Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“La konkurenco stimulas la vendojn kaj, do, la merkaton por la entreprenoj, kio ilin instigas dungi”, ĵus rememorigis la Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD)[1]. Tamen, la virtoj imputataj al tiu principo baziĝas malpli sur scienco ol sur profitema kredo. Tia aserto ebligas al la novliberalaj ekonomikistoj forteni ĉiajn debatojn, kaj al la entreprenoj trudi siajn elektojn.
SUPOZAJ EKONOMIAJ “EVIDENTAĴOJ”, uzataj kiel aŭtoritat-argumento, poluas la politikan debaton. Ili finatingas forĵeti certajn temojn ekster la diskut-kampon: protektismon, pozitivan rolon de publikaj entreprenoj, ŝtatan intervenon, ktp. Fine, ili pretendas trudiĝi transe de la politikaj dispartiĝoj, nome de sia “objektiveco”. Se tiuj ekonomiaj “evidentaĵoj” apogus sin sur scienca bazo, ilin kontesti neeblus. Neniu fantazius voĉdonigi pri naturaj leĝoj. Sed se tiuj bazoj montriĝus dubindaj, tiuokaze la statuso, kiun ili akiris en la debato, ne nur samvalorus kiel fraŭdo, sed ankaŭ kiel kontraŭ-demokratia uzurpado: ilin, fakte, starigas malplimulto (la “fakuloj”), cetere politike neprirespondaj. Se la ekonomia studado pretendas al scienceco, ĝi devas esti submetita al kontrolreguloj kaj strukturigita per argumentaj praktikadoj*.
La precipa kvazaŭ-evidentaĵo, kiun ĝi proponas, estas la fonda rolo de la konkurenco*, kio ebligas al ĝi pravigi la ĉefecon de la libera merkato en makroekonomio kaj tiun de la fleksebleco en mikroekonomio. Pro tia kialo volis la novliberaluloj fari el tio ĉefan principon de la eŭropa konstitucia traktato. Jen unu el la plej malnovaj debatoj de la moderna ekonomia pripensado. Fakte, ne temas pri la demando ĉu, ĉe certaj cirkonstancoj, kaj por atingi apartajn rezultojn, la konkurenco povus ebligi la kunordigadon de la agoj de diversaj agantoj. Tiele, la problemaro prezentiĝas ankrata en la realo. Sed, por la liberaluloj, la rolo de la konkurenco konsistigas dogmon. Sekve, ĝi alprenas absolutecon, kiu transcendas la problemon de la konkretaj kondiĉoj por sia plenumado.
Oni trovas la originon de tiu dogmo ĉe la fondaj verkoj de la klasika ekonomio de la 18-a jarcento: David Hume, Bernard de Mandeville kaj Adam Smith. Ili volis demonstri, ke la konkurenco inter la individuaj aktivecoj, movata de la plej egoismaj celadoj, spontane finatingas pozitivan rezulton por la kolektivo. Tia estas la senco de la unua ĝenerala teorio de la libera merkato ellaborita de Hume, de la Fabelo de la abeloj de Mandeville kaj de la fama “nevidebla mano” de Smith. La argumentaroj de tiuj tri aŭtoroj tamen ne sukcesas ekzamenon.
La teorio de Hume pri la aŭtomata ekvilibro de la internacia komerco, kiun proprigas al si, preskaŭ laŭvorte, la apologiistoj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), baziĝas sur iluziaj hipotezoj, interalie tiu de senpera kaj perfekta informado de la ekonomiaj agantoj kaj tiu de tujaj kaj senkostaj alĝustiĝadoj, samtempe inter la ofertado kaj la mendado, kaj ankaŭ ene de ofertado kaj mendado. Fakte estas supozende, ke la varoj estas tute substitueblaj de la servoj kaj inverse, tiom laŭ la starpunkto de la mendanto kiom de tiu de la ofertanto.
La tezo de Mandeville — la privataj malvirtoj (egoismo, ambicio) ofte senintence transformiĝas al “kolektivaj virtoj”, certagrade kvazaŭ abelo, kiu nekonscie kaj nevole konstruas abelujon — estas pura literatura konstruo.
Koncerne Smith, li neniam montris la mekanismon de la “nevidebla mano” (la merkaton, kiu spontane asignus produktadon kaj konsumadon pli bone ol ĉiu antaŭpensita sistemo), kiu reale konsistigas, kiel evidentigis la historiisto Jean-Claude Perrot, religian nesolveblaĵon kiu provas konstrui sciencan diskurson*.
