Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La lasta enmigrinto

Nepublikigita fablo de Tahar Ben Jelloun

LA LASTA ARABA ENMIGRINTO — reale berbero — ĵus forlasis la francan teritorion ĉi-matene. La ĉefministro kaj la ministro pri internaj aferoj venis por ĉeesti tiun foriron kaj esprimi al s-ro Mohamed Lemmigri la dankemon de Francio. Mohamed estis nek emociita nek kolera. Li nur estis kontenta reiri definitive en sian hejmlandon. Li ricevis donace pluŝan kamelon kaj flageton bluan, blankan kaj ruĝan unuflanke, kaj ruĝan kun verda stelo en la mezo, aliflanke. Li svingetis ĝin fronte al la kameraoj de la ĵurnalistoj, kiuj insiste petis de li veran rideton. Li ekridegis kaj enmetis la duflankan flagon en la poŝon de sia malnova mantelo.

Francio libere spiras. Ĝi ne plu devas solvi problemojn, al kiuj ĝi ne prepariĝis. Ĝi turnas pezan paĝon de sia kolonia historio. Nun, kvazaŭ laŭ magia gesto, forviŝiĝis jarcento da araba ĉeesto en Francio. Parentezo fermiĝis. La lando ne estos plu ĝenata de tro spicitaj kuirodoroj, ne plu estos invadita de bandoj de strangkutimaj homoj. Rasismo ne plu havos kialon manifestiĝi. Restas ja afrikanoj, azianoj kaj kelkaj orienteŭropaj familioj, sed ili, ŝajne, estas senproblemaj. Afrikanoj estas kvietaj pro timo havi saman sorton kiel la araboj; tiuj, kiuj senrajte loĝis en malnovaj forlasitaj domoj brulis dumdorme kun siaj infanoj. Kaj pri la azianoj, oni nur povas laŭdi la diskretecon.

La ekstremdekstrularo sola bedaŭras la foriron de tiuj milionoj da magrebanoj. Kvankam kontenta pro la realigo de unu el siaj plej karaj deziroj, ĝi konscias, ke tuta parto de ĝia programo mankos al ĝi. Danke al ilia ĉeesto ĝi povis disvolviĝi, progresi en la opinienketoj kaj la balotoj, kaj eĉ atingi la duan lokon dum la prezidanta baloto en 2002. Sen nordafrikaj enmigrintoj, ĝi demandas sin kion fari kaj kiun timigilon ĝi montru al la francoj por teni sin kiel politikan forton. La partio de la timo kaj malamo subite troviĝis senhava. Tio ŝajne klarigas ĝian returniĝon kaj subitan humanismon. Aktivistoj organizis kelkajn amasajn manifestiĝojn, aparte en Marsejlo, kaj skribis sur banderoloj: “Redonu al ni niajn arabojn, kiujn ni tiom amas”; “Francio ne plu estas kiel antaŭe! Mankas al ni la eta araba spicisto!”. Sur malnova afiŝo oni forstrekis “3 milionoj da senlaboruloj = 3 milionoj da troaj enmigrintoj” kaj oni aldonis “Ni bezonas arabojn”! Anonima mano ankaŭ skribis “Ni bezonas malamon!”.

La purigo de la lando necesigis kelkajn monatojn, sed preskaŭ ĉiuj interkonsentas: la aferoj okazis laŭ preskaŭ normalaj kondiĉoj. Fakte oni ne lasis elekteblecon al la enmigrintoj. Ili devis aŭ foriri, aŭ esti en centro de vivdaŭra reteno, speco de koncentrejo kromnomata “Santiago de Ĉilio”. Ĉio estis preta: la fermitaj kamionoj, la grizaj tendoj, la pikdrataj bariloj, la gardistoj kaj eĉ la mortotukoj. Preskaŭ ĉiuj foriris volontule. Temas pri orgojlo kaj fiero. La nazo! La honoro estas ĉe la pinto de la nazo!

La tradiciaj protestoj de la maldekstro kaj de la ekstremmaldekstro, kaj ankaŭ de certaj ekleziuloj, ne ŝancelis la registaron. Ĝi restis, laŭ la vorto de ĝia ĉefministro, “rekta en siaj botoj”! La ministro pri internaj aferoj deklaris: “Francio finfine sukcesis turni tiun paĝon skribitan en alĝeria lingvo”. Al ĵurnalisto, kiu demandis kiu estas tiu lingvo, li respondis: “Estas la lingvo de sango verŝita sur teritorio, kiu apartenis al ni, kaj kiun ni perdis! Teritorio, kie la bonefikoj de la koloniigo estis rimarkindaj.”

