Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

VOJAĜOJ, PLEZUROJ KAJ KRIMETOJ

Ĉu survoje al amasa seksturismo?

Komerca formo de “ekstrema libertempo”, la seksturismo, radikanta en la iama universo de prostituado, etendiĝas sub la premo de moviĝemo kaj de la turisma tutmondiĝo. La industrioj de vojaĝo kaj de sekso havas multajn komunajn interesojn en la transformado de la mondo en gigantan parkon de libertempo.

Sekve al klasika turismo, estas nun la vico de seksturismo sperti “demokratiiĝon”. Pli kaj pli observeblas kresko de “laŭkarta prostituado”, tendenco kiu, fine, sekvas nur tiun de la laŭkartaj vojaĝoj... Jam ne maloftas renkonti, en Fuket aŭ en Ko Samui, por elvoki la kazon de Tajlando, okcidentan turiston kun, malantaŭ li sur motorciklo aŭ alkroĉita ĉe lia brako, girlfriend, oficiala kaj pli akceptebla nommaniero por prostituitino, kiun li luis por semajno aŭ monato.

La seksturismo havas “neĝbul-efikon” kiu ne ŝirmas ĝin kontraŭ amasiĝo. En Tajlando, la novaj klientoj estas pli kaj pli junaj okcidentuloj serĉantaj aventuron kaj fortajn sensacojn. Ili anstataŭas iom post iom la maljunajn germanajn, japanajn aŭ usonajn turistojn, kiuj siavice jam anstataŭis la militistojn lokitajn tie dum la Vjetnam-milito. Aliflanke, nova klientaro aperas sur la plaĝoj kaj en la drinkejoj: malajzianoj, ĉinoj, sud-koreoj...

La “turisma” prostituado tre tuŝas tiun sudan landon: la knabinoj (aŭ knaboj) tie estas junaj, malriĉaj kaj malalte edukitaj, do facile ekspluateblaj. Ili venas pli aŭ malpli trudite al prostituado, “metio” kiun ili tute ne emas praktiki. Serĉante facilan kaj malmultekostan sekson, la eksterlandaj seksturistoj alfluas avide al tiu freŝa, disponebla kaj submetiĝema karno. Multaj de ili, por doni al si bonan konsciencon, trovas ĉiajn kialojn de la mondo por persvadi sin ke ili ne misuzas la mizeron de tiuj junuloj. Ili ja nur helpas, subtenas ilin kaj eĉ kontribuas al disvolvado de ilia lando...

En tiuj landoj, post la kreskego de amas-turismo, la eksterregula sektoro de prostituado evoluis kun la alveno de pli da individuaj turistoj. Oni povas nun starigi ian kartografion de seksturismo: la virinoj iras al Goa en Barato, al Jamajko, al Gambio, dum la viroj preferas la landojn de sudorienta Azio, Marokon, Tunizion, Senegalon, Domingon, Kubon, Panamon, Surinamon, Meksikon, sen forgesi Brazilon, kie oni nombras ne malpli ol 500.000 infanojn falintajn en prostituadon.*

* Pri la tragedio de seksa ekspluatado de infanoj por turismaj celoj, vd Jeremy Seabrook, En finir avec le tourisme sexuel impliquant les enfants. L’application des lois extraterritoriales, L’Harmattan, Parizo, 2002.

La amasa seksturismo evoluas tiel ĉe la vojkruciĝo de la universo de la turismaj moveblecoj. Por multaj okcidentanoj, ĝi estas ia nova koloniigo adaptita al nia epoko. Iuj de ili volus ĉiapreze fari distingon inter trudita prostituado kaj libervola aŭ “libera” prostituado. Sub la preteksto ke, en certaj urboj de la Nordo — aŭ en la riĉaj aŭ bonfartaj enklavoj de la malfavorataj landoj — la luksa prostituado, nomata “libera”, povus kelkfoje ebligi al certaj knabinoj (kiuj eskapis el la trudado de prostituistoj) “disponi libere pri sia korpo”. Aliflanke ili koncedas ke en la plej multaj sudaj landoj — kiel ankaŭ en la enklavoj de mizero en la nordaj aŭ orientaj urboj — prostituado estas ĉiam agado plenumata sub trudo (prostituismo, perfortoj, seksperfortoj).* Sed kiel kontraŭbatali la prostituadon en la sudaj landoj, se oni asertas ke, en la riĉaj nordaj landoj, ĝi estas rezulto de individuaj elektoj?

* Pri la seksa varigo de la korpoj, vd Richard Poulin, La mondalisation des industries du sexe, Imago, Parizo, 2005. Vd ankaŭ, Bruno Rochette, “Prostitution: l’esclavage des filles de l’Est”, Le Monde diplomatique, aprilo 2006.

