Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fuĝo antaŭen en Oriento

EKDE LA 1-A DE JANUARO 2007, la Eŭropa Unio (EU) havas dudek-sep membroŝtatojn. La ampleksiĝo kun Bulgario kaj Rumanio kompletigas tiun okazinta en majo 2004, kiam dek landoj — du insulaj (Kipro kaj Malto) kaj ok orienteŭropaj kaj ekskomunismaj (Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio) — kuniĝis kun la ĝistiama Dek-kvinopo.

Kvankam la ekonomiaj, sociaj kaj geopolitikaj sekvoj de tiu dek-duopa ampleksiĝo de la Unio estas konsiderindaj, ĝi praktike ne estis temo de ajna serioza debato en la “malnova Eŭropo”. Ĝi vekis nenian pasion, ĉu por aŭ kontraŭ, dum la eventuala aligo de Turkio — je la horizonto de 2020! — fariĝis tereno de alfrontiĝoj, en la naciaj publikaj opinioj same kiel inter la registaroj.

Por la okcidentaj eŭropanoj ĉio okazis kvazaŭ, antaŭ ol reveni al la seriozaj demandoj, temus pri — sen tro precize rigardi al detaloj — kiom eble plej rapide seniĝi de malnova historia ŝuldo, dek-kvin jarojn post falo de la Berlina muro. Tiu sinteno preskaŭ indiferenta, escepte por denunci la kreskintajn eblecojn de sociala, imposta kaj ekologia dumpingo interne de la EU, estas aparte evidenta en la kazo de la du lastaj enirantoj, Bulgario kaj Rumanio.

Tiel, la raporto de la eŭropunia kalkulejo*, publikigita la 26-an de julio 2006 pri la plenumado de la komunuma programo Lumturo* en tiuj du landoj konstatas ke “la bonhavoj ne estis elspezitaj por tiuj uzoj al kiuj ili estis destinitaj”, kaj tio aparte pro “konstanta deficito de administraj kapacitoj, sed ankaŭ de naciaj resursoj”. Klarvorte tio signifas ke nek Bulgario nek Rumanio, manke de taŭgaj kapacitoj, jam pretas enigi en la praktikon de siaj administracioj, de siaj entreprenoj, eĉ de sia nacia leĝaro, la proksimume okdek mil paĝojn da “komunuma atingo”: tratktatoj, decidoj de la Justickortumo de la Eŭropaj Komunumoj, direktivoj, reglamentoj, decidoj.

* Vd pri tio la artikolon de Pierre Verluise, “Le programme Phare en Bulgarie et en Roumanie. Que dit la Cour des comptes? [La programo Lumturo en Bulgario kaj en Rumanio. Kion diras la kalkulejo?]”, en la riĉega dosiero “Bulgarie, Roumanie: enjeux d’une nouvelle adhésion [Bulgario, Rumanio: la problemoj de nova aliĝo]” publikigita en la teksejo Regard sur l’Est: www.regard-est.com/home/.
* En la franca: Phare. Por la periodo 2000-2004, la buĝeto de tiu programo estis je 511 milionoj da eŭroj por Bulgario kaj 1,4 miliardoj da eŭroj por Rumanio.

Tamen, pro timo esti konsiderata kiel “malbona” eŭropano, neniu registaro de la Dudek-kvinopo kuraĝis kontesti la eniron de la du landoj en januaro 2007. Ne mirige, ĉar la Konsilio estis vic-traktinta por la Komisiono ne nur la teĥnikan, sed ankaŭ politikan traktadon de la du aliĝ-dosieroj. Manke de strategia vizio (vidu la artikolon de Paul Thibaud: Kiun kurzon por Eŭropo — Impliki la naciojn en la komunan projekton), jen refoja fuĝo antaŭen en tamen ege tikla temo.

Bernard CASSEN.