Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KONFLIKTOJ, KOMERCO, MEDIO...

Nova stato de la mondo

Simptomoj: taskita reguligi la internaciajn problemojn, la Unuiĝinta Naciaro penas starigi la intermetiĝan forton en Libano, kaj la politiko de Vaŝingtono kaj de ĝiaj aliancanoj, per la “milito al terorismo”, nur akrigas la konfliktojn; Irano siavice defias la Sekurec-Konsilion invitante ĝin al “seriozaj diskutoj” pri la atomdemando. La mondo fariĝas ĉiutage pli malcerta. Novaj agantoj aperas, precipe en Azio, demandoj fariĝas pli urĝaj: socia maljusteco, malriĉeco, migranto-fluoj, komerco, medio. La kurzo kiun oni nomas tutmondiĝo ŝajnas ŝanĝiĝi.

TRAGIKAJ SOMERAJ FLAMIĜOJ de la permanenta incendio de la plej malnova konflikto de la planedo, la ĵusaj bataloj en Gazao kaj Libano atestas siamaniere pri la ecoj de la nova stato de la mondo, kvin jarojn post la atencoj de la 11-a de septembro. Deduktitaj el tiu kunteksto, kaj kvazaŭ mapa skizo por helpi orientiĝi en la labirintoj de la aktualaĵoj, jen, en kvar ĝeneralaj rimarkoj kaj dek mallongaj konsideroj, kelkajn modestajn elementojn de orientiĝo.

UNUA ĜENERALA RIMARKO

La centra fenomeno de nia epoko, la ekonomia tutmondiĝo, ŝajnas ne rekte efiki sur tiuj proksim-orientaj alfrontiĝoj. Nek por lanĉi ilin, nek por akrigi ilin, nek por kvietigi ilin.

Tio konfirmus du postulatojn: la arĥaikecon de tiu milito en kiu miksiĝas, kiel en la 19-a jarcento, priteritoriaj disputoj, naciismaj streĉiĝoj kaj religiaj pasioj; kaj la eraron de la liberala ideologio kredi ke la simpla kreskigo de interŝanĝoj estas paciga.

DUA ĜENERALA RIMARKO

La fakto ke, refoje, la Proksim-Oriento troviĝas sub la lumĵetiloj de la komunikiloj, tute ne forgesigu la strategian gravecon de Azio, kie grandparte decidiĝas la sorto de la 21-a jarcento. Pro la kreska pezo de la du gigantoj, Barato kaj Ĉinio. Kaj ĉar la danĝeroj de alfrontiĝo ne estas neglektindaj inter Ĉinio kaj Tajvano, Nord-Koreio kaj Japanio, Barato kaj Pakistano...

Kaj ankaŭ ne la subsaharan Afrikon, kie, kvazaŭ en prempoto, akumuliĝas ĉiaspecaj problemoj (inter kiuj tiu de la ekstrema mizero kaj de kaŝmigrantoj), kiuj fine eksplodos antaŭ la riĉaj landoj.

TRIA ĜENERALA RIMARKO

La atommilito refariĝas unu el la plej gravaj minacoj por la mondo (la alia estas la ekologia katastrofo). Israelo, kiu dum la ĵusaj bataloj penis klare trudiĝi per konvenciaj militaj rimedoj, posedas la superegan armilon, sed ne aliĝis al la traktato pri atoma nedisvastigo, kiel du aliaj rivalaj atomregnoj: Pakistano kaj Barato. Ne malproksime de tiu batalkampo, tri atompotencoj estas milite engaĝitaj kaj spertas malsukcesojn: Usono, Britio kaj Rusio. La du unuaj en Irako kaj Afganio, la tria en Ĉeĉenio. Krome, la plej grava milit-alianco, la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), al kiu apartenas Francio (mem atompotenco), batalas ankaŭ en Afganio.

Se la danĝeroj de atoma kolizio ekzistas aliloke — en la korea duoninsulo kaj en la markolo de Tajvano)*-, la zono, kiu etendiĝas de la okcidentaj limoj de Barato ĝis la Suez-kanalo, koncentras la plej detruan arsenalon de ĉiuj tempoj. Escepte de Ĉinio, ĉiuj grandpotencoj milite aktivas tie. Simpla sparko povas produkti la eksplodon...

