Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 16-an de julio 2006, la elsendo de NBC “Meet the Press” animata de Tim Russert, akceptas la demokratan senatoron Joseph Biden kaj la respublikanan prezidinton de la Ĉambro de Reprezentantoj Newton Gingrich:
Tim Russert: Sinjoro Gingrich, kio okazas en Proksim-Oriento?
Newton Gingrich: Tio ne estas la kvina tago de la milito, tio estas la kvindek-oka jaro de klopodo detrui Israelon. (...) Sed temas ankaŭ pri la evoluo de kio fariĝis mondmilito.
Nord-Koreio pafas raketojn en la tago de nia 4-a de julio [usona nacia festo]: ni diras ke tio havos sekvojn; estas nenia. Bomboj kiuj eksplodas en Bombajo en Barato; milito en Afganio kun rifuĝejoj en Pakistano. Kaj krome la alianco Irano-Sirio-Hamaso-Hizbolaho; milito en Irako larĝe financata de Saud-Arabio kaj ekipata de Sirio kaj Irano; la brita ministro pri interno kiu indikas la ĉeeston en lia lando de dudek teroristaj grupoj kun entute mil ducent membroj; sep homoj filmitaj en Miamo ĵurantaj fidelon al Al-Kajdo; dek-ok arestitaj en Kanado kun duoble pli da eksplodaĵo ol en Oklahom-urbo. [En 1995, ekstremdekstraj aktivuloj eksplodigis federacian konstruaĵon. La atenco estis unue imputita al islamistoj.] Fine en Novjorko raportoj el tri diversaj landoj kiuj rivelas komploton por eksplodigi la tunelojn.
Ni eniris en la unuajn etapojn de kion mi nomus la tria mondmilito.
Al la demando ĉu la prezidanto Bush devis strebi al batalhalto en Libano, s-ro Gingrich respondas:
Ne, mi kredas ke tio estus vere eraro kaj mi imagas ke la senatoro Biden kaj mi akordiĝas pri tiu punkto. Estas vere tre malbone premi la viktimon. (...) Imagu ke temus pri Miamo kaj ke la urbo suferas ĉiutage pafojn de misiloj. Kiam Israelo perdas ok homojn tio estas kvazaŭ ni perdus kvincent. Imagu do ke ni vekiĝos morgaŭ matene kaj ke kvincent usonanoj estos mortigitaj de misiloj pafitaj el Kubo. Ĉu vi kredas ke la usonanoj dirus: “Necesas fari rebaton proporcian, ne reagi tro“? Ne, oni dirus: “Ni senigu nin de la misiloj“. La prezidanto Kennedy, demokrato, kiu komprenis la gravecon de la forto en la internaciaj rilatoj, estis cetere preta iri ĝis atommilito por malhelpi ke la misiloj restu en Kubo.
Elvokante Nord-Koreion:
Vi devas kompreni ke temas pri pli larĝa kampanjo, ke ĉiuj ĉi diktatorecoj ne ĉesas paroli inter si. La korea televido montris al ni irananojn vizitantajn arsenalon kiu fabrikas misilojn, akompanate de la diktatoro Kim Jong il. Kaj la Nord... la irananoj inaŭguris statuon de Simono Bolivaro por pruvi sian solidarecon kun Venezŭelo. Vi ja vidas: tiuj uloj pensas mondskale. (...)
Nova demando: Dum la milito en Irako evoluas kiel konate, ĉu Usono povas riski militan agon kontraŭ Nord-Koreio, kontraŭ Irano?
Vi scias, antaŭ la elsendo, ni elvokis Seatlon kaj la eksterordinarajn haven-ekipaĵojn de la urbo [situanta sur la okcidenta marbordo de Usono]. Ĉu oni povas riski perdi Seatlon aŭ San-Franciskon?(...)
Joseph Biden: La nord-koreia registaro estas kiel infano kiu klopodas por tiri la atenton sur sin: mi ne maltrankviliĝas vidi ĝin celi Seatlon. Ĝi ne estas preta atingi ĝin, mankas multe por tio.
Newton Gingrich: (...) Ili kapablas fabriki atomarmilon kaj meti ĝin nerimarkate sur ŝipon sub panama flago. (...) Iun tagon ili povas diri al ni: “Se vi ne retiras vin de la duoninsulo, ni eksplodigos tiun ŝipon ĉe la kajo de Novjorko, en Seatlo aŭ en San-Francisko“.
