbo de Bosnio) Ratko Mladic, kulpigita de la Internacia Puntribunalo por eksa Jugoslavio (IPTEJ), ja onidire kaŝiĝas en Serbio. Ankaŭ en 2006 verŝajne decidiĝos la statuso de Kosovo: Beogrado prepariĝas perdi tiun provincon situantan depost junio 1999 sub provizora administrado de UN, kio povus estigi novan ondon de migrado de la centmil serboj, kiuj ankoraŭ vivas tie.
Ja la militoj de la 1990-aj jaroj estis kondukitaj nome de “Granda Serbio” — aŭ, almenaŭ, nome de la volo havi “ĉiujn serbojn en komuna ŝtato” — sed la reala Serbio daŭre ŝrumpas kaj ĝia popolo disiĝas inter kreskanta nombro da ŝtatoj*.
Laŭ pluraj aspektoj, la secesio de Montenegro ne estas vera evento. De pluraj jaroj ĝiaj rilatoj kun Serbio reduktiĝis al malmulto. La Unio, kreita en 2003 anstataŭ la federacia Respubliko Jugoslavio, estis malplena konko: ĉiu el la du respublikoj havis propran impostan sistemon, doganojn kaj eĉ monon — en Montenegro la germana marko, poste la eŭro.
Tamen, spite al la nuna remalkovro de la originala identeco de Montenegro, la kulturaj kaj homaj ligoj inter ambaŭ respublikoj restis gravaj. Dum la popolnombrado de 2003, 30% de la montenegraj civitanoj deklaris sin serbnaciecaj*. Koncentritaj en la nordaj kamparaj zonoj, kaj kvankam ili kontraŭas la sendependiĝon, ili devos akcepti la novan situacion.
Ekzistas ja montenegra “escepto”. En Cetinje, eksa reĝa ĉefurbo de Montenegro kaj sendependiĝa bastiono, s-ro Petar Martinovic, emerito, substrekas gravan fakton: “La tri urboj kiuj decidis la sendependiĝon estas Cetinje, Rozaje kaj Ulcinj.” En Ulcinj, komunumo kun albana loĝantaro, kaj en Rozaje, kie la islamaj slavoj “bosnoj*” konsistigas kvazaŭ la tutan loĝantaron, tiuj minoritatoj amase (inter 88 kaj 91%) subtenis la sendependiĝan projekton.
La unuan fojon ja en la antaŭnelonga historio de la regiono, etnaj minoritatoj de lando alianciĝas ĉirkaŭ politika projekto kun la ĉefa komunumo. La kroata sendependiĝo baziĝis sur ekskluzivo de la serboj; en Makedonio la albanoj neniam aliĝis al la projekto de makedona ŝtato; kaj en Kosovo nur albanoj volas sendependiĝon. La montenegraj sendependiĝuloj defendis projekton de pluretna kaj civitana ŝtato, kiu ne povas ekzisti sen konsento de ĉiuj komunumoj. La sendependiĝa deklaracio, adoptita la 3-an de junio 2006, asertas ke “Montenegro difinas sin kiel civilan socion, plurnacian, pluretnan, plurkulturan, plurreligian, bazitan sur respekto kaj protekto de la homaj rajtoj kaj liberecoj, de la rajtoj de minoritatoj”*”.
Pli ol ducent mil montenegranoj vivas en Serbio: ili riskas fariĝi senpatriuloj, se Montenegro ne donas al ili civitanecon. Multaj inter ili, subite fariĝinte eksterlandanoj en la loĝlando, riskas perdi sian laborlokon — multaj el ili ja laboris kiel ŝtatoficistoj, en la tribunala sistemo aŭ la polico, postenoj rezervitaj por serbaj civitanoj. Por ili la rompo estos do brutala: kiel granda parto de la serba socio, ili perceptas la montenegran secesion kiel foriron de nova “serba tero”. Tiu secesio verŝajne nutros la “viktimiĝan senton” kiu trafas multajn serbojn, kaj kiun ekspluatas la ekstremdekstrularo, denuncanta la senĉesan “dispecigon” de la nacia teritorio.
Pli tragikaj rompoj estas atendataj en Kosovo. En la serbaj enklavoj, multaj pretiĝas por formigro. “Mi restos ĉi tie ĝis la fino, mi estos la lasta” :kun obtuza voĉo, s-ro Dimitrije Vucic, unu el la sepcent loĝantoj de serba vilaĝo Velika Hoca — en la sud-okcidento de Kosovo, kiun serboj nomas Metohija-, ne eliris el tiu enklavo de sep jaroj. La germana taĉmento de la Packonserva Armeo en Kosovo (PAK), la misio de la Nordatlantika Traktat-Organizo (NATO) en Kosovo, establiĝis sur la montetoj, malantaŭ reto de pikdrataj bariloj, por protekti la vilaĝon, unu el la lastaj enklavoj serbaj en la sudo de Kosovo. En la regiono ne estas aliaj serboj ol la kelkkvincent loĝantoj de la urba “geto” de Orahovac.
