Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA ABORTITA PROJEKTO DE KEYNZO (JOHN MAYNARD KEYNES)

Alia organizo pri komerco estis ebla...

La intertraktadoj de la ciklo de Doho de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), komencitaj en 2001, finiĝis per malsukceso. Iuj, en Eŭropo, proponas reveni al nacia aŭ regiona protektismo. Sed kial ne adapti al nia jarcento la originalan ideon de Kejnzo pri Internacia Organizo pri Komerco (IOK) kiu inkludas plendungecon kaj socian progreson en la nombron de siaj celoj?

LA TRAKTADO-CIKLO de Doho, komencita dum la ministrokonferenco de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) en la ĉefurbo de Kataro en 2001, fiaskis. La ĝenerala direktoro de la MOK, s-ro Pascal Lamy, provas senespere revivigi ĝin, sed la oponantoj al la Doha ciklo ne ĉesis argumenti dum ĉiuj intertraktadoj ke pli valoras foresto de akordo ol malbona akordo. De la komenco ĝis la fino de la (sterilaj) diskutoj, tiuj interparoladoj kreskigis la riskon favori la plej grandajn terkulturajn entreprenojn, malfortigi, eĉ detrui, la fragilajn kaj naskiĝantajn industriojn de la tuta Sudo kaj, pere de la Ĝenerala Akordo pri Komerco de Servoj (ĜAKS), ebligi al la privata sektoro ekregi la publikajn servojn.

La fiasko de Doho estas eble nur provizora, kaj ĝi ne signifas ke la fondotekstoj de la MOK, ekvalidaj en 1995, estas nuligitaj. La Akordo pri Terkulturo, la Ĝenerala Akordo pri Doganaĵoj kaj Komerco (General Agreement on Tariffs and Trade, GATT), koncernanta industriproduktojn, la ĜAKS kaj pli ol dudeko da aliaj instrumentoj estrataj de la MOK restas validaj. Sed ilia realigo estas serioze malrapidigita. Ni ĝuas spirpaŭzon, ian prokraston de ekzekutiĝo. Kaj eble pri ebleco de eliro.

Antaŭ la fiasko de tiu ciklo, multaj metis la demandon: per kio anstataŭigi Dohon? Iuj respondis ke eblas tute same demandi: per kio anstataŭigi kanceron? Sed, en la kazo de la internacia komerco, la respondo “nenio” ne estus tre sagaca. Dum foresto de kancero estas senrezerve dezirinda, la foresto de internacia komerca reĝimo lasas la kampon libera por duflankaj kaj plurflankaj akordoj pli invademaj kaj pli danĝeraj ol estas la MOK por la plej malfortaj partneroj.

Prefere ol lasi la kutimajn suspektatojn — la plej potencajn ŝtatojn kiuj sekvas laŭpaŝe siajn transnaciajn firmaojn — organizi la estonton de la komercaj rilatoj, utilas reveni al grava restrukturado de la internaciaj rilatoj kiu okazis post la dua mondmilito. Tiam, eĉ la Monda Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kies tasko estis sensacie devojigita antaŭ kvarono de jarcento, estis bone akceptitaj institucioj, kiuj, dum certa tempo, estis utilaj same por la Sudo kiel por la milite detruita Nordo.

Jam en 1942 la ideo lanĉiĝis

MULTE ANTAŬ OL revenis la paco, la brita ekonomikisto Kejnzo (John Maynard Keynes) proponis projekton kiu ĝisfunde novigis la regulojn de monda komerco. Li proponis la starigon de Internacia Organizo pri Komerco (IOK), apogita de internacia centra banko, la Internacia Unio de Kompensado (IUK). La IUK devis emisii mondan valuton destinitan al komerco, la bankoron. Kvankam nek la IOK nek la IUK enmondiĝis, utilas pripensi kio estus alia, se ili aperintus. Ĉar ilia apero sendube kondukintus al pli racia mondo, kun komerca sistemo servantaj al la bezonoj de la loĝantaroj de la Nordo kiel de la Sudo.

Kun la IOK kaj la IUK, neniu lando povintus suferi enormajn deficitojn, kiel hodiaŭ Usono (716 miliardoj da dolaroj en 2005), aŭ komercajn plusojn same enormajn, kiel Ĉinio. La premega ŝuldo de la tria mondo kaj la politikoj de struktura alĝustigo aplikataj de la Monda Banko kaj de la IMF estus nepenseblaj en la kadro de tia sistemo. Certe, tiu plano ne forigus la kapitalismon, kaj ĝi meritus senpolvigon, flikadon ĉe la randoj. Sed, koncerne la fundon, ĝi restas aktuala.

