Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sieĝata Palestino

HAMAS ELPROVATA EN REGADO

La teksto subskribita de ĉiuj palestinaj politikaj malliberuloj en Israelo povus konsistigi bazon por fini la perfortan alfrontiĝon inter la Fatah-movado kaj la Movado de Islama Rezistado (Hamas), povus permesi integriĝon de tiu al la Organizo de Liberiĝo de Palestino (OLP), povus rekvietigi Gaza-regionon kaj rompi la internacian izoliĝon de la registaro. La propono de la prezidanto de la palestina Aŭtoritato, s-ro Mahmoud Abbas, submeti tiun tekston al referendumo kreskigis la premon al Hamas, kiu ankoraŭ hezitas klare engaĝiĝi.

“NENIU REGISTARO spertis tian premon, ni estas paralizitaj, ni havas tempon nek spiri, nek pensi.” D-ro Aziz Doueik, de Ramallah, estas la prezidanto de la palestina leĝofara Konsilio (parlamento). Diplomito de pluraj usonaj universitatoj, li bone konas Okcidenton. “Se tiu deziras malvenkon de Hamas, bone, sed tio servos nek pacon nek prosperon. Ni atingos nur radikaligon de la palestinanoj kaj la regiono pagos altan prezon pro tio.”

Jam mankas mono. Kvankam Eŭropunio promesis rekomenci sian rektan helpon, laŭ difinota formo, la sieĝo trudata de Israelo kaj la Okcidento al la registaro gvidata de la Movado de Islama Rezistado (Hamas) depost la baloto de januaro 2006, kondukas al drama situacio en Cisjordanio kaj Gazao, kiu povas memorigi tiun de Irako dum la embargo-jaroj. Miloj da homoj ne plu disponas pri mono, manĝaĵoj, kuraciloj, benzino, kaj hospitaloj prokrastis neurĝajn kuracadojn. Tiuj sankcioj trudataj al registaro venanta de klaraj kaj laŭregulaj balotoj deziritaj de la usona registaro, ankaŭ kaŭzis tensiojn inter Fatah-movado kaj la prezidanto de Palestino unuflanke, kaj Hamas-movado aliflanke.

Sepcent mil homoj dependas de la salajroj pagataj de la ŝtato. “La nombro de ŝtatfunkciuloj kreskis de cent dudek mil ĝis cent sepdek mil, inter 2000 kaj 2006, konfesas s-ro Mahmoud Ramahi, ĝenerala sekretario de la leĝfara Konsilio. Dekmil estis varbitaj dum la tri lastaj monatoj de la antaŭa registaro.” Tiuj novaj varbitoj devintus certigi la venkon de Fatah. El buĝeto de 1,8 miliardoj da dolaroj en 2005, 790 milionoj devenas de doganimpostoj, kiujn Israelo devus redoni — tion ĝi ĉesis fari-, 360 milionoj de la internaj impostoj, la cetero de la internacia helpo.

La Aŭtoritato havas sepdek mil anojn de sekurectaĉmentoj, kvardek mil instruistojn, kaj naŭ mil dungitojn de kuracaj profesioj. “La salajroj de la instruistoj konsistigas trionon de ĉiuj salajroj pagataj de la ŝtato”, asertas s-ro Nasseredine Al-Chaer, vicĉefministro kaj ministro pri edukado. “Iuj salajroj ne estis pagitaj de naŭ monatoj. La ŝuldoj akumuliĝis, kaj restas eĉ ne unu dolaro en la ministerio. Ankaŭ la privata sektoro suferas, kaj ni povas nenion fari sen helpo. Homoj jam suferas, kaj ni ne scias, dum kiom da tempo ili paciencos. Ni jam devas alfronti socian kaj politikan agitadon, kaj strikojn.”

La nova registaro turnis sin al la araba kaj islama mondo. Egiptio kaj Jordanio ne respondis, ĉar ili timas la konsekvencojn en la propra lando de la sukceso de registaro gvidata de islamistoj. Aliaj landoj promesis helpon, konfirmas la ministro pri financoj, s-ro Omar Abdel Razeq: “Tridek kvin milionoj da dolaroj alvenis de Alĝerio antaŭ ol ni ekministriĝis, dek milionoj da dolaroj de Rusio, kiujn ni uzos en la kuracosektoro. Ni havas 70 milionojn da dolaroj deponitajn ĉe la araba Ligo, 50 milionojn promesitajn de Kataro, 20 milionojn de Saŭd-Arabio, 50 kaj eble 100 milionojn de Irano, kaj 50 promesitajn de Libio. La problemo estas la aliro al tiu mono: bankoj suferas premojn, aparte de Usono, por ke ili ne transsendu la monon.”

