Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Biografia prezidanto — Recenzo de Moucharraf: “In the Line of Fire”

LANĈITA EN SEPTEMBRO 2006 en Usono, inter la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro kaj la renkontiĝo en la Blanka Domo kun s-ro George W. Bush, la membiografio de la generalo Pervez Muĉaraf [aliskribe Moucharraf], In the Line of Fire, estas vendosukceso.* Strukturita en tridek-du mallongaj ĉapitroj, ĝi komencas, kvazaŭ nervostreĉa romano, per la mankita atenco kiu frapis lin la 14-an de decembro 2003. Dua venis dek-unu tagojn poste. La fono estas metita: la generalo-prezidanto, celtabulo de la teroristoj... Naskita en 1943 en Delhio, la eta Pervez forlasas Baraton kun sia familio en 1947 dum la disdivido. Li pasigas parton de sia infaneco en Turkio, kie lia patro laboras en la pakistana ambasadejo. La figuro de Ataturko impresas lin. La turbulenta infano fine engaĝiĝas en la armeo kie lia arda kuraĝo, kontraŭ Barato, kompensas moderan senton pri hierarĥio. Muĉaraf ludas per tiu dualeco je sia avantaĝo, citante la kontrastecan juĝon de siaj superuloj: “Escepta ĉefo, sed ankaŭ oficiro kun sincera parolado kaj kun manko da disciplino.” Certa memkultado, mildigata de (ĉu falsa?) modesteco, kaj... la bonvolemo de Dio kondukas la iaman membron de taĉmentoj ĝis la pinto de la kariero: li estas nomata ĉefo de la ĉefstabo de la armeoj en oktobro 1998.

* Pervez Moucharraf, In the Line of Fire. A Memoir, Simon & Schuster, Londono, 2006.

Jen komencas la politika biografio, kiu celas pravigi tion kio enigis lin en la historion: la militon de Kargil en 1999, kiu, laŭ li, ebligis internaciigi la Kaŝmiro-demandon; la “kontraŭ-puĉon” faratan de lia ĉefstabo kontraŭ la ĉefministro Nawaz Sharif; la malsukceson de la pintkunveno de Agra en 2001 pri Kaŝmiro, imputatan al la duruloj de la Bharatiya Janata Party (BJP, hinduisma naciisma partio) kiu trudis sian volon al la barata ĉefministro, s-ro Atal Bihari Vajpayee, preta subskribi komunan deklaron. Post la 11-a de septembro, la decidon forlasi la talibanojn por savi Pakistanon kontraŭ la usonaj fulmoj. En atendita maniero la generalo Muĉaraf denuncas, kiel liaj puĉismaj antaŭuloj Ayyub Khan kaj Zia ul-Haq, la malzorgemon de la civilaj politikistoj antaŭ li, kaj liveras siajn receptojn por “refunkciigi la sistemon”. Li laŭdegas la “silentan revolucion” de la lokaj elektoj de 2000, pledas por “vera demokratio”, parolas pri la statuso de la virino, kaj provas senkulpigi la armeon de ĉia ago de atoma disvastigo al Irano kaj Nord-Koreio. Li alproprigas al sia la idealon de Pakistano “islama, modera kaj progresema” kiu havas sian ĝustan lokon en la rondo de la nacioj.

La verko ja vekis kritikojn, en Barato, en Pakistano, kaj eĉ en Usono, kie s-ro Richard Armitage, kiu estis vica ŝtatsekretario [vicministro pri eksteraj aferoj] dementis esti iam ajn minacinta rekonduki Pakistanon “al la ŝtonepoko” se la pakistana prezidanto farus la malbonan elekton post la 11-a de septembro.

La biografio, resume, estas laŭ sia aŭtoro: ĝi konservas parton de mistero. S-ro Muĉaraf neniam proklamis la militostaton, ne estas ul-Haq (la iama diktatoro), kaj eĉ malpli Augusto Pinochet. “Kapabla taktikisto, kun forta sento de strategio”, li uzas sian armean sperton ene de la potenco kaj fronte al internaciaj premoj. Iuj el liaj kritikantoj dubas pri la strategio. Aliaj aprobas ĝin, sed timas ke la taktikaj manovroj malutilos ĝin. En tiu senco, la membiografio kiel la politiko de la generalo Muĉaraf ilustras la ambiguecon de Pakistano.

Jean-Luc RACINE.