Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Apero de nova potenc-lando

USONO VETAS POR HINDIO

NOVDELHIO ANALIZIS LA VIZITON DE S-RO GEORGE W. BUSH EN HINDIO, EN MARTO 2006, KIEL HISTORIAN, IUJ EĈ NE HEZITAS ĜIN KOMPARI AL TIU DE RICHARD NIXON EN PEKINO EN 1972. KONTRASTE, LA VIZITO DE PREZIDANTO JACQUES CHIRAC LA ANTAŬAN MONATON, KAJ TIU DE S-RO ANTHONY BLAIR, TIAM PREZIDANTO DE LA EŬROPA UNIO, ASPEKTAS NEGRAVAJ. LA EŬROPANOJ PLI KAJ PLI MALFACILE IMPONAS.

IMPONA, la hindio-usona proksimiĝo devenas fakte de la agado de prezidanto William Clinton — kies vizito en 2000 markis unuan turnopunkton — kaj de tiu de s-ro Atal Bihari Vajpayee — hinda ĉefministro de 1998 ĝis 2004, pri kiu la kontraŭuloj asertis, ke li faris neniun decidon pri ekstera politiko sen telefoni al la Blanka Domo. Sed la ŝanĝo de registaro kaj alveno de regokoalicio gvidata de la kongrespartio, inkluzivante politikajn fortojn, — kiel komunistojn — tre kritikemajn kontraŭ la priusona politiko deVajpayee, nenion ŝanĝis.

La kunaj armeaj manovroj de la terarmeo, mararmeo aŭ aerarmeo fariĝis tute banalaj. Usono kaj Hindio faris interkonsenton nomatan “open skies” (malfermaj ĉieloj) en 2005, por multobligi la flugtrafikon inter ambaŭ landoj. Air India aĉetis sesdek ok Boeing-aviadilojn, por 11 miliardoj da dolaroj — novaĵo, cetere ne aprezita de Airbus-kompanio. La saman jaron ambaŭ landoj starigis oficialan strategian partnerecon.

Paralele, la hindio-israela proksimiĝo, nedisigebla de la hindio-usona proksimiĝo — plukreskis*, igante Israelon la unua armilprovizanto de Hindio, post Rusio. La komunistoj ja sukcesis ĉesigi la kunajn armeajn manovrojn, sed tio estas la sola koncedo ĝis nun.

* En 1990-1991-1992 la hinda iniciato revarmigi siajn rilatojn kun Israelo parte celis Usonon: pasi tra Israelo iel estis kromvojo por “atingi” Usonon.

Kial Hindio tiel proksimiĝas al Usono? Unue ĉar tiu donas aliron al certaj potencavantaĝoj. Sur la armea tereno, Vaŝintono permesis al Israelo vendi al Hindio la radarsistemon Phalcon, dum la Blanka Domo malpermesis similan vendon al Ĉinio. Poste, s-ro Bush eĉ proponis al Hindio F-16 kaj F-18-aviadilojn.

Krome, la geostrategia vizio de hindoj similas tiun de Usonanoj sur la nuna ĉefa kampo, la kontraŭterorisma milito. De la 11-a de septembro 2001, multaj hindoj konsideras ke Usono troviĝas en simila situacio kiel ilia lando, ĉar ĝi siavice fariĝis viktimo de samaj islamismaj retoj. La opinienketoj faritaj okaze de la Bush-vizito montris, ke plimulto da hindoj aprezas lian eksterlandan politikon, kiu “igis la mondon pli sekura kun la Iraka milito”, malgraŭ ke la komunistoj kaj la islamaj organizaĵoj alvokis manifestacii kontraŭ lia vizito.

