Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

ELMIGRADO POR SUPERVIVI

Por la nikaragŭanoj, la supervivado nomiĝas Kostariko

Kio restas de la sandinisma revolucio? La memoro de la bataloj kiuj, la 17-an de julio 1979, kondukis al la falo de la diktatoreco de Anastasio Somoza. La amareco rilate Usonon kaj ties agreson, per intermetitaj kontraŭrevoluciuloj. La akra gusto de la elekto-malvenko, en 1990, en Nikaragŭo premegata de milito kaj malsato. La fiasko de la novliberalaj politikoj truditaj de registaroj kiuj poste sinsekvis. Ĉu la venko de s-ro Daniel Ortega, la 5-an de novembro 2006, interrompos tiun fatalan ciklon? Ĉu ĝi ĉesigos la socian ĥaoson kiu pelas dekmilojn da nikaragŭanoj al ekzilo?

KIEL ĈIUN LUNDON fine de posttagmezo, ili atendas. Precipe maljunuloj, virinoj kaj infanoj. Ĉe la vojkruciĝo de du polvaj stratetoj, ili gvatas la venon de la kamioneto. La tuta vilaĝo Santa Rosa del Peñón, en la nordo de Nikaragŭo, atendas novaĵojn el Kostariko. Kiam la aŭto liveranta la pakaĵojn subite aperas en griza nubo, jen tumulto: oni venas preni leteron, biletojn ŝovitajn en kuverton, aŭ eĉ fridujeton. El la najbara lando, la elmigrintoj de Santa Rosa helpas sian familion. La vilaĝo vivas de perfuzo. La sumoj varias de deko ĝis cento da dolaroj monate, “or aĉeti ion por manĝi”, “por la kajeroj de la infanoj”, “la medikamentoj”“repagi ŝuldon”. Post kiam Nikaragŭo reduktis siajn publikajn servojn, la kostoj por lernejo kaj sano pezas sur loĝantaro nekapabla alfronti ilin. Kaj malgraŭ regula alfluo de dolaroj, Santa Rosa nur supervivas.

Tradicie la regiono dediĉis sin al agrokulturo. Ĝi jam preskaŭ nenion produktas. “Ni kulturas esence por nia persona konsumado, kiel fari pli?” demandas sin s-ro Julio Antonio Niño, meze de siaj kampoj invaditaj de trudherboj. “Mi ne povas investi por konstrui puton aŭ sistemon de akvumado, ĉar la kredito tro kostas [40%] kaj la bankoj pruntas nur al grandaj ekspluatejoj kun solidaj garantioj.” Jen konstato kiun faras ĉiuj nikaragŭaj etaj agrokulturistoj. La krizo de la kafo, ligita al la disfalo de la internaciaj prezoj komence de la 2000-aj jaroj, ankoraŭ nigrigis tiun bildon.

Certe, oficiale, la antaŭa registaro pretendis zorgi pri la kamparanoj, en lando kie la duono de la loĝantaro vivas en kamparaj zonoj. Sed en realo, ĝia ekonomia politiko havis aliajn ambiciojn: malfermo de la landlimoj, internacia konkurenco danke al eksporta agrokulturo, eksterlandaj investoj en la senimpostaj zonoj kiuj, laŭ la ĝisnuna prezidanto Enrique Bolaños, generas milojn da dungoj. Tiu “sukceso” igas s-ron Niño amare rideti: “Jes, certaj virinoj de la vilaĝo foriris labori en la maquilas [vic-entreprenaj fabrikoj] de teksaĵoj, tio ja estas pli bona ol fari nenion. Sed la salajroj estas duoble pli malaltaj ol en Kostariko...”

“Kostariko”, la vorto estas ellasita. Oni taksas ke unu loĝanto de Santa Rosa el kvin estis aŭ estas elmigrinto en tiun landon. Koncerne Nikaragŭon, ili estas kvincent mil ĉe la alia flanko de la limrivero, la San Juan, kaj tricent mil dise aliie — proksimume 14% de la loĝantaro. Por la campesinos (“kamparanoj”) sen enspezoj, Kostariko estas la plej evidenta celo: je kelkaj horoj da buso kaj, ĝis antaŭ nelonge, alirebla sen vizo. Tiuj kiuj deziras eniri laŭleĝe, tamen ŝparas dekon da dolaroj.

