Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Novaj “nudpiedaj kuracistoj”

Direkte al internacio de la sano

Post sia elekto kiel prezidanto de Venezuelo, en 1998, s-ro Hugo Chávez subskribis kun la kuba registaro interkonsenton kiu estigis amasprogramon de publika sano, la “Misión Barrio Adentro”. En Venezuelo, 14.000 kubaj kuracistoj prizorgas nun senpage la loĝantaron de la plej malriĉaj kvartaloj kaj regionoj. Tiu operacio, pri kiu la komunikiloj raportas malofte, estas tamen nur la videbla pinto de la kunlaborado pri sano de Havano profite al la malfavorataj loĝantaroj de la malriĉaj Sudaj landoj.

Fine de aŭgusto 2005... La uragano “Katrina” ĵus ruinigis la sudon de Usono. La aŭtoritatoj estas rapide superitaj de la amplekso de la katastrofo. La guberniestro de Luiziano, s-ino Kathleen Babineaux, lanĉas alvokon al la internacia komunumo petante urĝan helpon. En Havano, la kuba registaro reagas tuj. Ĝi proponas sendi al Nov-Orleano, sed ankaŭ al Misisipio kaj Alabamo, ŝtatoj ankaŭ tuŝitaj de la ciklono, en formo de sanitara helpo kaj en tempo de maksimume 48 horoj, kontingenton de 1.600 kuracistoj formitaj por interveni en tiaj katastrofoj. Ili kunportos la tutan necesan ekipaĵon kaj 36 tunojn da medikamentoj. Sed tiu propono, same kiel tiu farita rekte al la prezidanto George W. Bush, restas senresponda, dum pli ol 1.800 homoj, precipe malriĉuloj, estis mortontaj pro manko de helpo kaj sanprizorgo.

Tiu dramo estas ankoraŭ proksima, kiam, la 8-an de oktobro 2005, Pakistano spertas, en la regiono de Kaŝmiro, unu el la plej detruaj tertremoj de sia historio. La sekvoj por la humana kaj san-situacio estas dramecaj, precipe en la plej malriĉaj kaj izolitaj nordaj zonoj de la lando. La 15-an de oktobro, unua kontingento de 200 kubaj urĝo-kuracistoj alvenas kun pluraj tunoj da ekipaĵo. Kelkajn tagojn poste, Havano sendas la necesan materialon por munti kaj ekipi tridek kamp-hospitalojn, en montaraj zonoj kiuj, en sia plimulto, neniam havis la viziton de kuracisto. Multaj loĝantoj malkovras la ekziston de lando nomata Kubo.

Por ne kontraŭi la tradicion en tiu islama lando, la kubaninoj — 44% de la preskaŭ 3.000 kuracistoj venintaj al Pakistano ĝis majo 2006 — kovras siajn hararojn sub kaptuko. Post mallonge regis harmonia etoso: multaj pakistananoj akceptas ke iliaj edzinoj aŭ ilia filino estu prizorgata de viro. Fine de aprilo 2006, mallonge antaŭ sia foriro, la kuba kuracistoskipo estis prizorginta milionon kaj duono da pacientoj, ĉefe virinoj, kaj farinta proksimume 13.000 ĥirurgiajn intervenojn. Nur kelkaj pacientoj kun tre kompleksaj traŭmatoj devis transportiĝi al Havano. La prezidanto Pervez Musharraf, granda aliancano de Usono kaj amiko de s-ro Bush, oficiale dankas la aŭtoritatojn de Havano kaj rekonas ke la helpo de tiu Antila landeto estis la plej grava de ĉiuj ricevitaj okaze de tiu katastrofo.

La unua kuba internacia kuracistobrigado estis formita en 1963. En la ĵus sendependiĝintan Alĝerion iris tiam 58 kuracistoj kaj teĥnikistoj kiuj konsistigis ĝin. En 1998, la kuba registaro komencis strukturi la amasan kuracistan helpon por loĝantaroj de malriĉaj landoj tuŝitaj de naturkatastrofoj. Post paso de la ciklonoj “George” kaj “Mitch” en Centrameriko kaj Karibio, Havano proponas siajn kuracistojn kaj flegistojn por labori en la kadro de la “Integritaj sanprogramoj”. Domingo, Honduro, Gŭatemalo, Nikaragŭo, Haitio kaj Belizo akceptas tiun helpon.

