Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA KOMERCVOJAĜISTOJ DE BARBARECO

Dek okulojn pro unu okulo...

La informado, en tempo de milito, ne estas vere alia ol en tempo de paco. La konfliktoj estas kvazaŭ lupeo kiu grandigas ĝiajn ordinarajn mankojn. Tiel, la debato pri la “misproporcio” de la israela ofensivo malkaŝas nun kutiman tendencon al malsamaj mezuroj, kiu igas hierarĥiigi la viktimojn de la bataloj en Proksim-Oriento kiel, en Francio, tiujn de la rasismo.

EN UNU EL LA mezopotamiaj salonoj de la muzeo Luvro en Parizo staras impona skulptaĵo el bazalto du kaj duonan metrojn alta, farita proksimume en 1730 antaŭ nia erao. Je ĝia pinto, antaŭ Ŝamaŝ, dio de la Suno kaj simbolo de justeco, tronas la reĝo Hamurabo, kies kodon ĝi reproduktas, unu el la plej malnovaj de la mondo. Inter la leĝoj kompilitaj en kejloformaj literoj, troviĝas tiu, fama, de la samprema puno, kiu rekomendas la reciprokecon de krimo kaj puno. De tiu principo inspiras sin la Malnova Testamento asertante (Levidoj, 9,17-22): “Se homo mortfrapas homan estulon, kiu ajn li estas, li estu mortigota. Se li mortfrapas animalon, li anstataŭigos ĝin — vivon pro vivo. Se homo kaŭzas kriplaĵon ĉe samlandano, oni faru al li tion kion li faris: rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento.” Poste, la Levidoj (19,18) rekomendas tamen repacigon: “Ne venĝu, nek konservu malpardonemon.”

La Nova Testamento (Mateo 5,38-42) eksplicite kontraŭas la sampreman punon, dirigante Jesuon: “Vi lernis ke estas dirite: okulon pro okulo kaj denton pro dento. Kaj mi, mi diras al vi ne rezisti al la malbonulo. Male, se iu vangofrapas vin sur la dekstran vangon, tenu al li ankaŭ la alian.” Koncerne la Koranon, tiu hezitas (Surao II, verso 178): “Oni preskribis al vi la sampreman punon pri mortigitoj: liberan homon pro libera homo, sklavon pro sklavo, virinon pro virino. Sed tiu, kiun pardonis lia frato iel, devas alfronti taŭgan postulon kaj devas pagi volonte kompenson.” Oni povas prave dubi ke la s-roj Ehud Olmert kaj Amir Peretz eniros en la Historion, eble kiel komanditintoj de milito same kontraŭefika kiel sanga. Ĉiukaze ili inventis pli teruran version de la biblia formulo: “Dek okulojn pro okulo kaj dek dentojn pro dento”. Ĉar la operacioj poetece nomitaj “Somerpluvo” kaj “Kursoŝanĝo” kostis la vivon al 160 israelanoj (plej multe soldatoj) kaj al 1.400 libananoj kaj palestinanoj (el kiuj prema plimulto de civiluloj), al kiuj aldoniĝas la perdoj de la Hizbolaho, taksitaj inter 80 (laŭ tiu movado) kaj 500 (laŭ Israelo).* Tiu bilanco — kiu, proporcie, superas tiun de la dua Intifado kaj de ties subpremado (proksimume 1.000 israelaj mortintoj kaj 4.300 palestinaj) — starigas teruran demandon, al kiu la komercvojaĝistoj taskitaj “vendi” tiun barbarecon devus respondi: ĉu la vivo de israelano valoras, laŭ ili, dekoble pli ol tiu de arabo?

* Ĉiujn ĉi nombrojn donis la AFP la 14-an de aŭgusto. La israela asocio Betselem taksas ke julio 2006 estis la plej mortiga monato en Palestino de post aprilo 2002. (www.btselem.org/english/firearms/20...)

Tiu malegaleco antaŭ la morto, tipa por konfliktoj nomataj “malsimetriaj”, estas la Aĥila kalkano de tiuj kiuj blinde obeas Israelon. Bernard-Henri Lévy bone sentis tion, kiu skribis, en sia notbloko de la Point, jam la 20-an de julio: “Mi tamen ŝatus demandi al tiuj kiuj parolas [pri misproporcio], kiel ili reagus se terorist-taĉmentoj venus, sur nia teritorio, kun la plej granda malestimo, eĉ neado, de niaj landlimoj, ostaĝ-kapti [laŭvorte: ”kidnapi“] francajn soldatojn.”* André Glucksmann, siavice, preferas kontraŭataki: “La indigno de multaj indignitoj siavice indignas min. (...) Certaj islamanaj mortoj pezas plume, aliaj tunojn. Malsamaj mezuroj.”* Kaj li kontraŭmetas al la bruo farita pri la mortoj de Kana la silenton pri tiuj de Irako, Ĉeĉenio kaj Darfuro.

