Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

SENPREDENCA RIVELO DE BOB WOODWARD

Reveno de s-ro Henry Kissinger

EN SIAJ ANTAŬAJ VERKOJ, Bob Woodward montris beatan admiron por la usona prezidanto kaj ties skipo.* George W. Bush estis tie pentrita kiel heroa gvidanto, aŭdaca kaj vizia; liaj skipanoj brilis pro kompetenteco. La ĵus aperinta lasta parto de la trilogio, rivelas, male, ridige sensignifan prezidanton (kvankam konvinkitan pri sia nepra sukceso), rifuzante rekoni la Irako-fiaskon, kaj ĉirkaŭata de kortego same senkompetenta kiel servila.*

* Bob Woodward, Bush and War, Simon & Schuster, Novjorko, 2003, kaj Plan of Attack, Simon & Schuster, Novjorko, 2004.
* Bob Woodward, State of Denial: Bush at War, Part III, Simon & Schuster, Novjorko, 2006, 560 paĝoj, 30 dolaroj.

La plej fama esplor-ĵurnalisto — sed certe ne plej kuraĝa — de Usono donas la impreson pruvi evidentaĵojn, ĉar la verkoj pri la freneza Irak-aventuro estas jam sennombraj. La intereso pri lia lasta libro sidas aliie, en senpredenca rivelo: tiu de la granda reveno sur la politikan scenejon de s-ro Henry Kissinger. Ĝi prilumas per nova lumo la usonan “diplomtion“.

Unue, la vizitoj, tiel nombraj kiel sekretaj, de la iama “ŝtatsekretario“ (ministro pri eksteraj aferoj), povas mirigi, ĉar la “kisinĝera“ vizio estis en ĉiuj punktoj la malo de la principoj eldiritaj de la Bush-registaro. Kiam maldekstraj intelektuloj, kiel Christopher Hitchens, aliĝis al la ideo de reĝimŝanĝo en Irako, ili povis eĉ fiere deklari ke ili elektis la kontraŭon de tiu “vizio“.

La unua mandato de s-ro Bush estis efektive trempita de la novkonservativa influo, kies doktrino de ekstera politiko estis konstruita, ekde la 1970-aj jaroj, kun s-ro Kissinger kiel kontrastilo: kontraŭ la politiko de malstreĉiĝo kun Sovetio, kontraŭ la traktatoj kiuj limigis la vetarmadon, kontraŭ la elekto de “stabileco“ koste de “demokratio“. Cetere, s-ro Donald Rumsfeld, ĉefo de la ĉefstabo de la Blanka Domo tempe de la prezidanto Gerald Ford, kaj lia tiama vicĉefo Richard Cheney faris veran “burokrat-militon“ celantan malfortigi Kissinger-on juĝatan tro potenca.

Ekde sia foriro el la potenco en januaro 1977, la iama ŝtatsekretario ne ĉesis provi residi en la selo. Li trovis klienton en la persono de la prezidanto George W. Bush, orfiĝinta, komence de sia dua mandato, pro foresto de siaj novkonservativaj zorgantoj, inter kiuj la plej gravaj (kiel s-roj Paul Wolfowitz kaj Douglas Feith, respektive la numeroj du kaj tri de la Pentagono) estis forlasintaj la registaron. S-ro Bush trovis do gravan intelektan kaŭcion por siaj decidoj pri iraka politiko. Tio ebligis al li, dum eĉ multaj voĉoj leviĝis — inkluzive en la respublikana tendaro — por postuli la retiron de la usonaj trupoj, ke li tenos la kurson “eĉ [se li] plu posedas nur la apogon de Laŭra kaj Barney“ (liaj edzino kaj hundo).

S-ro Kissinger, okdekjara, retrovis sian rolon de reĝ-konsilisto nur preze de ideologiaj tordoj. Li, kiu hieraŭ estis rezervita rilate la Irak-militon, li kiu ĉiam havis inklinon por diktatoroj, asertas nun ke la renverso de la reĝimo (tamen laika) de s-ro Saddam Hussein estis necesa ĉar “la Afganio-milito ne sufiĉe humiligis la islamistojn“. Li konsilas al s-ro Bush ne retreti eĉ colon, por ne ripeti la erarojn pri Vjetnamio. Tiam, laŭ li, kondukis al la fiasko la manko de decidemo de la publiko kaj de la Kongreso. Ĉia redukto de la trupoj en Irako signifus “ĵeti salitajn ternuksojn en la publikon: ju pli ĝi manĝas, des pli ĝi revolas“.

La grandan ideon de la Bush-registaro — disvastigi la demokration tra la mondo-, kiu tiel terurigis s-ron Kissinger, li ĵuĝas nun bonega, ĉar ĝi liveras utilan ŝirmon por militkampanjo kiun li deziras longa kaj senkompata.

Ibrahim WARDE.