Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Oni emas identigi Interreton kiel komunikilon de absoluta libereco, ĉar ĝi ebligus fine al ĉiu — kondiĉe ke li apartenas al la bonstataj kategorioj de la riĉa mondo — ricevi laŭmezuran informon kaj, alidirekte, dissendi, al la tuta planedo, novaĵojn kaj, antaŭ ĉio, personajn komentojn. Do, iel, la ideala komunikilo, kiu liberigas el la tentakloj de la propagando kaj de la mono. Ĉu vere?
LA USONAJ GVIDANTOJ de komunikilaj konzernoj kaj iliaj aliancanoj en la Kongreso argumentas pri la diverseco de informado sur Interreto por aserti ke la leĝoj kiuj reglamentas la tradiciajn komunikilojn (old media) fariĝis senutilaj. Kiel, asertas ili, ia ajn konzerno, inkluzive se ĝi posedas la taggazeton de la urbo, unu el la kvar naciaj televid-retoj (NBC, CBS, ABC, Fox)* kaj ok lokajn staciojn, povus monopoligi la informad-merkaton se Interreto ofertas tiom da opcioj al la konsumantoj? James Gattuso, esploristo ĉe la Heritage Foundation (ultradekstra), eĉ asertis ke la disponoj destinitaj al batalo kontraŭ la koncentriĝo malutilas al la publiko: “Anstataŭ komunikilojn en pozicio de monopolo, la konsumantoj alfrontas senprecedencan kaj preskaŭ konfuzigan elekton. La vera minaco kuŝas por ili pli en la preterpasitaj kaj senutilaj restriktoj, kiuj povas limigi la progresojn de la teĥnologioj kaj de la informad-merkatoj, kaj pro tio la avantaĝojn kiujn tiuj progresoj povas doni al ili.“*
Simila pozicio inspiris la prioritatojn de la prezidinto de la Federal Communication Commission (FCC), s-ro Michael Powell, kiu klarigis: “Kontraste al la reganta diskurso pri la komunikiloj, mi pensas ke ni havas tiom da ili ke ni estas inunditaj. Mi certigas vin ke, kun ĉio kion oni ricevas, neniu grava novaĵo povas okazi sen ke oni ekscias ĝin ene de dudek minutoj. Mi bezonas nur iri al Google News por povi elekti inter kvar mil informofontoj en la mondo. La perspektivo kiun tio donas al mi estas sufiĉe fascina.“*
Estas klare ke multiĝego de enhavoj transformis la funkciadon de la komunikiloj. Sed oni ne povas resti ĉe tiu eldiro. Ĉar, laŭ la Centro por la Cifereca Estonto de la Universitato de Sud-Kalifornio, 21% de la usona loĝantaro uzis Interreton eĉ ne unu fojon en 2005, kaj 33% ne disponas pri hejma konekto. Fine, inter tiuj kiuj ja disponas ĝin, malpli ol la duono havas la rapidfluan konekton, kiu ebligas facile aliri la aŭdajn kaj filmajn dosierojn.
Ne estas nur la fakto ke la homoj disponantaj pri altaj enspezoj kaj pri bona instru-nivelo estas pli kapablaj aliri Interreton. Estas ankaŭ la fakto ke ili estas pli kapablaj uzi ĝin kaj do kapablaj konektite aliri la lastajn novaĵojn, dokumentadon kaj la disponeblajn servojn. Kun identa konekto-rapideco, la diplomitoj kun bonaj salajroj trovas pli facile la informon kaj la distraĵon kiun ili serĉas en Interreto, dum la malpli instruitaj kaj malpli bonstataj personoj emas limigi sian krozadon al komercaj teksejoj kaj al tiuj de la grandaj komunikiloj.*
INTERRETO DO ne estas tiom ĉieĉeesta kiom klamas la mastroj de la konzernoj favoraj al pli granda koncentriĝo de la proprieto de la stacioj kaj de la ĉenoj. Tamen, la Teksaĵo ne estas tiom fidinda kiom asertas ĝiaj partizanoj rilate traktadon de loka aktualaĵo. La krizo de Katrino [la uragano kiu pereigis interalie Nov-Orleanon] ja montris kiom certaj ennovigoj en la kampo de novaj komunikiloj povas kontribui al la vigleco de la civila socio. Kaj, eĉ en normala situacio, oni jam ne nombras la novajn teksejojn kiuj riĉigas la lokan oferton de informado. Tamen, la regantaj diskursoj pri la revolucia impeto de surloka ĵurnalismo praktikata de senfina nombro da “blogistoj“ minacas kaŝi ke la multnaciaj konzernoj de komunikado konverĝas al Interreto por tie ampleksigi sian voĉon kaj sian potencon. La ideo laŭ kiu la novaj inform-teĥnologioj kadukigis la riskojn de koncentriĝo estas la ĉefa kaj plej danĝera mito de la cifereca erao.
