Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

EN LA ORBITO DE BRAZILO, NIKARAGŬO KAJ VENEZŬELO

Solidigenda venko en Ekŭadoro

La surprizo de la jarfino de 2006 ne venis de Venezŭelo. Eĉ la internacia gazetaro, kiu montras al li nenian simpation, antaŭvidis la reelekton de s-ro Hugo Chávez. Apogite sur tutaĵo de socialaj programoj, kun 62,89% de la voĉoj, li venkis en la prezidant-elektoj de la 3-a de decembro. Sed kiu vetintus pri la venko de la maldekstra kandidato Rafael Correa en Ekŭadoro? Kiu eĉ konis lin?

EKVADORO, TIU TERO de vulkanoj, en ĉiuj sencoj de la vorto. En junio 1990, potenca indiĝena fluo komencis erupcii, okaze de la senprecedenca manifestacio de la Konfederacio de la Indiĝenaj Naciecoj de Ekvadoro (CONAIE), laŭ la originalaj sigloj). Tiu movado restis la sola socia forto kun reala mobiliz-kapablo en lando kiu, dum jardeko da malstabileco, spertis la sinsekvon de ok ŝtatestroj.

Tiel... La 21-an de januaro 2000, la popola malkontento kaj indiĝena mobiliziĝo apogata de grupo da oficiroj — inter kiuj certa kolonelo Lucio Gutiérrez — faligas la prezidanton Jamil Mahuad. Por solvi financan bankroton de 7 miliardoj da dolaroj kaj savi la financajn establojn, tiu simple blokis la bankajn kontojn de la ŝparintoj.* Dum momento profiliĝas popola registaro. La 22-an de januaro, la alta arme-komando intermetiĝas kaj donas la potencon al la vicprezidanto Gustavo Noboa. Tiu anstataŭigas la nacian valuton, la sukron, per la dolaro, kiel danko.*

* La ŝtato nur parte redonis ilin.
* La sukro ricevis sian nomon laŭ la marŝalo Antonio José de Sucre kiu, kun Simono Bolivaro, liberigis Sudamerikon el la hispana jugo en la 19-a jarcento.

Malgraŭ sia solvo, la ribelo de 2000 fortigis la pezon de la indiĝenoj kaj de la politika partio kiun ili kreis — Paĉakutik — kun certaj mestizaj sektoroj. En la perspektivo de la prezidantelekto de la 22-a de oktobro 2002, la kolonelo Gutiérres, kiu pretendis esti “naciista, progresista, humanista, revolucia”, parolas pri la neceso “forĝi duan sendependecon”. Paĉakutik forlasas la perspektivon de indiana kandidato kaj aliĝas al la eksmilitisto. Tiu gajnas en dua baloto, la 25-an de novembro. Kaj enkludas indiĝenojn en sia registaro.* Kaj poste perfidas sian tutan anaron: akordo kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF), programo de struktura alĝustigo, viciĝo laŭ Vaŝingtono kaj Bogoto, pakto kun la malmola dekstro — la Social-kristana Partio (PSC laŭ la hispana siglo).

* Por la unua fojo, latinamerika lando havas indiĝenan ministron pri eksterlandaj aferoj, s-ino Nina Pacari.

Malpli zorga defendi politikan projekton ol fari la necesajn akordojn por okupado de postenoj ene de la potenco, Paĉakutik ne premas por malhelpi la nomumon de malkaŝe novliberalaj ministroj. Ĝiaj gvidantoj izoliĝas de sia bazo, kiu nomas ilin “oraj ponĉoj”. Ekde tiu epoko, la ekonomikisto Rafael Correa maltrankviliĝas: “Sur ekonomia nivelo, [tiu partopreno] legitimas la hontan subskribon de la intencletero kun la IMF”.* Dum s-ro Gutiérrez neŭtraligas la indiĝenan movadon per alelekto, divido kaj subpremo, necesas atendi julion 2003 por ke tiu distanciĝas retirante siajn aktivulojn el la registaro. La akordoj subskribitaj kun la IMF kaj la Monda Banko kondukas nome al ĉesigo de la subvencioj por hejmuza gaso kaj al privatigo de la ŝtataj elektro- kaj telekomunikad-entreprenoj, kaj atendis la petrol-sektoro*...