* La 15-an de julio 2005, la ĉina generalo Zhu Chenghu, respondeca pri la Instituto pri Nacia Defendo en Pekino, ne ekskludis ke Ĉinio povus fari atomfrapon kontraŭ Usono se ĝiaj interesoj pri Tajvano estus minacataj. Kp Martine Bulard, “La Chine bouscule l’ordre mondial [Ĉinio skuas la mondan ordon]”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2005.

Pro tio la mastrumado de la krizoj, kiuj sinsekvas tie, postulas fakspertecon kies ŝlosilon havas nur la Unuiĝinta Naciaro. Sed, kiel ĵus montriĝis en Libano, la UN, en sia nuna konfiguraĵo, restas samtempe nemalhavebla kaj malespere senpova fronte al la grandaj nuntempaj konfliktoj. La Eŭropa Unio, siavice, pro sia longa historio de militaj katastrofoj, estus la plej bona peranto..., se ĝi ne restus politika nano.

KVARA ĜENERALA RIMARKO

Por kompreni la hodiaŭ agantajn strategiojn, necesas bone distingi la tri ŝakbretojn sur kiuj ludiĝas nia estonteco:

la milita, sur kiu la nacioŝtatoj kondiĉitaj de la teritoria faktoro kaj de la mallongaj elekto-cikloj (kio igas ilin ne tre kapablaj aliri la longtempajn kaj tutplanedajn problemojn); kie la supereco de Usono totalas kiel ankaŭ ties volo trudi unupolusan mondon;

la ekonomia kaj komerca, kie funkcias la logikoj de la tutmondigo difinitaj de la Monda Banko, la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Organizo pri Komerco (MOK)...; kie regas la privataj societoj kaj la financaj interesoj en multiĝo de interŝanĝoj kiu videbligas la perspektivon de multpolusa mondo;

la ekologia kaj socia, kie akumuliĝas la problemoj sur tri niveloj. Tiu de la medio (klimatoŝanĝo, forcejefiko, poluado, senarbarigo, trinkakvo, biodiverseco). Tiu de bezono de novaj internaciaj reguloj (por lukti kontraŭ la maljusteco de la monda ordo, por mastrumi la migradojn, la uzadon de genetike modifitaj organismoj, la intelektan proprieton, la esploradojn pri genetiko, la imposto-fuĝon, la modernajn deliktojn). Kaj tiu de la sorto de la loĝantoj de la Tero (Afriko, pandemioj, mizero, cifereca frakturo, urbegoj, malsato, edukado, laboro, naturkatastrofoj). Kie superregas la malriĉuloj, la malordoj, la mizerego kaj la ĥaoso.

Inter tiuj tri ŝaktabuloj, la interagadoj estas hazardaj. Ofte evidentaj, kelkfoje neekzistantaj, en certaj kazoj enigmaj.

Krom tiuj ĝeneralaj rimarkoj, kelkaj prudentaj konsideroj tireblas el la ĵusa kolizio en Proksim-Oriento.

Unua konsidero

Tiu nova flamiĝo alportas geopolitikecan konfirmon: tiu pulvo-regiono estas, ekde la Golfo-milito en 1991, la epicentro de la nuna monda “perturbejo”. Depost 1914 kaj ĝis la fino de la malvarma milito, tiu fokuso situis en Eŭropo. Ĝi entenas nun geografian areon en kiu la islamo estas la dominanta religio kaj kie situas, de Pakistano ĝis Egiptio, la plej multaj grandaj alfrontiĝoj: Kaŝmiro, Afganio, Ĉeĉenio, Kaŭkazio, Kurdio, Irako, Libano, Palestino, Somalio, Darfuro...

Tiu regiono akumulas ankaŭ fortajn internaciajn tensiojn: malkonsento inter Pakistano kaj Barato pri Kaŝmiro; minacoj por Irano, suspektata voli atomarmilon; premo de Rusio en Transkaŭkazio; timoj de Turkio pri iraka Kurdio; multaj kvereloj pri dispono de nesala akvo; avidoj vekitaj de la ekzisto, meze de vasta triangulo formita de la Golfo, Irano kaj la Nigra Maro, de la ĉefaj rezervoj de hidrokarbonoj.