Eŭropunio, Usono kaj aliaj helpanto-landoj metis tri kondiĉojn al la nova registaro: denunci la perforton; agnoski la israelan ŝtaton; akcepti la interkonsentojn jam subskribitajn inter Israelo kaj Palestino. Sed nenion ili postulis de la israela registaro.“Estas alvoko por vekiĝi, asertas s-ino Soraida Hussein, laika aktivulino por la virinaj rajtoj en Ramallaho. Ni devas rifuzi la okcidentajn intervenojn, tio signifas apogi Hamas-movadon. Palestinanoj voĉdonis por Hamas, ilian elekton oni devas respekti.”

S-ro Ghassan Khatib, eksministro, ano de la popol-partio (ekskomunista partio), esprimas similajn opiniojn: “Eksterlandanoj ne komprenas kiom fortas ĉi tie la opono kontraŭ Usono. Se la registaro malvenkos, Hamas aspektos pli granda ĉar ĝi estis punita de la Okcidento. Ĝi gajnos forton kaj rajtecon, ĝi estos la nura gajnanto. Ĉu Usono komprenas tion?” Kaj li avertas nin: “Se Hamas volas, ke la palestina Aŭtoritato pluvivu, ĝi devas dramece cedi multon. Arafat bezonis dudek jarojn por fari tiajn cedojn, kaj oni donas neniun tempon al Hamas. Kontraŭe, se Hamas faras tiujn cedojn, ĝi riskas esti distranĉita de parto de sia bazo.”

Ĉe la sidejo de la ĉefministro Ismaïl Haniyeh en Gazao, streĉiĝo estas sentebla. Lia politika konsilanto s-ro Ahmad Youssef esprimas sian zorgon pri la sekureco de s-ro Haniyeh, al kiu la preventa sekureco, regata de Fatah, rifuzis uzon de vojo de ĝi kontrolata, tiel devigante la ministron uzi malgrandan ĉirkaŭvojon. Ridetante, s-ro Haniyeh traluktas al si vojon tra amaskomunikila arbaro. La fotiloj fulmas dum li pozas antaŭ grandega foto de la Al-Aksa-moskeo, kiu pendas malantaŭ lia skribotablo. Li montras la orajn juvelojn donacitajn de familioj por helpi al la registaro. La ĉefministro ektelefonas kaj gratulas s-ron Romano Prodi pro lia venko en Italio.

Li parolas prudente:“Ni akceptos la israelo-palestinajn interkonsentojn se ili priservas la interesojn de la palestinanoj.” La iniciato de la araba pintokunveno de Bejruto en marto 2002*, bazita sur la kunekzisto de du ŝtatoj, Palestino kaj Israëlo, surbaze de la landlimoj de 1967, “ havas multajn pozitivajn aspektojn. Se ni havas rezervojn, ni sciigos ilin kiam Israelo estos akceptinta tiun iniciaton.” Ĉu ĝia registaro pretas akcepti ĉiujn rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la israelo-palestina konflikto? “Ni pretas labori sur ilia bazo kaj serioze trakti ilin, se ili servas la interesojn de la palestinanoj kaj se ankaŭ Israelo akceptas ilin.” Ĉu tio inkluzivas la 242-an rezolucion*? “Se Israelo foriras, ni agos laŭ tiu realaĵo. Sed la unuflanka politiko, kiu neniel konsideras nin — kaj kiu antaŭe ne konsideris s-ron Mahmoud Abbas, estas solvo nek justa nek pacema.”

* Tiam la arabaj ŝtatoj unuanime proponis al Israelo kompletan normaligon de rilatoj, se ĝi konsentas tute foriri el la palestinaj okupitaj teritorioj.
* Rezolucio akceptita de la UN-Sekureckonsilio la 22-an de novembro 1967, ses monatojn post la sestaga milito. Ĝi planas la agnoskon de sendependeco kaj teritoria integreco de ambaŭ ŝtatoj.