Antaŭ ol reveni sur la detalo de la reguloj kiujn starigus la IOK, necesas precizigi kial tiu institucio neniam fondiĝis. La kutime donita klarigo estas ke la usonanoj ne volis ĝin, kio estas vera, sed ne sufiĉa. Aliaj politikaj kialoj klarigas tiun malsukceson.

Usono kaj Britio komencis intertrakti pri tiu akordo multe antaŭ la militfino; Kejnzo esprimis la ideon pri ĝi jam en 1942. La britoj difinis ĝin oficiale en la konferenco de Bretton Woods, en julio 1944 (prezidata de Kejnzo). Sed, ekde tiu momento, la usonanoj, konforme al la sento de siaj grandaj industriistoj, estis malpli entuziasmaj. Ilia ĉef-intertraktisto, Harry Dexter White, proponis anstataŭe la Mondan Bankon kaj la IMF.* La usona Kongreso poste ratifis la kreadon de tiuj du institucioj, kelkfoje nomatajn “institucioj de Bretton Woods”. La IOK devis atendi.

* La verko de George Monbiot, The Age of Consent (Flamingo, Londono, 2003), kontraŭdiras la aserton kutime agnoskitan laŭ kiu Kejnzo mem prezidis la koncepton de la Monda Banko kaj de la IMF. Laŭ la historiisto Armand Van Dormael, aŭtoro de Bretton Woods: Birth of a Monetary System (Palgrave Macmillan, Londono, 1978), Monbiot klarigas efektive ke Kejnzo, kvankam li sukcesis atingi kelkajn koncedojn flanke de la usonanoj, antaŭdiris ke la IMF kondukos al nepageblaj ŝuldoj. La ekonomikisto fine akceptis la usonajn proponojn ĉar li preferis sistemon kun reguloj ol senregulan sistemon, sed li ne estis kontenta pri la rezulto.

La Unuiĝinta Naciaro (UN) aperis en 1945. Ĝia ekonomia komponanto, la Ekonomia kaj Socia Konsilio, EKOSOK (Economic and Social Council, Ecosoc) estis taskita de la usona kaj brita proponoj starigi IOK. En 1946, la EKOSOK kunvokis la Konferencon de Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Dungo kun la celo ekzameni la proponojn.* Antaŭ ol tiu konferenco kunvenis, Usono aplikis al la internacia komerco metodon de du rapidecoj, organizante renkontiĝon rezervitan al la dudek-du membroŝtatoj de la UN same kiel Vaŝingtono dezirantaj senatende liberaligi la komercon. Tiuj regnoj kunvenis en paralela forumo destinita projekti ian provizoran disponon — almenaŭ tiam konsiderata tia.

* Ni substreku tiun nomon, ĉar la MOK ĉiam eksplicite rifuzis interesiĝi pri dungo.

Subskribita en 1947, la GATT ekvalidis sekvajare. Ĉiuj partoprenantoj atendis ke la GATT fariĝu parto de la IOK, kiu estos permanenta instrumento. Pro tio ili donis al la GATT nur limigitan institucian aparaton. Sekvajare la ĉarto de la IOK estis finita kaj decidita en la konferenco de Havano, por tio oni ĝenerale nomas tiun dokumenton Ĉarto de Havano (ĝia reala nomo estas ĉarto de Havano instituciiganta Internacian Organizon pri Komerco).*

* En sia verko Trade and the American Dream: A Social History of Postwar Trade Policy, University Press of Kentucky, Leksingtono, 1996, Susan Ariel Aaronson detale pritraktas tiun historion.

La projekto implicanta la IOK neniam realiĝis, ĉar ĝi tre rapide perdis siajn ĉefajn politikajn apogojn. Kejnzo porpasis en 1946; la usona ministro pri eksterlandaj aferoj (“ŝtatsekretario”) Cordell Hull, kroma partizano de la IOK, forlasis siajn oficojn pro san-kialoj iomete antaŭ la fino de la milito; la entuziasma etoso kiu regis en Bretton Woods, kiam oni “remodlis la mondon”, estis pasinta. La izoliteco de multaj usonanoj kaj de iliaj elektitoj en la Kongreso ludis tiusence, des pli ke la komerca mondo estis pli opona al la IOK juĝata foje tro protektisma, foje maltro. La usona ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj tiu pri financoj okupiĝis prioritate pri la Marŝalplano kaj pri starigo de diversaj duflankaj traktatoj pri reciproka komerco. Cetere, malfacila prezidant-elekto anonciĝis en 1948, kaj neniu el la du grandaj partioj deziris ĵeti konfuzon per disputata internacia traktato. Pli ĝenerale, la malvarma milito jam komencis kaj rilativigis la intereson por la IOK kaj ĝian urĝon por la usonaj politikistoj kaj oficistoj.

