Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La genetike modifitaj organismoj sin trudas en la nutradon. Ĉu oficiale, per permesoj skribitaj sub la premo de la premgrupoj de la transnaciaj kompanioj, ĉu kaŝe, per infektado de la nutraĵa produktadĉeno. Kaŭzo de tiu komenco de disiĝo estas la manko de sendependa procezo por la taksado de la efikoj de la gene modifitaj plantoj por la sano kaj la medio.
ĈIU RETANO, VIZITANTE la interministrejan retejon de la franca registaro, dediĉitan al la Genetike Modifitaj Organismoj (GMO, en la sekvo ankaŭ gomoj), malkovros en la rubriko titolita “Taksi GMO-n, antaŭ ties surmerkatigo”, la sekvantan paragrafon: “La analizo de la riskoj por la sano kaj la medio estas fundamenta kaj antaŭa al iu ajn permeso por surmerkatigo de gomo. Bazita sur trafaj kaj plurdisciplinaj sciencaj elementoj kaj komisiita al komitatoj konsistantaj el sendependaj ekspertizistoj”*. Se tiu paĝo estus submetita al mensogdetektilo, la konektitaj komputiloj ripete bipe sonorus. Tiu parolado sin frakasas kontraŭ la realaĵo de la taksado de la gomoj, kies tuta historio montras, ke ĝi estas, en la plej bona kazo, nur polvo ĵetita al la okuloj.
Aperinta en la dua duono de la 20-a jc, la transgenezo estas profunde nova teknologio ĉar ĝi ebligas, por la unua fojo, artefarite enĉeligi fremdan genetikan konstruaĵon. Nu, tiaj aplikoj al vivuloj starigas sanajn kaj mediajn demandojn, sen paroli pri etikaj konsideroj, kiuj devigas la starigon de aparta taksado pri iliaj efektoj. Tamen, neniam tio okazis.
En Usono, pionira lando pri genetikaj modifadoj, la leĝproponoj celantaj la politikan regon de la bioteknologiaj disvolviĝoj, ekaperis fine de la 1970-aj jaroj.* Iuj el ili konsideras la kreon de kontrol-komisionoj. Sed la Kongreso rapide faris unuan signifoplenan decidon: la jam ekzistantaj federaciaj organizaĵoj*, kadre de la validaj regularoj, sufiĉos por organizi la kontrolon. La 26-an de Junio 1986, la prezidanto Ronald Reagan subskribis aron da reguloj konata sub la nomo de “Coordinated Framework for Regulation on Biotechnology Policy” (Kadro de kunordigo de la reglamentado de la politiko pri bioteknologioj), kiu malfermis la vojon al disvastiĝo de la gomoj, trudante la principon de “ekvivalenteco laŭ substanco”: gomo-varoj, komparataj al la negomo-varoj ekvivalentaj laŭ la nura bazo de la konsisto (enestaj nutrumoj (fr: nutriment), toksaj aŭ alergidonaj substancoj) ne estos submetitaj al iu ajn aparta regularo. La usonaj aŭtoritatoj tiam decidis ignori la metodojn por produkti la gomojn kaj ties eventualajn konsekvencojn por medio kaj nutrado.
