Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La bestoj ne estas varoj

Por abolo de la sklav-animalo

Ni adoras niajn domhundojn kaj niajn domkatojn, ni pasie amas animalrilatajn filmojn aŭ movbildojn, kaj tamen nia konduto vid-al-vide al animaloj, ĝenerale, pruvas nian sensentemecon kaj nian pasivan kunkulpecon antaŭ ilia grandega sufero. Dum la animalo restas proprietaĵo kaj restas konsiderata komerca posedaĵo, ĝiaj suferegoj daŭros.

LAŬ LA USONA MINISTREJO pri agrikulturo, la sola Usono buĉas pli ol ok miliardojn da pornutraj bestoj jare; ĉiutage, pli ol dudek-du milionoj el ili estas mortigitaj en la usonaj buĉejoj, tio estas, po pli ol naŭcent-kvindek miloj hore, dek-ses miloj minute! Malgraŭ la progresoj en la lastaj jaroj, ili restas plu tenataj en timigaj intensaj bredad-kondiĉoj, diversmaniere kripligataj sen helpo de sendoloriga medicinaĵo, longdistance transportataj kunpremataj en malvastegaj kaj malsanigaj transportujoj, por esti fine mortigataj meze de la krioj, putrodoraĉo kaj malpureco de buĉejo.

La sovaĝaj bestoj ĝuas ne multe pli envieblan sorton. En Usono, ĉirkaŭ ducent milionoj iĝas ĉasviktimoj ĉiujare. Milionoj estas ankaŭ utiligataj por biomedicina esplorado kaj provado de novaj produktaĵoj. Oni mezuras ĉe ili la efikon de toksinoj, maloftajn morbojn, eksperimentajn molekulojn, radiadojn, pafadojn, kaj ili estas submetataj al pluroblaj fisikaj aŭ psikologiaj seneco-formoj. Se ili postvivas la eksperimentadojn, ili estos preskaŭ ĉiam mortigitaj tuj poste, aŭ reuzebligitaj por aliaj laboratoriaĵoj kiuj, tiun fojon, venkos ilian reziston.

Cirkoj, bestĝardenoj, karnavaloj, amuzparkoj, delfen-spektakloj, kaj aliaj, uzas la animalojn nur por amuzi. Ĉirkaŭ kvardek milionoj da felbestoj esta mortigataj ĉiujare pro la modo...

Antaŭ la 19-a jarcento, la animaloj estis konsiderataj objektoj. Eĉ por Kartezio, hunda ĝemado similas al grinco de oleobezona movilo* Paroli pri niaj moralaj devoj rilate al animaloj, “maŝinoj kreitaj fare de Dio”, havas, por la aŭtoro de la Diskurso pri la metodo, ne pli da senco ol paroli pri niaj moralaj devoj rilate al horloĝoj, homkreitaj maŝinoj.

* René Descartes, Discours de la méthode, Ve partie (sur l’animal-machine) (1637) [Renato Kartezio, Diskurso pri la metodo, 5-a parto (pri la maŝin-animalo) (1637)].
Po centmil litroj da akvo por ĉiu kilogramo da viando

LA HUMANISMA PRINCIPO pri medicina kuracado de suferantaj bestoj kaj la apliko de leĝoj pri animala bonfarto, kiu el ĝi rezultas, postulas, ke ni akceptu demandi al ni, ĉu la animala sufero estas neevitebla. Ĉu la fakto ne uzi la animalojn por nia komforto kaŭzas al ni pli da malutilo ol tiu, kiun la sufero kaŭzas al la animaloj. Ĝenerale, la homa intereso superas la animalan suferon, kiu estas konsiderata kiel “necesa malbono”. Ekzemple, la brita leĝo regulanta la uzado de laboratoriaj animaloj postulas, antaŭ ol eksperimento komenciĝu, taksadon pri la “eblaj nocaj efikoj sur la koncernaj animaloj rilate la profiton povantan rezulti el tio*”. Por ke la malpermeso de animala sufero havu minimuman trafopovon, necesas, ke ĝi kondamnu ĉiajn doloron trudatajn nur por plezuro, por amuzo aŭ por utilo*.