Al Haitio, kie la modesta loĝantaro spertas kronikan mankon da kuracista prizorgado, Kubo proponas sendi amasan kuracistan helpon. Havano proponas eĉ, en 1998, al la franca registaro, iama kolonia potenco, ian humanan asocion por helpi la haitian loĝantaron. Sed Parizo silentas kaj fine decidas, en 2004, tien sendi trupojn... Kubo dismetas siajn kuracistojn — 2.500 sin sekvis depost 1998 — kaj tiom da tunoj da medikamentoj kiom ĝia malforta ekonomio ebligas.

La efikeco kaj senpageco de la helpo, la fakto ke tiuj novaj “nudpiedaj kuracistoj” intervenas en zonoj kien iliaj lokaj kolegoj rifuzas iri (pro la malriĉeco de la “klientaro” aŭ pro la malsekureco, aŭ pro la malfacilo aliri...), faras ke aliaj landoj, precipe afrikaj, petas profiti la programon. La kubaj san-personaroj estas pagataj de sia propra registaro.

De 1963 ĝis fine de 2005, pli ol 100.000 kuracistoj kaj san-teĥnikistoj intervenis en 97 landoj, ĉefe en Afriko kaj Latinameriko.* En marto 2006, 25.000 profesiuloj troviĝis dise en 68 nacioj. Tian dismeton eĉ la Monda Organizo pri Sano (MOS) ne povas certigi. La organizo Senlimaj Kuracistoj* sendis 2.040 kuracistojn kaj flegistojn eksterlanden en 2003, 2.290 en 2004.* Al tio aldoniĝas la prizorgoj efektivitaj en la kuba teritorio mem, kien oni ofte transportas la plej grave tuŝitajn malsanulojn de kia ajn lando. En Havano estis ekzemple prizorgata Kim Phuc, tiu knabineto kies foto de Nick Ut tremigis la mondon, kiu kuris nude sur strato de Vjetnamio, kun haŭto bruligita de napalm-bombadoj de la usona armeo. Kubo akceptis ankaŭ infanojn kaj plenkreskulojn, pli ol 19.000 sume, kiuj venis de la tri sovetiaj respublikoj tuŝitaj de la atomakcidento de Ĉernobilo, en 1986.

* En 2005, la ĝuantoj de la programo troviĝis en la plej malfavorataj zonoj de ses latinamerikaj landoj kaj de dudek afrikaj landoj. Fine de 2005, pli ol 500.000 naskoj, 1.657.867 ĥirurgiaj intervenoj kaj preskaŭ 9 milionoj da vakcinadoj estis realigitaj kaj aplikitaj.
* France: Médecins sans frontières.
* Laŭ ties financraporto de 2004.

Uzante sian sperton en prevento de aidoso (la kontaĝ-indico de la viruso HIV estas tie 0,09%, kontraŭ 0,6% de Usono ekzemple), Kubo proponis, dum la eksterordinara sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kunvokita pri tiu temo en julio 2001, “la kuracistojn, pedagogojn, psiĥologojn kaj aliajn specialistojn necesajn por konsili kaj kunlabori en la prevent-kampanjoj kontraŭ aidoso kaj aliaj malsanoj. La ekipaĵojn kaj muntkompletojn de diagnozo necesajn por la bazaj prevent-programoj kontraŭ aidoso, la antiretrovirusan traktadon por 30.000 pacientoj...” Kaj, se la projekto estus akceptita, “sufiĉus ke la internacia komunumo alportu la krudmaterialon por la medikamentoj. Kubo neniel profitus el tio, kaj liverus mem la salajrojn por sia personaro.” La propono ne estis decidita. Sed ok landoj de Afriko kaj ses ŝtatoj de Latinameriko profitas la projekton “Eduka interveno pri la VIH/aidoso”, kiu ebligis elsendadon de radio- kaj televid-programoj, kaj ankaŭ la eblecon por pli ol ducent mil pacientoj esti prizorgataj kaj por pli ol duonmiliono da san-laboristoj esti formitaj.