Iuj aliaj insistas por ne konfuzi infan-prostituadon kaj plenkreskulan prostituadon. Ĉar oni ĉiam argumentas per tiu diferenco, ĝi fariĝas suspekta. Kaj ju pli stabiliĝas la interkonsento kondamni la seksan misuzon de infanoj, des pli facile la misuzo farata al plenkreskuloj (inaj kaj viraj) ŝajnas esti allasenda kiel devojiĝo supozata neevitebla en la mondo en kiu ni vivas. La infanprostituado naŭzas ĉiujn, dum ĉiu fine akomodiĝas kun la “klasika” prostituado.

En tia etoso, la seksturismo troviĝas iel senrespondecigita, senkulpigita. Des pli ke ĝi forte apogas sin sur la “klasikajn” seks-industriojn: pornografion kaj prostituadon. Prostituado kiu estas nur la praktika formo de tio kion la pornografio proponas.* Ĉe tio la du universoj agordiĝas por instrumentigi la homajn estaĵojn kaj industriigi la korpojn. La komunikiloj kaj varbiloj krome preparas la terenon por fortigi la oficialan agnoskon de la seks-industrio. La seksa perforto estas glorata de ĝi kaj samtempe afiŝiĝas ĉie en la komunikiloj, inkluzive por esti denuncita. Jen paradokso kaj konfuzo tute laŭ la modelo en kiu nia kulturo de ŝika kaj milda porno gloras la dominadon de la masklo en la momento en kiu ties vireco ŝajnas malpli plenumata.

* Kp Michela Marzano, Malaise dans la sexualité, J.-C. Lattès, Parizo, 2006.

La seksa postulo estas subtenata kaj stimulata de pli kaj pli alloga oferto. La merkato etendiĝas kaj diversiĝas: internaciigo de la oferto, kun knabinoj pli kaj pli junaj, devenaj el la tuta terglobo, altiras novajn klientojn.* Per tiu alfluo de seks-migrantoj, nutrata de la konsum-soifo, certiĝas la alternado de la knabinoj. Celoj de ĉiaj fikomercoj, la korpoj estas disponeblaj kaj servemaj... je pli kaj pli malaltaj tarifoj, la konkurenco ja funkcias.

* Vd Mona Chollet, “Qui profite de la prostitution?”, Le Monde diplomatique, julio 2006.

La kreskanta sukceso de la ina seksturismo montras jam ke, en tiu punkto, la virino sekvas la viron, ripetante la samajn reprezentadojn pri potenco, dominado kaj ekspluatado. Tiurilate ne senutilas kompari — sur esence simbola nivelo-, unuflanke la “organiz-turiston” kiu konfidis la organizadon de sia vojaĝo al agentejo aŭ al vojaĝ-aranĝisto kaj, aliflanke la “seksturiston”. La organizita turisto senigas sin ofte de ĉia respondeco ekde la momento en kiu li metas piedon sur la tero de la ekzota kaj feria celloko. Atesto estu tiu vojaĝanto kiu ĵus alvenis en la flughaveno de Hanojo en Vjetnamio, kaj kiu klarigis: “Jen, mi ĵus alteriĝis, kaj ekde nun mi konfidas mian sorton de la venontaj semajnoj al mia gvidanto, ĉar mi estas tro lacega pro mia laboro, kaj dum la feritempo mi ne volas plu pensi sed nur lasi min porti!” Li havis tie certe nenian seksan kaŝpenson, sed aliaj turistoj faros facile la ligon, kaj poste transspaŝos la Rubikonon...

Efektive, ĉe la fora parto de la mondo, ĉio fariĝas ebla, nome spiti serion da malpermesoj. Alia ekzemplo: turisto perdita el sia grupo konfidas sian sorton eble al gvidanto aŭ al la vojaĝagentejo sed, samtempe, li permesos al si praktikojn kiujn li kutime malpermesas al si hejme. Ekzemple, bani sin nude sur plaĝo en Malajzio ĉirkaŭate de ŝokitaj islamaj fiŝkaptistoj, aŭ flirti kun knabineto veninta altabliĝi kun li por vendi al li cigaredojn aŭ bagatelaĵojn en restoracio en Vjetnamio...

Ofte okazas tiel ke komencas por ia ajn turisto, malproksime de sia hejmo, tio kio estus komplete nepensebla en lia propra regiono. Tiu aspiro al memtransformiĝo estas des pli facila por la turistoj — ĉu organizitaj aŭ ne — ĉar la senrespondeciĝo en vojaĝo instaliĝis en ilia spirito... Por la organizita turisto, la aliulo — la “indiĝeno” oni diris en la koloni-epoko — estas la turisma servisto, kies rolo estas ekspluatiĝi.