En Ramalaho, la ministro pri financoj, s-ro Abdel Razeq, estas pli aserta:“Ni unue devas rigardi kion ofertas la israelanoj, poste, intertraktado povos senĝene okazi. Se Israelo unuflanke foriras kaj se stariĝas palestina sendependa ŝtato, tiam ni povos intertrakti pri batalĉeso aŭ eĉ solvo bazita sur ekzisto de du ŝtatoj. Sed la kondiĉoj devas esti justaj. Tio signifas la foriron de Israelo ĝis la limoj de 1967, inkluzive en Jerusalemo; la malkonstruon de la kolonioj kaj de la disigomuro; permeson por la rifuĝintoj reiri hejmen kaj ricevi kompensaĵojn, inkluzive kompensaĵojn pro la suferoj de nia popolo dum okupado. Necesas agnoski la surterenan realaĵon.”

TIU VIRO KUN ĜENTILAJ MANIEROJ estis ankoraŭ en malliberejo dum la balota kampanjo. Li estis kondiĉe liberigita por okupi sian funkcion, sed li pluestas kunvokita antaŭ israela tribunalo. El la sepdek kvar deputitoj de Hamas, nur unu neniam estis en karcero.

La laboro de la leĝofara Konsilio kaj de ties komisionoj okazas samtempe en Ramalaho kaj Gazao, dum vidsistemo ebligas ke la deputitoj de ambaŭ regionoj komunikiĝu. La okupantoj malpermesas al preskaŭ ĉiuj el ili trairi la kelkdekojn da kilometroj disigantaj ambaŭ teritoriojn, fakte pli kaj pli apartigitajn unu disde la alia.

En Gazao, s-ro Ghazi Hamed, proparolanto de la registaro, klarigas: “Ni diris al la Eŭropanoj, ke ni pretas por politikaj kompromisoj. Sed Okcidento devas ĉesi meti kondiĉojn. Ĉar ja kiujn garantiojn ĝi donas al ni? Kaj kiel ni povus akcepti interkonsentojn, kiujn Israelo rifuzas? Ni estas klaraj: se Israelo akceptas la 242-an rezolucion de la sekureckonsilio, ni akceptos ĝin. Sed Israelo devas fari la unuan paŝon, ĉar ni ne havas teron por doni; la nura afero, kiun ni povus proponi, estas sekureco.”

LA PALESTINANOJ VOĈDONIS POR HAMAS, ĉar ĝi ja havas purajn manojn, ĝi ne kompromitiĝis en koruptaj aferoj, havas fortikan socian bazon kaj bonan bilancon de municipa mastrumado. Kaj ankaŭ pro la malsukceso de la Fatah-strategio*. Prezidanto de la palestina Centro por la homrajtoj en Gazao, s-ro Raji Sourani, precizigas: “Kiel organizaĵo, Hamas tre superas siajn konkurantojn. Ĝi estas la nura forta organizaĵo en la okupataj teritorioj, la aliaj estas tre malpli gravaj. Oni fidas ĝin senpruve ĉar ĝiaj gvidantoj kaj elektitoj estas ordinaraj homoj kiel ni. Jen la realo: ni pluvivas sub regado de la okupanto. Ĝi decidas pri la koloroj de niaj subvestaĵoj, la kuraciloj por niaj infanoj. Ni sufokas. Israelo decidis, ke Arafat estas la patrono de la terorismo kaj lin sieĝadis; Abou Mazen anstataŭis lin kaj Israelo ne trovis tempon por intertrakti kun li. Kaj nun ni estas punataj ĉar ni esprimis libere nian volon elektante Hamas-on. Kio novas? Ni jam estis montrataj kiel malamikoj. Sed kio okazas nun, tio preparas alvenon de Al-Kaida.”