Laŭ la “Raporto pri la komunikiloj 2006“ de la Project for Excellence in Journalism (PEJ), “Interreto estis longtempe karakterizita de la senlima nombro da novaj teksejoj de unu flanko ĝis la alia de la spektro de politikaj opinioj. Tamen, la plej popularaj teksejoj estas asociitaj al la plej potencaj grupoj de komunikiloj. Inter la dudek plej vizititaj teksejoj en 2005, laŭ la indico Nielsen-Net, dek-sep estis ligitaj kun tradiciaj inform-grupoj, do produktis la esencon de sia enretigita enhavo por taggazetoj, televid-ĉenoj aŭ magazinoj“. En decembro 2005, la nombroj estis cetere la sekvaj (mezuritaj laŭ unuopaj vizitantoj): Yahoo News: 24,6 milionoj; MSNBC: 22,9 milionoj; CNN: 20,9 milionoj; AOL: 14,7 milionoj; Internet Broadcasting Systems (IBS, kiu redissendas sur Interreto temojn produktitajn por la ĉefaj televid-ĉenoj): 12,9 milionoj; Gannett: 11,5 milionoj; New York Times: 10,9 milionoj; Tribune Newspapers: 10,5 milionoj; Knight Ridder digital: 9,9 milionoj; USA Today: 9,9 milionoj.*
Novaj gigantoj, kiel Yahoo, AOL kaj IBS, ja atingis, sur la listo, la grandajn televid-retojn, la kablo-ĉenojn kaj la grupojn de la papera gazetaro. Sed ili apenaŭ alportas specife proprajn enhavojn. S-ro Gene Kimmelman, direktoro de la Unio de Konsumantoj, resumas: “Interreto estas bonega informofonto. Eta nombro da konsumantoj dependas de ĝi. Sed kiam la FCC demandis ilin, kien ili iras, la duono respondis: “televido.com“. Poste, la plej granda nombro elektis “papera gazetaro.com“. Ili dependas do de la samaj informfontoj, certe per nova teĥnologio kaj per nova komunikilo, sed tio apenaŭ alportas pli da opini-diverseco.“*
La grandaj komunik-entreprenoj, kiuj konceptis rafinitajn planojn por orienti la interret-trafikon al siaj teksejoj, estas senlime malpli entreprenemaj rilate originalajn enketojn, aparte sur loka nivelo. La esenco de iliaj enhavoj resumeblas per repreno aŭ reskribo de agentejaj depeŝoj aŭ de vidpunktoj jam aperintaj aliloke. La gazetoj mem uzas pli ofte la Teksaĵon por redisvastigi siajn artikolojn ol proponi dialogajn enhavojn aŭ aŭdvidajn produktojn.
La nove venintaj, kiel Yahoo, AOL aŭ IBS, dependas preskaŭ ekskluzive de la informoj produktitaj de la aliaj komunikiloj. La etaj sensukaj tekstoj de la agentejoj, kiel en Usono Associated Press kaj Reuters, prezentas tiel preskaŭ tri kvaronojn de la enhavoj de ABC.com kaj preskaŭ tri kvinonojn de tiuj de Fox.com kaj de MSNBC.com. Eĉ gazetaraj entreprenoj tiel prestiĝaj kiel la New York Times kaj la Washington Post uzas intense agentejajn depeŝojn por oferti realtempajn informojn al la uzantoj de iliaj teksejoj. Kun la risko dissendi enhavojn de malpli alta kvalito ol tiuj de siaj paperaj eldonoj.