Ĉi tie neniu havas iluziojn: post la sendependiĝo, nova migrado al Serbio estas certa. “La junuloj jam foriris, restas nur du junulinoj edzinigeblaj, por sepdek junuloj. Eĉ mia edzino volas foriri, kvankam ni havas nenion en Serbio”, emfazas s-ro Vucic. Kiel multaj loĝantoj de la enklavo, tiu “prezidinto” de la vilaĝo iom post iom fariĝas alkoholulo. En Velika Hoca, ne estas laboro, nur kampoj kaj la kelkaj vitejoj de la fama monaĥejo Visoki Decani. La loĝantoj tamen povas kultivi nur vitejojn situantajn interne de la sekurecareo de la PAK.
Je kelkaj kilometroj, la mezepoka monaĥejo Zociste estis bruldetruita en 1999. De du jaroj, tri monaĥoj denove vivas tie, sub protekto de NATO. Ili rekonstruas iom post iom la monaĥejon. Unu el ili difinas sin realismulo: “La serboj de Orahovac devos fuĝi. Tiuj de Velika Hoca povus resti, se la PAK vere taŭge protektus ilin. Ni, monaĥoj, restados tiom kiom tio fizike eblos, por ke nia ĉeesto sur la Kosovo-tero estu atestado.”
Dum la serba nordo de Kosovo, kiu limtuŝas la “patrujon”, ankoraŭ revas pri disdivido, kiun la “internacia komunumo” formale rifuzas, ĉiuj serbaj enklavoj situantaj sude de la rivero Ibar estas senpere minacataj; en la centro de la provinco (dekkvino da vilaĝoj ĉirkaŭ la monaĥejo Gracanica), bieno-vendoj multobliĝas.
La senperaj diskutoj inter Beogrado kaj Priŝtino, komencitaj aŭtune 2005 en Vieno, sub aŭspicio de la UN-speciala sendito, s-ro Martti Ahtisaari, ĝis nun nenion rezultigis. Neniu kompromiso aperas: la albanoj nur volas paroli pri sendependiĝo, dum Beogrado pretas konsideri ĉiujn eblecojn... escepte sendependiĝon. La malcentralizo de Kosovo tamen devus esti unu el la ĉefaj temoj de tiuj diskutoj.
POR GARANTII LA PLURESTADON de la serboj, certigi vivkondiĉojn akcepteblajn por tiuj, kiuj vivas en la teritorio kaj ebligi al la rifuĝintoj, kiuj tion deziras, rehejmeniĝi, necesas ja konsideri kreadon de novaj serbaj komunumoj vivteneblaj kaj disponantaj pri vera kapableco memmastrumi. Al la ekstremaj postuloj de la beograda delegitaro, kiu postulas pli ol dudek novajn komunumojn, respondas la prokrastigaj manovroj de la albanoj, kiuj provas kiel eble plejmulte dispecigi la teritoriojn lasotajn por tiuj komunumoj*. Se la “internacia komunumo” deziras garantii ĉeeston de la nealbanaj komunumoj en Kosovo, ĝi devos do trudi tiun malcentralizon, kaj prezenti ĝin al la albanaj reprezentantoj kiel la prezon de sendependiĝo. Sen tio, la proklamita celo de “pluretna Kosovo” estos nur vana parolo. Sed iuj signoj indikas, ke la Alta Instanco por Rifuĝintoj de UN (UNAIR) jam prepariĝas por akcepti kvindek mil ĝis sepdek mil novajn nealbanajn rifuĝintojn de Kosovo en Serbion*.
Multaj rifuĝintoj el Kosovo jam troviĝas en la sudo de Serbio, same kiel en la ĉirkaŭaĵo de Vranje. Ducent sepdek sep familioj de Lipljan rifuĝis en la eta ban-urbo Vranjska Banja. Apud iliaj provizoraj dometoj oni konstruis grandajn forcejojn por ke ili havu laboron: ili tie produktas laktukojn kaj cepojn por... McDonald’s restoracioj! “Ni fieras ke ni batalis kontraŭ Usono kaj NATO, la plej potencaj armeoj en la mondo. Iam, ni revenos forpeli la albanojn” laŭtegas s-ino Zorica Peric, reprezentantino de la “ekzila urbestraro” de Lipljan kaj ano de la serba socialista Partio (SSP) de Slobodan Milosevic. Vidante la malribelajn vizaĝojn de la ceteraj rifuĝintoj, tiu certeco ne ŝajnas kundividita. Ofte devenantaj de kamparaj medioj, sen diplomoj, la Kosovo-rifuĝintoj havas malmultajn ŝancojn sukcesi integriĝon en Serbio, kie senlaboreco trafas preskaŭ trionon de la loĝantaro.