Preter la militstrategiaj konsideroj, okazis signifoplenaj antaŭeniroj, dum la pasintaj monatoj, rilate prienergian kunlaboradon, ĉar Usono promesis helpi Hindion trakti sian karbon por igi ĝin pli efika kaj malpli polua. Sur la agrikultura tereno, Usono helpos Hindion fari sian verdan revolucion de la “dua generacio”. Sed precipe sur la kampo de civila atomenergio ja pliprofundiĝas la kunlaborado inter la du landoj. La usona prezidanto jam fakte agnoskis la esceptan statuson de Hindio. Kvankam tiu ne subskribis la Traktaton pri Nedisvastigo de Atomarmiloj (TND), s-ro Bush anoncis sin preta permesi transdonon de tiklaj produktoj (inkluzive riĉigitan uranion), pro la servoj faritaj de Hindio por nedisvastigo kaj demokratio. Unu nura kondiĉo estis metita: la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE) havu aliron, antaŭ la jaro 2014, al 65% de la atomaj instalaĵoj por kontroli, ke la duecaj teknologioj ne estas uzataj por militaj celoj.

Ok el la dudek du reaktoroj povos resti ekster la kontrolo, ebligante la disvolvon de hinda milita armilaro. Hindio do faris malmulte da koncedoj, kiuj nur marĝene tuŝas ĝian nacian suverenecon. La usona parlamento estas ratifonta la interkonsenton de s-ro Bush en Novdelhio.

Kial Usono tiel profunden engaĝiĝas? Unue ĉar la rilatoj kun Hindio estas la nuraj sukcesaj de la ekstera politiko de s-ro Bush, depost lia alveno en la Blanka Domo. Sed precipe ĉar Hindio pli kaj pli pezas sur la geopolitika mapo de la mondo, kaj Usono kalkulas kun tiu nova alianculo por trakti la tiklajn demandojn. Hindio havas la plej bonan lokon por policestri en la hinda oceano, kaj aparte por tie sekurigi la vojojn uzatajn de la grandegaj cisternoŝipoj. Ĝi ankaŭ estas grava alianculo por izoli Iranon. Novdelhio jam dufoje voĉdonis kontraŭ tiu “amikolando” ĉe IAAE kaj ŝajnas preta rezigni sian projekton pri gasodukto por venigi gason de Parso al Hindio.

Finfine, Usono vetas por Hindio por kontraŭpezi la kreskantan influon de Ĉinio en Azio, eĉ se nenio certigas, nun, ke Hindio konsentus ludi kun Usono se necesus batali kontraŭ la ĉinoj. Des pli, ke la Imperio de la Mezo jam estas unuavica komerca partnero de Hindio, kaj ke interkruciĝintaj investoj multobliĝas inter ambaŭ landoj, kiuj eĉ kune respondas al eksterlandaj adjudikoj por akiro de naftokampoj, kiel ekzemple en Sirio aŭ en Kanado.

La intensigo de la diplomatiaj kaj strategiaj rilatoj apogas sin sur senprecedenca dinamiko en la ekonomia sfero. Usono estas la unua komerca partnero de Hindio — ĝi reprezentas 11,1% de la interŝanĝoj en 2004/2005 kompare kun 5,6% por la ĉino-hinda komerco kaj la unua eksterlanda investanto en tiu lando, kun 17% de la senperaj fremdaj investoj (SFI) de 1991, kiam liberaliĝis la hindia ekonomio.

Certa malestimo por Eŭropo

LA ENUSONA HINDA DIASPORO, kies nombro duobliĝis en dek jaroj kaj atingas nun 2 milionojn da homoj, ludas notindan rolon en tiu alproksimiĝo; des pli ke ĝi havas rimedojn influi, eĉ teknike lobii. La usona popolnombrado de la jaro 2000 montras, ke la hindo-usonanoj havas averaĝan enspezon de po 60.093 dolaroj, kompare kun nacia averaĝo de 38.885 dolaroj. Nur 6% da ili vivas sub la malriĉo-sojlo; tion klarigas la fakto, ke tri kvaronoj de tiu komunumo studis en universitato.

Tiu alproksimiĝo, kiu tute ne redukteblas al milito-strategiaj konsideroj, apogas sin sur multnombraj ekonomiaj kaj sociaj interŝanĝoj. Eĉ se la hindaj militistoj rifuzas — pro teknikaj kialoj — la F-16-aviadilojn nun proponatajn de Usono, eĉ se la ŝtatoj de Hinda Unio, kies registaro estas komunista aŭ hinduismo-naciista, pluaplikas kontraŭusonan politikon, kiu antaŭnelonge esprimiĝis per malpermeso vendi kokakolaon kaj pepsikolaon pro tro granda kvanto da pesticidoj, la ligoj inter ambaŭ landoj estas fortiĝontaj. La rilatoj inter Hindio kaj Eŭropo, male, tendencas al maldensiĝo.