Dua konsidero

Kvankam nediskuteble Israelo havas la rajton sin defendi, la senmezureco de la punoj truditaj al la palestinaj kaj libanaj civiluloj montras paradokse nur frenezan senpovecon. Pro simpla kialo, kiun usonanoj mem komencas kompreni kaj kiun la prezidinto Wiliam Clinton esprimas tiel: “Ni ne povas mortigi ĉiujn niajn malamikojn.”* Ĉar tiuj de Israelo en la regiono estas legio.

* Le Monde, 10-an de aŭgusto 2005.

En malsimetria milito, prema milita supereco neniel garantias venkon. Usono amare spertas tion. “Mi vere timas ke Irako fariĝos nia plej granda fiasko depost Vjetnamio”, diras la eksa ŝtatsekretariino Madeleine Albright.*

* Newsweek, Novjorko, 24-an de julio 2006.

Uzi ekscesan militismon ne proksimigas al politika solvo tiom longe kiom la paco — sola garantio por la sekureco de Israelo — ne estas gajnita. Kaj la paco pasas ĉiam tra intertraktadoj kun la malamiko.

Tria konsidero

La komunikila fronto aperas pli decida ol iam antaŭe. Sed la kunteksto de la informo transformiĝis. La israela bombado de elektrigejoj, de telefon-relajsoj kaj de televid-stacioj (Al-Manar aparte)*, por blindigi, surdigi kaj mutigi la komunik-sistemon de la kontraŭulo, montriĝis senefika.

* Ĉeno de la libana ŝijaisma Hizbolaho.

Porteblaj telefonoj, miniaturaj filmiloj kaj blogoj de batalantoj aŭ de vid-atestantoj ebligas nun kvazaŭ tujan tutmondan disvastigon de denuncaj bildoj. Kiom ajn intensaj, la bombadoj ne povas detrui la maŝojn de Interreto, konceptitajn por rezisti al atom-fajro. Ankaŭ tie, la israelanoj ŝajnas ne esti tirintaj la instruon de la usonaj elreviĝoj en Irako post disvastigo de la scenoj de Abu Ghraib kaj de aliaj konsternaj atestoj. Nek de la ruiniĝo de la bildo de Usono en la okuloj de la monda politika opinio.*

* International Herald Tribune, Parizo, 14-an de junio 2006.
Kvara konsidero

En tiu regiono, la demokratio, kiun Vaŝingtono asertas voli starigi ĉie*, neniel konsistigas ŝildon kontraŭ la atakoj de Israelo, kiu mem estas demokratia ŝtato... Kiam la Palestinanoj — solaj arabaj civitanoj en Proksim-Oriento — kun la libananoj — kiuj voĉdonis demokratie, en januaro 2006, elektante la Hamason, kaj tiel vetkonsentis kun la registaro Bush, tiu fermis la okulojn, lasis masakri (malbonajn) demokratojn kaj lasis malliberigi ĝiajn elektitojn en Gazao. “Operacio kiu mortigas kvin ribelulojn estas kontraŭefika, se ĝiaj flankaj efikoj sekvigas la rekrutadon de kvindek novaj ribeluloj”, memorigas William Pfaff* La ekscesoj fine kreas tion, kion Mao Zedong nomis “la maro kie naĝas la batalantoj de la gerilo”.

* En la nomo de la postulato, kara al la novkonservativuloj, ke la demokratioj ne militas inter si. Tio kondiĉus ke Israelo kunekzistus pace kun demokratia Palestino. Tel-Avivo tamen ĵus demonstris la malon. Kaj la faktoj pruvas, ke Vaŝingtono akomodiĝas kun la plej malbonaj “amikaj aŭtokratioj” (Egiptio, Saud-Arabio, Jordanio, Azerbajĝano, Pakistano), neniam kvalifikataj “antaŭbastionoj de tiraneco”, sed kiuj ĵetas sian loĝantaron malriĉigitan, subprematan kaj lacan de korupto en la brakojn de radikalaj islamismaj organizoj.
* Le Monde, 19-an de julio 2006.

Kiel en Palestino kaj Libano, en la tuta “perturbejo” la radikala islamismo ekspansias. Sub siaj diversaj komponantoj, kaj malgraŭ ĉiaj rezervoj kiujn ĝi povas inspiri, ĝi estas la ĉefa politika forto kiu per armiloj oponas al dominado de Usono. Kiel mesia ideologio por kies estonta sukceso la aktivuloj pretas oferi sian vivon, la radikala islamismo parte prenas la lokon de kio estis, ekzemple, en la 19-a kaj 20-a jarcento, la anarĥiismo aŭ la komunismo. Eĉ se tiu komparo povas ŝoki...