KIU AJN ESTAS ilia komenca metio, multaj nikaragŭanoj laboras kiel peones en la kostarikaj plantejoj. Banano, kafo, ananaso, sukero, oranĝo: la najbara lando sukcesis diversigi agrokulturan komercon kun bezonego de laboristoj. “Ekde januaro mi tie tranĉos la kafon, poste mi laŭvice laboros ĉe la aliaj rikoltoj, klarigas s-ro Niño, kiu, laca pro la malfacilo de la terlaborado en Santa Rosa, iras tien ĉiujare kontraŭleĝe. Kaj kiel aliaj ĉi tie, mi revenas por semi la frijol [fazeolon]. Mi gajnas almenaŭ trioble pli ol espereblas en Nikaragŭo.”

Historie, por fuĝi el la perfortaj periodoj, la diktaturecon de Anastasio Somoza aŭ eĉ la militon de la 1980-aj jaroj, la nikaragŭanoj ĉiam turniĝis al sia suda najbaro. Sed, ekde la 1990-aj jaroj, la migrado fariĝis ekonomia. Migrado de supervivo. Post la milito, la malmobilizado metis milojn da soldatoj kaj da kontraŭrevoluciuloj sur la straton, sen enspezo nek estonto; kaj la nikaragŭa ekonomio montriĝis nekapabla integri ilin.

TIUTEMPE, LA PRIORITATO de Managŭo estis privatigi kaj redukti la publikajn elspezojn. Kun sia ekonomia kresko kaj sia prizorgo-ŝtato mirinde disvolvita en la regiono, Kostariko aperis kiel alirebla Eldorado. “Nia registaro havas realan intereson en tiu elmigrado, analizas s-rino Martha Cranshaw, de la Nikaragŭa Reto de la Civila Socio por Migradoj (NRCSM), neregistara organizo de apogo al la elmigrintoj kaj iliaj familioj. Ĝi mildigas la premon kreitan de la senlaboreco. Sed ni komencas kompreni la efikon de tiu fenomeno por nia lando.” Kelkfoje kontraŭfluan al la laŭmodaj analizoj...

Dum la Internacia Organizo pri migradoj (IOM) kaj la Unuiĝinta Naciaro vetas je la mon-transigoj de la elmigrintoj por relanĉi la disvolvadon en Nikaragŭo, surlokaj enketoj montras ke la 900 milionoj da transigitaj dolaroj — pli ol la eksportoj de la lando — servas ĉefe por mildigi la ĉiutagan vivon de la tute elĉerpita loĝantaro.* La NRCSM observas ankaŭ alian fenomenon malpli tuj kalkuleblan: “Iom post iom ni mezuras la milojn kaj milojn da individuaj dramoj kiujn prezentas la elmigrado de familia patro aŭ patrino. Kolektive, la efiko de tiu fenomeno sur nia socio estas giganta”, konfidas s-ino Cranshaw. Malstrukturitaj familioj, infanoj edukitaj de pli aŭ malpli ĉeestantaj geavoj, foresto de patra aŭ patrina figuro, foresto ĉe lernejo: kia socio prepariĝas en Nikaragŭo!

* La studaĵo farita en tri komunumoj de la lando fare de la NRCSM montras ke la mono ricevita de la familioj servas prioritate por nutraĵo (57%), por medikamentaj kaj lernejaj elspezoj (respektive 12% kaj 17%) kaj al repago de ŝuldoj (12%).

En Santa Rosa, avo kies filo kaj bofilino foriris, sed sen siaj infanoj, rakontas: “Mia edzino kaj mi edukas niajn nepojn, sed la tensioj estas kelkfoje tre grandaj kun ili, kaj ni tre maltrankviliĝas je nia filo kiu estas en Kostariko, senpapere. Kelkfoje mi diras al mi ke necesas trovi alian rimedon por elturniĝi. Estas tro da riskoj, por ni kaj por ili.”

En la stratoj de San-Joseo, ĉefurbo de Kostariko, la nikaragŭano facile perceptiĝas. Li havas pli malhelan haŭton, pli nigran hararon, kaj senmanke portas dorsosakon en kiu li havas siajn laborajn aŭ ŝanĝajn vestaĵojn. La viroj estas dungitaj en konstruado aŭ kiel gardistoj, la virinoj kiel domservistoj. La sezon-laboristoj estas preskaŭ ĉiam senpaperaj. Tiuj, kiuj instalas sin por pluraj jaroj, ankaŭ. Nur la duono de la “Nicas” vivantaj en Kostariko havas laŭleĝan statuson. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konas la akran laboron de la plantejoj. Sed, por la granda plimulto de la 4,3 milionoj da “Ticos” — la kostarikanoj-, ili estas antaŭ ĉio dekona, nedezirata, parto de la loĝantaro.

