Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
POST LANĈADO fare de Nord-Koreio de sep misiloj, la 5-an de julio 2006, la disecoj bruske akriĝis en la korea duoninsulo malgraŭ la ripetaj avertoj de Vaŝingtono kaj Tokio. Sen kontraŭagi la internaciajn leĝojn, tiuj provlanĉoj — inter kiuj de la misilo Taepodong-2, teorie kapabla atingi la teritorion de Usono, sed kiu, kiel la ses aliaj, falis en la Japanan maron-, estas kondamnindaj ĉar ili malfortigas la sekurecon en nordorienta Azio, unu el la regionoj potenciale plej danĝeraj de la mondo.
Antaŭ jaro, la 19-an de septembro 2005, Pjongjango tamen engaĝiĝis forlasi sian militan atomprogramon. Tiu decido, apdoptita kadre de la sesopaj intertraktadoj (Ĉinio, Nord-Koreio, Sud-Koreio, Usono, Japanio, Rusio), levis grandajn esperojn, aparte en Sud-Koreio.
Ekde restarigo de demokratio en la 1990-aj jaroj, Seulo prioritatis plibonigon de la rilatoj kun sia norda najbaro. La vizito en Pjongjango de la tiama sud-koreia prezidanto, s-ro Kim Dae-jung, kaj la subskribo, la 15-an de junio 2000, de komuna deklaro kun sia norda kolego, s-ro Kim-Jong-il, signifis turnopunkton en la interkoreaj rilatoj.
La aŭtoritatoj de la Sudo vetas pri la dialogo kaj interŝanĝoj, aparte ekonomiaj, kaj pri la disvolvado de komunaj interesoj por redukti la misharmoniojn inter la du landoj, preventi konfliktojn kaj prepari eventualan reunuiĝon. Post tio, la valoro de la komercaj interŝanĝoj atingis 1 miliardon da dolaroj, kaj Sud-Koreio fariĝis, post Ĉinio, la dua ekonomia partnero de Pjongjango. Norde de la 38-a paralelo oni starigis specialan ekonomian zonon en Kaesongo, kie engaĝiĝis entreprenoj de la Sudo kiuj dungas proksimume ok mil salajrulojn de la Nordo. Malgraŭ persistaj obstakloj, la du partioj klopodas ankaŭ por remalfermi la fervojlinion inter Seulo kaj Pjongjango, kiu malenklavigus Sud-Koreion.
La situacio rapidege malboniĝis post la interkonsento de la 19-a de septembro, kiam la usona fisko adoptis financajn disponojn kontraŭ Pjongjango pretekstante ke banko de Makao (Ĉinio), Banco Delta Asia, laŭdire blankigis monon favore al Nord-Koreio. Tion nenia internacia enketo pruvis. Timigite de Vaŝingtono, la banko blokis, lastan februaron, 24 milionojn da dolaroj da nord-koreiaj aktivoj. Tiam Pjongjango klakfermis la pordon al la sesopaj intertraktadoj, reasertis sian rajton posedi atomarmilon kaj faris la provlanĉojn de la 5-a de julio 2006 malaprobitajn de la sekurec-konsilio de la Unuiĝinta Naciaro (UN), interalie de Ĉinio.
Laŭ Nord-Koreio, la usona registaro ne serĉas diplomatian solvon, sed sekvas unusolan celon: reĝimŝanĝon. En Sud-Koreio, parto de la aŭtoritatoj dividas tiun senton.
Renkontita la 14-an de septembro 2006 en sia rezidenco de Seulo, la prezidinto Kim Dae-jung, arĥitekto de la repaciĝo kun la Nordo kaj Nobelpremiito de 2000, malaprobas la misil-lanĉojn, sed pensas ke Vaŝingtono faras nenion por trankviligi la situacion: “La usonaj novkonservativuloj ne volas pacon en tiu regiono, diras li al ni. Ili estas dogmemuloj. Ili ne defendas la interesojn de Usono, kiel faris la prezidinto [William] Clinton, kiu subtenis niajn klopodojn por paca dialogo, sed restas obsedataj de ideologio: tiu de sankcioj, kiu neniam funkciis, nek kontraŭ Kubo, nek kontraŭ Irako, nek kontraŭ Afganio, nek kontraŭ Irano. Ili premas sur Tokion por ke ankaŭ tiu trudu sankciojn*, kio akrigas la regionajn misakordojn. Tiuj siavice liveras pretekston al la japana dekstrularo por postuli rearmigon de Japanio; kio altigas la malfidon de Ĉinio. Jen danĝerega spiralo.”
LA SUD-KOREA PREZIDANTO, s-ro Roh Moo-hyun, ne estas malproksima de tiu vidpunkto. Dum sia interparolado en la pintkunveno kun la prezidanto George W. Bush en Vaŝingtono, la 15-an de septembro 2006, s-ro Roh, kiu devas domaĝi sian grandan usonan alianculon*, ja defendis la tri dosierojn debatatajn inter la du landoj. Li ripetis sian volon havi la militan komandon dum tempo de milito super la usonaj trupoj (tridek mil homoj) bazitaj en Koreio; li postulis pli da tempo por intertrakti la projekton (ege malpopularan) de liberkomerca traktato kun Usono; kaj li rifuzis fine altigi la sankciojn kontraŭ Nord-Koreio.
Pri tiu afero Seulo ne volas cedi al la premoj de Vaŝingtono kaj deziras konservi decid-aŭtonomecon. Kiel asertis s-ro Kim Dae-jung: “Ni volas reunuiĝon nek perfortan kiel en Vjetnamio, nek ruinigan kiel en Germanio. Usono lasu nin sekvi nian propran ritmon, malrapidan kaj pacan, al reunuiĝo feliĉa.”
Ignacio RAMONET.