En la momento, proksimume 14.000 kubaj kuracistoj laboras en la “barrios” (malfavorataj kvartaloj) de Venezuelo. Per la sama impeto, Karakaso kaj Havano survojigis la “Opercion Milagro” (miraklo) kiu, dum la unuaj dek monatoj de la jaro 2005, ebligis redoni la vidon, senpage, al preskaŭ 80.000 venezuelanoj, de kiuj multaj, viktimoj de katarakto aŭ de glaŭkomo, devis esti transportitaj al Kubo por esti tie operaciataj.* La programo koncernas pli larĝe latinamerikanojn kaj karibianojn tuŝitajn de blindeco kaj de aliaj okul-malsanoj. Venezuelo alportas la financadon, Kubo la specialistojn, la operacian materialon kaj la infrastrukturon por la prizorgado de la malsanuloj por la daŭro de ilia traktado en Kubo.

* En la plej multaj landoj de la regiono, operacio de katarakto kostas almenaŭ 600 dolarojn.

Ĝis nun, neniu registaro, neniu privata ento aŭ internacia organismo sukcesis strukturi mondan medicinan programon de tia amplekso kapablan grandskale respondi al la prizorgad-bezonoj de la homoj. En la kadro de la “Operacio Milagro” estas planite operi la okulojn de proksimume unu miliono da pacientoj jare...

Kelkajn horojn antaŭ sia enoficiĝo, la nova bolivia prezidanto Evo Morales subskribis kun Havano, en decembro 2005, sian unuan internacian traktaton. La traktato starigas kuban-bolivian unuon por senpagaj okulistaj prizorgadoj. Krom la Nacia Instituto de Oftalmologio de La-Pazo, ĵus ekipita de Kubo, la programo disponos pri medicina centro en la urboj Koĉabambo* kaj Sankta Kruco*. La junaj boliviaj kuracistoj kiuj ĵus akiris sian diplomon ĉe la Latinamerika Lernejo pri Medicino (ELAM, laŭ la hispana) partoprenos en tiu programo.

* http://eo.wikipedia.org/wiki/Koĉabambo
* http://eo.wikipedia.org/wiki/Sankta...

Tiu lernejo estis malfermita en 1998, kiam Kubo komencis sendi kuracistojn en Karibion kaj Centramerikon. Situanta en iama mar-bazo, en antaŭurbo de Havano, ĝi formas junulojn el malriĉaj familioj de la tuta amerika kontinento, inkluzive de Usono (sed estas ankaŭ centoj da afrikaj, arabaj, aziaj kaj eĉ eŭropaj studentoj). La dudek-unu medicin-fakultatoj, kiujn disponas Kubo, partoprenas en tiu formado. En julio 2005, la 1.610 unuaj latinamerikaj studentoj ricevis sian diplomon. Ĉiujare, proksimume 2.000 junuloj eniras la lernejon. Formado, nutrado, loĝado, kaj ankaŭ la elementoj por praktikado estas al ili garantiataj senpage. Kompense, ili devas engaĝi sin reveni al la loko de kie ili venis por prizorgi siajn samlandanojn.*

* Pluraj projektoj unuigas la registarojn de Venezuelo kaj Kubo. Interalie, tiu formi senpage 10.000 latinamerikajn kuracistojn jare, do 100.000 en dek jaroj, ne nur en kubaj universitatoj, sed ankaŭ en infrastrukturo preparata en Venezuelo.