Kiam, aliloke, la politika perforto regresas*, en Afganio, kie la talibanoj revenis kaj la NATO-trupoj troviĝas en defensivo, en Somalio, en Irako, en Palestino kaj en Libano, la salafismo-movado havas bonajn kondiĉojn.

* La raporto “Milito kaj paco en la 21-a jarcento (Guerre et paix au XXIe siècle)”, publikigita de la Human Security Center de la Universitato de Brita Kolumbio de Vankuvero, Kanado, notas regreson de la nombro da armitaj konfliktoj depost la fino de la malvarma milito. Ene de la Eŭropa Unio, la du plej mortigaj armitaj organizoj, la Irlanda Respublika Armeo (IRA) kaj la eŭska Euskadi ta Askatasuna (ETA), decidis forlasi la armitan lukton. La IRA ordonis al siaj aktivuloj, la 28-an de julio 2005, “demeti la armilojn”, kaj la ETA anoncis, la 22-an de marto 2006, “permanentan batalhalton”.
Kvina konsidero

La povo de la neŝtataj organizoj ne ĉesas kreski. Aparte tiu de la neregistaraj organizoj kun humanaj, ekologiaj, sociaj aŭ juraj celoj, kelkfoje misuzataj, ne ĉiam neprofitemaj. Sed, ene de tiu “perturbejo” svarmas speciale la armitaj neŝtataj organizoj kiuj ludas decidan rolon en la multnombraj antagonismoj. Pri tio atestas la aŭdaca surpriz-atako de la armita branĉo de la Hamaso en Gazao, la 25-an de junio, kaj tiu de la Hizbolah-milicoj en Libano, la 12-an de julio, kiuj sekvigis la rebatojn de Israelo.

Notindas: ie en tiu zono situas la ĉefstabo de la “malamiko n-ro 1” de Usono, la armita islamisma organizo Al-Kaido, gvidata de s-ro Usama Ben Laden, kiu prenis la respondecon pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Kaj kontraŭ kiu Vaŝingtono lanĉis la nunan “senfinan militon kontraŭ la internacia terorismo”.

Sesa konsidero

Tiuj eventoj de la 11-a de septembro efektive enirigis nin en novan eraon. Ĉar la usona prezidanto George W. Bush kaj liaj ĉirkaŭuloj taksis ke la kolektiva timego kaŭzita de tiu tragedio donos al ili fine plenpovon por apliki malnovajn geopolitikajn delirojn.

Ni memoru da ili tri: postulo de la “imperia” rolo de Usono en la mastrumado de la mondaj aferoj; asimilado de ĉia luktado de nacia rezistado (inter ili tiuj de la Hamaso kaj Hizbolaho) al “terorismo”; kaj prioritato donita al ĝeneraligita kontrolgardado de la civitanoj koste de iliaj liberecoj vd la artikolon de Philip S. Golub, p. 18 ...)

Nome de tiu kerno de doktrino, la Central Intelligence Agency (CIA) kaj aliaj informservoj rajtas nun “likvidi” supektulojn aŭ forkonduki ilin de ĉie al sekretaj prizonoj. Kun rompo de la Ĝenevaj Konvencioj kaj ekster ĉia jura kadro, la koncentrejo de Gŭantanamo estis starigita por enfermi kaj mistrakti homojn suspektatajn je ligoj kun Al-Kaido...

Surbaze de mensogoj (en realo por meti siajn manojn sur la petrolo), Irako, kiu estis neniel implikita kun la atencoj de la 11-a de septembro kaj posedis nenian “amasdetruan armilon”, estis invadita. Per Wilson-eca elano, Vaŝingtono deklaris sin preta redesegni la “Grandan Mez-Orienton”. Neniom malpli.

Pri tiuj absurdaj ambicioj oni scias kio ili fariĝis. La mondo estas hodiaŭ pli danĝera. Kaj nova mega-atenco ne estas malprobabla. La terura milit-maŝino, siavice, jen enŝlimita en Irako, en la kaptilo de perdita malsimetria milito, limigita al praktiki aŭ kovri kruelaĵojn (amas-arestadojn de civiluloj, masakrojn, sistemajn torturojn*), kiujn ĝi deklaris esti elradikigintaj post la fiasko de Vjetnamio.*

* Raporto de Human Right Watch opinias ke “torturado de kaptitoj en Irako estis permesata de la usona armeo”. Le Monde, 25-an de julio 2006.
* La Los Angeles Times rivelis, la 6-an de aŭgusto 2006, ke la kruelaĵoj faritaj de usonanoj en Vjetnamio estis pli multnombraj ol pensite.

