Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA SANKTEGA DEMOKRATIO

Voĉdonu blanke!

La Lucidité [La klarvido], de José Saramago. Tradukita el la portugala al la franca de Geneviève Leibrich, Seuil, Parizo, 22 eŭroj.

Jen libro kiu ne povus esti pli trafa en ĉi-periodo de elektokampanjo en Francio. Maltrankviliga libro, ĉar ĝi eligas nin el nia intelekta komforto. José Saramago volonte uzas alegoriojn por denunci la meĥanismojn kaj konsekvencojn de novliberalismo. Tiel, en lia antaŭa romano, L’Aveuglement [La blindiĝo], viro haltas ĉe ruĝa trafiklumo kaj subite troviĝas blinda. Jen unua signo de “blanka blindeco” kiu disvastiĝas fulmrapide. Por Saramago tio estas okazo inviti nin al pripensado pri memmortigo de la demokratio. En La Lucidité [La klarvido], tiu kritiko daŭras: “La okcidentaj demokratioj estas nur la politikaj fasadoj de la ekonomia potenco. Fasado kun koloroj, flagoj, senĉesaj paroladoj pri la sanktega demokratio. Ni travivas epokon en kiu ni povas diskuti pri ĉio. Kun tamen unu escepto: la demokratio. Ĝi estas tie, jen firma dogmo. Ne tuŝu, kiel en la muzeoj. La elektoj fariĝis prezentado de absurda komedio, honta, kie la partopreno de la civitano estas malfortega, kaj en kiu la registaroj estas la politikaj komisaroj de la ekonomia potenco”.

Al kio servas voĉdoni por tiu aŭ alia kandidato se, kiam li enpotenciĝas, li forgesas siajn promesojn? Tiuj, oni scias tion ekde Guy Mollet, engaĝas nur tiujn kiuj aŭskultas ilin. Sed hodiaŭ restas al ni tamen la ebleco voĉdoni blanke. Jen kion faris la loĝantoj de sennoma vilaĝeto, sendube portugala, kiu devis elekti siajn reprezentantojn.

Spite al fivetero la plej multaj loĝantoj de la portugala vilaĝo decidas plenumi sian civitanan rajton, sed ili faras tion en neatendita maniero: pli ol 70% de la elektantoj voĉdonas blanke. Neniu atendis tion: la validaj voĉoj atingas eĉ ne 20%. La registaro estas konfuzita: ĝi suspektas organizitan konspiron de subfosa grupo, eĉ internacian anarĥiistan komploton. Timante ke tiu “blanka pesto” infektos la tutan landon, ĝi decidas reorganizi la voĉdonadon. Sed la maltrankvilo de la politikistoj kontrastas kun la sereneco de la voĉdonantoj. Miloj da homoj de ĉiuj aĝoj, de ĉiuj ideologioj kaj de ĉiuj sociaj kondiĉoj komprenis ke voĉdoni blanke ne signifas sindeteni. Ili montras denove sian malkontenton kun la partioj kaj la politiko kaj ili rifuzas partopreni en maskerado kiu legitimas la establitan potencon: ĉi-foje estos 80% da blankaj voĉoj. Vera revolucio.

Kaj la parabolo pri la demokratia trompado daŭras: La aŭtoritatoj trudas cenzuron kaj dekretas sieĝostaton; la registaro forlasas la ĉefurbon, organizas “ĝeneralan retiriĝon” de la publikaj servoj, taskas grupon de nutraĵistoj ellabori “menuon de minimumaj pladoj kiu, sen malsatigi la loĝantaron, sentigos al ĝi ke sieĝostato organizita ĝis siaj lastaj konsekvencoj ne estas precize ferioj sur plaĝo...”

La teksto de Saramago estas farita el longaj frazoj, en la ritmo de multaj komoj, kiuj ofte anstataŭas punkton. La dialogoj mem ne estas enkondukitaj de citiloj aŭ streketoj, sed estas traktataj en formo de kvazaŭparentezoj ene de la frazoj. La tekstoj eble perdas iom da tremado, sed ĝi gajnas kvaliton kaj restas rimarkinde flua.

Ramon CHAO.