Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

PALESTINO, LIBANO, IRAKO...

Plenpovo por fajrigistoj

Eĉ se nia armeo faras “amas-masakron” en Libano, Usono daŭre subtenos nin, asertis la israela ambasadoro en Vaŝingtono, s-ro Dani Ayalon. La registaro de s-ro Ehud Olmert disponas efektive pri totala subteno de la registaro de s-ro George W. Bush. La celo estas klara: likvidi la Hizbolahon, eĉ je la prezo de detruo de Libano, kaj tiri tiun landon en separan pacon kiu ebligus al la hebrea ŝtato daŭrigi sian politikon de koloniado de Palestino (vd Gadi Algazi: Alianco inter ŝtato, senmoveblaĵ-konstruigistoj kaj ekstremistaj koloniantoj; Cisjordanio, nova “Far-East” de la israela kapitalismo kaj G.A.: Religia ekspluatado). Francio, siavice, limigas siajn intervenojn al humana kampo.

PLURDEKOJ DA CIVILULOJ fridsange buĉitaj en Irako de ŝijaistaj milicianoj simple ĉar ili estis sunaistoj. Senprecedenca krimo en Prokism-Oriento depost la interna libana milito de 1975-1976, kiam falangistaj aktivuloj mortpafis islamanojn nur ĉar tiuj estis islamanoj. Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, preskaŭ ses mil irakanoj estis mortigitaj nur dum majo kaj junio.

Cento da aliaj civiluloj, ĉi-kaze en la sudo de Afganio, estis “flankaj viktimoj” de la ofensivo kiun faras la koaliciaj trupoj gvidataj de Usono por malhelpi “revenon” de la talibanoj. La memmortigaj atencoj, ĝis nun nekonataj en tiu lando, multiĝas.

En Gazao, miliono kaj duono da palestinanoj estis enkaptitaj inter la ofensivo de la israela armeo kaj la decido de Usono kaj de la Eŭropa Unio haltigi ĉian rektan helpon. Kaj la perŝtupa akrigo en Libano, dronigata en fajron kaj sangon per sendistingaj bombadoj de ĝiaj infrastrukturoj, de ĝiaj urboj kaj vilaĝoj, strangolata de la blokado, povus konduki al regiona konflikto kun Sirio kaj Irano, dum la nordo de Israelo estas paralizita de la raketoj lanĉataj de la Hizbolaho. Fine, la krizo ĉirkaŭ la irana atomprogramo restas malferma, kaj Teherano minacas retiriĝi el la traktato pri nedisvastigo.

Ordinara julio, tri jarojn post kiam, sur aviadil-ŝipo, la usona prezidanto George W. Bush anoncis la finon de la bataloj en Irako per soldateca “misio plenumita!” En tiu ĉi somero 2006, la bilanco de la sorĉist-lernanto brilas en sia tuta amplekso.

Neniam, post 1967, la Proksim-Oriento spertis tiom da samtempe brulantaj krizoj. Kvankam ĉiuj de ili posedas sian propran logikon, ili estas ligitaj per multegaj fadenoj, kio igas partajn solvojn pli malfacilaj kaj akcelas la vetkuron al abismo de la tuta regiono.

Kiu komencis? Por multaj komentistoj, la kaŭzo estas klara. Estas la Hizbolaho kiu celas la detruon de Israelo, sed “pli larĝe temas pri malstabiligi la okcidentan tendaron”. Tiu organizo kaj ĝiaj subtenantoj apiras al nenio malpli ol “starigo de universala islamisma diktatoreco”* Tia analizo, kiu de nun trudiĝas en la komunikila kaj politika mondo, aliĝas al tiu de la usonaj nov-konservativuloj: komencis nova mondmilito.

* Gérard Dupuy, “G8 hors-jeu”, Libération, 17-a julio 2006.

Michael Ledeen, esploristo ĉe la American Enterprise Institute, resumas ĝin tiel: “Estas milito kiu okazas de Gazao ĝis Israelo, tra Libano, kaj de tie ĝis Irako, tra Sirio. La rimedoj estas diversaj de la Hamas en Gazao, ĝis la Hizbolaho en Sirio kaj Libano, kaj ĝis la multfaceta “insurekto” en Irako. Sed en ĉio ĉi ekzistas orkestra ĉefo, la mulaokratio, la irana faŝista kaj revolucia ŝtato kiu deklaris al ni la militon antaŭ dudek-sep jaroj kaj kiu nun devas reguligi la konton.”*

* National Review Online, 13-a de julio 2006.

