Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
DUM MILOJ DA EKZILKUBANOJ festis, en Miamo, la malsanon kaj eĉ la morton de la “tirano”, la mondo haltigis la spiron kiam, la 31-an de julio, en la kadro difinita de la konstitucio, la Kuba prezidanto Fidel Castro cedis “provizore” siajn respondecojn al skipo de sep personoj, inter kiuj lia frato Raúl, pro ĥirurgia interveno.
Mobiliziĝinta en aprilo 2003, favore al la atako kontraŭ Bagdado — “Hodiaŭ Irako, morgaŭ Kubo”-, la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF), tuj alvokis, elde Florido, al “armea aŭ civila ribelo” por renversi la reĝimon de Havano. La 2-an de aŭgusto, s-ro George W. Bush lanĉis direkte al la loĝantoj de la insulo: “Ni subtenos vin en viaj klopodoj starigi (...) transiran registaron engaĝiĝintan por demokratio”, minacante tiujn kiuj, adeptoj de la nuna reĝimo, kontraŭstarus “Liberan Kubon”.*
Prepariĝus fenomena evento, centmiloj da Kubanoj surstratiĝus serĉante liberecon, regus granda malstabileco.
La tagoj pasas. Nenio ŝajnas indiki ke la lando eliras normalecon. Certe, ĉu s-ro Castro reprenos la stirilon en siaj manoj aŭ ne, la debato pri “la tago poste” — postsekvo aŭ transiĝo — stariĝas. Kaj ekzistas, post kvardek-sep jaroj da nedividita potenco, malkontentuloj, oponantoj, parto de la loĝantaro kiu ne, aŭ ne plu, aliĝas al la revolucio. Malabundecoj, burokrata rigideco, rompoj de certaj liberecoj — tiun de esprimo, de asociiĝo, de kunveno-, enkarcerigo de oponantoj estas realaĵo.
Tio sekvigas ĝenerale senindulgan kondamnon. Iuj ja obĵetas ke, ekde 1959, Usono multobligis la provojn de invado, atencoj, sabotadoj, kaj fortigis la ekonomian asfiksion per embargo kiu daŭras... Preteksto, rebatas oni, kvazaŭ eblus dispecigi la historion en tranĉojn kaj ne konsideri la kunefikadon de la pasinteco kun la estanteco...
En 2005, Vaŝingtono nomumis kunordiganton por la transiĝo en Kubo, s-ron Caleb McCarry (antaŭe en posteno en Afganio). La 10-an de julio 2006, raporto de la Komisiono pri Helpo al Libera Kubo, kunprezidata de la ŝtatsekretariino Condoleezza Rice kaj la sekretario pri komerco Carlos Guttiérez, postulis ke ĉio estu farata “por ke la postsekvado de la reĝimo de Castro ne estu kronita de sukceso”.
Fiksante la helpon de Usono en la insulo je pli ol 62,8 milionoj da eŭroj, la dokumento precizigas, ke tiuj resursoj estu rekte transdonitaj al la “disidentoj”, kiuj estos trejnataj kaj ricevos ekipaĵojn kaj materialon. Senhonta enmiksiĝo kaj... vera “mortokiso” por la oponantoj. Ĉar, por la prezidanto de la Kuba parlamento Ricardo Alarcón: “Tiom longe kiom ekzistos tiu politiko, ekzistos implikitaj personoj, kiuj konspiras kun la usonanoj, kiuj akceptas ties monon, kaj... mi konas neniun landon kiu ne kvalifikas tian agadon kiel delikton.”*
Antaŭ ĉio, la raporto akcentas ke la “plano” entenas anekson, sekretan “pro kialoj de nacia sekureco” kaj por certigi ĝian “efektivan realigon”. Rilate “sekretajn disponojn”, la historio de la kontinento, de Salvador Allende ĝis la sandinista Nikaragŭo, ne permesas naivecon.
Nu, forgesita de la memproklamitaj “transiĝologoj”, pli ol signifa parto de la Kuba popolo, alligita al la atingoj en edukado, sano kaj sociaj servoj, respektas “Fidel”-on kaj tiujn kiuj — “historiaj” aŭ gvidantoj de la junaj generacioj — estos alkondukitaj al transpreno de la oficoj.
ĈU TIUJ KUBANOJ estas tiom izolitaj kiom oni pretendas? Tio estas la kazo nek en Afriko nek en Azio. Kaj la latinamerikaj skuoj ebligis la enpotenciĝon de ŝtatestroj pli informitaj pri la realeco de la insulo kaj pri la kunteksto kiu determinas ĝian maltipan sistemon — unusola partio kaj progresintaj socialaj politikoj. La prezidantoj Hugo Chávez (Venezŭelo) kaj Evo Morales (Bolivio) jam eligis ĝin el ĝia izoliteco. Stelulo de la pintkunveno de la Komuna Merkato de la Sudo (Mercosur) en Kordobo (Argentino), s-ro Castro subskribis tie, la 21-an de julio, gravan komercan interkonsenton kun la membrolandoj de tiu unio, interalie Brazilo kaj Argentino. Tiuj lanĉis klaran defion al la usona embargo kaj videble “demetis la ĉapelon” antaŭ landeto kiu rifuzas cedi al la unua mondpotenco.*
Pli ol kun Usono, kiu volas transformi ĝin en kolonion, aŭ kun Eŭropo, kiu donas al ĝi lecionojn aŭ rigardas ĝin malŝate, estas prefere en siaj rilatoj kun tiu mondparto, kie oni parolas nun pri la “socialismo de la 21-a jarcento” — demokratia kaj suverena-, kaj en siaj propraj naturaj fortoj, ke Kubo trovos ekzemplojn kaj apogojn por evolui.
Maurice LEMOINE.