La politika fiasko estas ankoraŭ pli konsterna. Danke al la usonaj intervenoj, Irano, ĉefa regiona malamiko de Usono, troviĝas senigita de siaj ĉelimaj rivaloj: la reĝimo de talibanoj en Afganio, tiu de s-ro Saddam Hussein en Irako.* Kaj Teherano nun armas sin por sia defendo. Aliflanke, dum Vaŝingtono estis fiksita sur tiu regiono, en Latinameriko, ĝia propra postkorto, ĝiaj malnovaj kontraŭuloj profitis tion por demokratie akiri la potencon, en Venezŭelo, en Brazilo, en Argentino, en Urugŭajo, en Ĉilio, en Panamo, en Domingo, en Bolivio... Senprecedenca rozkolora aŭ ruĝa inundo kiu, krome, komfortigas Kubon.

* Kp Joe Klein, “The Iran factor”, Time, Novjorko, 24-an de julio 2006.

Dum tiuj ĉi jaroj, s-ro Bush kredis ke li povas redukti la problemojn de la mondo nur al terorismo kaj trakti la terorismon nur per milita subpremo. Li trompiĝis. Kaj li surtretis tiom da principoj, rompis tiom da rajtoj ke Noam Chomsky iras ĝis paroli pri “la plej danĝera registaro de la usona historio”, ne hezitante kvalifiki sian landon “la ĉefa terorista ŝtato”* de la planedo.

* Le Point, Parizo, 20-an de julio 2006.
Sepa konsidero

La Irak-milito estas tre multekosta. En 2005, la militaj elspezoj de Usono atingis 500 miliardojn da dolaroj*, do same multe kiel la resto de la mondo. Tio enormas. Precipe ĉar, kiel konsekvenco de la tutmondiĝo, ĝia ekonomia sistemo baziĝas jam ne nur sur ĝia produktad-kapablo, sed same sur konsumado. Usono agas kiel financ-pumpilo, kiu importas kapitalon en la ritmo de 700 ĝis 800 miliardoj da dolaroj jare; kapitalo kiu financas la konsumadon de importitaj varoj.

* Ĝi dediĉis al helpo por disvolvado nur 18 miliardojn, do 0,16% de la malneta interna produkto (MIP).

Tia pumpado de disponebla monda mono kreas neregeblan situacion. La usona komerca deficito pezas sur la internaciaj financoj kun la risko de dolar-malaltiĝo, altiĝon de la interezo-kvotoj, falo de la borsoj* kaj mondan recesion. Tio estas unu el la ĉefaj problemoj (nevidebla) de hodiaŭ.

* La simpla timo ke la centraj bankoj altigas la interezo-kvotojn okazigis, la 21-an de majo 2006, impresan falon de la precipaj borsoj en la mondo.
Oka konsidero

La usona deficito, taksata je proksimume 700 miliardoj da dolaroj, profitigas la landojn kun malmultekosta laboristaro. La unuan rangon de ili okupas Ĉinio*, sed ankaŭ aliaj sojlolandoj (Barato, Sud-Koreio, Tajvano, Brazilo, Meksikio), kies ekonomia ekspansio komencas zorgigi la dominantajn potenclandojn. Des pli ke la kurzoj de la krudmaterialoj (interalie de petrolo) altegas, je plej bona profito de Rusio, Kazaĥio, Venezŭelo, Ĉilio, Alĝerio...

* En 2005, Usono eksportis al Ĉinio je 47,8 miliardoj da dolaroj, dum ĝi importis el tiu lando je 201,6 miliardoj da dolaroj; tio estas avantaĝo de 153,8 miliardoj por Pekino, kiu krome posedas 320 miliardojn da usonaj ŝtatkasaj kuponoj.