“La nikaragŭano enkorpigas formon de kontraŭvaloro en la okuloj de la kostarikanoj”, juĝas Carlos Sandoval, sociologo ĉe la universitato de San-Joseo. Laŭ li, la konstruado de la identeco de Kostariko fariĝis ĉirkaŭ fortaj ideoj: blankeco de la haŭto, mirfrapa en la centramerika kunteksto kaj ŝuldata al la malalta ĉeesto de indiĝena loĝantaro ĉe alveno de la konkerantoj; stabileco de demokratio kiu spertis nur malmultajn epizodojn de perforto; efikeco de ekonomio kaj de prizorgoŝtato unika en la regiono. Por la najbaraj landoj kaj por si mem, tiu monteca landeto estas ĝuste la “Svisio de Centrameriko”. Ĉu ĝi ne estas la sola kiu akceptas amase turistojn el evoluintaj landoj kiuj serĉas ĝiajn plaĝojn kaj ĝangalojn, ĝian vivdolĉecon kaj ĝian ekologian turismon?

Vidate de ĉi tie, Nikaragŭo, kun siaj militoj kaj kronikaj malstabilecoj, aperas kiel nematura lando, kondamnita al malriĉeco. En Kostariko, ĝiaj loĝantoj kun malhela haŭto estas ofte priskribataj kiel perfortuloj, sensciaj kaj malmulte fidindaj, krome ŝtelistoj kaj alkoholuloj. “No sea nica”, diras sufiĉe disvastiĝinta insulto — “ne estu idioto”... Tiu latenta ksenofobio — al kiu cetere respondas kontraŭ-kostarika rasismo sufiĉe forta en Nikaragŭo — reaperas regule ekde kiam veneniĝas eterna konflikto ĉirkaŭ la navigado sur la río San Juan, la limrivero. Sed la du landoj vivas kun tio. Aŭ pli ĝuste vivis. Ĉar, post voĉdono por nova leĝo pri enmigrado, fine de 2005, la etoso difektiĝis.

Adoptante la sintenon de Usono, superplena de enmigrintoj, San-Joseo starigis leĝon kiun la nova prezidanto de la Respubliko, Oscar Arias — iama Nobel-premiito pri paco kaj devena de partio alia ol tiu kiu proponis la leĝon — kvalifikis “drakona”, aldonante ke ĝi povas transformi la migrado-policon en novan gestapon. Kompare kun la leĝo debatata en Vaŝingtono, la kostarika leĝo planas pli da obstakloj al laŭleĝa enmigrado kaj malferman ĉasadon al senpaperuloj, al ĉiuj kiuj loĝigas aŭ laborigas ilin. Nur, por esti reale aplikataj, tiuj disponoj bezonas homajn kaj financajn rimedojn kiujn la lando ne posedas...

Ĉu la leĝo estas simbola respondo al la incitegiĝo de la loĝantaro? Tiu efektive atingis pintojn. Iun nokton de novembro 2005, la posedanto de metiejo situanta je trideko da kilometroj de San-Joseo, senĉenigas siajn du hundojn de speco Rottweiler al juna nikaragŭano kiu ŝajne provas enŝoviĝi en lian proprieton. Sub la okuloj de la polico, alarmita sed senpasia, la junulo estas mortigata de tiuj du hundegoj. Filmilo filmas la scenon kiu aperas titolpaĝe ĉe la televid-ĵurnaloj: la unua hate crime* de Kostariko kulminigas la tension inter la du landoj.

