Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ĈU ESTAS SAĜE lanĉi en la komunikiloj alarmon surbaze de informoj malkovritaj en nekonata, sed ŝajne respektinda teksejo? En marto 2004, la urba konsilantaro de la kalifornia Alisa Viejo alarmiĝis pro raporto pri la danĝeroj de “monoksido de dihidrogeno“, tiom ke ĝi debatis pri la utilo malpermesi la polistirenajn glasojn kies produktado implikas tiun ĥemian produkton. Estas vere, ke la teksejo www.dhmo.org estas tre alarma:
“Monoksido de dihidrogeno (DMHO) estas senkolora, senodora, sengusta, kaj ĝi mortigas milojn da homoj ĉiujare. La plimulto de tiuj forpasoj estas rezulto de akcidenta enspiro de DHMO, sed la danĝeroj de monoksido de dihidrogeno ne haltas tie. Iom daŭra elmetiĝo al ĝia solida formo kaŭzas seriozajn damaĝojn por la organismo (histo). La simptomoj de ripeta engluto de DHMO etas ekscesa ŝvitado kaj urinado, kaj kelkfoje sento de pufiĝo, de naŭzo, de vomemo. La manko de DHMO kaŭzas la certan morton de tiuj kiuj fariĝis dependaj de ĝi.“*
Pli ol tri milionoj da homoj vizitis tiun teksejon kiu instruis ilin pri “DHMO kaj kancero“, “La efiko de DHMO sur la medio“ kaj “Uzado de DHMO en la lakto-industrio“. La mesaĝoj estas zorgigaj — “ĉeesta en ĉiu lakto, rivero kaj oceano“, “grava elemento de acidaj pluvoj“ — ĝis la momento en kiu oni komprenas, ke monoksido de dihidrogeno estas en realo... H2O (do akvo) kaj ke la koncerna teksejo estas eduka satiro farita de profesoro pri informadiko. La urba konsilantaro de Alisa Viejo eksciis pri sia eraro ĝuste antaŭ ol voĉdoni por restrikto de ĝia komunumo uzi... akvon. Post tio, ili uzas la Teksaĵon kun pli da singardemo.
Eric KLINENBERG.