* En Le Point. Notu la uzadon de la verbo “kidnapper” [infan-ŝteli]: tiuj soldatoj tamen ne estas infanoj, eĉ se ili mirigas BHL-n [Bernard-Henri Lévy] per sia “senorde vestita” maniero, kiu memorigas lin pri “la gaja interpuŝiĝado de la hispanaj batalionoj de junaj respublikanoj”, (Le Monde, 27-an de julio 2006). Strange, Claude Lanzman poste uzis la saman verbon en sia pamfleto de Le Monde (3-an de aŭgusto 2006).
* Le Figaro, 8-an de aŭgusto 2006.

Sed ĉu la indiferento de la plej multaj komunikiloj pri la duaj pravigas ke ili kaŝas la unuajn? André Glucksmann povus malfacile aserti tion, li kiu subskribis en 1999 — kun Romain Goupil, Claude Lanzmann kaj Bernard-Heri Lévy, kiuj ĉiuj, ĉi-foje, subtenis la militon de Israelo — alvokon deklarantan: “Ni kondamnas, kompreneble, la terorismon, sed oni ne ĉasas la teroriston bombante civilulojn”.* Koncerne nian “Malraux (aŭ, laŭ la hagiografoj, Sartro aŭ Tocqueville) de la modernaj tempoj”*, kiu asertas vidi en triopa forkonduko la ŝlosilon de tiu ĉi milito, li ŝajnigas forgesi ke la israela-palestina “vulkano”, por repreni la formulon de Jaser Arafat, faras de baldaŭ sesdek jaroj ripetajn erupciojn: 1948, 1956, 1967, 1973, 1982, krome du intifadojn, kaj, ampleksige, internan militon en Libano kaj du militojn de Irako...

* Le Figaro, 15-an de novembro 1999.
* Bernard-Henri Lévy, mallonge BHL. — vl

Ĉia ostaĝopreno estas evidente kondamninda. Sed kiel eblas prezenti tiel la kaptadon, la 25-an de junio, de la soldato Gilad Ŝalit, kaj ne la amas-arestadon de la 34 palestinaj ministroj kaj deputitoj kvar tagojn poste — krome, komence de aŭgusto, la areston de la prezidanto de la leĝdona Konsilantaro? Same, ĉu Israelo ne pretekstis la du kaptitojn de la Hizbolaho por siavice ostaĝopreni... du kompletajn loĝantarojn, tiun de la Gaza-strio kaj tiun de Libano — krome, cetere, tiun de la nordo de sia propra lando? Sen kalkuli ke tiuj tri soldatoj devis profiti interŝanĝon de kaptitoj (kiun Israelo rifuzis, fine de junio kiel meze de julio), dum la libananoj devos priplori siajn mortintojn kaj, post reveno de la 900.000 rifuĝintoj en siajn hejmojn, rekonstrui ruinigitan landon...

Tiun trukitan vidon servis al ni ĝisnaŭze la plej multaj televidoj, radioj kaj gazetoj. Ĉu iu ajn kiu emociiĝas pri la tri kaptitaj israelanoj povas ignori pli ol 10.000 palestinajn kaptitojn, inter kiuj 600 arestitajn en julio?* Ĉu la fakto, ke la Hizbolaho plenŝtopas iujn de siaj raketoj per mortigaj globetoj, permesas al Israelo uzi bombojn fragmentigajn, fosforajn aŭ eĉ de malriĉigita uranio, pri kio atestas la Human Rights Watch?* Kaj kiam tiu neregistara organizo solene memorigas ke la nedistingo inter civilaj kaj armeaj celoj konsistigas “militkrimon”, ĝi precizigas “ne esti trovinta kazon en kiu la Hizbolaho uzis civilulojn kiel ŝildojn por protekti sin kontraŭ israelaj reprezalioj”. Certe, “batalantoj instalis raketlanĉilojn en loĝataj zonoj aŭ proksime de observantoj de la Unuiĝintaj Nacioj”, sed tio “ne pravigas etendigan uzadon, fare de la israela armeo, de sendistinga forto kiu kostis tiom da vivoj de civiluloj”.* Same, ĉu tiu estas kredinda kiu priploras la detruojn faritajn de la Hizbolaho en la nordo de Israelo kaj samtempe pravigas la israelan “diluvon de fajro, de fero, de ŝtalo, de sango” kiu detruas la infrastrukturon de la Cedrolando — loĝdomojn, ŝoseojn, pontojn, havenojn, flughavenojn, elektrigejojn, fabrikojn, ktp.? Tiel ke la kostoj de la milito estas taksataj je 1 miliardoj da dolaroj de unu flanko, kaj je 6 ĝis 10 miliardoj de la alia...