Post reelekto, en novembro 1948, la prezidanto Harry Truman ja prezentis la ĉarton de la IOK (nomatan “de Havano”) al la Kongreso, sen konvinko, sed la leĝdonantoj, kiuj devis ratifi ĝin, eĉ ne zorgis pri submeti ĝin al voĉdonado. Aliflanke, la GATT supervivis, ĉar, konsiderata “provizora”, ĝi entenis praktike nenian institucian aranĝon. Siamaniere ĝi funkciis sufiĉe bone, ĉar, dum jardekoj, ĝi malaltigis la doganaĵojn de mezume 50% al mezumo de 5% — malgraŭ la persisto de tre altaj dogantarifoj en multaj landoj. La GATT organizis ok ciklojn de intertraktado pri liberaligo de komerco, kies lasta, la ciklo de Urugŭajo, preparis la multe pli ambician akordon pri la MOK. Tiuj komercaj akordoj similis preskaŭ neniel al tio kion Kejnzo esperis. La MOK estas ankoraŭ pli malproksima de tio.

Dum la MOK havas nenian ligon kun la UN kaj, sekve, agnoskas neniun de ĝiaj leĝaj instrumentoj, inkluzive de la Universala Deklaro de Homrajtoj de 1948, la ĉarto de la IOK komencas per referenci tiun de la Unuiĝinta Naciaro. Plendungeco, socia progreso kaj disvolvado troviĝas inter ĝiaj celoj.

La tuta dua ĉapitro de la ĉarto traktas pri la rimedoj por malhelpi senlaborecon kaj subdungecon. Kontraste al la MOK, muta pri la temo, la IOK akcentas justajn labornormojn kaj plibonigon de la salajroj. Ĝi devigas la kunlaboradon kun la Internacia Labor-Organizo (ILO). Indas memorigi ĉi tie ke la monda sindikata movado dum la ses jaroj, kiuj sekvis la starigon de la MOK, provis atingi “socian klaŭzon”, tre mildigitan version de la principoj kiuj troviĝis en la IOK. Fine, la sindikatoj rezignis ĝin post la ministrokonferenco de Doho en 2001.

La ĉarto de la IOK preskribas dividon de kompetentoj kaj de teĥnologioj; ĝi precizigas ke la eksterlandaj investoj ne povas “servi kiel bazo por enmiksiĝo en la internajn aferojn” de la membroŝtatoj. Al la plej malriĉaj landoj, al la plej malfortaj, estas eksplicite permesite uzi intervenismon kaj “protektismon” por certigi sian rekonstruadon kaj sian disvolvadon: “La helpo en formo de protektaj disponoj estas pravigita”, eldiras la ĉarto.

Speciala ago “destinita subteni la disvolvadon de aparta industrio por transformado de baza produkto de la teritorio” estas tute aparte stimulata. Aliaj klaŭzoj de la ĉarto, multaj, pritraktas bazajn produktojn kaj zorgas pri protektado de la etproduktistoj. Registaraj fondusoj povas stabiligi la prezon de bazaj produktoj de unu jaro al alia, kaj la IOK rekomendas cetere la “antaŭgardon de la elĉerpeblaj naturresursoj”. Konsiderataj en sia tutaĵo, la disponoj pri bazaj produktoj, kaj destinitaj stimuli la intertraktadojn inter la membroŝtatoj kiuj produktas ilin, kondukas, dirite ne eksplicite, la IOK al stimulado de karteloj de produktistoj de bazmaterialoj, kiel la Organizon de Petroleksportaj Landoj (OPEP). Same kiel ĝi instigis tiujn produktistajn ŝtatojn transformi siajn krudmaterialojn en sia nacia teritorio por tie aldoni valoron.