La unua pintkunveno kun Eŭropa Unio en Lisbono en junio 2000 markis volon relanĉi la kunlaboradon. Fariĝinte regula, tiu rendevuo rezultigis en junio 2004 strategian partnerecon kun kvin kampoj de kunlaborado: internacia kunlaborado, kun aparta emfazo al la prevento de konfliktoj, la kontraŭterorisma batalo, la atomarmila nedisvastigo, la demokratio kaj la homrajtoj; plifortigo de la ekonomia partnereco tra sektoraj dialogoj kaj komunaj reguligaj politikoj; kunlaborado sur la kampo de disvolvado cele helpi Hindion plenumi la jarmilan celon de batalo kontraŭ malriĉeco; intensigo de intelektaj kaj kulturaj interŝanĝoj; instituciigo de la rilatoj inter Hindio kaj la Eŭropa Unio. Du jarojn poste, la bilanco estas tre duba. Sur la ekonomia kampo, la Eŭropa Unio, kiu regionskale estis la unua komerca partnero de Hindio, estas nun preterpasita de Azio; la Asocio de la Sudorientaj Aziaj Nacioj (ASOAN) + 3* sumigas 20% de la interŝanĝoj en 2004, kontraŭ 19% por EU. Hindio reprezentas nur 1,7% de eŭropaj importo kaj eksporto, kiu igas ĝin ĝia dek dua partnero. En 2004 Hinda Unio allogas nur 0,3% de la eŭropaj SFI.

* ASOAN + 3 enhavas la dek landojn de ASOAN: Indonezion, Malajzion, Filipinojn, Singapuron, Tajlandon, Vjetnamion, Birmanion, Laoson, Kamboĝon, Brunejon, kaj aldone Ĉinion, Sud-Koreion kaj Japanion.

Estas tamen sur la diplomatia-strategia kampo, kie la rilatoj ŝajnas plej misfunkcii. Unuflanke la EU-diplomatio restas fokusita al Pekino, s-ro Christofer Paten estis la sola eŭropa komisaro kiu dum la lastaj jaroj konsideris Novdelhion serioze. Aliflanke, Novdelhio montriĝas malamika rilate al multaj eŭropaj iniciatoj, kiel la starigo de Internacia Punkortumo, aŭ la Otavo-Interkonsento pri malpermeso de kontraŭpersonaj minoj. Sen kalkuli ĝian suspektemon fronte al eŭropa “enmiksiĝo” en la hindajn aferojn, pri la apliko de homrajtoj en Kaŝmiro aŭ la infanlaboro.

Fakte, ebriiĝintaj pro la ĵus akirita potenco, la hindaj elitoj ne plu kaŝas sian malestimon al Eŭropo, implikata laŭ ili en ekonomia marasmo. Ĝi aspektas por ili elĉerpita, la prizorgoŝtato* eksmoda kaj finiĝonta. Hindio, naciista, revenĝas jarcentojn da koloniismo kaj novkoloniismo. Ĝi estas des pli malamika al Eŭropo, ke tiu rigide tenas sintenojn, kiuj memorigas pri la koloniisma pensmaniero.

* La “Providenco-ŝtato”.

La “Mittal Steel-afero” estas tiurilate ekzempla. Kvankam la entrepreno estas ne hinda, la traktado fare de la eŭropaj gvidantoj estis tia, ke la hinda gazetaro facile povis substreki la duoblan parolon de EU, kiu predikas la regulojn de la tutmondigita kapitalismo kiam tio konvenas al ĝi, kaj kontraŭas ilin kiam ne plu konvenas: Hindio akceptis afable la Lafarge-konzernon kiam tiu fariĝis grandulo de la cemento, kial ne estu same, sed laŭ inversa scenaro, pri ŝtalo?

