Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
TUJ POST LA DUA mondmilito, la abortita projekto de Internacia Organizo pri Komerco (IOK) kaj la starigo de la Ĝenerala Akordo pri Doganaĵoj kaj Komerco (GATT laŭ la angla siglo) malfermis la vojon al iom-post-ioma ĝeneraligo de la liberkomercaj principoj je internacia skalo (vidu pri tio la artikolon de Susan George “La abortita projekto — alia organizo pri komerco”). Tiujn principojn la IOK volis moderigi per aliaj nepraĵoj, nome sociaj, sed Usono, forta pro sia kvazaŭ hegemonia pozicio rilate al siaj aliancanoj kaj al siaj eksmalamikoj (Germanio kaj Japanio), volis trudi senkondiĉan malfermon de ĉiuj landlimoj por la produktoj de ĝiaj fabrikoj kaj al tiuj de ĝiaj Holivudaj studioj kiuj produktadis plenŝarĝe. Tion ili faris en la kadro de la ok intertraktado-cikloj (rounds) de la GATT, kiuj etendiĝis de 1948 ĝis 1993. La fina akto de la lasta de ili, la ciklo nomata “Urugŭaja”, subskribita en aprilo 1994 en Marakeŝo, instituciigis la Mondan Organizon pri Komerco (MOK), funkcianta ekde la 1-a de januaro 1995.
EL TIUJ INTERTRAKTADOJ de la Urugŭaja ciklo, de 1986 ĝis 1993, oni ĉefe memoras la alfrontiĝojn pri la dosieroj de agrokulturo kaj aŭdvidaj produktoj inter Usono kaj Eŭropo, kio povis doni la impreson ke tiu lasta ciklo estis la malplej liberkomerca el ĉiuj. Tiu tute ne veras, ĉar tiuj du dosieroj estas esceptoj de regulo kiun la traktato de Romo (1957) fiksis por sia komuna komerca politiko kaj kiu legeblas kvazaŭ manifesto favore al konkurenco kaj al totala liberaligo de la mondaj interŝanĝoj. Referencante la projekton de dogan-unio — kiu efektiviĝis en 1968 — inter la membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), la artikolo 110 de la traktato estas, efektive, aparte eksplicita: “La membroŝtatoj volas kontribui, konforme al la komuna intereso, al harmonia disvolvado de la monda komerco, al la iom-post-ioma forigo de la restriktoj por la internaciaj interŝanĝoj kaj al la reduktado de doganaj baroj. La komuna komerca politiko konsideras la favoran efikon, kiun povas kaŭzi la forigo de doganaĵoj inter la membroŝtatoj, por la kresko de konkurenca forto de la entreprenoj de tiuj ŝtatoj.”
Ĉiuj postaj eŭropaj traktatoj (Unueca akto en 1986, Mastriĥto en 1992, Amsterdamo en 1997, Nico en 2000) konfirmis tiun komencan liberalan opcion, al kiu la traktato stariganta Konstitucion por Eŭropo — rifuzita de Francio kaj de Nederlando en printempo 2005 — volis doni “konstitucian” statuson.
En la intertraktadoj ĉe la MOK, la Eŭropa Unio (EU) — nomo kiu en novembro 1993 anstataŭis tiun de EEK — povas plenrajte pretendi esti la ekonomia zono samtempe plej grava de la mondo laŭ la volumeno de interŝanĝoj (pli ol 20% de la monda komerco) kaj la plej malfermita al internacia konkurenco.
LA INTERVENISMA ESCEPTO enskribita en la komuna agrokultura politiko (KAP) — la subvencioj por eksportado — kiun ĝi dividas kun Usono, estas kondamnita al malapero ekde 2013. Fakte, la Eŭropa Komisiono — kiu intertraktas ĉe la MOK nome de la dudek-sep membroŝtatoj de la EU — jam ĝoje funebris pri ĝi. Tiu estas la pagenda prezo por ke la landoj de la Sudo malfermu siajn merkatojn por la eŭropaj transnaciaj konzernoj de industrio (en la kadro de la Akordo pri la Merkat-Aliro de Ne-Agrokulturaj Produktoj, nomata AMNA, [angle NAMA]) kaj de servoj (en la kadro de la Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj, ĜAKS).* La EU tiel plene konfirmos sian lancopintan rolon de la monda liberkomerco kaj de senmanka subteno al la fakoj de la MOK, dum, por Usono, tiuj aplikendas ĉefe por la aliaj.
Bernard CASSEN.