* Vd Hussein Agha kaj Robert Malley, “Un pouvoir palestinien à bout de soufle”, Le Monde diplomatique, Januaro 2006

S-ino Rawaya Shawa, sendependa membro de la leĝofara Konsilio kaj unu el la malmultaj virinoj kiuj ne surhavas kapveston en Gazao, ekkrias: “Mi estis kontraŭ Fatah-movado, ĉar ĝi retroirigis la socion. Ankaŭ tial homoj voĉdonis por Hamas. Mi apogos ĝin tiom kiom ĝi batalos kontraŭ korupto. Por islama kaj konservativa socio kiel la nia, ĝia alveno prezentas neniun ŝanĝon. Ĝi ne ektrudos ‘iranotipan’ registaron.”

Tion konfirmas en Ramalaho la tre laikeca Khaleda Jarrar, deputitino de la leĝofara Konsilio kaj ano de la Popola Fronto por Liberiĝo de Palestino (PFLP). “La problemo de la virinoj ne estas Hamas, sed Fatah. Dum la lasta periodo ĝi proponis leĝojn tre malprogresismajn, kun referenco al islamo por la punsistemo, aŭ limigo de la puno je maksimume sesmonata malliberigo por la honorkrimoj.” Diplomito pri islama juro, membro de Hamas kaj de la leĝofara Konsilio, kaj ministrino pri virinoj, s-ino Mariam Saleh insistas: “Jes, ni bezonas sociajn reformojn: egaleco en la laboro, kaj pri la leĝo de heredado.”

MULTNOMBRAS TIUJ, KIUJ EN GAZAO esprimas sian malamikecon al Fatah. S-ro Soufian Abou Zeida, eksministro pri la enisraelaj malliberuloj, akceptis nin en sia domo proksime de la tendaro Jabaliya. Ĉu Fatah-organizaĵo profitos sian malvenkon por superi siajn internajn diferencojn kaj reformi sin? “Bedaŭrinde mi kredas, ke ne.” Ĉi tie la bruo de bombado estas pli proksima. Bombataj estas ĉefe la polvaj longaj terenoj uzataj de la Fatah-milicioj kaj islama Ĝihado por pafi hejmfaritajn Qassam-raketojn — kiuj cetere preskaŭ ĉiuj falas en maron — kontraŭ la israela ŝtato. La israela rebato, eksterproporcia kaj seninterrompa, frapas terenojn en Beit Hanoun kaj Beit Lahya laŭlonge de la vojo al Eretz-pasejo, kiu finkondukas en Israelon.

Ne malproksime, en Al-Soudaniya, en la domo de s-ro Khaled Al-Yazji, eks-konsilanto de Arafat kaj vicministro pri internaj aferoj sub la prezidanteco de s-ro Abbas, surdiga eksplodo rompas la silenton. La telefono sonoras: aviadilo, kun aŭ sen piloto, sed neniu infano vundiĝis. La konversacio rekomenciĝas. “Mi ne forlasis Fatah-organizon, kiu estas mem-serva partio. Eta grupo perfidis nin. Estas tempo ke ĝi foriru. Fatah ne kapablas reformi la Organizaĵon por Liberigo de Palestino (OLP), sekve ni lasu Hamas-on okupiĝi pri tio.”

Hamas eble deziras ĉesigi perforton, aparte ĉesigi la atakojn faritajn ekde Gazao, kiuj, konfesas private ĝiaj respondeculoj, estas senutilaj kaj eĉ malutilaj. Ĝi strikte aliĝis, de pli ol jaro, al la tahdia (trankvilo-periodo). S-ro Jamil Hilal, sociologo kaj sendependa membro de la nacia palestina Konsilio (NPK), plej alta organo de OLP, opinias ke venis tempo por ke “Hamas difinu kiel ĝi komprenas la rezistadon, aparte prenu pozicion pri la sinmortigaj atencoj kaj ankaŭ pri la viktimoj, kiuj estas iliaj celtabuloj.” La dek okan de aprilo 2006, pli ol dek homoj estis mortigitaj en Tel-Avivo en la plej mortiga sinmortig-atenco de post aŭgusto 2004. S-ro Abbas denuncis agon “naŭzan”, sed la proparolanto de Hamas, s-ro Sami Abou Zouhri, klarigis ĉe BBC-radiokanalo, ke temas pri “memdefenda ago, (...) natura respondo al la israela agreso... La palestinanoj daŭrigos la rezistadon, sed devas limigi ĝin al la armeanoj kaj koloniantoj.”