TIU FARMANIERO KONSISTIGAS sciencan absurdaĵon. Analizante nur la planitajn ŝanĝojn, ne eblas identigi, per ekzemplo, eblan interagon inter la proteino produktita de la nova geno kaj aliaj genoj de la organismo. Nu, tiaspeca fenomeno estas je la origino de la bova spongeca encefalopatio (BSE), pli konata sub la nomo de malsano de la freneza bovino, kaj de la malsano de Creutzfeldt-Jakob. La tragika ekzemplo de la triptofano devus estinta sufiĉa por senrajtigi la principon fondintan la usonan leĝaron: la produktado de tiu terapeŭtike interesa molekulo, surbaze de genetike modifita bakterio permesita de la usona organizaĵo pri sekureco de nutraĵoj kaj medikamentoj (FDA), sur la principo de la ekvivalenteco laŭ substanco, estigis en 1989 epidemion, kiu kaŭzis la morton de 37 personoj kaj la definitivan paralizon de 1500 personoj.* Tio ne malhelpas tiun farmanieron plu funkcii, ankoraŭ nun, en Usono.*
La Organizo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado, laŭ propono de Usono, estis antaŭvidinta internacian disiĝon de la disvolviĝo de la gomoj. Sub ĝia regado, grupo de ekspertizistoj redaktis la Bluan Libron, eldonitan en 1983 kaj titolitan “Konsideroj pri sekureco rilata al la rekombinita DNA” (desoksiribonukleata acido). Ties enhavo resumiĝas en unu frazo, kiu troviĝas en la konkludo: Estas neniu scienca kialo por la adopto de leĝaro aparte celanta la organismojn kun rekombinita DNA. La forigo de la riskoj de konkurenca distordo kaj de obstakloj al la libera cirkulado de la varoj devas superi iun ajn alian konsideron. En 1986, Francio, inspirata de tiu raporto, kreas la Komisionon pri Biomolekula Tekniko (CGB, laŭ la franca), respondeca pri “taksado” de la konsekvencoj de disiĝo de gomoj, kies apero sur la kampoj estas antaŭvidebla ĉe la horizonto. La Eŭropa Unio estus postsekvinta se neniu perturba okazaĵo estus veninta ŝanĝi la situacion: eniro de verdaj deputitoj en la eŭropa parlamento, krizo de la malsana bovino, sed ankaŭ la unuaj detruoj de gomo-parceloj.
Tiel, la direktivoj 90/129 kaj 90/220, poste ties anstataŭantoj, la 2001-2018, ne reprenas la principon de ekvivalenteco laŭ substanco, kaj decidas pri “taksado laŭ kazo”. La opinipremo atingas ankaŭ en 2003 la adopton de regularo, kiu trudas la etikedadon de varoj enhavantaj pli ol 0,9% da gomoj.
Sed, rigardante pli proksime, la eŭropa sistemo estas tamen tre dube fidinda... Certe, la Eŭropa Aŭtoritato pri Sekureco de Nutraĵoj (EASN, angle EFSA) kaj, en Francio, la CGB kaj la Franca Organizo pri Sansekureco de Nutraĵoj (FOSN, france Afssa) respondecas pri ekzamenado de la permesaj dosieroj. Sed ĉiuj elementoj, uzataj por la ekzameno, estas liveritaj de la petantoj, tio estas la supernaciaj kompanioj, kiuj volas surmerkatigi tiujn produktojn! Neniam iu sendependa kontraŭekzameno estis postulata. Kiam pliaj informoj estas necesaj, ili estas petataj al Monsanto, Pioneer aŭ Biogemma. En interparolado farita de Info’OGM en Junio 2004, S-ro Martin Hirsch, iama direktoro de Afssa, konfesis ke la petantoj, intence liveras nekompletan informaron, esperante malkuraĝigi la organizaĵojn, komisiitajn doni rekomendon, kaj tiel ankoraŭ pli reduktante la taksadan procezon.
Kulmino de aŭdaco: kiam la Eŭropa Unio estis submetita de Usono, Kanado kaj Argentino en 2003 al la Organo pri Solvado de Malkonsentoj (OSM) de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) pri la gomorilata leĝaro, konsiderata tro trudema de la plendantoj, ĝi antaŭmetis, en sian defendan dosieron, la gravajn mankojn de sia propra taksadsistemo kaj la misfunkciojn de EASN (Eŭropa Aŭtoritato pri Sekureco de Nutraĵoj)!* La 26-an de Septembro 2006, MOK konigis sian decidon pri tiu kontestaĵo: Eŭropa Unio estis malobeinta la regulojn de la internacia komerco — la nuraj, kiuj gravas por ĝi — trudanta efektivan moratorion pri la gomoj inter 1999 kaj 2003. Sed ĝi ne estis kondamnita, ĉar intertempe ĝi estis ĉesiginta tiun moratorion.