La seksturisto senigas sin ofte de ĉia homa respondeco ĉar, pere de financa transakcio, li sentas sin libera de la bezono okupiĝi pri la aliulo: li jam ne sentas la devigon respekti lin, eĉ ne tiun fari al li plezuron. Pagante por servo, ĉi-kaze seksa, li aĉetas la liberecon de persono pri kiu, dum kalkulita tempo, li havas ĉiujn rajtojn. Inkluzive tiun redukti tiun personon al stato de komerca “havaĵo”.

Li ne bezonas domaĝi sian predon, truditan al submetiĝo, pri kiu li povas disponi laŭplaĉe, sen timo esti maldungita aŭ punata de aŭtoritato. La kliento reĝas. En ferioj tute aparte. La kliento-turisto estas do la sola mastro surŝipe, dum la alia estas malaltigita al la kondiĉo de sekso-sklavo, sendepende de tio ĉu li estas bone aŭ aĉe traktata de sia momenta mastro.

Kiel oni vidas, inter la organizita turisto kaj la seks-turisto, la diferencoj grandas, sed la paso de unu al alia estas kelkfoje mirige facila. “Ĝenerale, klarigas Paola Monzini, la pagata sekso fariĝis pli aŭ malpli videbla parto de la amasturismo”.* Tamen, la plej multaj seksturistoj agas sole. Esence pro du kialoj: la timo esti malkovrita kaj poste denuncita, kaj la evidenta egocentrismo de la misuzanto.

* Paola Monzini, Sex Traffic. Prostitution, Crime and Exploitation, Zed Books, Londono, 2005, p.32.

Ĉu organizita turismo povas transformiĝi al seksturisto? Jes, se li akomodiĝas tro facile al la nuna tendenco resti inter korpokulto kaj junismo, sur fono de seksavido kaj civiliza krizosento.* Oni retrovas ekzemple la arĥetipon de tiu tipo de kompatinda feriumanto en la centra persono de la romano Platformo de Michel Houellebecq*, kie la plonĝo en sekson kaj vojaĝon ebligas al la vulgara turisto havi la impreson esti iu alia ol la submetita dungito kaj senkvalita homo kiu li estas en sia morna ĉiutaga vivo. En Okcidento, la seksturismo restas reprezentata de du multe tro simplismaj kaj malkompletaj manieroj, unuflanke de mizerismo, aliflanke de anĝelismo.

* Vd la dosieron de la revuo Téoros, “Tourisme et sexualité”, Montrealo, vol. 22, n-ro 1, printempo 2003.
* Michel Houellebecq, Plateforme, Flammarion, Parizo, 2001.

Kvin kialoj estas ĉe la origino de la senprecedenca impeto de la amasa seksturismo: la kreskanta paŭperismiĝo; la liberaligo de la seks-merkatoj kiu pli aŭ malpli rekte subtenas la homkomercon kun celo de prostituado; la persisto de patriarĥecaj kaj seksismaj socioj; la malaltigo de la bildo de virino surfone de ĝeneraliĝinta kaj banaliĝinta seksa perforto; kaj la eksplodo de la internacia turismo kaj de ĉiaj migraj fluoj. Tiu impeto estis stimulita de du ecoj de niaj socioj: unue, la “demokratiigo” de la vojaĝanto-fluoj (amasoj da turistoj cirkulantaj ĉiudirekten); due, la hiperseksemo de la junuloj flegata de la komunikiloj obsedataj de seksa perforto. Ĝi nutras sin ankaŭ de la renkontiĝo inter mizero kaj beleco de la mondo. Mizero kaj beleco atestas pri la rompo kiu regas la malegalecan ordon de la planedo. Emocia mizero en la Nordo, ekonomia mizero en Sudo kaj Oriento; “beleco” de la materiaj konsum-havaĵoj en la Nordo, beleco de pejzaĝoj kaj personoj, sed ankaŭ spiritualismo, vivmanieroj kaj “tradicioj” en Sudo kaj Oriento.

Sekve al la Deklaro de la Monda Organizo pri Turismo (MOT) pri prevento de organizita seksturismo, adoptita en Kairo en oktobro 1995, kiu sent-emigis la agantojn de turismo kaj ĉiujn klientojn-vojaĝantojn pri tiu tutmonda plago (kiu koncernas ne nur la infanojn), la lukto kontraŭ “la amasa seksturismo” komencas pli bone organiziĝi.

Franck MICHEL.