Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

ALIANCO INTER ŜTATO, KONSTRUIGISTOJ KAJ EKSTREMISMAJ KOLONIANTOJ

Religia ekspluatado

EN MODI’IN ILLIT, la nova ekonomio renkontiĝas kun la malnova. Inter la informadikaj societoj, kiuj tie malfermis filion, troviĝas Matrix, unu el la plej grandaj israelaj firmaoj de informadikaj servoj: ĝi havas 2.300 dungitoj kaj pezas 500 milionojn da ŝekeloj (89 milionojn da eŭroj) ĉe la Tel-Aviva borso. Ĝi estas regata de Formula Systems, de la grupo Formula, kiu vendas produktojn por 390,5 milionoj da eŭroj jare en la mondo. Por alfronti la konkurencon de subpagataj informadikistoj en Barato, ĝi turnis sin al alia malmultekosta laboristaro, kiu profitigas al ĝi gravajn ŝtat-subvenciojn*: la (ultraortodoksaj) virinoj de la kolonio, kie ĝi malfermis disvolvo-centron kiu dungos 500 da ili ĝis fine de 2006.

* La israela registaro subvencias la salajrojn dum kvin jaroj: www.tamas.gov.il.

Tio estas kion oni nomas “fari offshore en sia propra lando”: je 25 kilometroj de Tel-Avivo, jen ŝtelitaj teroj, ŝtataj helpoj kaj publikaj resursoj, policistoj kaj soldatoj por sekurigi la investojn kaj nelibera kaj disciplinita laboristaro. La israela kapitalismo ne naĝas en cifereca universo: ĝi ĉerpas siajn novajn resursojn en la kolonia projekto, laŭ la mezuro en kiu ĝi fortiĝas en la monda merkato.

La virinoj laborantaj por Matrix en Modi’in Illit estas konsiderataj kiel efikaj kaj esceptagrade produktivaj: “La laboro kiun muntisto faras aliloke en freneze plenŝarĝita semajno, sub premo kaj dormante sur la laborloko, la knabinoj ĉi tie povas facile plenumi ĝin en tri tagoj”, deklaris respondeculo de la filio al ĵurnalisto.* Komencantino gajnas 3,12 eŭrojn hore; la duan jaron, ŝia monata salajro atingas 781 eŭrojn — kaj la ŝtato kontribuas al tiu kvinone.* Ultraortodoksa gvidanto konfidas al alia ĵurnalisto ke lia komunumo “kutimas vivi de nenio. Do, kiam la homoj gajnas iometon, tio prezentas multon por ili”. La proparolantoj de la firmao cetere, ke la salajroj pagataj al tiuj virinoj de Modi’in Illit ne reflektas ilian produktivecon nek la valoron de iliaj servoj en la internacia merkato, sed pli ĝuste “la malaltan koston de ilia vivo” — rimarkinda valor-teorio, kiu tamen ne estas vere nekonata...

* Yoni Shadmi, “Globalization killed the high-tech star”, Maariv, Tel-Avivo, 11-a de novembro 2005.
* Saml.

La filio de Matrix en Mod’in Illit estas strikte koŝera. Du lokaj rabenoj superrigardas la ejojn. Krom sia prava intereso pri la vivmaniero de la laboristinoj kaj iliaj valoroj, tiuj rabenoj ludas decidan rolon en tiu kapitalisma entrepreno: la dungitinoj “vivas laŭ kompleksa religia kaj profesia kodo”, kodo rigora.* “Kvankam certaj estas patrinoj de ses infanoj, la malasidueco* de multaj de ili estas malpli alta ol tiu de patrino de du infanoj en Tel-Avivo”, asertas, al ĵurnalisto, direktoro de Imagestore, alia informadika firmao kiu ankaŭ dungas ultraortodoksajn virinojn. “Tiuj virinoj ne faras problemojn. Ili laboras, punktofino. Nenia kafo- aŭ cigaredo-paŭzo, nenia telefon-babilado nek priserĉado de bonprezaj vojaĝoj al Turkio. La paŭzoj servas sole por manĝi aŭ mamnutri en speciala ĉambro. Iuj povas rapide iri hejmen, mamnutri kaj reveni.”*

* Saml.
* Malasidueco: malregula ĉeesto en la laborloko. -vl
* Ruth Sinai, “Modi’in Illit: the zionist response to off-shoring”, Haarec, Tel-Avivo, 19-a de septembro 2005.

