Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LA PRESITA GAZETARO trairas la plej gravan krizon de sia historio. Ne nur en Francio, sed preskaŭ ĉie en la mondo, la gazetoj, inkluzive de Le Monde diplomatique, estas frontitaj de tri jaroj al regula malkresko de sia legantaro. Tio fragiligas ĝian ekonomian ekvilibron, endanĝerigas ĝian supervivon kaj povus do, fine, minaci la plurecon de la opinioj en niaj demokratioj.
La malfaciloj kiujn ĵus spertis, ekzemple en Francio, la taggazeto Libération, estas simptomaj por alarma ĝenerala stato de la gazetaro. Se eblas determini ilin, kiuj estas ĝiaj ĉefaj kaŭzoj?
Unue, la apero de la “senpagaj” gazetoj, la “senpaguloj”. Tiu nomo estas trompa, ĉar la legantoj kredas ke la informo fariĝas sen kostoj, dum, en la kazo de la “senpaguloj”, ili pagas la koston en formo de nevidebla varbo-imposto enkorpigita en la prezo de ĉiu el la produktoj kiujn ili aĉetas. Ene de kelkaj jaroj, tiuj gazetoj ŝoviĝis al la unuaj rangoj de la listo de plej disvastigitaj gazetoj. Kun pluraj sekvoj: multaj homoj ĉesis aĉeti pagendajn taggazetojn; kaj la anoncistoj komencis koncentri sin sur la “senpagulojn”. Nu, la vendoj en kiosko kaj varbado konsistigas la du ĉefajn resursojn de gazeto, la tria estas la abonoj.
Aliflanke, Interreto, kiu taŭzas ĉiujn kulturajn praktikojn (muzikon, eldonadon, filmojn, televidon), kaj ne ŝparas la kampon de komunikado. Estas signifoplene ke la ĵusa lanĉado de la nova [franca] internacia inform-ĉeno, France 24, okazis interrete, kaj nur sekvatage per kablo kaj satelito. La nombro da personoj konektitaj interrete, por tie ĉerpi informojn, ne ĉesas kreski.* Pro tio, iuj ĉesis aĉeti gazetojn. Ankaŭ ili — kiel la legantoj de “senpaguloj” — do malplenigas la kioskojn. Tio kontribuas al malpliiĝo de tiuj* kaj aŭtomate akrigas la malkreskon de la paga distribuado de ĉiuj titoloj, kia ajn estas ilia periodeco.
Interreto fascinas per la granda nombro da disponeblaj senpagaj teksejoj, per la eblo ankaŭ krei tie sian propran esprimilon (blogon), kaj per la facilo interŝanĝi opiniojn pri ĉiuj temoj. Tia avanco, nekontestebla rilate liberecon, havas siajn limojn esprimendajn per almenaŭ du konsideroj. Unue tiu, maltrankviliga: la plej multaj kolektivoj kiuj, pere de interreto, lanĉis sin senkonsidere, kun zorgo pri partopreniga demokratio, en forte intensajn internajn diskutojn kaj debatojn, ofte retrovis sin laŭvorte diserigitaj, disdividitaj, rande de senpoveco aŭ de memdetruo.
POSTE, TIU KONSTATO de la usona esploristo Eric Klinenberg (vidu lian artikolon “La profitantoj de la miraklo Interreto”): “Interreto estis longtempe karakterizita de la senlima nombro da siaj novaj teksejoj esprimanta la diversecon de politikaj opinioj de unu flanko ĝis la alia de la spektro. Sed, nun, la plej popularaj teksejoj estas regataj de la plej potencaj komunikilaj grupoj.” Tio signifas ke, kiel ĉiam en la historio de komunikado, kiam aperas nova komunikilo — de la gazetoj de la 18-a jarcento ĝis la “liberaj radioj” de la 1970-aj jaroj kaj Interreto hodiaŭ-, ĝi donas unue la impreson larĝigi la perimetron de esprimlibereco antaŭ ol retroviĝi en la manoj de la plej grandaj monpotencoj. Kaj normaligita. Jam, la leganto-profiloj, determinitaj per uzado de serĉilo, estas vendataj al komercistoj kiuj deziras pli trafe celi siajn potencialajn konsumontojn...
En Francio, la proprieto de la grandaj komunikiloj estas koncentrita en la manoj de kelkaj industriaj kaj financaj grupoj, inter kiuj du armilfabrikistoj: Lagardère (pere de Hachette) kaj Dassault (pere de Socpresse). Tiu zorgiga konstato devas konduki la civitanojn mobiliziĝi kaj subteni, kontraŭage, la sendependan gazetaron, al kiu apartenas Le Monde diplomatique.
Ni memoru ke nia gazeto apartenas, duone (51%), al la grupo Le Monde kaj, je la alia duono (49%), al siaj legantoj kaj al la skipo kiu realigas ĝin. Tiu dua eco faras el ĝi preskaŭ unikan kazon de la gazataro ne nur franca, sed internacia. Ĝi konsistigas garantion de totala sendependeco vid-al-vide ĉiujn potencojn, politikajn, komunikilajn aŭ financajn. Forte aprezata eksterlande, tiu unika trajto cetere favoris la ekspansion de niaj internaciaj eldonoj, hodiaŭ sesdeko da, krome en tridek lingvoj.* Ankaŭ en tio, ĝi estas unika kazo en la monda gazetaro, sed kiu ne malhelpis la malkreskon de la nombro da niaj aĉetantoj en Francio, nombro de kiu dependas la financa ekvilibro de la gazeto.
POR FARI TIUN KOMUNIKILAN BATALON, Le Monde diplomatique kalkulas antaŭ ĉio kun la solidareco de siaj legantoj kaj kun tiu de la asocio Les Amis du Monde diplomatique [La Amikoj de la “Diplo”] (vidu la alvokon de la redaktejo). Kaj ĝi faras, ekde la venonta numero, plurajn iniciatojn por bone signi la komencon de tiu nova etapo. Unue, tamen restante pli ol iam ajn fidela al ĵurnalismo respektanta la faktojn, la redakta enhavo enigos temajn ennovigojn kaj novajn rubrikojn. La tuta enpaĝigo estos refarita, kaj la ĉefpaĝo modifita. Ne temas pri “nova formulo”, io kion la gazetaro lastatempe misuzis, sed pri signalo por ekmovi kaj mobilizi, kiun nia redaktejo adresas al ĉiuj siaj legantoj.
En niaj kolumnoj, per decido de la redaktejo, la parto de varbado restos limigita al 5% de niaj spezoj. Jen tre malalta nivelo se kompari ĝin kun la plej multaj aliaj titoloj (pli ol 50%, mezume). Aliflanke, la prezo — senŝanĝa de kvin jaroj — estos modifita; ĝi pasas ekde la venonta monato al 4,50 eŭroj. Tamen, la prezo por jara abono (40 eŭroj) kaj dujara (73 eŭroj) restos senŝanĝa dum kelkaj monatoj.
Aboni nian gazeton, en la momento en kiu ni faras malsimetrian komunikilan militon fronte al la gigantoj de komunikado, konsistigas samtempe agon de rezistado kaj la plej bonan manieron montri al ni vian subtenon. Ĝi estas ankaŭ engaĝiĝo favore al la libera gazetaro, al la plureco de la ideoj kaj al la vere sendependa ĵurnalismo. Ĝi estas fine la plej efika rebato kontraŭ la minaco de ununura informado.
Ignacio RAMONET.