Verda lumo por subvencioj

ANSTATAŬ TIO, LA prezo de bazproduktoj malkreskis. Laŭ la Konferenco de Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), inter 1977 kaj 2001, la jara prezmalaltiĝo estis je 2,6% por nutraĵaj produktoj, je 5,6% por tropikaj trinkaĵoj, kaj je 3,5% por oleecaj produktoj kaj oleoj. Nur la metaloj, kiuj, kontraste al la nutraĵoj kaj trinkaĵoj, estas neniam fabrikataj de etproduktistoj, rezistis pli bone, falante nur je 1,9% jare, kio tamen signifas senteblan malaltiĝon de la enspezoj por la koncernataj landoj.

Kontraste, ankaŭ tie, al la validaj dispozicioj, la ĉarto de Havano permesas la ŝtatan helpon por la nacia industrio, pere de subvencioj aŭ publikaj mendoj. Ĝi rezervas al la filmoj de nacia deveno parton de la kinarta merkato. Ĝi permesas al la subskribintaj landoj protekti sian kampkulturon kaj sian fiŝkaptadon. Nu, unu el la plej akraj bataloj dum la Doha ciklo, kaj kiu kaŭzis ties fiaskon, temis pri la subvencioj al kampkulturaj eksportadoj. La IOK specife malpermesas subvencii produktojn sur eksterlandaj merkatoj “je prezo malpli alta ol tiu postulata de [propra-]nacia aĉetanto”. En kazo de financaj malfacilaĵoj, la ŝtatoj povas limigi siajn importadojn, sed ili devas fari tion proporcie al sia problemo kaj doni justajn kvotojn al siaj antaŭaj liverantoj.

Koncerne la instituciajn dispoziciojn, tiuj de la IOK estas simplaj kaj demokratiaj. Ĉiuj ŝtatoj invititaj al la Konferenco de Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Dungo estas aŭtomate ĝiaj membroj, la aligo de novaj membroj estas poste aprobota de la Konferenco. Ĉiu membro disponas pri unu voĉo (dum ĉe la Monda Banko kaj ĉe la IMF la voĉoj estas proporciaj al la financaj kontribuaĵoj; pro tio, Usono povas tute sola bloki gravan decidon). Membro kiu havas kotizo-ŝuldojn ĉe la Unuiĝinta Naciaro perdas sian voĉdonrajton, kio signifas ke en la IOK Usono ofte ne povintus voĉdoni dum dudeko da jaroj...

Koncerne la “regadon”, la membroj de la IOK elektas plenumkonsilion de dek-ok membroj, el kiuj ok venas de landoj “kies ekonomia graveco kaj la partopreno en la monda komerco estas konsiderindaj”, la dek aliaj reprezentas diversajn regionojn kaj diversajn tipojn de ekonomio. La voĉdonadoj okazas je simpla plimulto aŭ, en certaj kazoj, je du-triona plimulto. La malkonsentoj estas solvataj per konsultadoj; se tiuj malsukcesas, ĉiu membro rajtas submeti la aferon al la plenumkonsilio, kiu povas permesi al la malutiligata lando fari reprezaliajn disponojn.

Tiuj klopodoj destinitaj starigi novan komercan ordon estis faritaj en mondo kiu ankoraŭ baraktis por eliri el la militaj ruinoj. Neniu — aŭ preskaŭ neniu-, escepte de Usono, disponis pri bonaj financoj. La Marŝalplano havis ankaŭ la celon preventi novan recesion per relanĉado de la komerco inter Usono kaj Eŭropo, sen kio Vaŝingtono timis ke la usona maŝino rapide produktus multe tro ol ĝi povus esperi trovi pagipovajn konsumontojn.

Sed kiel fari por ke ĉiu releviĝu kaj rekomencu produkti, komerci? Kejnzo formulis sian solvon komence de la 1940-aj jaroj. La milito estis parte kaŭzita de komercaj politikoj kiuj provis ĉiuj tranĉi la herbon sub la piedoj de la najbaroj vendante malpli kare ol ili, tiel ke ĉiu eniris furiozan konkurencon por trovi la samajn vendeblecojn. La aŭtoro de La ĝenerala teorio pri dungo, interezo kaj valuto [— do, Kejnzo —] volis certigi ke neniu povu iam ree akapari ĉiujn merkatojn kaj tiel akumuli enormajn komercajn plusojn. Lia solvo nomiĝis do la IOK, tiu nova centra banko de la centraj bankoj, kiu devis emisii la mondan monon destinitan por komerco, la bankoron.