Pretendante formuli preskaŭ-naturajn “leĝojn”, tiuj tri aŭtoroj reale penis atingi politikajn celojn. Hume volis montri, ke la libera merkato, en la mezuro en kiu ĝi finatingas ĉies feliĉon, senutiligas la interŝtatajn konfliktojn*. Por Mandeville kaj Smith, la spontana organizado naskata de la konkurenco ebligas malhavi klerajn despotojn kaj iliajn arbitraĵojn. Nur simpation oni povas senti por la pacismo de Hume, same kiel por la malakcepto de la despotismo de Mandeville kaj Smith, sed nepras ke oni ne konfuzu la bonintencan uzadon de kvazaŭ-scienca diskurso kun vera demonstrado.
Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, la teorio de la konkurenco diversiĝis. Tri skoloj aperis. La unua, kiu ankoraŭ estas la plej influhava, konsideras, sekvante Léon Walras (1834-1910), ke tiu mekanismo alkondukas al ekvilibro inter la postuloj (bezonoj) de iuj kaj la kapabloj de aliaj ilin kontentigi. Vilfredo Pareto (1848-1923) aldiris, ke tiu ekonomia ekvilibro estas ankaŭ, laŭnature, socia ekvilibro. Ekzistus, do, nur sola kaj ununura respondo al la diversaj problemoj de la reala ekonomio, kaj la konkurenco estus optimuma samtempe en la ekonomia kaj en la socia medio — kio fermas ĉian debaton*.
Dua pens-tendenco disvolviĝis kiel respondo al la diversaj problemoj estigitaj de la walrasa-pareta teorio: tiu, kvalifikita “aŭstria”, sine de kiu oni trovas aŭtorojn kiel Ludwig von Mises (1881-1973) kaj Friedrich von Hayek (1899-1992). Por ili, la konkurenco ne estas spontana mekanismo, sed nov-darvinisma procezo pri elimino de la malplej efikaj solvoj.
Fine, por tria skolo, la konkurenco estas antaŭ ĉio impeta novigo, kiu rapidigas la detruon de malnovaj solvoj pro estiĝo de novaj, pli taŭgaj. Ĉi-tie ne plu temas pri ajna ekvilibro: la konkurenco estas simple la instrumento de konstanta revolucio de la aktivecoj, kio estas nomata “kreema detruo”. Joseph Schumpeter (1883-1950), la aŭtoro kiu plej kontribuis al tiu teorio, elmontras la samajn ambiciojn kiel la pensistoj de la 18-a jarcento. Temas ja pri la senpolitikigo de la ekonomio, pri la pretendo substitui imanentajn “leĝojn” al la konscia kaj akordita agado de la individuoj*.
Tiuj tri skoloj proponas neakordigeblajn kaj nerepacigeblajn kadrojn. Se, fakte, oni akceptus la hipotezojn de la walrasa-pareta modelo ellaboritajn de Kenneth Arrow kaj Gérard Debreu, du el la fondintoj de la moderna formo de la novklasika skolo en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, oni do povus akcepti nek la “aŭstrian” teorion nek la ŝumpeteran teorion pri konkurenco. La inverso ankaŭ veras. Ekzemple, en la kadro de la hipotezoj de Hayek, maleblas ĉia referenco al la teorio de ekvilibro. Anstataŭ sumiĝi, tiuj tri teorioj nuligas sin.
Alia kaprompaĵo: la komencaj hipotezoj. Tiu pri la kompleta kaj perfekta informo de la ekonomiaj agantoj, necesa por la teorio pri ĝenerala ekvilibro, estas absurda, krom se oni rigardas ilin ĉiosciaj. Malgraŭe, ĝi restas centra. Enkonduku neperfektaĵojn kaj nesimetriaĵojn en la informon de la agantoj, kaj la merkatoj tiam ĉesos efiki, la konkurenco iĝos malstabiliga kaj la ŝtata interveno necesa. Tio estas de longe konata de la teoriistoj*.
Aliaj hipotezoj necesaj por unu aŭ alia el tiuj teorioj ne estas malpli dubindigeblaj. La modelo de Arrow kaj Debreu postulas, ke la hierarkio de preferoj de la individuoj estu sendependa de kuntekstoj kaj personaj situacioj. Tiel, se ni preferus la varon A al la varo B kaj la varon B al la varo C, tio okazus tiamaniere ĉe ĉiuj cirkonstancoj kaj, antaŭ identa elekto, niaj respondoj ŝanĝiĝus neniam. La selekto-procezoj elpensitaj de Hayek implicas, ke tiuj preferoj restu identaj en la daŭro. Por ke ekzistu selekto, fakte, necesas ke niaj spertoj estu tute kompareblaj kaj, do, ke ni ne ŝanĝu nian opinion inter du spertoj rilate tion, kion ni preferus. Necesas ankaŭ, ke ĉiuj niaj spertoj lasu al ni identajn memorojn, ajne malnovajn aŭ freŝajn. Laŭ matematikaj terminoj, oni povas konsideri, ke ni reagus al la mezumo de niaj estintaj spertoj kaj ne al aparta pinto.