La grandaj komunikilaj entreprenoj tiel transformis la vastajn spacojn de Interreto en enorman resonkeston kie identaj tekstoj eĥas de unu teksejo al alia sen ke la originala ĵurnalismo gajnas per tio. La mastrumantoj de la ĉefaj teksejoj, ne disponante pri ekonomia modelo por Interreto, eĉ tendencis redukti la nombron da profesiuloj kiuj laboris tie ĉe taskoj de eldonado, de reskribo kaj de esplorado de enhavoj inter 2003 kaj 2004. Rezulto: preskaŭ 60% de agentejaj depeŝoj estis enretigitaj simple tiaj. Analizinte preskaŭ du mil artikolojn publikigitajn de la naŭ precipaj teksejoj, la PEJ konkludis ke “la enhavo kiun ili ofertas en la Teksaĵo, kvankam ĝi kreskis en kvanto, aktualeco kaj teĥnika rafiniteco, restas grandparte ia kadavrejo por depeŝoj, duarangaj temoj kaj reutiligitaj maten-gazetoj”.*
Pro manko da ĵurnalistoj kiuj kontrolas la informojn, eldonas aŭ aldonas enketajn elementojn al la jam formatitaj enhavoj, la enreta informo mankas je fidindeco. La nombro da falsaj novaĵoj kiuj cirkulas en Interreto estas tiom ke la legantoj komencas malfidi ilin, almenaŭ se ili ne venas de komunikilo juĝata fidinda, ĝenerale temas pri instalita gazetara entrepreno. Kompreneble, Interreto ne havas monopolon pri mensogoj aŭ pri orientita ĵurnalismo. La skandaloj kiuj implikis la tipajn erarojn aŭ falsaranĝojn de Jayson Blair kaj Judith Miller (The New York Times), de Stephen Glass (The New Republic), de Jack Kelley (USA Today), por citi nur tiujn ekzemplojn, pruvis ke la plej famaj gazetoj estis neniel ŝirmitaj kontraŭ krudaj perfortoj de la etiko proklamita de la metio. Sed, en tiaj kazoj, la internaj enketoj kaj la severo de la deciditaj sankcioj atestis pri deziro respektigi certajn profesiajn normojn.
Kiu ajn krozis sur la Teksaĵo scias ke la plej multaj “etaj” teksejoj proponas pli da komentoj ol da enketoj, kaj ke ili konformiĝas nur tre proksimume al la ĵurnalistikaj reguloj proklamitaj de la profesio. Kie Wal-Mart kaj ĝia entrepreno de publikaj rilatoj Edelman trovis la komunikilojn pretajn publikigi, kelkfoje laŭvorte, la reklamvendajn komunikaĵojn de la entrepreno pri, ekzemple, ĝia rolo en la helpoj por la viktimoj de la uragano Katrino? Kie disvastiĝis la “informo” pri la judoj kiuj estus organizintaj la atencojn de la 11-a de septembro kaj avertintaj siajn samreligianojn dungitajn ĉe la World Trade Center ke ili ne iru labori tiun tagon? En la Teksaĵo.*
Tio okazas tiom ke eĉ Dan Gilmor, kies libro We the Media (“Ni, la komunikiloj”) proklamas la revoluciajn potencialojn de la “civitkonscia ĵurnalismo”, koncedas: “Por la manipulistoj, la friponoj kaj ĉiuspecaj ŝercemuloj, Interreto estas la komunikilo falinta el la ĉielo.” Kaj li timas ke la suspektoj naskitaj de la superabundo de elektronikaj rakontaĉoj instigos la krozantojn serĉi la “verajn” novaĵojn en la teksejoj de la ĉefaj “markoj” de informo, kio ampleksigus ankoraŭ ties influon: “La torento da malmulte fidindaj informoj kiun oni trovas en la Teksaĵo povus havi la paradoksan efikon fortigi la grandajn komunikilojn, ĉiukaze post mallonga tempo.”*
Pli ol unu fojon, profesiaj ĵurnalistoj estis implikitaj en eraro ĉar ili reprenis informojn kiujn ili estis trovintaj en Interreto. En decembro 2005, ekzemple, Julie Cart, de la Los Angeles Times, legis ke la guberniestro de Vajomingo, s-ro Dave Freudenthal, estis lezinta la leĝon pri protekto de la endanĝeritaj specioj rifuzante reenkonduki en sian ŝtaton minacatan specion de lupoj. Li estus deklarinta ke Vajomingo “konsideras nun ke la lupo estas nenio pli ol federacia hundo” sen ajna leĝa protekto. La Los Angeles Times publikigis la novaĵon titolpaĝe antaŭ ol malkovri ke temis pri aprilŝerco enretigita de iu kiu neniam estus imaginta ke lia ŝerco aperos en la titolpaĝo de unu el la plej respektataj presorganoj de la lando. Sekvan tagon, tiu ĵurnalo apartenanta al la grupo Tribune, kiu estis maldunginta tre grandan nombron da ĵurnalistoj, publikigis korekton koncedante esti “malprave atribuinta” eldiron al la guberniestro de Vajomingo...
