Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA MORTO DE LA GENERALO AŬGUSTO PINOCHET

Senpune kaj senglore

Establita en Ĉilio de 1973 ĝis 1989, la diktatoreco de la generalo Aŭgusto Pinochet ne estis la afero de unu sola homo trudanta la teroron al tuta popolo, sed tiu de larĝa rondo da komplicoj, internaj kaj eksteraj, partoprenanta en sistema prirabado de la politikaj oponantoj kaj de tuta lando. Simbolo kaj sintezo de militistaj aŭtokratoj regantaj Latinamerikon dum la jaroj 70-aj kaj 80-aj, Pinochet estis ankaŭ la esprimo de la paniko kiun la popolo inspiris al la privilegiitaj kategorioj, por kies protekto li ne hezitis instituciigi brutalan subpremadon. Li ankaŭ estis, en tiuj malvarmmilitaj jaroj, la simbolo de tiu latinamerika generalo manipulita de Vaŝintono por terurigi la maldekstron de sia lando kaj konservi tiun ĉi ligita al la “okcidenta tendaro”.

JOSÉ AUGUSTO RAMÓN Pinochet Ugarte, alinome Ramón Ugarte, alinome José Pinochet, alinome Mister Escudero, alinome J.A. Ugarte, por citi nur kelkajn el la multaj kaŝnomoj uzataj por malfermi multmilionajn kontojn en bankoj de Usono, Ĵerzeja Insulo, Granda Kajmano, Svisio kaj Hongkongo, mortis senglore, same kiel li vivis siajn 91 jarojn de mizera kaj senhonta ulo, kies nuraj konataj talentoj estis perfidi, mensogi kaj ŝteli.*

* NDLR: Vd sube detalan kronologion de la vivo de Pinochet.

Ne estas do hazarde ke liajn pompajn militfunebraĵojn ĉeestis komplicoj diversspecaj, ĉiuj kiuj iamaniere profitis je la rabado al la viktimoj kaj al la publika fisko, sed estis okulfrapa la foresto de liaj inspirintoj. Ĉeestis neniu reprezentanto de la ambasado de Usono, neniu delegito de la novfaŝistaj organizaĵoj de Hispanio kaj Italio; ankaŭ ne troviĝis kun li la “intelektuloj” de la reĝimo, tiuj kiuj per sia volonta partopreno kamuflis centrojn de torturo kiuj, estrataj de la generalo Manuel Conteras kaj la agento de la CIA Michael Townley, oficiale funkciis kiel literaturaj atelieroj en kiuj, dum oni meditis pri la verkoj de l’ diktatoro — “Politiko, politikaĉo kaj demagogio”, “Mi estas soldato”, inter aliaj stilaj juveloj — oni torturis kaj murdis interalie la hispanan diplomaton Carmelo Soria.

Lia karega admirantino, sinjorino Thatcher, sin ekskuzis pro evidentaj grandaĝaj limiĝoj. Alia lia fano, sinjorino Jeanne Kirkpatrick, decidis eviti la embarason, per entombiĝo la 8-an de decembro, kaj ankaŭ lia ekonomika genio Milton Friedman profitis la ŝancon malaperi la 16-an de novembro. Paco al iliaj damnitaj animoj.

Kontraŭe, estis pli notinda la foresto de Henri Kissinger, kaj ankaŭ tiu de perua verkisto tre ema laŭdi la ekonomian modelon de Pinochet, kiuj kondamnis milionojn da ĉilianoj al ekonomia, morala kaj kultura ruino.

Kiam li troviĝis en la zenito de sia efemera gloro kaj li revis kun la kreado de la bazoj de ĉilieca naci-katolikismo, ĉar li ne povis sin proklami gvidanto [hispane: caudillo]* laŭ la ekzemplo de sia modelo la generalo Franco [elpar. Franko] (li estis la sola eksterlandano kiu ploris ĉe ties funebraĵoj), li sin proklamis “Bonmerita General-kapitano de la Patrio”. Li petis la fasoniston de milituniformoj, kreskigi kvin centimetrojn la alton de lia ĉapo, aldonis sinistran mantelon de drakula inspiro al sia uniformo, kaj fine donacigis al si regbastonon de nazia feldmarŝalo.