* Vd Animals (Scientific Procedures) Act, Londono, 1986. Vd, por la Eŭropa Unio, la direktivon 86/609/CEE de la 24-a de novembro 1986, pri protektado de animaloj uzataj por eksperimentaj celoj aŭ por aliaj sciencaj celoj.
* Vd la intervjuojn kun Gary L. Francione: www.friendsofanimals.org/programs/a...; kaj http://veganrevolution.free.fr/docu....l

Porti peltaĵon, trudi al kobajoj multajn testojn por mastrumaj varoj aŭ por novaj markoj de ruĝa ŝminko ne apartenas al la esencaj interesoj de la homa estaĵo. Same, manĝado de viando estas konsiderata de la plej multaj nutradistoj malutila por la sano. Cetere, mediologiaj fakuloj reliefigas la damaĝojn kaŭzatajn al nia medio de la intensa bredado. La bredad-besto devas konsumi po ĉirkaŭ ses kilogramojn da vegetaĵaj proteinoj kaj furaĝo por ĉiu kilogramo da rezultaj animalaj proteinoj. Aldone, la produktado de kilogramo da viando postulas pli ol cent mil litrojn da akvo. Dum la produktado de tritiko postulas da ili apenaŭ naŭcent...

La nekohereco inter niaj agoj kaj niaj pensoj rilate la animalojn devenas de ties statuso de proprietaĵo*. Laŭ la leĝo, “la animaloj estas proprietaĵoj, same kiel la senvivaj aĵoj, kiel veturiloj aŭ mebloj*. La sovaĝaj animaloj estas konsiderataj kiel apartenaĵoj de la ŝtato, kiu ilin disponigas al la popolo; sed ili povas iĝi individua proprietaĵo aparte pere de ĉaso, de dresado aŭ de izolado. La “sufero” de la proprietuloj, ne povi ĝui sian “proprietaĵon” laŭplaĉe, gravas pli ol la doloro de la animalo. Kiam temas pri ekonomiaj interesoj, ne ekzistas plu limo al uzado aŭ misuzado de bestoj.

* La moderna okcidenta kompreno de la proprieto, laŭ kiu la resursoj estas posedaĵoj difinitaj apartenantaj aŭ asigneblaj al apartaj individuoj ekskluzive de ĉiu alia, originas el la decido de Dio atribui al la homoj la povon regi super la animala regno (Genezo, I, 26, kaj I, 28).
* Godfrey Sandys-Winsch, Animal Law [Animalkoncerna Leĝo], Shaw, Londono, 1978.

La intensa bredado, por ekzemplo, estas permesata tial, ke temas pri akceptata kaj instituciigita ekspluatado. La viand-industriistoj opinias, ke la farmanieroj konsistantaj en kripligado de animaloj, kiaj ajn estas ties suferoj, estas normalaj kaj necesaj. La tribunaloj supozas, ke la proprietuloj ne trudos intence al siaj bestoj neutilajn brutalaĵojn, kiuj malaltigus ties monan valoron*.

* Koncerne la protektadon de bien-animaloj en Eŭropo, la 30-an de marto 2006 okazis en Bruselo la unua konferenco de la Eŭropa Unio pri animala bonfarto: http://ec.europa.eu/food/animal/wel...

Por evoluigi la animalan statuson en niaj socioj ni devas apliki la principon de “konsider-egaleco” (laŭ kiu necesas trakti egalmaniere similajn kazojn), esenca nocio de ĉiu morala teorio. Eĉ se ekzistas granda nombro da diferencoj inter homoj kaj animaloj, almenaŭ io fundamenta nin interproksimigas: nia kapablo suferi.

Se mia deziro ne suferigi senutile la animalojn alprenas kelkan signifon, ni tiam devos atribui al ili la egalecon de konsidero. La problemo estas, ke la aplikado de tiu principo jam malsukcesis ĉetempe de la sklavismo, kiu permesis al homoj apliki propriet-rajton al ties similuloj. Pro tio, ke la sklavo estis konsiderata posedaĵo, ĝia proprietulo povis neglekti ĝiajn interesojn se tio ne estis ekonomie profita al li.

Oni koncedis, certe, ke sklavo povas senti suferon. Tamen, la leĝoj pri respekto de ties bonfarto ne sukcesis, pro la samaj kialoj pro kiuj malsukcesas niatempe tiuj pri la respekto de la animala bonfarto: nenia vera limo al nia propriet-rajto estas difinita. La interesoj de la sklavo estis gardataj nur kiam ili estigis profitojn por la proprietuloj aŭ utilis iliajn kapricojn.