La sistemo estis supozata funkcii jene: la eksportoj enigas bankorojn, la importoj eligas ilin. La celo estas ke fine de la jara librotenado kun la IOK estu nek plusoj nek deficitoj, sed saldoj proksimaj de nulo. Fiksa ŝanĝokvoto, sed alĝustebla rilate la bankoron, devis esti asignita al la valuto de ĉiu lando. La ennovigo de Kejnzo estis agnoski ke la landoj kun tro da bankoroj perturbas la sistemon same kiel tiuj kiuj ne havas sufiĉe da ili — alivorte, ke la kreditoroj minacas la stabilecon kaj la prosperon tute same kiel la ŝuldantoj.

Sed kiel eblis devigi la landojn serĉi saldon proksiman de nulo kaj konservi ĝin? La metodo estis genia. Kiel centra banko kaj emisianto de la nova mono, la IOK devis doni al ĉiuj ŝtatoj facilaĵojn de kaso, precize kiel la bankoj kun privataj klientoj. La permesita negativaĵo devis ekvivalenti al la duono de la meza valoro de la komercaj transakcioj realigataj de lando dum la kvin antaŭaj jaroj. Ĉiu lando kiu altigas la negativaĵon pli ol permesitan devus pagi interezojn pri la diferenco. La ŝuldantoj estis tiel devigataj pagi por siaj deficitoj, sed, kaj jen la granda trovaĵo, la kreditoroj — la ŝtatoj kiuj registras plusan pago-bilancon — devintus ankaŭ pagi interezojn pri siaj plusoj. Ju pli altis unu aŭ alia, des pli kreskis la interezo-kvoto.

Krome, la ŝuldolandoj estis devigataj devaluti sian valuton por malaltigi la prezon de siaj eksportoj kaj igi ilin pli logaj. La plusaj landoj devis fari la malon, altigi la valoron de sia valuto por ke iliaj eksportoj estu pli multekostaj kaj malinstigaj. Se plusolando ne reduktus sian pluson, la OIK konfiskus la sumon je kiu ĝi estis pli alta ol la permesita negativaĵo por meti ĝin en rezervan fonduson. Kejnzo planis ke tiu fonduso servu al financado de internacia polica trupo, al helpaj operacioj en kazo de katastrofoj, kaj al aliaj disponoj profiteblaj por ĉiuj membroŝtatoj.

La aranĝo estis lertega. Por eviti pagon de interezoj aŭ, pli malbone, konfiskadon de mono, la plusaj ŝtatoj rivalintus por importi pli el la ŝuldoŝtatoj. Kaj, ĉar la ŝuldoŝtatoj vendis pli, tio favorus la komercan ekvilibron. Ludo en kiu ĉiu gajnas... Kreskego de internacia komerco, garantioj por la laboristoj, pli granda kaj pli bone dividita prospero, pli pacaj rilatoj, kromkvanto de fondusoj investitaj en disvolvado de malriĉaj landoj, kiuj ne akumulintus ŝuldojn kiel hodiaŭ.

Sed tiu projekto de Kejnzo ne sukcesis. Kaj la postmilita mondo, kian li imagis, neniam aperis. La politikoj de struktura alĝustigo de la Monda Banko kaj de la Internacia Mon-Fonduso, siavice, okazigis enormajn detruojn; la triamonda ŝuldo, enorma, estas neniam repagota; Wall Street decidas anstataŭ demokratie elektitaj registaroj pri realigotaj politikoj (tiom ke landoj kiel Argentino ribelas); la reguloj de la monda komerco ne profitigas la plej malriĉajn landojn; la egoismo de la riĉuloj kreskis en la sama mezuro laŭ kiu ili riĉiĝis.

Kiel fari la justan komercon realaĵo, dum la MOK kaj ĝiaj reguloj jam ekzistas? George Monbiot pensas ke la enŝuldiĝinta Sudo povus flirtigi siajn 26.000 miliardojn da dolaroj da ŝuldoj kiel ian atomminacon kontraŭ la monda financ-sistemo se tiu ne konsentas pri starigo de IOK. La Sudo povus ankaŭ starigi sian propran Kompens-Union, pli modestan ol tiun komence planitan — kial Latinameriko ne estu la unua kontinento kiu realigas tian projekton? Nova registaro, en Francio ekzemple, povus eĉ, eble, meti ĝin en sian programon — oni vidis jam pli strangajn aferojn... Sed antaŭ ol detaligi la meĥanismojn, utilas kompreni ke nenio postulas ke ni reinventu la radon de la komerco. Kejnzo jam pasis tie...

Susan GEORGE.