* Vd kaudilo.

SED DUME LI MURDIGIS plurajn pastrojn, Antonio Llidó, André Jarlán kaj Joan Alsina, kio damaĝis lian ideon igi Ĉilion lando de stukaĉoj kun sutano. La katolika eklezio majoritate elektis la flankon de l’ persekutitaj, de l’ torturitaj, de l’ familianoj serĉintaj kaj plu serĉantaj pli ol tri mil geĉilianojn kiuj eliris el siaj hejmoj kaj neniam revenis.

La 11-an de septembro de 1973 Pinochet perfidis la ĵuron de fideleco al la konstitucio kaj, en la lasta momento — la malkuraĝuloj kutimas esti nedecidemaj —, akceptis la puĉon planitan, financitan kaj estratan de Henry Kissinger (Nobelpremiito pri Paco)*, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj [“ŝtatsekretario”] de la prezidanto Richard Nixon. Estis aliaj perfiduloj al la ĉilia konstitucio kiuj devis estri la puĉon kaj alpreni la rolon de diktatoroj. Ili nomiĝis Gustavo Leigh, kapo de la ĉilia aerforto, kaj Toribio Merino, kapo de la ĉilia mararmeo. Aldoniĝis al ili alia intelekte pli limigita ulo, iu Mendoza, ĉefo de la ĝendarmaro, sed Kissinger decidis ke la diktatoreco estu kondukata de la plej kontrolebla perfidulo, la plej manipulebla kaj fidela al la interesoj de Usono dum la Malvarma Milito. Pinochet estis la arketipo de marioneto je la servo de la usona imperiismo.

* NDLR: Pri la partopreno de s-ro Kissinger en la ŝtatrenverso de la 11-a de septembro 1973 kontraŭ la demokratia registaro de Salvador Allende, vd Christopher Hitchens, Les Crimes de M.Kissinger [La krimoj de s-ro Kissinger], Saint-Simon, Parizo, 2001.

Rapide, post kiam Salvador Allende mortis defendante la konstitucion kaj la demokratian instituciaron, Pinochet, sekvante la ordonojn de la Pentagono kontraŭbatali la “internan malamikon”, malfermis las kloakojn por ke la hororbestoj alprenu la landon. La stukaĉoj denuncantaj rezistaktivadon havis rajton je parto de la havaĵoj konfiskataj al la “renversuloj”. La soldatoj havis rajton je predado, kio signifis ke ili rajtis ŝteli de kuleroj ĝis kokinoj. Dume, la oficiroj administris la predaĵon, alproprigante al si loĝejojn, aŭtojn, ŝparkontojn, kies kvanto neniam kalkuleblos.

Ĉiu soldato, ĉiu policano, ĉiu oficiro, riĉiĝis fikomercante per la hororo: patrino volis scii ĉu ŝia malaperigita filo estis viva, kaj tiam, interŝanĝe de la proprietatestoj de sia domo, ŝi ricevadis aron da kruelaj mensogoj: ke la filo estis vidita en Eŭropo kaj ke li baldaŭ komunikiĝos kun ŝi. Eĉ unu sola uniformita puĉulo ne partoprenis la prirabadon, eĉ ne unu sola havas purajn manojn.

Al ili aldoniĝis la juĝistoj koruptitaj dum pli ol dek ses jaroj, kiuj pravigis la ŝtelon kaj garantiis la senpunecon de la murdintoj. Kaj ankaŭ ne eliris pura la ĉilia dekstro, kiu interŝanĝe de la partopreno en la disrabado de la naturaj riĉaĵoj — ligno, fiŝaĵoj kaj mineraloj, akceptis ke Ĉilio, kiu ĝis 1973 estis lando eksportanta diversajn en la monda merkato alte taksatajn fabrikaĵojn, kiel ekzemple tiujn de la teksa industrio, fariĝu lando dependa pri ĉio, ĉar hodiaŭ en Ĉilio produktiĝas eĉ ne pinglo, kaj ĉio, absolute ĉio, estas importata.