EĈ SE TIUJ FORIROJ kreis gravajn problemojn en la lando, la registaro montris neniun signon de maltrankviliĝo. Ja konstruaĵoj restis nefinitaj, fabrikoj estis devigitaj fermiĝi, entreprenoj maldungis grandan parton de sia personaro, buĉejoj kaj spicejoj malaperis, iuj transformiĝis al frizejoj aŭ telefonbutikoj, la rubujoj estas kolektitaj nur unufoje semajne; senigita je triono de sia dungitaro, la flughaveno Roissy funkcias subnorme. Manko ankaŭ de kuracistoj kaj hospital-agentoj. Sed la lando bone fartas. Mankas multaj aferoj sed Francio sentas sin libera aŭ pli ĝuste liberigita. Des pli malbone por la necesaj oferoj. Kiel diris ĉefo de la perforta dekstr(ular)o, per nazosona voĉo: “Necesis aŭ la amasa rehejmenigo, ekstreĉiĝo de Francio, aŭ islamigo de nia lando!”

La civitanoj nun emas denove eklabori, kiel kiam ne estis magrebaj enmigrintoj. Ĉio en ordo. Francoj retrovis la necesan energion por restartigi sian ekonomion. Ili lernis strebadon, kaj flekseblecon, kuraĝis forlasi la 35-horan semajnon, la politikaj partioj refariĝis kredindaj, sindikatoj subskribis socian packontrakton. Ne plu strikoj, nek manifestacioj. La homa panoramo fariĝis blanka, fida, belega. Parizanoj nun estas aparte ĝentilaj kaj bonvolemaj. Ili denove ridetas. Ili ne plu protestas kontraŭ la municipa politiko, kiu fuŝas la vivon de aŭtomobilistoj. Francio refariĝis si mem, kiel en la malnova tempo, kiam la magrebanoj ne kuraĝis eliri el siaj kuniklo-kaĝoj*. Ĉio en ordo, aŭ preskaŭ en ordo. Estas ja iom da tristo en la aero, sed oni ne scias, ĉu atribui ĝin al la foriro de la enmigrintoj aŭ al la kaprica vetero.

* Tiel nomataj pro la loĝkondiĉoj, kun multaj personoj en malmulta spaco.-jmc

TAMEN, de post kelka tempo, strangaj faktoj okazas. Televidaj aŭ radiaj ĵurnalistoj havas “blankojn” en siaj frazoj. Truoj, mankoj. Oni ne komprenas, kion ili diras. Vortoj aŭ tutaj esprimoj mankas en iliaj paroladoj. Ili pardonpetas, kaj daŭrigas, kvazaŭ temus pri tusado aŭ neintenca forgeso. Tiu strangaĵo okazas ĉe ĉiuj, viroj kaj virinoj.

En la skriba gazetaro, oni anstataŭigas tiujn malaperintajn vortojn per frazoj, kiel ekzemple:

“Tiu frukto*, kiu markas la komencon de la somero, kaj el kiu oni faras bonan konfitaĵon, ne alvenis surmerkate. Mi ne memoras ĝian nomon.”

* Abrikoto.

Aŭ:

“Konsumi ... -n* tre malutilas al la sano.”

* Alkoholon.

“La ...* miksita kun lakto estas malbona por hepato.”

* Kafo.

“Tiun ruĝkoloran spicon*, fajnan kaj gustan, oni ne trovas nun ĉe la franciaj spicistoj.”

* Safranon.

“Estas malkonsilinde al infanoj trinki tro da ...*.”

* Sodakvo.

“Laŭdire manĝi ... -n* ĉe la fino de manĝo helpas digeston.”

* Sorbeton.

“Bankoj ekde nun pagigos enkasigon de ...*.”

* Ĉeko.

“Johnny estas malfeliĉa, lia ...* estis ŝtelita dum lia lasta koncerto.”

* Gitaro.

“La instruistoj ne plu instruas ... -n*, nek ... -n*, la vortoj elflugis.”

* Algebron.
* Ĥemion.

“Atentu, diris la ministro pri internaj aferoj, tiuj, kiuj faros, kiel diri... nu,... tiuj, kiuj faros ... -n* inter islamanoj kaj teroristoj povos esti jure persekutataj.”

* Amalgamon (figure, = konfuzon).

“La granda spektaklosalono ...*, kie kantas la famaj kantistoj estis fermita pro laboroj.”

* Zenito.