“Se la cent dudek mil serboj, kiuj ankoraŭ vivas en Kosovo, forfuĝos pro sendependiĝo, ni ne kapablos alfronti la situacion, nek socie nek politike”, klarigas s-ro Radomir Diklic, ekskonsilanto de la prezidantejo de la Unio — nuligita — de Serbio kaj Montenegro, kiu partoprenas la vienajn intertraktadon. “Ni luktas por provi savi serban ĉeeston en Kosovo, sed la albanoj ne volas tion intertraktadi, kaj la internacia komunumo volas nur kiel eble plej rapide elrespondeciĝi pri la dosiero. Kaj tamen, Serbio portanta la pezegon de novaj rifuĝintoj, ŝirita de la ekonomia krizo kaj traplugata de la ekstremdekstrularo, havas neniun ŝancon klarvide rigardi la propran pasintecon, nek kontribui al la stabiligo de la regiono.”
Fakte, la minaco de ekstremdekstrularo senĉese kreskas en Serbio. Laŭ antaŭnelongaj opinienketoj, la serba radikala Partio (SRP), daŭre kondukata de s-ro Vojislav Seselj el lia malliberejo en Hago*, povas esperi ricevi preskaŭ 40% de la voĉoj. Se aldoniĝos la 7 aŭ 8% da voĉoj de la SSP, la adeptoj de la malnova diktatora reĝimo povos ricevi majoritaton en la parlamento, se okazos antaŭtempa balotado. Tia baloto estas verŝajna: laŭ iuj fontoj, la ĉefministro Vojislav Kostunica preferas eksiĝi kaj okazigi novan baloton, por ne devi persone subskribi la perdon de Kosovo. Ĉiel, lia registaro baziĝas sur tre malforta plimulto, dependanta de subteno — sen partopreno — de la socialistaj deputitoj.
Se la naciista ekstremdektrularo, kiu oficiale denuncas la “okupadon” de Kosovo kaj celas “liberigi” tiun teritorion, ekregus, ĉiaj perspektivoj de intertrakta interkonsento pri Kosovo estus fermitaj, kio certe kondukus al nova rekta konfrontiĝo inter Serbio kaj la “internacia komunumo”.
Ankaŭ en Banjaluko (Banja Luka)*, ĉefurbo de la Serba Respubliko (Republika Srpska (RS)) de Bosnio-Hercegovino, multas la rifuĝintoj. Ili venas de Kroatio, de centra Bosnio, de Hercegovino aŭ de Kosovo, kaj ĉiuj havas tragikan historion por rakonti. Foje iĝinte oficiale senpatriuloj, multaj sentas sin simple serboj. “Ĉi tie, ĉiuj rigardas al Serbio. Kaj kiam estas piedpilka matĉo inter teamoj el Serbio kaj Bosnio, ni ĉiuj subtenas la serban”, klarigas s-ro Milodrag Pavic, ano de la asocio de junaj ĵurnalistoj de R.S. “Mi malŝatas neniun, sed mi ne sentas min bosnia: laŭ mi tiu lando ne ekzistas.”
Por multaj serboj tie vivantaj, Bosnio-Hercegovino restas artefaritaĵo, malplena ŝelo. Tial la 26-an de majo 2006 s-ro Milorad Dodik, ĉefministro de R.S., jam petis la rajton organizi referendumon en la “ento” kiun li estras, laŭ la ekzemplo de la montenegra referendumo. S-ro Christian Schwarz-Schilling, alta reprezentanto de Eŭropunio, tuj reagis firme, substrekante ke referendumo en R.S. kontraŭas la pac-interkonsenton de Dayton en 1995, kiu garantias unuecon de la ŝtato Bosnio-Hercegovino — malgraŭ ties divido en du “entoj”, la R.S. kaj la kroato-bosna federacio de Bosnio-Hercegovino*.