* Kintto Lucas, El Movimiento indígeno y las acrobacias del coronel, Tintaji, Kito, 2003.
* Ekvadoro estas la kvina plej granda latinamerika produktanto de petrolo.

En Latinameriko, tamen, kaŝitaj faktoroj ofte neniigas la intencojn de la decidantoj. La 20-an de aprilo 2005, s-ro Gutiérrez estas siavice renversita, fare de la strato. La partopreno de la junuloj en la manifestacioj montriĝas impresa. “En la 1970-aj jaroj, klarigas s-ino Wilma Salgado, de la Anda Universitato Simón Bolívar Toledo, la petrol-ekspluatado kreis laborfontojn. Mia generacio profitis la socian lifton, miaj gepatroj estis multe pli malriĉaj ol mi. Miaj infanoj ne povas havi la saman esperon. Ni investis en ilia edukado, ili alvenas sur la dungo-merkato, jam estas plu nenio!” Trudiĝemaj bildoj dancas sub la palpebroj de la universitatanino. “Ni travivas profundan krizon, la dolarigo ne funkciis kiel ĝiaj instigintoj imagis. Ĝi altigis la lokajn produktado-kostojn, kiuj estas nun pli altaj ol tiuj de la najbaraj landoj. Niaj entreprenoj estis likviditaj. Kaj, pli ol aliloke, en la terkulturado. Ni konsumas usonajn terpomojn, kolombiajn kaj peruajn akvomelonojn, kaj...” Kreinte sektoron de forta konsumado, la ekonomio koncentriĝas sur la sfero ligita al importado kaj, en malforta proporcio, sur la eksport-sektoro, sed sen la kapablo aktivigi la produktadon kaj dungon. “Se vi volas krediton por aĉeti aŭton, plendas kamparano, vi havas ĝin en kvardek-ok horoj. Se vi petas iun por semi tri hektarojn da terpomoj, vi ne ricevos ĝin.”

Foriĝas do la ekskolonelo Gutiérrez. Tamen, taksas la sociologo Werner Vásquez, “tiu ribelo de la forajidos* estis pli regrupiĝo de certaj sektoroj de la mezaj klasoj, kiuj konsideris ke la prezidanto kondutas senmorale, ol vera socia movado. Post monato kaj duono, ĝi diluiĝis sen politikaj proponoj”. Laŭ jam bone konata skemo, la vicprezidanto Alfredo Palacio heredas la potencon. Li proponas la ministrejon pri ekonomio al s-ro Correa.

* “Eksterleĝuloj”; termino uzata de la prezidinto kaj kiun ili estas alpropriĝintaj.

Devena el la meza klaso, edukita en katolikaj lernejoj, s-ro Correa faris superajn studojn en la universitatoj de Loveno (Belgio) kaj de Ilinojso (Usono) post pasigi jaron kiel aktivulo en indiĝena komunumo de la provinco Cotopaxi. Konfesante aparteni al “humanisma kaj kristana” maldekstro, li intertraktas kun la prezidanto Hugo Chávez pri la vendo de 500 milionoj da dolaroj da kuponoj de la ekstera ŝuldo kaj eventualan rafinadon en Venezŭelo de ekvadora petrolo. Laŭ lia iniciato, la registaro decidas revizii la uzadon de petrol-resursoj. Anstataŭ servi por repagi la ŝuldon — 40% de la ŝtata buĝeto-, parto da ili estos destinita al socialaj elspezoj.

Flanke de Vaŝingtono, kelkaj vizaĝoj alprenas la koloron de plumbo. Se ekzistas io kio malutilas al malriĉuloj, tio estas ja ke aliaj malriĉuloj ne volas pagi siajn ŝuldojn, ĉu ne? S-ro Correa rakontas la epizodon: “Mi provis radikale ŝanĝi la ekonomian politikon, ĉar la lastaj dudek jaroj da novliberalismo estis vera katastrofo. Por defendi siajn privilegiojn, la banko, la mastroj de petrolo, Usono, la IMF, la Monda Banko, la Interamerika Banko de Disvolvado premis sur la prezidanto, kaj mi perdis lian konfidon, lian apogon.” Anstataŭ malagnoski siajn konvinkojn, s-ro Correa demisias.