“Tiuj, kiuj naskiĝis kiel ...** rajtos havi la nomon de sia patrino.”

* X.
* En Francio patrino povas sekrete akuŝi kaj doni poradopte la infanon. Tiam la bebo, X, ricevas tute hazardan nomon.

“Radiokanalo France Culture nuligis elsendon pri la fama poemo de Stéphane Mallarmé ...*.”

* Lazuro.

Pli ol cento da kutimaj vortoj fariĝis truoj en la franca lingvo. Kio do okazis? Kiel, subite, tiuj memortruoj ĝeneraliĝis? Temas pri tre stranga fenomeno. La gazetaro bezonis tempon por konfesi, ke la franca perdas vortojn. Oni petis lingvistojn, kiuj proponis neniun konvinkan klarigon. La politikuloj bagateligis la fakton, ĝis kiam bibliotekistino de vilaĝo apud Rennes, Saint-Brice-en-Coglès, vidis vortarojn fali el la bretoj: la Grandan “Robert”, la Grandan “Larousse”, la Hachette-vortaron. Ili falis unu post la alia. Ne eblis teni ilin en ilia loko. Iu forto elĵetis ilin kaj sendis ilin teren.

La bibliotekistino ekzamenis ilin unu post la alia kaj rimarkis aparte nenion. Sed remetante ilin sur iliaj lokoj, ŝi vidis aŭ kredis vidi amason da silaboj eskapi kaj disiri surteren kiel sapvezikoj. Estis vizio, halucinaĵo pro granda laceco.

Post momento ŝi malfermis la Robert-vortaron kaj konstatis, ke paĝoj estas malplenaj, tute blankaj. Ŝi pensis, ke estas presa difekto. Sed ankaŭ la du ceteraj vortaroj havis senliterajn paĝojn. Surplanke, neniu spuro pri litero. Vaporiĝintaj. Perditaj aeren. Foririntaj aliloken en la valizoj de foririntaj enmigrintoj.

Francio balbutas. Francio parolas ĉirkaŭfraze. La arabaj vortoj, kiuj enestis en ĝia lingvo siavice malaperis, ili fuĝis. Kiel fari por revenigi ilin? Kiu lingvisto povos anstataŭigi ilin, por ke tiu lingvo retrovu sian sanon, sian ritmon kaj subtilecon? Ĉu eblas vivi sen ili? La interministeria kunveno pritema daŭris longe, kaj neniu kontentiga solvo estis trovita.

LA REKTORO DE LA JURA FAKULTATO demandis sin: “Al kiu do apartenas vorto? Al tiu, kiu inventis ĝin, aŭ al tiu, kiu ĝin uzas? Kaj cetere ni ne forgesu , ke tiuj enmigrintoj nenion inventis; se estus ili inventistoj, ili ne venus almozpeti laboron ĉe ni.”

“Normale”, respondis la lingvisto Alain Rey*, la klerega respondeculo de la vortaro “Grand Robert”, “vorto apartenas al neniu: vorto vivas nur se ĝi estas uzata; vortoj malaperis aŭ eksmodiĝis ĉar neniu plu uzis ilin; sed la problemo kiun frontas ni estas preter nia kompetento, ĉar temas pri politika, ne lingvistika, problemo. S-ro Rektoro eraras, insultante la enmigrintojn. Ne temas pri anstataŭigo de la mankantaj arabaj vortoj per aliaj, necesas agi tiel, ke la lingvo repaciĝu kaj reeniru la vortarojn, la romanojn, la paroladojn, la ĉiutagajn konversaciojn, ĉar la mankantaj vortoj estas ĉiutagaj vortoj: iuj el ili ja estas sciencaj aŭ armeaj vortoj, kun limigita uzebleco, sed aliaj estas parto de nia ĉiutaga vivo; nu, mi volonte trinkus iom da nigra likvaĵo sen ..., malkomforte sidanta sur ..., dum mi preferus sidi sur ... aŭ sur ..., aŭ komforte sur ... el ... koloro, fronte al bukedo de ... kaj ...”

* Alain Rey estis ĵus maldungita de radiokanalo France-Inter. Tiun decidon seniĝi je lia scio, lia inteligento kaj lia eleganteco certe faris pli kleraj homoj!

Li haltis iomete, rigardis la ĉeestantaron, kiu atendis rapidan solvon, kaj rekomencis, manklakante je ĉiu araba vorto. “Mi volonte trinkus iom da kafo sen sukero, malkomforte sidante sur tabureto, dum mi preferus sidi sur divano aŭ nura matraco, aŭ komforte sur sofo el karmezina koloro, fronte al bukedo de lilako kaj kamelio...”

