Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Gazao, “la mondo fermiĝas por ni”

POST LA RETIRIĜO EL GAZAO, en aŭgusto 2005, la israelaj militfortoj uzis novajn rimedojn, larĝe malproporciajn, kontraŭ la civila loĝantaro, oficiale kun la celo detrui la frapforton de la palestinaj raketoj. La eksplodoj kaŭzis scenojn de kolektiva histerio kaj teroris la tutan loĝantaron... Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ok mil obusoj falis inter majo kaj junio.

Ni dormis en la bruego de kanonado, la eĥoj de granatoj eksplodantaj kelkajn kilometrojn de niaj domoj. Ili falis dum nia dormo. Ili falis ankoraŭ dum la matena preĝo.

Israelo sisteme fermis la pasejon Al-Mintar, tra kiu pasis la varoj, kaj afiŝis “Sekurec-dispono”. Tio signifis la perdon de milionoj da dolaroj por la agrokulturistoj, kaj por la ekonomio ĝenerale (sen kalkuli la elĉerpiĝon de nutraĵ- kaj medikamento-stokoj).

Min kaptis la sento kiun vortumis la formulo de la poeto Mahmud Darviŝ, “la mondo fermiĝas por ni”. Oni sentis sin senpova, dispremita, fronte al terura potenco, pli forta ol la vivo, ŝajnante kreski kaj delokiĝi ĉiutage. Nenie eblis esti ŝirmata kontraŭ ĝiaj batoj.

Tio dispremas vin, enŝovante en vin la senton ke vi estas forlasita kaj rifuzita, ĝis kiam vi sentas vin tute sola, eĉ meze de unu miliono kvincent mil aliaj homaj estaĵoj. Kiam mi rigardis la ĉielon, aŭdante la obusojn fali, aŭ vidante en lunlumo la batal-helikopterojn traflugi la ĉielon al siaj celoj, mi demandis min: “Ĉu ili vidas min?” Kaj kiam la bombadoj rekomencis, mi ne povis malhelpi min imagi la 18-jarulon kiu, enuante ĉe la landlimo, lanĉas sian obus-ŝargon, ĉiujn du minutojn. Kelkfoje mi forgesis min kaj levis la brakojn ĉielen, al ilia direkto. Ĉu ili aŭdis min?

Gazao fariĝis surtera infero, ĝiaj loĝantoj ĉirkaŭataj ĉiuflanke, senigitaj je siaj fundamentaj liberecoj, je siaj rajtoj kaj sia suvereneco, kaj de kiuj oni tamen atendis ke ili submetiĝu kaj akceptu sian sorton. Ĉu estas surprize en tiaj kondiĉoj, ke, laŭ ĵusa opini-sondaĵo, grandega plimulto de la palestinanoj deziras ke la liberigo de la israelaj ostaĝoj fariĝu kun kontraŭparto?

Kion iuj trovus eble pli surprize estas ke, en julio 2006, 65% de palestinanoj deklaras sin diversgrade favoraj al rekomenco de intertraktadoj kun Israelo. Anstataŭ respondi al la etenditaj manoj, Israelo bombis niajn urbojn, konfiskis niajn helpojn, fermis niajn landlimojn, pretekstante la mankon de kredinda interparolanto de kiu ajn persono aŭ partio en la potenco.

Dum mi raportis pri la disfalo de la muro de Rafah, en septembro 2005, tiu kiu izolas nin de Egiptio, mi rimarkis du junajn palestinajn knabojn — ili havis ne pli ol 9 jarojn — kiuj rigard-esploris super parto de la barilo kiu separas ilin jam tiom longe de la ĝemela urbo en la egipta parto. Mi demandis ilin kion ili faras. Ili diris al mi ke ili neniam metis piedon ekster sian tendaron de rifuĝintoj, en la sudo de Gazao. Ili volis vidi kiel aspektas tiu alia mondo kaj tiuj aliaj homoj. Plej bona ekzemplo de la izoliteco de la urbo!

Lajla AL-HADDAD.