Ĉefartikolo The Wallstreet Journal, 1-a de aŭgusto 2006:
“(...) Ni esperas do ke, dum s-rino Rice esploras la diplomatiajn opciojn, s-ro Bush klarigas private al s-ro Olmert ke Israelo devas fini la laboron entreprenitan kontraŭ la Hizbolaho, inkluzive de tera invado de Sud-Libano se necese. La usona subteno al la israela strategio havas politikan koston por s-ro Bush, kaj s-ro Olmert devas kompreni ke tiu subteno estos en danĝero se li ne montras sian volon venki kiom milite kiom eble.“
Komento de Charles Krauthammer en “Israel’s Lost Moment“, aperinta en la Washington Post la 4-an de aŭgusto 2006:
“(...) La israelaj gvidantoj ŝajnas ne kompreni kiomgrade milita malsukceso en Libano ruinigus iliajn rilatojn kun Usono, la vivnecesan sekureco-reton por Israelo. (...) En Usono furoras debato pri la demando ĉu, en la mondo post la 11-a de septembro, Israelo estas atuto aŭ ŝarĝo. La neprovokita atako de la Hizbolaho donis al Israelo la eksterordinaran okazon pruvi sian utilon per grava kontribuo al la milito de Usono kontraŭ la terorismo. (...) Usono postulas, Usono bezonas decidan venkon kontraŭ la Hizbolaho. (...) Jen do la okazo por Israelo pruvi kion ĝi povas fari por sia granda protektanto. (...) Usono riskis multon ebligante al Israelo venki. Ĝi atendas ke Israelo finfaru la laboron. Ĝi estas seniluziigita. La ĉefministro Ehud Olmert komandis la operaciojn hezite kaj malcerte. Fidante nur al la laboro de la aerarmeo, li rifuzis al siaj oficiroj la ter-ofensivon kiun ili postulis, antaŭ ol poste retroiri. (...) Lia strebo al malmultekosta venko [victory on the cheap] tuŝis ne nur la operacion en Libano, sed ankaŭ la konfidon de Usono en Israelo. Kaj tiu konfido estas por la supervivado de Israelo same decida kiel ĝia armeo.”
Ĉu la Blanka Domo malkontentas pri sia aliancano? Tion sugestas la New York Times en artikolo de la 13-a de aŭgusto redaktita en Libano:
“La israelanoj timas esti damaĝintaj siajn rilatojn kun Usono. Iuj usonanoj povus efektive plendi ke oni lasis al la israelanoj la tempon necesan por dispremi la Hizbolahon kaj ke ili ne faris la laboron. S-ro [Itamar] Rabinoviĉ [iama israela ambasadoro en Vaŝingtono] montriĝas pli rekta: “Juĝota estas nia reputacio de strategia partnero. Ni diris al la usonanoj: donu al ni la rimedojn kaj ni faros la laboron. Nia reputacio estas tiu de miraklo-soldatoj. Kaj jen ni ne sukcesis.””
S-ro Robert Byrd (demokrato de Okcidenta Virginio), la 12-an de februaro 2003, al la tribuno de la Senato, kies dojeno li estas:
“Hodiaŭ, dum la nacio estas lanĉonta la batalon, ĉiuj usonanoj devas pripensi la hororojn de la milito. Tamen, tiu ĉi asembleo estas esence silenta. Ne estas debato, ne diskuto, ne provo pritaksi la poron kaj kontraŭon de tiu aparta milito. Estas nenio. Tiu ĉi nacio testos, por la unua fojo, en tre malbone elektita momento, revolucian doktrinon. La doktrino de preventa milito — la ideo ke Usono aŭ alia nacio povas prave ataki nacion kiu ne minacas ĝin, sed kiu povus estonte fari tion — estas radikale nova aliro al la tradicia ideo de prava defendo. Ŝajnas ke temas ĉi tie pri rompo de la internacia juro (...). Ĉu niaj malraciaj kaj militemaj intencoj, nia konsterna malestimo de la interesoj kaj opinioj de la aliaj nacioj ne instigos multajn ŝtatojn aliĝi al la atom-klubo?”
Kompilita de la redaktejo.