Nune, la intereso de homa estaĵo ne esti konsiderata kiel proprietaĵo estas jure protektata. Havi la fundamentan rajton ne esti traktata kiel proprietaĵo estas minumuma kondiĉo por ekzisti estiel persono. Ni devas etendi al la animaloj tiun rajton, kiun ni decidis apliki al ĉiuj homoj. Tio ne elradikigus ĉian suferon, sed tio signifus, ke la animaloj ne povus esti plu uzataj kiel profit-fonto. Kial oni juĝas, ke estas akcepteble ĉasi animalojn, ilin malliberigi, ilin elmontri en cirkoj kaj bestĝardenoj, ilin uzi por eksperimentadoj kaj kiel manĝaĵoj, alivorte suferigi al ili kion ni neniam aŭdacus trudi al ajnan homan estulon?

La tezo laŭ kiu la homoj posedas mensajn propraĵojn tute mankantajn ĉe la animaloj ne kongruas kun la evoluismo. Darvino asertis, ke ne ekzistas ekskluzive homaj propraĵoj: “La diferenco de inteligenteco inter la homo kaj la plej evoluinta animalo rilatas pri grado kaj ne pri specio.” La animaloj kapablas pensi, senti kaj estigi emociajn respondojn similajn al tiuj de al homaj estuloj. Darvino rimarkigis, ke “animalo vivanta en kolektivo spertas amsentojn al aliaj” kaj ke la animaloj estas ricevemaj por la angorego de ties samspeculoj.

Eĉ se ni ne kapablas taksi la precisan econ de la animala konscio, ŝajnas evidente, ke ĉiu estaĵo naturdotita per perceptado estas konscia kaj posedas kontinuan mensan ekzistadon. La profesoro Antonio Damasio, neŭrologo laboranta ĉe personoj viktimoj de cerbaj infarktoj kaj gravaj cerbaj difektiĝoj, atestas, ke tiuj malsanuloj posedas kion li nomas “kern-konscio”. La subjektoj suferantaj de portempa amnezio havas nenian nocion pri la pasinteco aŭ la estonteco sed konservas ian konscion pri sia korpo en rilato al la objektoj kaj la estontecaj eventoj.

Damasio asertas, ke multaj animalaj specioj posedas tiun saman kern-konscion*. La fakto, ke ili havas nenian aŭtobiografian nocion pri sia vivo (almenaŭ laŭ nia scio) ne signifas, ke ili ne havas kontinuan mensan ekzistadon, aŭ ke ili sentas nenian intereson por vivi, aŭ ke esti mortigotaj lasas ilin indiferentaj. La animaloj posedas konsiderindan inteligentecon kaj kapablas trakti informon kompleks-maniere. Same kiel la homoj, ili komunikas kun la anoj de sia propra specio. Estas pruvite, por ekzemplo, ke la grandaj simioj uzas simbolan lingvaĵon.

* Vd Antonio R. Damasio, Spinoza avait raison [Spinoza pravis] , Odile Jacob, Parizo, 2004; kaj “Oui, il y a une biologie des sentiments” [Jes, ekzistas biologio de sentoj] (intervjuo kun Antonio Damasio), L’Express, Parizo, 7-an de junio 2004.

Eble neniu kreitaĵo, krom la homo, kapablas rekoni sin en spegulo, sed ankaŭ neniu homo posedas la kapablecon flugi, aŭ sen helpo subakve spiri. Kial la kapablo rekoni sin en spegulo aŭ uzi artikulaciitan lingvon estus supera, laŭ la morala senco de la termino, al la kapablo flugi aŭ spiri subakve? La respondo, kompreneble, estas, ke ni tion proklamas. Sed ekzistas nenia pravigo por konkludi, ke la propraĵoj supozate unikaj ĉe la homo pravigas la fakton, ke ni traktas la animalon kiel varan posedaĵon. Certaj homoj estas senigitaj je tiuj propraĵoj, kaj tamen ni ne konsideras ilin kiel aĵon. Sekve, la centra demando ne estas: ĉu la animaloj povas rezoni? Aŭ: ĉu ili povas paroli? Sed, ja: ĉu ili povas suferi?

Se ni volas, ke ties interesoj estu respektataj, ni devas atribui al ili jenan nuran rajton: tiun ne plu esti similigataj al simplaj varoj.

Gary L. FRANCIONE.