Kial oni ne diris, ke la islama Ĝihado, kaj ne Hamas, iniciatis tiun agon, kaj ke ĉi lasta vere pludeziras la tahdia? Pridemandite du tagojn poste, la proparolanto asertis: “Ŝajnis al ni nedezirinde diri, ke ni favoras la kvietiĝon.” Ĉar Hamas oficiale ne rezignis pri perforto. Veras tamen, ke la antaŭan semajnon, dudeko da palestinanoj estis mortigitaj en Gazao de la israela armeo.

La movado tamen longe vojis, de la armita batalo ĝis la strategio de unuiĝo de ĉiuj palestinanoj en la lukto kontraŭ la Oslo-interkonsentoj, kiuj “vendis Palestinon*. Hamas bezonis jarojn por eniri en la politikan praktikejon kaj por poste partopreni ne nur la municipan baloton, sed ankaŭ tiun por la leĝofara Konsilio establita kadre de la Oslo-interkonsentoj.

* Vd aparte “Islamistes palestiniens, la nouvelle génération” kaj “Douloureux réveil pour Hamas”, Le Monde diplomatique, junio 1995 kaj septembro 1996.

La interna debato estas des pli malfacila, ke la estraro de la movado estas disigita en pluraj centroj: en Gazao, kie naskiĝis Hamas ĉe la komenco de la unua Intifado (1987), kiu deziras teni sian gvidantan rolon; en Cisjordanio; kaj fine en eksterlando (unue Amano, poste en Damasko). La balota sukceso, kiun Hamas ne atendis, pri kiu ĝi ne estis preparita, devigis ĝin akcepti parton de la respondecoj de la palestina Aŭtoritato. En la municipoj, ĝi montriĝis pragmata kaj ĝi ne ekorganizis islaman socion. Sed pri la estonteco ĝi restas malpreciza.

Modera politikisto, s-ro Hanieh estis elektita ĉefministro prefere al D-ro Mahmoud Zahar, nuna ministro pri eksterlandaj aferoj, pli radikala, kaj nura pluvivanto el la historia gvidantaro (Cheikh Ahmed Yassine, Abdelaziz Al-Rantissi, Ismaël Abou Shanad estis murditaj de la israelanoj). Li aĝas 43 jarojn kaj nelukse vivas en la rifuĝanto-tendaro Shati, en Gazao.

Sed, dum Hamas plutenas siajn neleĝajn strukturojn, granda nombro da ĝiaj kadroj okupas oficialajn poziciojn, interne. La politika estraro de la organizaĵo eksterlanda, gvidata de s-ro Khaled Meshal, parolas por — kaj al — la diasporaj palestinanoj. Tiel la interno kaj la eksterlando havas apartajn bazojn, kio ebligas malprecizecon. Ekzemple la movado ne ekskludis amendi sian ĉarton aŭ pritrakti kun Israelo surbaze de la landlimoj de 1967. Sed tio kion ĝi faros estonte restas ankoraŭ ne klara.

Tamen, antaŭ ĉio, la nunaj prioritatoj estas la internacia bojkoto kaj la internaj tensioj inter Fatah kaj Hamas. Unu el la obstakloj por fruktodona kunvivado devenas de tio, ke Hamas ne aliĝis al OLP. Tamen, kvankam la organizaĵo ne estas parto de OLP, ĉiuj membroj de la leĝofara Konsilio estas laŭrajtaj membroj de NPK. Tiel Hamas okupas 10% de la sidlokoj en NPK, sen esti ĝia membro. Longe la organizaĵo kontestis, ke OLP estas la “nura rajta reprezentanto de la palestina popolo”; sed depost la deklaracio de Kairo subskribita de dek tri palestinaj movadoj, la 17-an de marto 2005, ĝi agnoskas OLP, sed samtempe postulas 40% de la sidlokoj en NPK.