La eŭropanoj asertas, ke “Hindio kaj EU kundividas mondvizion bazitan sur multflankismo*. Sed la hinda parolo pri la neceso de multpolusa mondo estas ŝajniga. Novdelhio heredis el sia triamondisma engaĝo en la movado de la nealiancitoj parolmanieron kontraŭimperiismeskan, direktitan precipe kontraŭ usona hegemonio. Tiu heredaĵo prezentas evidentan kombiniĝemon kun la multflankisma eŭropa projekto starigi sistemon de internaciaj normoj. Sed fakte la hindoj agas pragmatisme, eble eĉ per [realpolitiko], depost la 1990-aj jaroj. Laŭ la hindaj gvidantoj, Usono plenumas daŭrigeblan gvidadon, dum EU ankoraŭ serĉas sian difinon kaj ne estas unuavica internacia aganto. La ega valorigo de potenco konsistigas ĉefan kaŭzon de la hindia miskonsidero al Eŭropo. Se Jawaharlall Nehru kredis, same kiel Mohandas Karamĉand Gandhi — en valoroj (en normoj, ni hodiaŭ dirus), la strategiuloj de la hindaj think tanks konsideras, ke “igi Hindion la plej granda demokratio en la mondo” estis multe malpli profitdona por la lando ol la atomarmilaj provaĵoj de 1998. Tiu nova tendenco estas prave bazita: ĉu la Okcidento aŭskultis Hindion kiam ĝi defendis valorojn de neperforto kaj malarmigo, aŭ aŭskultis homojn kiel Dalai Lama-on?

* Eŭropa Komisiono, Commission staff working document. Annex to the communication from the Commission, ‘An EU-India strategic partnership’, Bruselo, 16-a de junio 2004.

La Eŭropa Unio estas do elironta el la ĉirkaŭaĵo de unu el la plej promesplenaj “emerĝantaj landoj”; kaj tio profite al Usono, tute neverŝajna alianculo de Hindio antaŭ nur ok jaroj, kiam Vaŝingtono submetis Novdelhion al pezaj sankcioj pro ties atomarmilaj elprovoj. Bona ekzemplo de tiu returniĝo kaj de la pagota prezo por eŭropanoj, estas la interkonsento de militstrategia kunlaboro subskribita de Hindio kaj Usono en junio 2005: ambaŭ landoj decidis agi kune eksterlande pri pactenaj operacoj. Tiu interkonsento riskas malfortigi la intereson de hindoj por similtipaj operacoj kun eŭropanoj, dum tio estis unu el la celoj de la strategia partnereco interkonsentita... unu jaron antaŭe de Hindio kaj Eŭropunio.

Por eliri el la malfacila situacio kie ĝi riskas daŭre resti, la Eŭropa Unio devas unue trovi rimedojn montri sin internacinivele. Tio estas malfacila, ĉefe post la rifuzo de konstitucio, kiu, laŭ iuj, havus la pozitivan efikon starigi ministron pri eksteraj aferoj . Sed, se la eŭropa dinamiko ne estas tute fuŝita, jen forta iniciato farenda: kampanji favore al eniro de Hindio en la Sekurec-konsilion de la Unuiĝintaj Nacioj, kiel konsekvenco de la apero de nova potenclando. Tia iniciato havus la pozitivan efikon revenigi ĝin en la multflankismon kaj ebligus krome al la eŭropanoj montri sian diferencon kun ĉinoj kaj usonanoj, kiuj, pli-malpli malkaŝe, rifuzas lokon al Hindio en la Sekurec-konsilio.

Sekve, estus tute natura reekvilibrigo de la eŭropa diplomatio. La ĉina tropismo de la eŭropanoj estas ja paradoksa: dum la Unio asertas la gravecon de demokratio, ĝi fokusas sian atenton al Ĉinio, kies praktikoj tiutemaj estas multe malpli bonaj ol tiuj de Hindio. Sekve tiu-ĉi pli emas aŭskulti la parolon de Usono, kiu proklamas prioritaton de demokratio kaj denuncas la aŭtoritatismon de la ĉinoj.

Christophe JAFFRELOT.