Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
POST DISVOLVI DENSAN asociiĝon kun Usono, en la epoko de la prezidanteco de s-ro William Clinton, la tiama brazila prezidanto Fernando Henrique Cardoso (1995-2002) ne delasis de ĝi kiam enpotenciĝis s-ro George W. Bush, en 2001. Tiu alianco favoris la projekton de Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA), la tezojn de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la [Monda Banko] por la kontinento. Samtempe, danke al s-roj Clinton kaj Anthony Blair, kaj kvankam iliaj politikoj faris nenian rompon kun la malmola kerno de la novliberalismo simboligita de Ronald Reagan kaj s-rino Margaret Thatcher, s-ro Cardoso aliris la kunvenojn de la “tria vojo”.
Ekde sia enoficiĝo, en 2003, la prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva redifinis la prioritatajn aksojn de la brazila ekstera politiko direktanta ĝin al la Komuna Merkato de la Sudo (Mercosur) kaj al la sud-sudaj rilatoj. La Merkosur trairis tiam mortdanĝeran krizon, viktimo de la tre diversaj ŝanĝpolitikoj starigitaj de s-ro Cardoso kaj de la argentinano Carlos Menem, politikoj akrigitaj de la argentina bankroto de decembro 2001 kaj ties sekvoj. Tiuj tensioj senteble malpliiĝis kun la elekto de s-ro Néstor Kirchner, malfermanta periodon de pli granda kunlaborado inter la du landoj.
Certe, la Merkosur estis daŭre skuata, ĝis antaŭ nelonge, de komercaj konfliktoj inter privataj grupoj de la du landoj, malkonsentaj pri la kvotoj de importado kaj de eksportado de produktoj, kaj de la forlaso de la kompenso-politikoj por la malpli potencaj asocianoj, Urugŭajo kaj Paragŭajo. Sed la eniro de Venezŭelo kiel plenrajta membro kaj la unua kunveno de la Merkosur en sia nova konsisto, en Kordobo (Argentino), en julio 2006 — kun partopreno de la prezidantoj Fidel Castro (Kubo) kaj Evo Morales (Bolivio)-, signifas novan ekiron de la regiona organizo. Ĝi deziras nun subteni la partoprenon de pliaj landoj — inkluzive de Kubo — en la Merkosur kaj etendi la sferojn de integriĝo al projektoj de socia tipo.
LA TEMO DE INTERNACIA politiko praktike forestis en la lasta brazila elekto-kampanjo. Alfrontante la gazetaran premgrupon kiu substrekis insiste lian fiaskon, la prezidanto Lula reasertis la sukcesojn de sia registaro en tiu kampo. La kandidato de la opozicio, s-ro Geraldo Alckmin, malkaŝe rekomendis aliĝi al la liberkomercaj politikoj kaj doni la prioritaton al la rilatoj kun la Nordo prefere ol al la regiona integriĝo kaj al la Sud-Sudaj aliancoj. La diferenco sufiĉe pezis en la rezulto.
Kiam li estis elektita unuafoje, en oktobro 2002, la prezidanto Lula ne estis ĉirkaŭata de progresemaj registaroj — escepte de la venezŭela. Poste, s-roj Kirchner, Tabaré Vásquez (Urugŭajo) kaj Morales demokratie enpotenciĝis. S-ro Hugo Chávez, siaflanke, fortiĝis interne kaj lanĉiĝis, interkonsente kun Brazilo, en tre aktivan internacian politikon. Pro tiu fakto ne atendeblas modifoj en la orientiĝo de la eksteraj rilatoj de Braziljo dum tiu ĉi dua mandato (2007-2011), ĉar la kunteksto montriĝas multe pli favora por la politikoj de integriĝo ol antaŭ kvar jaroj.
La rilato de Brazilo kun Vaŝingtono estis ambigua. Unuflanke ĝi superfluis je amikec-deklaroj, je rektaj kontaktoj inter la du prezidantoj. Aliflanke ĝi estis stampita de esencaj malkonsentoj. La centra malkonsento estis tiu pri la ALKA, kiu devis konduki, en januaro 2005, al naskiĝo de la traktato pri kontinenta liberkomerco, strategia projekto de Usono. Braziljo estis la ĉefa respondeculo de ties blokado kaj kontribuis enterigi ĝin definitive, defendante decideme la postulojn de la registaroj de la regiono — interalie por la demandoj pri patent-pagoj aŭ pri la ebleco por eksterlandaj entreprenoj (aparte usonaj) partopreni en la adjudikadoj de la publikaj servoj...