* International News Meda Center, 31-an de julio 2006.
* Kp The New York Times, 25-a de julio 2006, kaj www.fair.org/index.php?page=2931.
* Vd http://hrw.org/reports/2006/lebanon0806/.
Mensa kondiĉa reflekso

TIU LOGIKO DE malsamaj mezuroj ne limiĝas al la Proksim-Oriento. En la franca politika klaso, inter la ĵurnalistoj kaj multaj niaj samlandanoj, ĝi fariĝis ia mensa reflekso tiom kondiĉita ke ĝi ŝajnas ofte preskaŭ senkonscia. Kaj kiu efikas en multaj aliaj temoj.

Tion pruvas la aferoj Ilan Halimi kaj Ŝahib Zehaf. La 13-an de februaro 2006, Ilan Halimi, 23-jara, estas trovita morta post esti sekvestrita kaj torturita en Bagneux (franca departemento Hauts-de-Seine ĉe Parizo). Kvankam verŝajna, pro la deveno de la viktimo kaj certaj eldiroj de liaj malliberigistoj, la antisemita motivo de la murdo ne estas tuj konstatita. Tio ne malhelpas la ĉefajn aŭtoritatojn de la ŝtato mobiliziĝi, kiel ankaŭ la ekleziojn, la politikajn partiojn kaj la komunikilojn. Kaj pli ol 50.000 homoj marŝe manifestacias en Parizo la 26-an de februaro. Ses tagojn poste, en Oullins (departemento Rhône) tri pafoj mortigas Ŝahib Zehaf, 42-jaran. Verŝajne pro la samaj kialoj, la rasisma motivo de la murdo ankaŭ ne certas. Sed preskaŭ ĉiuj, kiuj engaĝiĝis por Ilan Halimi, silentas. Nur post tri semajnoj, 2.000 homoj manifestacias en Liono. Kaj SOS Racisme gluis, iomete poste, sur la murojn de Francio, afiŝon asertantan: “Arabo mortigita en Oullins, judo mortigita en Parizo, jen du murditaj kamaradoj”...

Tiu malekvilibro estas tute ne escepta: ĝi karakterizas la plej multajn komentojn pri rasismo kaj antisemitismo en Francio. La kontraŭjudaj perfortaĵoj senkonteste plioftiĝis multe pli rapide ol la aliaj de 2000 ĝis 2002. Poste ili, aŭ oftiĝis pli malrapide, aŭ — kiel en 2005 — maloftiĝis pli rapide. La Konsulta Ŝtata Komisiono pri Homrajtoj (CNCDH) skribas tion klare.* Nu, politikistoj kaj ĵurnalistoj subtaksas ne nur la kvantan kresko-puŝon de la kontraŭaraba kaj islamofobia rasismo, sed ili neglektas ties kvalitan dimension: la kontraston inter la marĝenigo de la antisemitismo kaj la intensiĝo de antiarabaj kaj antiislamanaj antaŭjuĝoj post la 11-a de septembro 2001. Fakte, 90% de la francoj diras sin pretaj elekti judan prezidanton de la respubliko, sed nur 36% voĉdonus por islama kandidato.*

* Vd ĝiajn raportojn de 2001 ĝis 2006 sur: www.commission-droits-homme.fr/.
* Vd respektive Nonna Mayer, “La France n’est pas antisémite[Francio ne estas antisemita]”, Le Monde, 4-a de aprilo 2002, kaj la enketon pro la islamo en Francio (“L’islam en France”) faritan de Artenice Consulting, aprilo 2004.

Oni legu — kun uz-prudento — la studaĵon faritan por la raporto 2006 de la CNCDH. Unu franco el tri diras sin rasisto (8% pli ol en 2004) kaj 63% da ili (+ 5%) konsideras ke “certaj kondutoj povas kelkfoje pravigi rasismajn reagojn”. Pri la viktimoj de rasismo, la sonditoj respondas unue ke ili estas “Nord-afrikanoj” kaj la “islamanoj” (42%), sekvataj de “eksterlandanoj” kaj “enmigrintoj” (26%), poste “Afrikanoj” kaj “nigruloj” (17%) — post tio venas la francoj (12%), la “judoj” (6%) kaj la “homoj de alia haŭtkoloro” (6%)...

