Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Somalio

JAM ENGAĜITA EN Afganio kaj en Irako en “tutmonda milito kontraŭ terorismo”, Usono ĵus malfermis trian fronton* en Somalio. Ĝiaj ĵusaj aeratakoj kaj alsendo de militŝipoj pruvas ke, en la okuloj de Vaŝingtono, kiu estis jam dislokinta, fine de 2001, kontraŭterorisman koalicion en la golfo de Adeno, tiu “Korno de Afriko” fariĝis nun parto de la militoperacoj kontraŭ la reto Al-Kaido.

* Aŭ kvaran, ĉar en aŭgusto, dum la israela ofensivo kontraŭ la Hizbolaho, la prezidanto Bush deklaris: “Libano estas la tria fronto de la tutmonda milito kontraŭ terorismo”.

Financata de la komercistoj de Mogadiŝo lacaj de la ekscesoj de la milit-sinjoroj, la Unio de Islamaj Triboj forpelis tiujn kaj ekokupis la ĉefurbon en junio 2006. La islamistoj sukcesis trudi certan ordon en lando elmetita al ĥaoso de preskaŭ dek-kvin jaroj.

Usono, kiu montris mallarĝan koncepton de la “batalo kontraŭ terorismo” kaj vetis pri la militĉefoj, ne akceptis tiun novan ordon. Des pli ke la [Islamaj] Tribunaloj estis akuzitaj ricevi iranan helpon. La Pentagono do trudis al la kristana Etiopio, kiu ĝuas usonan programon de armea helpo ekde 2002, lanĉi ofensivon kaj disponigis al ĝi rimedojn de aera detekto kaj de satelita ricevado.

La kampanjo de la etiopoj estis fulmrapida. En ok tagoj, la regionoj regataj de la Islamaj Tribunaloj estis ekokupitaj, kaj Mogadiŝo prenita la 28-an de decembro 2006. Proksimume dudek mil etiopaj soldatoj estas nun dislokitaj en la lando. La Internacia Kontaktgrupo pri Somalio, kreita laŭ instigo de Usono en junio 2006, kunvenis komence de januaro en Najrobo (Kenjo) kaj alvokis al “urĝa” financado de pacforto planita de la Unuiĝinta Naciaro (UN). En la momento, krom Etiopio nur Ugando donis sian firman konsenton sendi trupojn. Vaŝingtono anoncis helpon de 16 milionoj da dolaroj al la somalia provizora prezidanto, s-ro Abdulahi Jusuf, kaj bonfaran helpon kaj duan sumon de 24 milionoj da dolaroj, el kiuj 14 asignotaj por la pactrupoj. La Bush-registaro akuzas la somaliajn islamistojn gastigi du teroristojn — s-rojn Fazul Abdulah Mohamed kaj Ali Saleh Nabhane — implikitajn en la atencoj de 1998 en Kenjo kaj Tanzanio kontraŭ la usonaj ambasadejoj, kiuj kaŭzis 224 mortojn.

FRONTE AL TIU INTERVENO, la dua ĉefo de Al-Kaido, s-ro Ajman Al-Zavahiri, alvokis la islamistajn batalantojn al rezistado: “Mi admonas ĉiujn islamanojn respondi al la ĝihad-alvoko en Somalio. (...) La vera milito komencos per atakoj kontraŭ la etiopaj agresofortoj. (...) Mi rekomendas al vi embuskojn, minojn kaj memmortigajn operacojn.”* Li konsilis al ili ankaŭ inspiriĝi de la geriloj en Afganio kaj Irako. S-ro Abdulrahim Ali Modei, proparolanto de la Islamaj Tribunaloj, asertis ke lia movado “ne estas venkita”.* Liaj homoj regrupiĝis sude de la rivero Juba, ĉe la landlimo kun Kenjo, regiono en kiu la etiopoj kaj la usonaj specialaj fortoj, kun apogo de batal-aviadiloj AC-130 bazitaj en Ĝibutio, persekutas la islamistojn.

* AFP, 6-a de januaro 2007.
* International Herald Tribune, Neuilly-sur-Seine, 4-a de januaro 2007.

Same kiel la preno de Kabulo, en 2002, ne solvis la taliban-problemon, nek tiu de Bagdado, en 2003, solvis la irakan problemon, tiu de Mogadiŝo, fare de la etiopoj, tute ne solvis la somalian problemon. Tiu nur komencis.

Ignacio RAMONET.