Kun la manoj liberaj, s-ro Palacio purigas la “naciistan-forajidan” alon de sia registaro, faras pakton kun la mastraro, ludas repaciĝon kun Bogoto*, normaligas la rilatojn kun la multflankaj financ-organizoj kaj intertraktas pri traktato de liberkomerco (TLK) kun Usono. En marto 2006, blokitaj ŝoseoj, faligitaj arboj, brulantaj pneŭmatikoj provokas la decidon trudi la urĝostaton en dek-unu provincoj (el dudek-du) paralizitaj de la multaj indiĝenaj manifestacioj kiuj, kun la krio “Ni ne volas esti usona kolonio” kontraŭas la TLK-on.

* La neŭtrala pozicio de Kito en la konflikto kiu disŝiras la najbaran landon, ĝiaj protestoj kontraŭ la ekspedicioj de la kolombia armeo sur ekvadora teritorio kaj ĝia rifuzo kvalifiki la ribelulojn “teroristoj” kaŭzis tensiojn kun Bogoto komence de la mandato de s-ro Palacio.
Maldekstro dividita, dekstro malmola

JAM LA 15-AN DE MAJO 2005, por mildigi la premon, la provizore anstataŭanta prezidanto ne trovis alian rimedon ol elpeli la usonan multnacian konzernon Occidental Petroleum (Oxy) kaj konfiski ties aktivojn (780 milionojn da eŭroj) pro malrespekto al la kontrakto kiu ligis ĝin kun la registaro. La dispono kaŭzas ke Vaŝingtono suspendas la intertraktadojn pri la TLK, sed, en la perspektivo de la prezidant-elekto de la 15-a de oktobro 2006, ĝi senigas la socian, kaj aparte indiĝenan movadon je ties argumentoj, ĉar la elpelo de Oxy estis unu el la ĉefaj postuloj.

Fronte al malmola dekstro kaj al maldekstro sufiĉe falsita de la tradiciaj partioj, aperas Alianco Lando, miksaĵo de diversaj progresemaj tendencoj nove kreita de s-ro Correa. Ĝia diskurso, naciisma, reflektas en multaj punktoj tion kio okazas en Venezŭelo.

Por gajni, s-ro Correa bezonas la subtenon de la indiĝena movado. Li trafas sur ĝentila rifuzo. Dolore spertintaj la teruran eraron kiu estis la alianco kun s-ro Gutiérrez, kiu dividis kaj malfortigis ilin, la indianoj, ne fidante mestizojn, enmemiĝante, ne volas plu “luatan politikiston”: “Estos nia kandidato aŭ neniu”. Paĉakutik flanken metas la proponon de s-ro Correa fari enketon en diversaj provincoj por difini la vicon de certa duopo — prezidanto, vicprezidanto — kun s-ro Luis Macas, fondinto de la CONAIE. Post forta ĉeesto en la 1990-aj jaroj, tiu fariĝis pli diskreta antaŭ ol reaperi kiam s-ro Gutiérrez nomumis lin ministro pri terkulturo. Decidante lanĉi sin sur la politikan-elektan terenon, li prikonsideras nur kandidatiĝon por la funkcio de ŝtatestro. S-ro Ricardo Patino, politika konsilisto de s-ro Correa, suspiras: “Rafael diris ke li sentus sin tre honorata esti la kandidato al vicprezido de compañero reprezentanta la indiĝenan movadon, kondiĉe ke tio estu opcio kun maksimumo da ŝancoj.”

Oni ne scias kiom da indianoj havas la lando. Laŭ la dekstro, ili estas 10%; laŭ la maldekstro, 25%; laŭ Unesko, 45%. Malgraŭ ilia rolo en la sukceso de la bataloj kontraŭ la TLK kaj la Oxy, estas malverŝajne ke unu el iliaj gvidantoj agnoskeblas de la tuta socio kiel ĝia reprezentanto. Ĉiuj scias ke bileto “Macas-Correa” havus nenian venko-ŝancon. La formulo “Correa-Macas”, jes. Paĉakutik disŝiriĝas. “Oni konsideras Luis Macas kiel socialan gvidanton, precizigas s-ro Delfin Tenesaca, prezidanto de la Indiĝena Movado de Ĉimborazo (MICH), ne kiel politikan gvidanton, do tio sekvigas diskutojn.” La 23-an de junio, dum la politika konsilio de Paĉakutik, dek-tri provincaj kunordigadoj (el dudek-du) aliĝas al s-ro Correa. La aliaj apogas la kandidatecon de s-ro Macas.