Daŭre hierarĥiigi la diversajn rasismojn estus fari la liton por ĉiu de ili. Iuj, videble, ne komprenis tion, kiel konfirmas la reagoj al la ĵusa malfondo de la tribo Ka, nome de la leĝo de la 10-a de januaro 1936 “pri batalgrupoj kaj privataj milicoj”: la registara dekreto elvokas, prave, “la disvastigon de ideoj kaj de teorioj kiuj emas pravigi kaj subteni rasajn diskriminacion, malamon kaj perforton”.* Same karakterizaj trajtoj troviĝas ĉe aliaj grupetoj ne malfonditaj, aparte ĉe la Ligo de Juda Defendo, malpermesita en Usono, en Kanado kaj, en la formo de la partio Kach, en Israelo. Oni tamen jam ne nombras la agresojn kiujn ĝi faris, kiel cetere la Betar, kontraŭ la aktivuloj favoraj al justa paco inter Israelo kaj Palestino, kaj ĝis meze de tribunaloj.* Kiu montris tiun kontraŭdiron?

* AFP, 29-an de julio 2006.
* Resumo troviĝas en: www.communautarisme.net/Extremisme-....

Lasta emocia fakto. Post la movado kontraŭ la Kontrakto Malcerteco Ekskludo [Contrat précarité exclusion] (CPE), la gazeto L’Humanité lanĉis peticion por amnistio de la manifestaciintoj kondamnitaj “ĉenlabore” de la tribunaloj — kaj kiuj fine ne ĝuis la prezidantan amnestion de la 14-a de julio. Kial neniu faris kompareblan iniciaton por defendi la centojn da junuloj maljuste kondamnitaj, lastan vintron, dum la antaŭurbaj ribeloj?*

* Temis precipe pri arabdevenaj junuloj. -vl

Pure ideologia debato, diros oni. Tio ne veras: la senceda rifuzo al malsama mezuro estas la kondiĉo por, aparte, ĉia paca solvo de la israela-araba konflikto. Inter aliaj motivoj de sia agreso, la israelaj gvidantoj asertas voli provizore solvi la nekapablon de Bejruto apliki la rezolucion 1559 de la Sekurec-Konsilio de la UN. Ravita de tiu proklamo, la internacia komunumo bone gardas sin konfesi sian surprizon: tio estas tamen la unua fojo ke Tel-Avivo ŝajnigas respekti la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj.

Se Israelo fine volas apliki tiujn de la Sekurec-Konsilio, eĉ tiujn de la Ĝenerala Asembleo*, ĝi havas multon por fari. La n-ro 181, 29-an de novembro 1947, decidas la “dividon” de Palestino en du ŝtatojn, unu judan kaj la alian araban. La n-ro 191, 11-an de decembro 1948, fondas la “reven-rajton” de la rifuĝintoj. La n-ro 242, 22-an de novembro 1967, rekomendas la “retiron de la israelaj armitaj fortoj el la okupataj teritorioj” interŝanĝe kun la agnosko de “ĝia rajto vivi en paco interne de sekuraj kaj agnoskitaj landlimoj”. La n-ro 3226, 22-an de novembro 1974, mencias eksplicite la “rajton je suvereneco kaj je nacia sendependeco de la palestina popolo”, ktp.

* Konsultu la teksejon www.un.org/Depts/dpa/qpal/.

Kaj ĝi ne forgesu, antaŭ ĉio, la plej lastatempajn. Tiun de la Sekurec-Konsilio (1397) kiu, la 12-an de marto 2002, reasertas, por la unua fojo de post 1947, “vizion kie du ŝtatoj, Israelo kaj Palestino, vivas unu apud la alia en sekuraj kaj agnoskitaj landlimoj”. Tiu de la Ĝenerala Asembleo (A/RES/ES-10/15) kiu, la 20-an de julio 2004, alproprigas al si al juĝon de la Internacia Justic-Kortumo de Hago kiu postulas la detruon de la muro en Cisjordanio. Kaj, kompreneble, la n-ron 1701, per kiu la Sekurec-Konsilio, la 11-an de aŭgusto 2006, — teorie — ĉesigis la militon de la somero 2006...

Dominique VIDAL.