Pelata de ideologiaj konsideroj, la ordenoj de kuracistoj kaj de okulistoj de pluraj landoj lanĉis kampanjon kontraŭ tiu iniciato. La revuo de la Argentina Okulista Konsilio, ekzemple, kontestegis la kubajn okulistojn: “Ni ne scias ĉu ili estas kuracistoj”.* Tuj, la Konsilio anoncis ke ĝi “komencos la demarŝojn” kun homamaj neregistaraj organizoj (NROj) por financi similan programon.

* Periódico Informativo Oftalmológico, n-ro 37, Bonaero, 26-a de decembro 2005.

En Nikaragŭo hieraŭ, dum la prezidanto Arnoldo Alemán, malgraŭ la amplekso de la katastrofo kaŭzita de la uragano “Miĉ”, komencis rifuzi ilian ĉeeston, en Venezuelo ekde 2002, en Bolivio hodiaŭ, la kuracistoj ligitaj kun konservativaj sektoroj — kiuj vidas la medicinon kiel komercon ĉe pagipovaj loĝantaroj kaj kiuj rifuzas iri en la “favelojn” — furiozas kontraŭ tiuj “nudpiedaj kuracistoj”: “nekompetento”, “kontraŭleĝa praktikado de medicino”, “mallojala konkurenco”... En aprilo 2005, tribunala decido de la brazila ŝtato Tocantins devigis foriri 96 kubajn kuracistojn kiuj prizorgis malriĉulojn. La guberniestro de la ŝtato, malkonsenta kun la decido, povis nur “rekoni la profesian kuraĝon de la kuracistoj kiuj estis tre bone akceptitaj ĉi tie kaj [ke] ni devas danki ilin.”

La protestoj kaj politikaj premoj de la kuracistaj ordenoj kreskas laŭ la kreskado de la nombro da junaj diplomitoj venantaj de la kubaj universitatoj. Tiuj novaj kolegoj povus faligi la tarifojn aŭ eĉ fari parton de siaj servoj senpage; per tio la san-prizorgoj ĉesus esti elitista kaj komerca servo.

Cetere ŝvebas minaco sur eksterlanda agnosko de la diplomoj akiritaj en Kubo. En Ĉilio, multaj junuloj formitaj en la insulo ne povis validigi siajn medicinajn titolojn pro la tro alta prezo de la impostmarkoj kaj aliaj burokratecaj baroj. Sed, rimarkigas la BBC, se la latinamerikaj kuracistaj ordenoj obstine daŭrigas sian opozicion, “ili riskas malfacilojn ricevi subtenon de loĝantaro kiu pli kaj pli malfacile aliras al sanservoj kaj por kiu tiu projekto aperas kiel lumeto de espero en la mallumo”.* La plej malfacila situacio koncernas la studentojn kun usona civitaneco, kiuj riskas punon de dek jaroj da malliberejo kaj monpunojn ĝis 200.000 dolaroj. La blokado-leĝoj efektive malpermesas al ili eniri Kubon! Tamen, en ilia lando, kie kvardek-kvin milionoj da homoj vivas sen medicina kovro, la studoj por fariĝi kuracisto kostas proksimume 300.000 dolarojn.

* BBC, 5-a de aprilo 2001.

Iuj pensas ke tiu “homama” helpo estas nur manovro de komunikado, “investo” kiu ebligas al la registaro de Havano rikolti neatenditajn diplomatiajn apogojn fronte al la persista malamikeco de Usono. Ili povas noti, ekzemple, ke la elekto de Kubo en la Konsilantaro pri Homrajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, starigita en marto 2006, estis akirita, en sekreta voĉdonado, kun subteno de almenaŭ 96 el la 191 membroŝtatoj de la UN (dum samtempe la kandidatecoj de Nikaragŭo, Peruo kaj Venezuelo, kie la politika plurismo estas respektata, ne estis konsiderataj). Tiel, okcidenta diplomato rekonas ke la sendado de kubaj kuracistoj eksterlanden estas “iniciato kiun profitas tiom da homoj ke ĝin devus aplaŭdi eĉ ĝiaj politikaj malamikoj.”*

* BBC, 5-a de aprilo 2001.

Hernando CALVO OSPINA.