“It’s our war”, (“tio estas nia milito”), fiere proklamas William Kristol, unu el la ĉefaj novkonservativaj ideologoj.* Fronte al tio kio laŭdire estas “ĝenerala entrepreno de malstabiligo de la okcidenta mondo”, la israela registaro de s-ro Ehud Olmert estas en la “bona tendaro”. La komunikaĵo de la G8 de Sankt-Peterburgo estis subskribita de Francio.* Dum Libano ruiniĝas sub la bomboj, ĝi proklamas ke Israelo havas la “rajton sin defendi”.

* The Weekly Standard, Vaŝingtono,, 24-a de julio 2006.
* Vd “De l’Iran à la Palestine, la voix brouillée de la France [De Irano ĝis Palestino, la perturbata voĉo de Francio]”, Le Monde diplomatique, junio 2006.

Kiu komencis? La 12-an de julio, milita operacio de la Hizbolaho kontraŭ israela patrolo faras ses mortojn kaj ebligas al la libana organizo kapti du soldatojn. Ĉu tondrobato el blua ĉielo? Ni memoru ke la bataletoj oftas, ĉefe ĉirkaŭ la zono kontestata de la farmbienoj de Ŝebaa, konsiderataj de la tuta libana registaro kiel okupata teritorio; ke la israelaj aviadiloj perfortas ĉiutage la aerspacon de Libano; ke, la 26-an de majo, Israelo murdis en la Cedro-lando gvidanton de la Islama Ĝihado; ke Israelo tenas en siaj malliberejoj libanajn aktivulojn, interalie s-rojn Samir Al-Qatar (ekde 1978), Nassim Nisr kaj Yahya Skaf (ekde 1982).

Kion diras la internacia juro?

ALIFLANKE, SE LA ago de la Hizbolaho estas kontraŭleĝa, kiel kvalifiki la de tiam aplikatan sisteman detruadon de Libano, kiu celas la civilajn infrastrukturojn, urbojn kaj vilaĝojn, kun sescent mil homoj devigataj fuĝi de siaj loĝlokoj? En internacia juro, pri kiu la “internacia komunumo” delicumas, tio havas nomon: “militkrimo”. La protokolo 1 de 1977 aldona al la Ĝenevaj Konvencioj klare difinas la principon de proporcieco. Atakoj “estas malpermesitaj se antaŭvideblas ke ili kaŭzas incidente perdojn de homaj vivoj inter la civila loĝantaro, vundojn al civiluloj aŭ damaĝojn al havaĵoj de civila eco kiuj estus ekscesaj kompare kun la atendita konkreta kaj rekta milita avantaĝo.”* Kiu povas pensi eĉ momente, ke la asertita celo — savi du soldatojn — valoras multajn detruojn kaj mortojn kaŭzitajn de la israelaj bombadoj? Ĉu la vivo de arabo, de libanano valoras malpli ol tiu de israelano?

* Kolektivo, Crimes de guerre. Ce que nous devons savoir [Militkrimoj. Kion ni devas scii], Autrement, Parizo, 2002.

La sukceso de tiu israela ofensivo tute ne estas gajnita. La Hizbolaho estas la plej grava libana partio, profunde radikanta en la precipa komunumo de la lando, la ŝijaistoj, aŭreolata de la prestiĝo de liberigo de la landa sudo en 2000, disponanta pri dek-du deputitoj en la parlamento, aliancano de gravaj politikaj fortoj, kiel tiu de la generalo Michel Aoun, kun la libana komunista partio, kun la siria social-nacia partio, kun influhavaj sunaistaj eminentuloj kiel s-ro Usama Saad aŭ s-ro Omar Karamé, aŭ maronitoj kiel s-ro Sulejman Frangié. Konsideri ĝin kiel “simplan peonon de Irano aŭ de Sirio” apartenas al fantasto.

Anthony H. Cordesman, unu el la plej aŭskultataj esploristoj de la Center for Strategic and International Studies de Vaŝingtono, ne suspektinda pri simpatio kun islamismo, notis: “La analizistoj kaj ĵurnalistoj devus esti prudentaj tenante sin ĉe la faktoj parolante pri la rolo de Irano en la nuna krizo. Multaj fontoj — inkluzive de oficialaj kaj de israelaj oficiroj — komencis uzi la libanan krizon por trovi novajn kialojn por ataki Iranon (...). La rezulto estas transformado de limigitaj suspektoj kaj de faktoj en komplot-teorion. La usonaj informservoj havas nenian pruvon ke Irano dominas aŭ regas la Hizbolahon, sed nur ke tiu lando estas esenca fonto de financado kaj armado de tiu partio”.*

* “Iran’s support of the Hizbollah in Lebanon”, 14-a de julio 2006, www.csis.org.