ĴURNALISTOJ KIUJ vizitis la centron de Matrix estis mirfrapitaj de la tie reganta silento. Personaj konversacioj estas malpermesataj en la laborĉambro. “Se iu parolas iomete tro, aŭ kiu krozas sur la teksejo, alia diros al ŝi: ‘He, tio estas ŝtelo!’ Tio estas kvazaŭ preni ion kio apartenas al la kompanio”, rakontas Esti, dungitino. “Iun tagon ni demandis ĉu ni povas fari kvinminutan paŭzon por preĝi, sed la rabeno respondis al ni ke la antikvaj saĝuloj ne faris paŭzon kaj ke ili diris la Ŝema Israel [la plej grava dumtaga preĝo] laborante, kaj ni do prokrastis la preĝon post la laboron.” Tiuj reguloj estas skrupule respektataj dum foresto de la mastroj. “Ni ne faras ion malpermesatan eĉ se neniu nin observas, klarigas, ridetante, laboristino, ĉar iu rigardas nin desupre.”*

* Yoni Shadmi, verko cit..

Ne konfuzu tiujn idealigitajn reprezentadojn kun la ĉiutaga realo. La ultraortodoksaj laboristinoj ĉe Matrix aŭ similaj firmaoj trovas certe rimedojn ĉirkaŭiri la ordonojn de la rabenoj kaj la laborej-kontrolon. La rimarkinda disciplino, kiu ŝajnas tie regi, klariĝas ankaŭ per foresto de aliaj dungoj en Modi’in Illit — kaj la virinoj ne havas veturilon por labori aliloke.

Tiu kolonio havas la apartecon ke ĝi memorigas la “internan koloniadon” kiu plagis en Israelo dum la 1950-aj jaroj, kiam oni instalis la novajn enmigrintojn venintajn grandparte el la araba mondo al la landlimo: por protekti la teritoriojn akiritajn dum la milito de 1948, sed ankaŭ por disponi pri malmultekosta laboristaro por la komenca industriiĝo. En ambaŭ kazoj, la integrado en la israelan kolonian projekton, kun la funkcio priloĝi sian (novan) limon, kondiĉas la akiron de fundamentaj sociaj rajtoj.

ANTAŬ DUONA JARCENTO, oni konsideris la “arabajn judojn” kiel nekompetentajn nekvalifikitajn laboristojn, precize kiel la ultraortodoksajn virinojn supozatajn eliri el tenebro por malkovri la lumon — do forlasi sian hejmon por eniri en modernan kapitalisman entreprenon. Fakte, tiuj virinoj havas certan eduknivelon, kaj ili ofte jam perlaboris sian vivon ekster siaj familiaj funkcioj — ĉar iliaj edzoj estas supozataj dediĉi sian vivon al studado de la Torao. La prezo pagata de la nuntempaj kolonianoj estas pli alta: la “limkoloniismo” fortigas la rilatojn de dependeco kaj de subordigo. Tiel, en Modi’in Illit, la malriĉuloj, kiuj konsistigas la instrumentojn de la koloniiga procezo, estas ankaŭ ties viktimoj, lastanalize.

ONI OFTE AŬDAS DIRI, ke la israela kapitalismo, moderniĝante, estus kapabla — eĉ devigata — rezigni pri malnovstila koloniismo. La ekzemplo de Modi’in Illit montras, male, ke ĝi povas resti kolonia en la cifereca epoko, iri kaj reveni inter la mondmerkatoj kaj siaj propraj kolonioj, inter defendo de senbrida privatigo kaj konsiderindaj publikaj subvencioj. Jen certeco: ĝi ne deŝiros sin mem de la kolonia kaĉejo kaj ne faros sufiĉan premon sur la ŝtato por ke tiu eltiriĝu de ĝi. Krom se la israela koloni-projekto fariĝus handikapo kaj se la rezistado de la koloniigitoj kaj de iliaj aliancanoj trudus direktoŝanĝon.

Gadi ALGAZI.