* Angle por “krimo pro malamo”. -vl

Kelkajn monatojn poste, inter la koloraj florbedoj de la parko De La Merced, dimanĉa renkontejo de la nikaragŭanoj en San-Joseo, Gustavo rakontas: “Tiun tagon ni vere ektimis. Ni kutimis la rasismon, sed morti tiel, tio estas tro horora. Ankaŭ en Nikaragŭo la homoj ektimis. Kuzino decidis foriri al Salvadoro: tie estas malpli danĝere, kaj tie ili ne postulas vizon.” Manĝetante la specialaĵojn de la lando preparitajn de iuj aŭ de aliaj, la “Nicas” konfidas sian zorgon. “Pro la leĝo, ĉiuj ŝatus havi laŭleĝan situacion. Ĝis nun, oni ne tiom deziris ĝin... En Nikaragŭo oni ne havas paperojn, kaj ĉi tie, estas preskaŭ pli praktike por ĉiuj esti “nigre”.” Gustavo havas 28 jarojn kaj vivas jam kvin jarojn senpapere. Dungita ĉe konstruado en la provinco, li vizitas sian edzinon kaj sian filon ĉiujn semajnfinojn en San-Joseo. Kiel aliaj, li konfesas esti kontenta havi filon naskitan ĉi tie — “Tiel, li havas la kostarikan ŝtantanecon.”

Laste, la etoso reganta en Kostariko kaj la bezonoj je manlaboro en Salvadoro (vidu la artikolon de Raphaële Bail: En Salvadoro, la dolaroj kiuj ŝanĝas la situacion; komparu ankaŭ la artikolon de Maurice Lemoine: La dua industrio de Ekvatoro) ŝajnas esti bremsintaj la enmigradon el Nikaragŭo. Tiu evoluo zorgigas la grandajn mastrojn de la lando. En aŭgusto 2006, la eksporto-ĉambro malkaŝe plendis pro la fakto ke la manko da manlaboristoj povus malpliigi je 15% la naciajn eksportojn. Tiuj dependas ankoraŭ de la agrokultura sektoro je proksimume 25%.

Maltipa en Centrameriko, la kostarika ekonomio ja disvolvis la duan kaj trian sektorojn (ĉefe per lanĉi sin sukcese en la ekologian turismon), sed ĝi kuŝas ankoraŭ multe sur la agrokultura produktado. La lando estas la monde dua eksportisto de bananoj, elstaras en kafo kaj disvolvis “niĉajn” kulturojn, ekzemple florojn kaj melonojn. Do, la nikaragŭaj laboristoj estas nemalhaveblaj; en la banan-regiono Sarapiquí, ili prezentas pli ol 40% de la laboristoj. Por multaj ekonomikistoj ili konstituis — kaj daŭre konstituas — eksterordinaran alĝustig-variablon por ekonomio en plena transiĝo. Ili donis konsiderindan avantaĝon al la grandaj agrokulturaj eksportistoj en la internacia konkurenco, tenante la produktokostojn plej malaltaj. Anstataŭante la naciajn — nun pli kvalifikitajn — en la sektoroj de agrokulturo kaj konstruado, ili akompanis ankaŭ la alvenon de la kostarikaninoj sur la labormerkaton, proponante armeon de domservistoj.

PRIVATE, S-RO Oscar Alfaro, fondinto de entrepreno de teraj transportoj ĉeesta en tuta Centrameriko kaj membro de grava mastrar-organizo, konfidas sian vidpunkton: “La kostarikanoj devas kompreni ke ni bezonas la nikaragŭanojn. Nia migrad-politiko estas bazita sur sekureco-filozofio pli ol sur ekonomia realismo, sen paroli pri la fakto ke ĝi troviĝas ekster la kadro de la plej baza solidareco.”

S-ro Alfaro memoras ke post la uragano Miĉ, kiu detruis Nikaragŭon en oktobro 1998, Kostariko laŭleĝigis cent kvindek du mil homojn. “Ekzistos ĉiam ia interago inter niaj du landoj. Sed...” S-ro Alfaro reprenas opinion majoritatan en la lando. “Necesus ke tiu interagado estu kadrita, ke oni ĉesigu la kontraŭleĝecon. Tiu pezas sur niaj sistemoj de sano kaj edukado, malfermaj al eksterlandanoj, dum ili ne partoprenas en la klopodo de kotizo.” (Li tamen preterlasas precizigi ke la mastroj dungantaj senpaperulojn ankaŭ ne kotizas...)

LA KOSTARIKA REGISTARO mem elmontris la socian koston kiun amasa enmigrado pezigas sur la landeton. Respondante al la plendo pri ksenofobio deponita de Nikaragŭo antaŭ la komisiono de la Internacia Kortumo de Homrajtoj*, San-Joseo memorigis ke kaso de malsan-asekuro kovras ĉiujn urĝo-kazojn kaj la gravedojn kaj naskojn, kiu ajn estas la ŝtataneco de la paciento. Ĝi menciis ankaŭ ke la bazlerneja edukado estas senpaga por ĉiuj. “Kaj tio en evolulando, kun enmigro-kvoto pli alta ol tiu de la evoluintaj landoj: 110%, do praktike kiel tiu de Luksemburgio, kiu havas la monde plej altan malnetan internan produkton po loĝanto.”