Koncerne la ŝumpeteran modelon, ĝi postulas, ke la ŝokoj kaŭzitaj de la novigado ankaŭ ne havu efikon sur nia prefer-strukturo. Ni preferus la gajnon al la sekureco aŭ inverse. Nia rilato al la gradoj de kontentigo ne ŝanĝiĝus, kaj tiele eĉ se la eblaj gamoj de servoj enhavataj de novigaj varoj estus tre diferencaj de tiuj de la malnovaj varoj.
Tiuj teorioj rilataj al la konduto de la individuoj estis ĉiuj elprovitaj de la 1970-aj jaroj*. Kaj ili ĉiuj estis senvalidigitaj per testoj plenumitaj sub protokoloj kaj eksperimentoj, tio estas laŭ la kondiĉaro mem, kiu karakterizas la sciencan eksperimentadon. Tiel, nia prefero inter du kuracadoj tute modifiĝas laŭ tio, ĉu iliaj rezultoj estas esprimitaj pluviv-espere aŭ, male, morto-riske, post operacio. Sammaniere, la prezo, kiun ni pretas pagi por ia varo ne estas tiu, por kiu ni pretas seniĝi je ĝi. Niaj preferoj por la gajno aŭ, male, por la sekureco, abrupte renversiĝus. Antaŭ loteriaj ludoj identaj, sed kies rezultoj estas kelkfoje pagotaj per mono kaj kelkfoje per naturaĵo, la eksperimentantoj ofte ŝanĝas sian strategion, kvankam ili estas supozataj reagi stabilmaniere. Fine, ni pli rapide forgesas akran sed tre mallongan doloron ol doloron mezakran sed konstantan en la daŭro de medicina ekzameno. Tiuj rezultoj detruas la hipotezojn de la novklasika modelo (stabilecon de preferoj kaj strategioj), kaj ankaŭ de la hayeka kaj ŝumpetera modelo.
Fakte, niaj preferoj estas influataj de la elekto-kunteksto (framing effect [kunteksta efiko]) aŭ de nia materiala riĉeco (endowment effect [monrimeda efiko]). Nia kompren-kapabla sistemo reagas pli al pintoj ol al progresaj evoluoj, kaj la enkonduko de novaj elementoj konstante kuntrenas la aliranĝiĝon de niaj elektomodeloj.
LA AMASA KAJ NEREFUTEBLA SENVALIDIGO de la modelo pri “individua agento” kies reagoj estus antaŭvideblaj kiaj ajn estus la kunteksto kaj ilia situacio — hipotezo trovebla ĉebaze de tiuj teorioj — estas certe unu el la plej gravaj antaŭeniĝoj dum ĉi lastaj tridek jaroj en la kampo de la sociaj sciencoj. Estas konstatende, ke la plej multaj ekonomikistoj engaĝis sin en strategio de rifuzo de tiuj rezultoj, ties konsekvencoj radikale senstabiligas iliajn modelojn. Ili tiel montras, ke ili ĉesis esti scienculoj*. La fonda rolo de la konkurenco en la organizado de la ekonomiaj aktivecoj montriĝas ne kiel hipotezo, sed kiel religispeca kredo.
Oni do revenas, ĉe tiu komenco de la 21-a jarcento, al la situacio ĉe la fino de la 18-a jarcento. Plenutila scienca projekto — la esploro de la maniero, kiel la homaj socioj produktas, interŝanĝas kaj konsumas — estis devojigita por pure ideologiaj celoj. Ni eldiru ĉi tie, ĉe la lumo de la diversaj skandaloj en kiuj “fakuloj” sin miksis okaze de privatigoj en Rusio*, aŭ de la aferoj Enron*, WorldCom kaj Parmalat, ktp., ke tiuj celoj montriĝas sufiĉe malpli noblaj ol tiuj, kiuj motivis Hume, Mandeville kaj Smith...
Certaj ekonomikistoj kulpas pri duobla morala krimego prostituante tiel sian fakon por la oroj de la povo aŭ rekte por oro. Unue kontraŭ la demokratio, provante prezenti miton kun ruinigaj sociaj konsekvencoj kiel sciencan veron, kiel nediskuteblan “evidentaĵon”. Poste kontraŭ la ideo mem de esploro, senkreditigante en la juĝo de multaj la rajtecon de vera scienca esploro de la ekonomio.
Jacques SAPIR.