Paralele al tiu memkritika procezo — la kiel eble plej diskreta — multaj gene transformitaj varioj estis kaj daŭre estas permesitaj, kelkfoje en maltrankviligaj cirkonstancoj. La fama maizo Monsanto 863 de la transnacia kompanio tiel profitis de la komplezo de EASN, poste de la aprobo de la Eŭropa Komisiono, spite al kontestindaj rezultoj de toksologiaj testoj.* En Francio, agoj faritaj en 2006 antaŭ la administraj tribunaloj fare de agrokulturaj asocioj kaj sindikatoj (Modef kaj Confédération paysanne) kondukis al la nuligo de pluraj permesoj por provoj de gomo-plantoj, ĉar la studoj pri la efikoj sur la medio, postulataj de la leĝaro, estis vere fuŝfaritaj. Tiuj juĝdecidoj, aparte tiu de la administra tribunalo de Strasburgo, konigita la 25-an de Julio, konsistigas sankcion por la kompanioj, sed ili devas esti komprenataj kiel mallaŭdo al la Komisiono pri Biomolekula Tekniko tiom laŭdata de la ŝtatpotenco. Aliflanke, estas aŭdace kvalifiki “sendependaj” la famajn ekspertizistojn, kiuj konsistigas ĝin; certe pruvitaj estas koluzioj inter pluraj el ili kaj la bioteknologia industrio. Tio povas klarigi la malrigorecon, kiu regas dum la ekzameno de la dosieroj.*
KONKLUDO SIN TRUDAS: neniam la gene modifitaj plantoj aŭ la nutraĵoj, kiuj devenas de ili, estis serioze taksataj, nek pri saneco nek pri medio. Por kroni la tuton, la Monda Banko ekde nun sin permesas, en freŝdata raporto*, laŭdi la ekonomiajn avantaĝojn, kiujn la gomo-kotono donus al la agrokulturistoj, uzante la informojn de tiu, kiu vendas ĝin: la semisto Monsanto!
La gomoj (Genetike Modifitaj Organismoj) sin trudas en la nutradon. Ĉu oficiale, per permesoj skribitaj sub la premo de la premgrupoj de la transnaciaj kompanioj, ĉu kaŝe, per infektado de la nutraĵa produktadĉeno. Kaŭzo de tiu komenco de disiĝo estas la manko de sendependa procezo por la taksado de la efikoj de la gene modifitaj plantoj por la sano kaj la medio
La manko de objektivaj ekspertiziloj pravigas la kontraŭadon al la disiĝo de la gomoj en la medion kaj la peton de moratorio, akompanata de strikta izoligo en laboratorioj, cele al fundamenta esplorado. Urĝas rekomenci je nulo la tutan procezon de taksado de la organismoj devenantaj de genmanipulado, disvolvante veran publikan servon, kies neŭtraleco devas esti nekontestebla, kaj kiu, aldone al la sciencaj konsideroj, integrus ankaŭ socio-ekonomiajn parametrojn, mankegantajn en la analizoj de CGB aŭ de EASN.
En Marto 2006, la Senato estis adoptinta, dum unua debato, leĝprojekton celantan konformigi la francan juron al la eŭropa direktivo 2001-2018, kiu, inter aliaj dispozicioj, enkondukas la principon de “kunekzisto” de gomaj kaj ne-gomaj produktadĉenoj. Invokante troŝarĝitan parlamentan kalendaron, la registaro rezignis submeti ĝin al la Nacia Asembleo dum la aŭtuna sesio, kaj la senatano Jean Bizet, en mesaĝo legita fine de la debatoj, dezire vokis al ellaborado de vera fonda leĝo pri bioteknologioj.
Tia teksto estas efektive nemalhavebla, ĉar en manko de kadro, la kultivo de gomo-plantoj okazas sovaĝe. Ankoraŭ necesas, ke ĵus antaŭ la balotdatoj de 2007, la amasa kontraŭado de la homoj al la gomoj estu aŭdata por ke naskiĝu respondeca propono ebliganta antaŭmalhelpi iun ajn disiĝon en la medio.
Aurélien BERNIER.