Dum publika kunveno en Novisado (Novi Sad)*, en Vojvodino, la 6-an de junio 2006, s-ro Dodik tamen rediris la argumentojn, kiuj igas lin peti referendumon. Laŭ li, 90% de la civitanoj de R.S. favoras secesion. Kaj neniu jura principo povas malpermesi tion al ili, se estas permesata al la Kosovanoj*. Tiu opiniesprimo tre gravas, ĉar ĝi devenas de politika gvidanto de la sendependaj socialdemokratoj, kiu dum longa tempo kontraŭis la naciistajn gvidantojn de R.S. kaj estas rigardata “moderulo”.
Estas ĝenerala interkonsento konstati ke la ŝtato Bosnio-Hercegovino ne funkcias, sed ĉiuj provoj reformi la kompleksan mekanikon institucian planatan de la Dayton-interkonsento, malsukcesis. En tiuj kondiĉoj, la kampanjo por la ĝenerala baloto la 1-an de oktobro riskas havi nur unu temon: la secesion de la R.S. aŭ nuligon de tiu ento, postulatan de la subtenantoj de reunuiĝinta Bosnio. Kiel substrekas s-ro Senad Pecanin, redaktoro de la gazeto Dani de Sarajevo, Bosnio ja revenis al la politikaj debatoj de 1996, eĉ de antaŭ la milito*. La ebleco de tia secesio, neimagebla antaŭ kelkaj jaroj, fariĝas pli kredebla. Tiu de Montenegro ja ne havas rektan juran konsekvencon al Bosnio: ja temas pri eks-federiĝinta respubliko, kies rajto secesii estis agnoskata. Male, se Kosovo fariĝus sendependa, tio estus grava precedenco. Iuj diplomatiaj medioj povus ankaŭ akcepti la argumentojn de la “plimultoj”: se pli ol 90% de la nunaj loĝantoj en Kosovo estas albanaj kaj deziras sendependiĝon, estas same en R.S., kies loĝantoj estas preskaŭ 90% serboj...
Tiu logiko povus do konduki al malcertigo de preskaŭ ĉiuj landlimoj en Balkanio, enhavanta netakseblajn riskojn por Bosnio-Hercegovino kaj por la tuta regiono. La ebleco “interŝanĝi” sendependiĝon de Kosovo kontraŭ cedo de la R.S. al Beogrado, kiel konsolkompenso — riskas do denove ekfajrigi la tutan regionon. Ĉu estas imageble redifini ĉiujn landlimojn de la regiono, cele al starigo de “etnaj” ŝtatoj?
Tion fari signifus forgesi, ke Serbio restas ankoraŭ unu el la plej multetnaj landoj en Balkanio. La neserbaj minoritatoj estas proksimume 45% de la loĝantoj en la norda procinco Vojvodino, kiu posedis ĝis 1990 grandan aŭtonomion, ŝrumpintan sub la registaro de Milosevic. Simile, Serbio enhavas proksimume centmil albanajn civitanojn en la Presevo-valo, samlima kun Kosovo, kaj la loĝantaro de Sandjako de Novi Pazar konsistas duone el islamaj slavoj, kiuj hodiaŭ difinas sin “bosnoj”. Ankoraŭ aldoniĝas la etaj komunumoj rumanaj, bulgaraj kaj arumanaj de orienta Serbio, kaj multaj romaoj (ciganoj).
La SSP ne rezignis pri sia celita “Granda Serbio” — nomo de la parti-gazeto*-, kaj ĝian postulon reunuigi la serbajn teritoriojn akompanas rasisma malamo al la serbiaj minoritatoj, kiujn ĝi prezentas kiel “kvinan kolonon”. Tamen, la vera defio estas la rekonstruo de la serba identeco, kiu devas integri du parametrojn: la pluretnecon de la serba socio kaj ekziston de serba translima nacia problemo. Kaj estas nur du alternativoj: ĉu novaj limoj, novaj dividoj, novaj rifuĝintoj, novaj perfortaĵoj kaj eĉ, certe, novaj militoj; ĉu kiel eble plej rapida integriĝo de la tuta regiono en Eŭropunion, kun ĝiaj pozitivaj sed ankaŭ negativaj konsekvencoj por la loĝantaroj.
Tia integriĝo ebligus relativigi la limojn inter ŝtatoj kaj enkonduki novajn interŝanĝojn kaj novajn partnerecojn inter la diversaj serbaj regionoj de Balkanio. El la vidpunkto de Bruselo, certe ne estas la tempo por rapida integriĝo; sed, same kiel en 1991, kiam disrompiĝis la socialisma Jugoslavio, tro timema politiko povus rezultigi dramojn. Io ĉiuokaze certas: la serba nacia problemo estas solvebla nur en Eŭropiĝo.
Jean-Arnault DÉRENS kaj Laurent GESLIN.