FRONTE AL TIU OPOZICIO, Usono koncentris siajn klopodojn sur la ofertoj de duflankaj liberkomercaj traktatoj (LKT). La unua, subskribita kun Ĉilio en 2003*, malhelpas Santiagon leĝdoni pri ĉia kampo kiu ŝajnas lezi la leĝojn de la merkato — de ekologiaj demandoj ĝis eventualaj problemoj de enskribo-kotizoj en universitatoj. Tamen, Vaŝingtono delogis poste la landojn de Centrameriko kiu havas urĝan bezonon aliri la usonan merkaton. Poste ĝi apogis sin sur la politika-armea alianco kun Kolombio por tie antaŭenigi la subskribon de plia LKT. Kaj faris la samon kun Peruo, antaŭ la venko — sed kun la kunsento — de la prezidanto Alan García. En Ekvatoro, la sukceso de la operacio dependis de la dua baloto de la prezidant-elekto, gajnita la 26-an de novembro de la maldekstra kandidato, s-ro Rafael Correa. Ne kaŝante sian simpation por s-ro Chávez kaj decidita kunvoki Konstituigan Asembleon, li estas kontraŭ la LKT.
SE PRITAKSI LA estonton de ĉiu lando kaj en certa mezuro ankaŭ tiun de la subkontinento, la fundamenta limo ne estas tiu kiu pasus inter “popolisma” maldekstro — Bolivio, Kubo, Venezŭelo — kaj “saĝa” maldekstro — Argentino, Brazilo, Urugŭajo, kiel asertas tiuj kiuj celas ... dividi la maldekstron. Jen temas pri interpreto kiu provas “alelekti” Brazilon kiel lokomotivon de la regiono, por kontraŭi la pozicion akiritan de Venezŭelo, kaj kontraŭmeti la “respondecan sintenon de Lula” al la “aventurismo de Chávez”. Se oni notas kelkfoje rivalecojn inter la du landoj, ekzistas ankaŭ, inter ili, interkonsentoj kaj komplementecoj. La limo pasas en realo inter la landoj kiuj subskribis la LKT kaj tiuj kiuj vetas pri la regiona integriĝo tra la Merkosur, la Sudamerika Komunumo de Nacioj (SKN)* aŭ la Alternativon Bolivaran por Ameriko (ALBA), subtenatan de Karakaso, Havano kaj La-Pazo), projekton pli klare antiliberalan.
La dinamismo de lia ekstera politiko faris de s-ro Chávez referencegon en la regiono.* Li ĝuas tie grandan influon, ĉar li proponas konkretajn iniciatojn de integriĝo.* Braziljo servas kiel ponto inter la membroj de la ALBA kaj la moderaj landoj kiel Urugŭajo, Paragŭajo aŭ eĉ Argentino. Ĝi faras ankaŭ la ligon kun la registaroj kiaj tiu de Limo, en malkaŝa konflikto kun s-ro Chávez dum la perua elektokampanjo.* Kvankam Peruo subskribis LKT kun Usono, s-ro García konservas ligojn kaj traktatojn kun aliaj landoj, interalie kun Brazilo.
La regiono spertis certan nivelon de tensio, kiam la bolivia registaro, per la dekreto de la 1-a de majo 2006, anoncis la ŝtatigon de la gaso. La dispono celis, interalie, la brazilan multnacian entreprenon Petrobras. En antaŭelekta kunteksto [de Brazilo], la internaj premoj ekscitiĝis por ke la prezidanto Lula adoptu akran pozicion kaj defendu la “nacian” entreprenon.* Tamen, la prezidanto daŭrigis sian intertraktadon kun La-Pazo kaj, fine de oktobro 2006, kiam finiĝis la tempospaco de cent-okdek tagoj fiksita de la bolivia registaro por subskribo de novaj traktatoj kun la dek multnaciaj konzernoj kiuj agas en la lando, Petrobras akceptis la ronĝadon de la eksterordinaraj avantaĝoj kiujn ĝi ĝuis ĝis tiam.
POST SIA REELEKTO, la unua vojaĝo de la prezidanto Lula kondukis lin precize al Venezŭelo, la 13-an de novembro, por inaŭguri ponton kiu, super la Orinoko, faciligos la interŝanĝojn de tiu lando kun Brazilo. Skandalante sian opozicion same kiel tiun de Karakaso, li ĉi-okaze klare subtenis s-ron Chávez por la prezidantelekto de la 3-a de decembro 2006: “Kara kompano (...), la sama popolo kiel tiu kiu elektis min, kiu elektis Néstor Kirchner, kiu elektis Daniel Ortega [en Nikaragŭo, la 5-an de novembro], kiu elektis Evo Morales, sen ajna dubo elektos vin prezidanto de la Respubliko Venezŭelo.”
Jen kompliceco same kiel danko pro la subteno kiun li implicite aŭ eksplicite ricevis, de la venezŭela prezidanto kiel de s-roj Kirchner, Vásquez, Morales kaj Castro. Kaj recertigita ankriĝo maldekstre.
Emir SADER.