Eksministro, sendependa deputito, ebla ministro pri eksterlandaj aferoj en eventuala registaro de nacia unuiĝio, s-ro Ziyad Abou Amr asertas reprezenti “trian vojon”. En sia oficejo en Gazao, dum aŭdiĝas bruo de bombado, li mire komentas la poziciojn de la nova registaro:“Estas amuze konstati, ke Hamas agnoskis OLP kiel nuran rajtan reprezentanton de la palestinanoj, kiam ĝi mem estis nura movado, sed ĝi rifuzas tion fari kiel registaro. Kutime registaro estas pli modera ol partio.” Li revenas al la malsukcesa provo krei registaron de nacia unuiĝo: “La stumbloŝtono estis la politika programo de Hamas. La gvidantoj estus akceptintaj cedi gravajn postenojn, kondiĉe ke tio ne malefikigu ilian programon. Kiam ili parolas pri povokundivido, ili ne akceptas limigi sian decidokapablon. Ili volas enkonduki verecan dimension en la politikon. Ili trovas senhonorige alianciĝi kun dekadencaj naciistoj. Kaj post sia balota venko, ili ne rigardis tion utila, almenaŭ dum la unuaj semajnoj.” Tamen, daŭrigas nia interparolanto, “pro sia larĝa venko, ili povintus fari kompromisojn.”

UNU EL LA DISPUTOSIGNOJ koncernis la interkonsenton pri la kontrolo de la pasejo Rafah, inter Gazao kaj Egiptio, postulita de la kontrolantoj de EU. Hamas akceptis la decidon sed ne la manieron laŭ kiu ĝi estis farita: “Ni eksciis tion per la gazetoj”, klarigas unu el la oficialuloj. La decido de s-ro Said Siam, ministro pri internaj aferoj, en aprilo, krei trimil-homan armeunuon por helpi la policon kaj la sekurecon, estigis aliajn tensiojn. Li nomumis ĝia estro s-ron Jamal Abu Samhadana, komandanton de la popolaj rezistokomitatoj, homo pluserĉata de la israelanoj. S-ro Abbas tuj deklaris tiun decidon “kontraŭ leĝo kaj konstitucio”. Tiu armeunuo tamen ekfunckiis la 17-an de majo.

En Gazao, ĉirkaŭita de siaj korpogardistoj, la proparolanto de la ministro pri internaj aferoj, s-ro Khaled Abou Hilal, asertas: “Ni havas nacian programon. Persone mi eksiĝis el la Brigadoj de Al-Aksa-martiroj* por iĝi proparolanto de ministro ano de Hamas-movado, sen forlasi Fatah-on. Mia edzino membras en Hamas, mia bofrato en PFLP. Sed ni ĉiuj kontraŭas korupton.”. Kaj li daŭrigas: “La armeunuo, kiun ni starigas, unue rekuperos la publikajn terojn, kiuj estis diserigitaj en la anarkia klimato, kiun ni spertis. Ni deziras ricevi subtenon de la grandaj familioj, de la klanoj kaj de la ‘Mukhtar’ (lokaj urbestroj) por jure forpreni la kontraŭleĝajn armilojn. Ni deziras rekonstrui nian socion ruinigitan ne nur de la okupado, sed ankaŭ de parto de Fatah.”

* La Brigadoj de Al-Aksa-martiroj estas armita milicio, ligita kun Fatah, kreita post la komenco de la dua Intifado, en 2000; ĝiaj kadroj devenas ĉefe de Tanzim, grupo de junaj Fatah-aktivistoj. Ili milite atakis israelajn soldatojn, sed ankaŭ civilulojn.

La tensio ankoraŭ pliiĝis kiam s-ro Meshal akuzis la prezidanton de la palestina Aŭtoritato komploti kun Usono kaj Israelo por malstabiligi la registaron*. La subtenantoj de Fatah eliris surstraten,. interbatiĝoj okazis en la universitatoj, kaj la alfrontiĝoj rezultigis kvardekon da vunditoj, devigante s-ron Abbas nuligi paradon de Fatah-milicioj. La 23-an de aprilo la membroj de tiu movado sturmatakis la sidejon de la municipo Napluso kaj tiun de la ministro pri sano en Gazao, kiu anoncis elspezo-reduktadon de du milionoj da dolaroj monate.

* Jerusalem Post, 23 aprilo 2006.