Inter la unuaj celoj de la israela “memdefenda” operacio estis la flughaveno de Bejruto. La historio ripetiĝas. Fine de la jaro 1968, dum la Proksim-Oriento ne resaniĝis de la milito de junio 1967, la palestina rezistado organizis sin. La Popola Fronto por Liberigo de Palestino, radikala grupo, atakis, la 26-an de decembro 1968, en la flughaveno de Ateno, flugmaŝinon de [la israela flugkompanio] El-Al, mortigante pensiulan israelan oficiron. Unu el la membroj de la taĉmento estis Liban-devena, kaj la respondeco de la operacio estis deklarita el tiu lando. Du tagojn poste, israela taĉmento detruis dek-tri lini-aviadilojn sur la flughaveno de Bejruto.

La sekurec-konsilio [de UN] kondamnis unuanime tiun agon kaj postulis de Israelo pagi la damaĝojn, kion ĝi neniam plenumis. Francio deklaris ke la principo de “reprezalioj” estas neakceptebla kaj la generalo de Gaulle dekretis embargon pri armiloj destinitaj al Israelo, rifuzante liveri 50 [ĉasaviadilojn] Mirage kiujn Israelo estis jam paginta.*

* Kp Xavier Baron, Les Palestiniens. Genèse d’une nation, Seuil, Parizo, 2003.

La komunikaĵo de la franca ministro-konsilio de la 8-a de januaro rimarkigis: “Oni komparis la atencon de Ateno kontraŭ israela aviadilo kun la operacio kontraŭ la flughaveno de Bejruto: fakte, tiuj du operacioj ne estis kompareblaj. En Ateno, temis pri surprizatako organizita de homoj apartenantaj al sekreta organizo. En Bejruto, la operacio estis organizita de ŝtato kun armea materialo, aparte kun Super-Frelon kaj Alouettes de franca fabrikado kontraŭ civilaj instalaĵoj de alia ŝtato.” Kaj la registaro ne hezitis averti pri “la israelaj influoj [kiuj] iel rimarkeblas en la proksimaj medioj de informado.”* Tiutempe, la golismo parolis senindulge.

* Citita de Samy Cohen, De Gaulle, les gaullistes et Israël, Alain Moreau, Parizo, 11974.

Ni eniris la kvardekan jaron de la okupado, tiun de Gazao, de Cisjordanio, de Orienta Jerusalemo, sen forgesi la sirian Golanon. Malgraŭ la sennombraj rezolucioj de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, malgraŭ la mildigaj deklaroj — la “irletero”, adoptita de Usono, Rusio, la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj, asertis ke la palestina ŝtato estos starigita antaŭ la fino de 2005!-, ĉio malboniĝas en Palestino.

Dum la jaro 2005 okazis nenia avanco. Dum la aŭtoritatoj de Tel-Avivo ne ĉesis aserti ke Jaser Arafat estas “obstaklo por la paco”, lia forpaso kaj anstataŭigo de s-ro Mahmud Abbas (Abu Mazen) ne igis s-ron Ariel Ŝaron rezigni pri sia “unuflanka” politiko. La retiriĝo el Gazao, en somero 2005, salutata de la politikaj respondeculoj kaj komunikiloj kiel “kuraĝa ago”, mortbatis tion kio restis de la Osloaj traktatoj: la principon laŭ kiu la paco pasas tra duflanka intertraktado. Por la palestinanoj de Gazao, la retiriĝo sekvigis nenian plibonigon de ilia situacio, tute male (vd Laila Al-Haddad: Gazao, “la mondo fermiĝis ĉirkaŭ ni”).

Dum la koloniado daŭras kaj intensiĝas en Cisjordanio (vd Gadi Algazi: Alianco inter la ŝtato, la senmoveblaĵ-konstruigistoj kaj la ekstremistaj koloniantoj; Cisjordanio, nova “Far East” de la israela kapitalismo kaj G.A.: Religia ekspluatado1141) kaj la “pac-procezo” resumiĝas al frazo en la komunikaĵo de la internacia komunumo, la Hamas gajnas la elektojn de januaro 2006. Ĉu vere okazo por miri? Sed, ĉar ili “malbone voĉdonis”, la palestinanoj estas punataj, ĉefe de la Eŭropa Unio kiu, kun konsento de Francio, senigas la [Palistinan] Aŭtoritaton je rektaj helpoj kaj tiel kontribuas iomete pli al kolapso de la materialaj kondiĉoj de la loĝantaro kaj al disfalo de la palestinaj institucioj.

