Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Iam, Francio defendis Libanon...

vendredon, 21-an de julio 2006

Iam Francio defendis Libanon...

Inter la unuaj celoj de la israela operacio “memdefendo” estis la flughaveno de Bejruto. La historio ripetiĝas. Fine de la jaro 1968, dum la Proksim-Oriento ne resaniĝis de la milito de junio 1967, la palestina rezistado organizis sin. La Popola Fronto por Liberigo de Palestino, radikala grupo, atakis, la 26-an de decembro 1968, en la flughaveno de Ateno, flugmaŝinon de [la israela flugkompanio] El-Al, mortigante pensiulan israelan oficiron. Unu el la membroj de la taĉmento estis Liban-devena, kaj la respondeco de la operacio estis deklarita el tiu lando. Du tagojn poste, israela taĉmento detruis dek-tri lini-aviadilojn sur la flughaveno de Bejruto. La sekurec-konsilio [de UN] kondamnis unuanime tiun agon kaj postulis de Israelo pagi la damaĝojn, kion ĝi neniam plenumis. Francio deklaris ke la principo de “reprezalioj” estas neakceptebla kaj la generalo de Gaulle dekretis embargon pri armiloj destinitaj al Israelo, rifuzante liveri 50 [ĉasaviadilojn] Mirage kiujn Israelo estis jam paginta.*

* Vd Xavier Baron, Les Palestiniens, genèse d’une nation, Points Seuil, Parizo, 2003 (reeld.)

La komunikaĵo de la franca ministro-konsilio de la 8-a de januaro rimarkigis: “Oni komparis la atencon de Ateno kontraŭ israela aviadilo kun la operacio kontraŭ la flughaveno de Bejruto: fakte, tiuj du operacioj ne estis kompareblaj. En Ateno, temis pri surprizatako organizita de homoj apartenantaj al sekreta organizo. En Bejruto, la operacio estis organizita de ŝtato kun armea materialo, aparte kun Super-Frelon kaj Alouettes de franca fabrikado kontraŭ civilaj instalaĵoj de alia ŝtato.” Kaj la registaro ne hezitis averti pri “la israelaj influoj [kiuj] iel rimarkeblas en la proksimaj medioj de informado.”* Tiutempe, la gaŭlismo* parolis senindulge.

* Cit. de Samy Cohen, De Gaulle, les gaullistes et Israël, Alain Moreau, Parizo, 1974, p. 134.
* Gaŭlismo: politika movado laŭ la politikaj principoj de la generalo Charles de Gaulle. -vl

Alain GRESH.

Eltiraĵo de artikolo de Alain Gresh aperonta en la aŭgusta eldono de Le Monde diplomatique.