EN ĈILIO, PLI OL VENKO de Pinochet, okazis la triumfo de Milton Friedman, unuafoje eksperimentinta sian teorion pri la merkatekonomio en sendefenda lando, kiun li ruinigis, kaj kiun li transformis en tipe triamonda lando nur eksportanta fruktojn, vinon kaj krudmaterialojn. Granda parto de la planedo elektriĝis per kuprodratoj el metalo esence fabrikita en Ĉilio. Hodiaŭ ĝi estas lando eksportanta genetike modifitajn desertojn, aŭ salmon el kanibala fiŝkulturado, ĉar por produkti unu kilon da salmo (kiu profitas nur la posedanton de la salmonejo) oni devas oferi ok kilojn da fiŝoj kaptitaj en la maro kies riĉaĵo apartenas al la tuta ĉilianaro. Kaj se la lando ne eksportas lignon kiel en la 80-aj jaroj, tio estas ĉar nenio plu restas, ĉar la indiĝenaj arbaroj estas senkompate faligitaj.

Dum la bazoj de la ekonomio, de la kulturo kaj de la socia historio de Ĉilio estis detruitaj pere de privatigoj de la naciaj havaĵoj, inkludantaj la sanon kaj la edukadon, ĉiu opozicia klopodo estis subpremita per la murdoj, la torturo, la malaperigoj, aŭ la ekzilo. Nur tion ĉi lasis Pinochet: rompitan kaj senestontan landon, en kiu la elementaj rajtoj kiaj laborkontrakto, informado, publika sano kaj edukado por ĉiuj, estas ĥimeroj pli kaj pli malfacile atingeblaj.

DANKE AL KOLOSA CINIKISMO kiun li ĉiam pruvis, Pinochet sukcesis konservi sian senpunecon ĝisfine. En 1986 estis okazo lin puni pro lia perfidemo, kiam la heroaj batalantoj de la Patriota Fronto Manuel Rodríguez preskaŭ lin sendis en la inferon, sed la atenco ne rezultis, malgraŭ la kuraĝo de tiuj inter 16 kaj 27 jarojn aĝaj geknaboj. Pli poste, en 1998, alvenis la ebleco lin juĝi pro liaj krimoj, kiam danke al postulo de la juĝisto Baltasar Garzón oni lin enprizonigis en Londono, sed li ricevis la nekompreneblan helpon de la registaroj de Aznar en Hispanio, de Blair en Britio, kaj de Eduardo Frei, en Ĉilio, kiuj faris ĉion eblan por eviti lian ekstradicion en Hispanion kaj lian procesadon.

La perfidulo mortis do senpune kaj senglore, rifuzata eĉ de tiuj sektoroj de la ĉilia dekstro, kurioze refariĝintaj demokrataj, nur post ekscio pri la sennombraj bankokontoj en impost-paradizoj. Li estis priplorata nur de la kanajlaro kiu ĝis nun profitis de la paneroj de la forrabado: la militistoj kaj iliaj familianoj, tiu fiŝtato ene de la ŝtato, kiu, pro konstitucia decido de la diktatoro, estas proprietuloj de 10% de la sumo de ĉiuj kupro-eksportoj.

De liaj viktimoj, de la rezistintoj, de la prezidinto Salvador Allende, restas morala ekzemplo ĉiutage kreskanta.

De li, restas absolute nenio memorinda, eble la haladzo, kiu estos baldaŭ disbalaata de la lojalaj ventoj de la Pacifika Oceano.

Luís SEPULVEDA.

Vidu kronologion de la agadoj de Pinochet