En Ramalaho du ministroj senambigue distanciĝis de Hamas. La vicĉefministro, ankaŭ ministro pri edukado, s-ro Al-Chaer, asertas: “Ni devas esti klaraj. Hamas devas ja havi eksterlandajn intervenantojn, sed, ĉi tie, ni parolas pri nacia dialogo. Ni ne bezonas Khaled Meshal, li ne reprezentas la registaron.” Siaflanke, s-ro Abdel Razeq klarigas: “La deklaro de Meshal estis misinterpretita; li celis nur unu homgrupon. Sed ne estis taŭga momento por tion diri, kaj iuj diritaĵoj estis eraraj.”

DUM LA MONATO MAJO la alfrontiĝoj daŭris en Gazao, kaj la provoj por restaŭri la palestinan unuecon duobliĝis. Unu paŝon antaŭen konsistigis la decido inkluzivi la kontestatan armeunuon estratan de s-ro Abu Samhadana en la oficialajn sekurec-strukturojn, kaj provizore forpreni ĝin de Gaza-stratoj. Nacia dialogo okazis la 25-an kaj 26-an de majo en Gazao kaj Ramalaho, kun partopreno de la politikaj partioj, sed ankaŭ de universitatanoj kaj negocistoj, por ellabori komunan platformon. La ekirpunkto estas la komuna deklaracio subskribita la 11-an de majo de la gvidantoj, enkarcerigitaj en Israelo, de ĉiuj palestinaj organizaĵoj, inkluzive islaman Ĝihadon, kaj aparte de s-ro Marwan Barghouti, gvidanto de Fatah en Cisjordanio kaj de la ŝejko Abdel Halek Natshe de Hamas. Tiu deklaracio implicas akcepton de sendependa palestina ŝtato enhavanta ĉiujn teritoriojn okupitajn en 1967, la rajton je reveno kaj la liberigon de la malliberuloj. Ĝi ankaŭ alvokas al reformo de OLP kaj limigo de militaj agoj je Cisjordanio kaj Gazao, kaj al starigo de registaro de nacia unuiĝo. Se la registaro rifuzos tiun planon, Prezidanto Abbas povus proponi ĝin por popola referendumo.

S-ro Abbas surprizis ĉiujn observantojn lanĉante la 26an de majo tiun ultimaton: tutlanda komitato por dialogo, akceptita de ĉiuj palestinaj grupoj (escepte de islama Ĝihado) devas formale akcepti la planon de la malliberuloj ene de dek tagoj; se ne, la prezidanto organizos referendumon. Ĉu Hamas povas akcepti tian ordonon? Kvankam ĝi ne rifuzas la ĝeneralan linion de la plano, ĝi rezervas sian opinion pri kelkaj punktoj. La respondo de s-ro Haniyeh estis prudenta: lia registaro studas ĉiujn jurajn aspektojn de referendumo-okazigo, kaj kiu ajn koncedo ne signifus ŝanĝon en ĝia politika programo.

Se tia interkonsento okazus, ĉu ĝi kondukus al speco de kundivido de povo, kiu evitus la kolapson? S-ro Abdel Razeq estas optimisma: “Kunlaborado inter tiu registaro kaj la prezidanto fine kondukos al registaro de nacia unuiĝo, se ni havas paciencon kaj faras ideologiajn kompromisojn. Tiam la registaro povos alpreni pli flekseblajn poziciojn, kion ne povas fari Hamas, kiel organizaĵo.” Ĉu Hamas kaj Fatah kapablos fari la necesajn kompromisojn? Alia scenaro, eble pli verŝajna, estus fari paŝon al registaro de nacia unuiĝo, por kio Hamas cedus unu aŭ du ministeriojn, ekz. tiun pri financoj.

Kaj se ĉio tio malsukcesos? “Ni demisios honore”, asertas s-ro Hamed, proparolanto de la registaro. Kiel rimarkas s-ro Abdel Razeq: “Se la registaro kolapsos, Hamas daŭre estos potenca, kaj la leĝofara Konsilio kaj la okupanto plurestos. Sed la politika sistemo kolapsos.” Tiam Israelo devos mem administri la palestinajn teritoriojn. Tiu perspektivo relanĉis la debaton pri la rolo de la Aŭtoritato. En tempo kiam la pacprocezo estas haltigita, kio estas ĝia rolo, krom pagi la salajrojn de la ŝtatfunkciuloj? Kio ajn estos la estonteco, ĉiuokaze ne malaperos Hamas.

Wendy KRISTIANASEN.