Totala diseriĝo. Eĉ la mestizaj aktivuloj de la sociaj movadoj dubas pri s-ro Correa. “De kie li venas? El alta socia klaso. Li havas nenian kontakton kun la bazoj.” Oni riproĉas al li ke li estis dekano de la fakultato pri ekonomio de la privata universitato San Francisco — la plej multekosta de Kito. Por kompletigi la konfuzon, s-ro Chávez, el Karakaso, esprimas implicite sian simpation por sia “amiko” Correa. Pasante tra Ekŭadoro, la bolivia prezidanto Evo Morales stimulas sian “indiĝenan fraton” Macas. Ties diskurso cetere apenaŭ diferencas de tiu de s-ro Correa: postulo de agrarreformo kaj de konstitucianta asembleo, rifuzo de la Plano Kolombio kaj de la imperiismo, solidareco kun Venezŭelo, Bolivio kaj Kubo, rifuzo de la TLK, subteno de la Monda Socia Forumo... “Nia movado, klarigas li, konsciiĝis ke necesas ellabori ĝeneralan agendon. Se oni okupiĝas nur pri la indiĝenoj, oni riskas esti en absoluta enfermiteco. Tio solvos nek la indiĝenajn problemojn nek la naciajn problemojn.”

Fikampanjo de la kandidato de la Institucia Renoviga Partio Nacia Agado (PRIAN), s-ro Alvaro Noboa, banan-magnato, la plej riĉa homo de la lando: S-ro Correa, instrumento de s-ro Chávez kaj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC), “neniam atingos ke la popolo voĉdonos favore al komunismo, al terorismo, al Kubo...”. Divido, disiĝo de la voĉoj... La 15-an de oktobro, eble pro fraŭdo, s-ro Noboa gajnas la unuan baloton antaŭ s-ro Correa. Paĉakutik kaj s-ro Macas senrezistiĝas: Ekŭadoro ne estas Bolivio. La aliaj partioj faras planojn.

Paŭzofino. En tiu momento klaras ke ekzistas en la lando interkonsento pri la fakto ke la politika sistemo devas ŝanĝiĝi. Ampleksa civitana movado aliĝas al s-ro Correa por la dua baloto — Paĉakutik, Demokratia Popola Movado (MPD), Socialista Partio (PS), Demokratia Maldekstro (ID) kaj ducent sociaj organizoj, inter kiuj la CONAIE. La 26-an de novembro, la kandidato de la maldekstro gajnas kun 56,67% de la voĉoj.

Dum la regado de s-ro Palacio, reformo de la leĝo pri hidrokarbaĵoj ebligis al la ŝtato enspezi pli da impostoj el la multnaciaj petrolkompanioj. Por s-ro Correa, tio ne sufiĉas: “Ni ne povas permesi ke, el kvin produktitaj bareloj, la multnaciaj konzernoj forportas kvar kaj lasas al ni unu. Ni revizios la partoprenon de la ŝtato en tiuj kontraktoj.” Kiel faris Karakaso kaj La-Pazo. S-ro Correa, kiu kontraŭas la TLK, rifuzas impliki Ekŭadoron en la Planon Kolombio kaj konsideri la FARC “terorista” movado. Sen parlamenta forto por subteni lian agon — lia partio prezentis neniun kandidaton al deputado-, li planas rekte alvoki la elektantojn por “refondi la Respublikon” pere de konstitucianta asembleo, en ses aŭ sep monatoj.

“Ni estas nek ”ĉavistoj“ nek ”baĉeletistoj“ nek ”kirĥneristoj“*, deklaris li en junio 2006. Sed ni interesiĝas pri la socialismo de la 21-a jarcento, kiu strebas al socia justeco, al nacia suvereneco, al defendo de la naturresursoj kaj al regiona integriĝo kiu bazas sin sur logiko de kunordinado, de kunlaborado, de komplementeco.”

* Prezidantoj de maldekstro kaj de maldekstra centro Chávez (Venezŭelo), Michelle Bachelet (Ĉilio), Néstor Kirchner (Argentino).

Do, projekto kiu forte similas al tiu de la Alternativo Bolivara por Ameriko (ALBA), kara al la prezidantoj Chávez, Morales kaj Castro...

Maurice LEMOINE.