* www.corteidh.or.cr

Por Sandoval, Kostariko estas meze de kontraŭdiro: ĝi bezonas la enmigradon por konservi sian ekonomion kaj kontribui al renoviĝo de la generacioj, sed la kostarika socio ne kapablas mastrumi ĝin serene. “La kulturaj diferencoj estas ja parto de la problemo, klarigas la sociologo, sed ĝuste kiam nia lando eniris krizon, en la 1990-aj jaroj, la rifuzo al la ”Nicas“ fariĝis tre forta. Ĉefe ĉe la plej tuŝita tavolo de la loĝantaro.”

La kostarika socia modelo konsideras sin tre proksima de la eŭropaj sistemoj, kun forta tendenco al redistribuado kaj publika investo.* Tamen, en la 1980-aj jaroj, la novliberala logiko konkeris la landon. La publika investo reduktiĝis en edukado, sano kaj socia loĝado. La malaltaj mezaj klasoj estas tiuj kiuj, hodiaŭ, plej suferas pro la malboniĝo de ilia vivnivelo. “La plej xenofobia sektoro de la loĝantaro estas tiu kiu pleje perdis, komentas Sandoval. Nia socio, kiu volas esti escepto, sentas sin kaduka kaj resendas tiun senton sur la migrintoj, sen pridemandi la fragiligon de nia modelo fare de la ekonomiaj politikoj.” En 1999, la universaleco de publika stipendio helpe al la lernantoj de la plej malriĉaj familioj estis atakita: iuj aŭtoritatoj rifuzis doni ĝin al eksterlandanoj. Laŭ certaj landoj de la Nordo, Kostariko, en zorgo pro sia estonto, iom post iom lernis arbitracii inter la “nacianoj” kaj la aliaj.

* En la klasigo de la indico de homa evoluo, Kostariko estas proksima de Kroatio; http://hdr.undp.org/statistics/data....

EN GUARARIRÍ, ladurbo de la antaŭurba San-Joseo, amasiĝas domoj el diversdevenaj materialoj, inter kiuj fluas rojeto de malpura akvo delasita de la ruĝebrila komercocentro situanta pli supre. Plurmiloj da enmigrintoj vivas tie. Unuavide, Guararirí similas al Nikaragŭo kaj tamen, ĉi tie, la granda plimulto de la loĝantoj havas laboron; ĉiu domo havas akvon kaj elektron. Oni vivas tie pli bone ol en sia lando. Malriĉa, malpurega, servante kelkfoje kiel kaŝejo por fikomercistoj de drogoj, Guararirí kaj ĝia malbona reputacio akceptas ankaŭ centojn da kostarikaj familioj falintaj en malriĉecon. “Ĉi tie, ne ekzistas problemo de rasismo, la realeco estas la sama por ĉiuj”, diras la plej multaj loĝantoj. Cetere, el ĝuste la plej malfavorigitaj kvartaloj de la lando devenas diversaj iniciatoj por ke la “Nicas” kaj la “Ticos” pli bone vivu kune. “Tiuj iniciatoj havas ion bonan, komentas Sandoval, ĉar ili malkomfortigas certajn mitojn kiuj cirkulas pri la nikaragŭanoj, kiel ekzemple la fakton ke ili ŝtelas laborlokojn. En realo, ili okupas la metiojn kiujn la kostarikanoj jam ne volas.”

Sed la inform-kampanjoj pri la frateco inter nikaragŭanoj kaj kostarikanoj havas siajn limojn. Dum la senlaboreco-kvoto tenas sin je saĝa nivelo (apenaŭ 6,5%), iuj observantoj montras sian zorgon pri eblaj efikoj de ĝia altiĝo. Ĉu la fragila ekvilibro de tiu evolulando rezistus, se “nacianoj” kaj eksterlandanoj pli konkurencus sur la labormerkato? En Guararirí, en la parko De La Merced aŭ en la plantejoj de la atlantika marbordo, la situacio, jam streĉita, povus fariĝi nemastrumebla.

Rafaële BAIL.