Kelkfoje, tiaj falsaĵoj trovas eĥon en elektokampanjo. Dum televida debato, en oktobro 2000, inter s-rino Hillary Clinton kaj s-ro Richard Lazio, ambaŭ kandidatoj por senatora seĝo de Novjorko, la ĵurnalistino de la loka televidstacio WCBS-TV, Marcia Kramer, postulis ke la du konkurentoj respondu al la sekva demando: “Kiu estas via pozicio pri la federacia leĝo 602P?” Post kiam s-rino Clinton, konfuzita, balbutis: “Mi havas eĉ ne la plej etan ideon pri kio estas tio”, la ĵurnalistino replikis: “Nu bone, mi diros al vi. Tiu leĝpropono, debatota de la Kongreso, disponas ke la poŝto povos pagigi al la uzantoj de retpoŝto kvin cendojn [0,4 centonojn de eŭro] por ĉiu sendita mesaĝo, dum la poŝto faras eĉ nenion apartan. Sed ĝi esperas tiel akiri ion por kompensi deficiton de 230 milionoj da dolaroj jare kiun ĝi atribuas al la multiĝo de retmesaĝoj. Por privatulo kiu sendas dek retmesaĝojn tage, tio kostus 180 dolarojn jare. Mi demandas min do ĉu vi voĉdonus favore al tiu leĝpropono.” La du kandidatoj tiam montris sian kontraŭon al tia projekto, kaj la respublikano Lazio vidis en ĝi “ekzemplon por la raba mano de ŝtato kiu provas sen ajna pravo akapari monon de la impostpagantoj”.
Oni imagas ke la debatantoj estis konfuzitaj. Sed ili havis nenian kialon por konfuziĝo pro la leĝpropono 602P, unu el la legendoj plej disvastigitaj en la Teksaĵo. Aro da precizigoj donis al ĝi ian krediton: la leĝo estus proponita de (imagita) parlamentano nomata Tony Schnell kaj tuj subtenata de ĉefartikolo (tute same fiktiva) de la gazeto Washingtonian, dum kontraŭis ĝin kabineto de advokatoj (kiu ne ekzistas), lokita en preciza adreso (sen reala ekzisto). Sennombraj retmesaĝoj kaj interretaj teksejoj tamen avertis kontraŭ tiu trompaĵo. Ĉe WCBS-TV, neniu atentis tiujn avertojn (vidu ankaŭ la artikoleton “For la glasojn el polistireno!”).