La konkurenco de la entreprenoj de tiuj landoj fariĝas pli minaca. Jam ekzistas proksimume dudek-kvin multnaciaj entreprenegoj en la Sudaj regnoj, kaj baldaŭ oni nombros centon da ili. Impresaj aĉetproponoj, kiel tiu, rifuzita, de la ĉina National Offshore Oil, por la usona petrolkompanio Unocal, aŭ tiu, sukcesa, de la barata Mittal Steel por la eŭropa siderurgia firmao Arcelor, multiĝos.*

* Kp Capital, Parizo, aŭgusto 2006.

Sekve eblas veti ke la tutmondiĝo alvenas al ciklofino. Per sia nuna impeto, ĝi povus minaci la dominadon de la ĉiamaj malnovaj potencoj. Do, jam ne ekskludeblas nova periodo de protektismo.

Naŭa konsidero

La bataloj inter Israelo kaj Libano kaŭzis la perfortan delokiĝon de proksimume 1,2 milionoj da homoj (900.000 libananoj kaj 300.000 israelanoj). Tiaj delokiĝoj pro milito restas okazaj. Male, la internaciaj migradoj de laborfortoj estas strukturaj kaj tuŝas 175 milionojn da homoj. Ĉar, pro kresko de produktiveco, la ekonomia kresko, se ĝi ekzistas, povas krei riĉaĵon sed jam ne sufiĉe da dungoj. Eĉ Ĉinio, kiu ĝuas kreskokvotojn de pli ol 9%, estigas nur proksimume 10 milionojn da laborlokoj jare — duoble malpli ol la nombro da homoj kiuj eniras la labormerkaton*...

* Le Figaro, 20-an de junio 2006.

La aliaj devas kontentiĝi pri malriĉeco aŭ elmigri. Sed kaŝe. Ĉar “la merkatekonomio, konstatas la historiisto Eric Hobsbawn, favoras la liberan cirkuladon de ĉiaj produkt-rimedoj. Kun la escepto de la laboristaro, kiu restas larĝe sub kontrolo de la ŝtato”.* Kohortoj da personoj, ofte junaj kaj en bona sano, provas penetri, riske de sia vivo (oni vidis tion en Melilla, oni vidas tion en la Kanariaj Insuloj) en la rarajn prosper-insuletojn de la planedo. Pli da 20 milionoj da ili sukcesis eniri Usonon*, kie, kiel en Eŭropo, la temo de senpaperuloj estas nun traktata en la kadro de nacia sekureco. La bombo de kontraŭleĝa enmigrado tamen ankoraŭ ne eksplodis. Tiu granda homa dramo grave tuŝos ĉiujn evoluintajn sociojn.

* L’Express, 8-an de junio 2006.
* International Herald Tribune, 29-an de junio 2006.
Deka konsidero

La 14-an de julio 2006, la israela aerarmeo bombis la petrolrezervujojn de la elektrigejo de Jiyyeh, sude de Bejruto. Preskaŭ 14.000 tunoj da hejtoleo fluis en la maron. Komence de aŭgusto, la petrolfluso tuŝis trionon de la libanaj plaĝoj, atingis la siriajn marbordojn kaj minacis Kipron, Sirion, Turkion, Grekion kaj... Israelon.*

* Kp Caroline Pailhe, “Israël, Palestine, Liban. Le chemin le plus long vers la paix [Israelo, Palestino, Libano. La plej longa vojo al paco]”, Groupe de recherche et d’information sur la paix et la sécurité (GRIP), Bruselo, 8-an de aŭgusto 2006.

Tiu ekologia katastrofo, “flanka efiko” de la bataloj, memorigas ke la problemoj ligitaj al medio fariĝos alte strategiaj. Dum la pintkunveno de la G8 en Gleneagles, en julio 2005, la lukto kontraŭ la planed-varmiĝo estis unu el la temoj de la kunveno. Kun kelkaj pliaj gradoj mezume, la Tero jam ne estus la sama planedo. La altiĝo de la marniveloj kaŭzus senprecedencajn katastrofojn. Drastaj korektoj trudiĝas. Dume proksimiĝas la momento en kiu jam ne eblas ekstrakti sufiĉe da hidrokarbonoj — kies konsumado akrigas la forcejefikon — por kontentigi la postulon.

En tiu mallonga panoramo de la nova stato de la mondo, tiuj temoj — alarmo pri klimato kaj fino de la petrolerao — anoncas sin, por la homaro, kiel du el la gravaj defioj.

Ignacio RAMONET.