Kaj la raketoj kiuj falas sur la israelan urbon Sderot, el Gazao? Gideon Levi, ĵurnalisto ĉe Haarec, demandas: “Kio okazintus se la palestinanoj ne estus pafintaj Qassam-raketojn? Ĉu Israelo finintus la ekonomian blokadon de Gazao? Ĉu ĝi liberigintus la kaptitojn? Ĉu ĝi renkontintus la elektitajn palestinajn gvidantojn kaj komencintus intertraktadojn? Stultaĵoj. Se la loĝantoj de Gazao restintus trankvilaj, kiel Israelo esperis, ilia afero malaperintus el la agendo — ĉi tie kaj en la resto de la mondo. (...) Neniu zorgintus pri la sorto de la popolo de Gazao se ili ne kondutintus perforte.”*

* Haarec, Tel-Avivo, 9-a de julio 2006.

La 27-an de junio, post fortaj tensioj, ĉiuj palestinaj organizoj (escepte de la Islama Ĝihado) subskribis tekston kiu alvokas al politika solvo bazita sur starigo de palestina ŝtato apud la israela ŝtato, kaj limigis la agadojn de la armita rezistado al la okupataj teritorioj. Tiu interkonsento malfermis la vojon al starigo de registaro de nacia unueco kapabla komenci pac-intertraktadojn. Sekvatage, la israela armeo “revenis” al Gazao, sub preteksto de forkonduko de unu ĝia soldato, en realo por “likvidi” la Hamas-on.*

* Memoru ke la Hamas respektis batalhalton kun Israelo de februaro 2005 ĝis la 10-a de junio 2006. Ĝi rezignis pri ĝi nur sekve al multigo de celataj murdoj kaj al la mortigado ĉe la plaĝo de Gazao, la 10-an de junio, dum kiu mortis palestina familio.

Ankaŭ tie, la israela agado, nome bombadoj de elektrigejoj kaj de ministrejoj, arestado de politikaj gvidantoj kaj detruado de domoj, uzado de civiluloj kiel homaj ŝildoj*, apartenas al “milita krimo”. La svisa registaro, deponprenanto de la internaciaj konvencioj pri la humana juro, notis la 4-an de julio 2006 “ke ne estas dubo ke Israelo ne faris la antaŭzorgojn postulatajn de la internacia juro por protekti la civilajn loĝantarojn kaj la infrastrukturojn”.

* Vd la raporton de la israela organizo B’Tselem, www.btselem.org/English.

Milito kontraŭ la palestinanoj, milito kontraŭ Libano, tiuj du ofensivoj apartenas al la sama strategio: trudi “solvon” konforman al la interesoj nur de Israelo. Neniam, de kvardek jaroj, la israela politiko ricevis tian okcidentan subtenon: aŭdeblas malmultaj oficialaj disidentaj voĉoj, escepte de tiu de Vatikano.

Denove, la araba mondo montras sian senpotencon: la ŝtatoj aliancitaj kun Usono estis nekapablaj premi sur Vaŝingtono. Ili kontentiĝis — sed la fakto estas sufiĉe notinda por substreki ĝin — ankaŭ denunci la Hizbolahon kaj Hamas-on, tiel pravigante la israelan agadon... S-ro Saud Al-Fajsal, saud-araba ministro pri eksterlandaj aferoj, petis la nearabajn partojn teni sin flanke de la konflikto: ĝi evidente ne celis Usonon, sed Iranon...

Kiel notas la ĉefartikolisto de la tutaraba taggazeto Al-Hayat, s-ro Abdel Vahb Badrakhan: “Ĉiuj araboj, de Atlantiko ĝis Golfo, scias ke la paco estas vere morta kaj ke ili estas trompitaj unu, du, milojn da fojoj. Ili ne scias kiel eliri el la marĉo en kiu ili dronas. Do, ĉu ni volis aŭ ne, la lasta vorto estis lasita al tiuj kiujn ni kvalifikas kiel “ekstremistoj” aŭ “aventuristoj””.* Hamas naskiĝis 1987 en Gazao, post dudek jaroj da israela okupado, portata de la unua intifado; la Hizbolaho kreiĝis en la batalo kontraŭ la okupado kiu sekvis la israelan invadon de la Cedrolando en 1982. Kia nova perforta organizo aperos el la nunaj ruinoj de Libano?

* Al-Hayat, Bejruto, 17-a de julio.

Alain GRESH.