LA REKTORO PETIS Alain Rey daŭrigi: “Kiel avali pri via politiko, simila al averia ŝipo? Kun viaj paroladoj vi ekuzas grandajn kalibrojn, vi miksas smeraldon kun benzoo, ambron kun ajna sodo, vi faras ion ajn, kaj aplikas al junuloj troigajn tarifojn nur pro tio ke ili arabdevenas. Por vi ili ĉiuj estas drogo-vendistoj. Vi konfuzas moskon kaj cibeton, kamajon kaj kamforon, kaj vi metas alkoholon en vian limonadon. Ĉar iuj kredas sin viziroj, aliaj sin kredas sultanoj, admiraloj aŭ eĉ kalifoj anstataŭ la kalifo. Se mi taksu vian politikon, estu ja nulo!*

* En la franca, nulo (ĉi tie en la senco de plej malbona noto) estas “zéro“, arabdevena. -jmc

Iu demandis, kial Alain Rey retrovis uzon de la foririntaj vortoj. Ne rigardante lin, Alain Rey diris: “Tial, ke mi ne havas antaŭjuĝojn. Mi ŝatas lingvojn kaj tiujn, kiuj uzas ilin. La vortorigino min interesas, kiel historiisto kaj lingvisto, centoj da arabaj vortoj eniris nian lingvon sen vizoj kaj ĉelimaj kontroloj. Sen ili scienco ne bonfartus: neniu matematiko sen araba lingvo, sen ciferoj, sen algebro kaj sen algoritmoj. Tute nature ili instaliĝis en la franca, pliriĉigis ĝin kaj fariĝis simple nemalhaveblaj. Oni importis aŭ pli precize depruntis ilin ĉar oni ilin bezonis, kaj neniam iu pensis elpeli ilin, nek ke ili iam forlasos nin, minacante la psikan ekvilibron de Francio!

Nu, kion fari? diris la ministro pri kulturo, kiu ne plu povis krucvortumi.

La elpelitaj enmigrintoj revenu, diris alĝer-origina ŝtatsekretario (subministro).

Tio multe mirigus min, rimarkigis Alain Rey, ili havas fieron kaj orgojlon.

SED FRANCIO ne eltenos, ke ĝia lingvo estas tiel kripligita! diras alia ministro, penante pri krucvortenigmo.

Mi ne plu povos ludi skrablon, aldonis la ministro pri edukado.

Francio! Sed Francio nenion faras por tiuj popoloj, kiuj parolas, skribas kaj plibeligas ĝian lingvon! ekkriis Alain Rey. Francio devus profiti tiun krizon por pripensi, havi iom pli da imagokapablo kaj kohero pri sia politiko. Stigmatizante Islamon kaj islamanojn, nia lando ja neniel honorigas sian devizon kaj siajn valorojn. S-roj Inkviziciuloj, mi salutas vin!”

Bruado de ŝajnprotestado.

Forlasante la kunvenon, Alain Rey lasis la altajn ŝtatoficistojn en nebulo. Semajnon poste, la ŝtatestro aperis ĉe la vespera televidĵurnalo: li solene mienis.

“Francinoj, francoj,
Karaj samlandanoj,

Asalâm Alikum!

Jes, vi bone aŭdis! Asalâm Alikum, tio signifas “bonan vesperon” aŭ pli ĝuste: “pacon al vi”.

Sajidâti, sâdati,

Gesinjoroj!
Mi mallonge parolos,
la utaŭillo alikum.

Francio faris pli ol eraron: gravan maljustaĵon, Dholmun kabir!

Post la 11-a de septembro 2001, iuj diris: “Ni ĉiuj estas usonanoj!”. Mi hodiaŭ diras:Kuluma ’arab”!

Ni ĉiuj estas araboj, Kuluma Muhaĵirun, Ni ĉiuj estas enmigrintoj.
Tiel aginte, ni atencis ilian dignon kaj perdis propran animon kaj dignon, mi volas diri
karâmatuna.

Mi scias, mi ne estos reelektita, ne gravas, mi ne prezentas min. Mi omaĝas la araban lingvon kaj kulturon, esperante, ke iuj konsentos reveni helpi Francion.”

Asalâm Alikum! Jahja Fransa! Jahja al Maghreb!*

* Ĝis revido. Vivu Francio! Vivu Magrebo!

Tahar BEN JELLOUN.

(Kopirajto ĉe Tahar Ben Jelloun.)