En la plej multaj urboj, enretaj projektoj malfermas tamen novan spacon al enketoj kiujn la tradiciaj komunikiloj ignoras. Kelkfoje ili preterpasas la lokan gazetaron en ties tereno kiun bone esplori tiu jam ne havas la ĵurnalistikajn resursojn. En Novjorko, ekzemple, neprofitcela esplorcentro kiu ludas ankaŭ la rolon de premgrupo, la Citizens Union Foundation, lanĉis en septembro 1999 la Gotham Gazette. Tiu Interret-teksejo ofertas “kompletan portalon por ĉiuj kiuj interesiĝas pri la publikaj politikoj kaj pri la agado de asocioj“. Kun kvinpersona skipo kaj jara buĝeto de 500.000 dolaroj, financata de subvencioj kaj donacoj, Gotham Gazette publikigas ĉiutage: resumon de aktualaĵo, kun ligiloj kiuj ligas ĉiun informon al sennombraj novjorkaj komunikiloj (ĵurnaloj, semajngazetoj, monatgazetoj, interret-teksejoj); originalajn raportaĵojn pri asociaj, kulturaj projektoj kaj pri diversaj politikaj demandoj; vidpunktojn redaktatajn de multege da elektitoj, de universitatanoj kaj de ĵurnalistoj; agendon de la agadoj de la urbo; libro-recenzojn; anoncetojn; rubrikon kiu klarigas la urban buĝeton; dialogajn kartojn; video-ludojn kiuj simulas solvendajn problemojn de urba mastrumado; ligilojn kun la plej aprezataj blogoj de la urbego, ktp.
Unu el tiuj blogoj, Gothamist, pritraktas ankaŭ la lokan politikon, de la urba elekto ĝis la strikoj ĉe publikaj transportoj. Ĝi resumas kaj komentas la gazetar-artikolojn. “Nia teksejo bone funkcias nur ĉar la urbo disponas pri multego da komunikiloj. Nia “metapritrakto“ dependas de ili“, klarigas ĝia kunfondinto, s-ro Jake Dobkin, antaŭ ol precizigi: “Ni havas niajn tentaklojn ĉie. Ĉiu kvartalo de Novjorko havas almenaŭ unu el niaj legantoj; ili ludas gravan rolon en la produktado de enhavoj. Ofte ili sendas al ni komentojn, precizigojn. Kiam ekbrulas incendio en Manhato, ni estas kapablaj, en la sekvaj minutoj, dissendi la fotojn per Interreto.“
Tiuj novaj komunikiloj de Novjorko konsistigas aldonan fonton de lokaj informoj por loĝantaroj jam bone servataj tiurilate pro la multego kaj kvalito de tradiciaj komunikiloj. Ilia sukceso ŝuldiĝas ofte al tio ke ili povas delogi anoncistojn kiuj deziras celi junan kaj bonstatan publikon. Cetere, en la resto de la lando, la loĝantaroj kiuj plej bezonus fontojn alternativajn al tiuj de la dominantaj komunikiloj estas ankaŭ la malplej kapablaj aliri ilin.
En septembro 2005, en Vaŝingtono, du viroj estis murditaj je kvardek-kvin minutoj da intervalo, unu en riĉula strato, la alia en malriĉa kvartalo de la sudorienta parto de la ĉefurbo. La unua murdo estis raportita de la Washington Post en artikolo de kvincent-dudek-ok vortoj, la dua rajtis nur je notico de kvindek-ses vortoj. Sed la historio ne haltas tie. Ĉar, en tiu lasta kazo, la loĝantoj ankaŭ ne disponis pri blogoj, pri interret-forumoj kiuj ebligus al ili organizi kolektiĝojn, postuli pli bonajn urbajn servojn kaj pli da protekto. La unuaj povis aliri la Teksaĵon, tiuj de la sudoriento havis nenian lokon por iri.
Tiom longe kiom la aliro al Interreto kaj la kapablo starigi teksejon ne estos pli egalece distribuitaj en la socio, la elektronika registaro, la forumoj de kvartaloj kaj la blogoj povus, inverse al tio kion ĝiaj konstruintoj esperis, pliakrigi la “socian frakturon“, doni novajn fontojn al jam privilegiitaj civitanoj, ebligante al ili partopreni en demokratiaj institucioj aŭ valorigi siajn rajtojn ĉe la aŭtoritatoj.
La demandoj naskitaj de la ĝeneraliĝo de Interreto memorigas al ni aferon kiun la historiistoj eldiras jam de generacioj: novaj teĥnologioj neniam eliminas la neceson koncepti leĝajn disponojn por malhelpi ekzemple ke eta nombro da gigantaj entreprenoj dominu la merkaton kaj turniĝu prioritate al la plej favorigitaj loĝantaroj.
Eric KLINENBERG.