Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

EN LA OMBRO DE LA MURO

Kiel Israelo konfiskas Orient-Jerusalemon — kartografia raporto

Alveninte, meze de januaro, en Israelo kaj en Palestino “sen propono nek plano”, la usona “ŝtatsekretario” [ministro pri eksteraj aferoj] Condoleezza Rice kontentiĝis, post siaj interparoladoj, anonci por februaro pintkunvenon kun s-roj Ehud Olmert kaj Mahmud Abbas. Dume, surloke, la istraela koloniado de palestinaj teritorioj akceliĝas, unuavice en Orient-Jerusalemo, laŭvorte konsfiskita.

DE TEL-AVIVO, la ĉefa ŝoseo iras proksimume rekte, poste, pasinte ĉe la flughaveno Ben-Gurion, ĝi komencas serpentumi grimpante ĝis Jerusalemo, inter montetoj kies konkero fare de la judaj fortoj, en 1948, elverŝis tiom da sango. Je 700 metroj da alteco ĝi penetras okcidente en la Sanktan Urbon. La israelanoj kiel la eksterlandanoj havas multajn elektojn: ili povas atingi la urbocentron per multaj aliaj ŝoseoj, norde kiel sude.

Por la palestinanoj de Cisjordanio, aliri la trioble sanktan urbon estas alia historio. Se ili transiris la internajn kontrolpunktojn, ili trafos sur la plej brutalan de la obstakloj iam ajn inventitaj por kontroli kaj limigi la delokiĝojn en la okupataj teritorioj: muro dekon da metroj alta, kiu baldaŭ komplete enfermas la orientan parton de la urbo, malaperiganta la pejzaĝon kaj malpermesanta la tradiciajn alirojn. Ĝi eĉ nete tranĉas la du grandajn historiajn aksojn — Jerusalemo-Amano (ŝoseo 417) kaj Jenino-Hebrono (ŝoseo 60). La monstra serpento jam nur interrompiĝas — por la cisjordanianoj — en kvar punktoj: Qalandiya norde, Shuafat nordoriente, Ras Abu Sbeitan oriente kaj Gilo sude. Tamen ili devas, por atingi la centron, fari multajn ĉirkaŭirojn, lasi sian veturilon kaj transiri piede, ĉar la palestinaj veturiloj (kun verdaj ŝildoj) estas strikte malpermesitaj en Jerusalemo...

Longtempe taskita, de la israela ministrejo pri defendo, koncepti, markostreki kaj konstrui la “sekurecbarilon” (laŭ la oficiala terminologio), la kolonelo Danny Tirza, koloniano de Kfar-Adumim, estas kromnomata “dua Nakba”* de la palestinanoj. Post fino de sia grandioza projekto, li promesas en Jerusalemo 11 kontrolejojn [checkpoints] similajn al “flughavenaj konstruaĵoj”. Tio ne estas la impreso kiun lasas vizito, eĉ mallonga, al Gilo. Ĉie admonas ŝildoj: “Eniru unu post la alia”, “Atendu pacience vian vicon”, “Lasu ĉi ejon pura”, “Demetu vian mantelon”, “Obeu la instrukcojn”. La trairejoj, kraditaj supre kaj ambaŭflanke, similas al la tuneloj kiuj kondukas la sovaĝajn bestojn al la cirka scenejo...

* La Nakba signas la malaperon de Palestino kaj la devigan eliron de 800.000 de ĝiaj loĝantoj en 1948. La kolonelo Tirza, siavice, ne ricevis daŭrigon de sia kontrakto post esti malkaŝe mensoginta al la Supera Kortumo por pravigi la linion de sia muro.

Sed ĉi tie, nenia cirkprezentisto: post trairi la pordeton, ĉe kiu lumeto indikas ĉu ĝi estas fermita aŭ ne, metala voĉo postulas ke oni metu siajn bagaĝojn al detektilo. Post kirasitaj kaj koloraj vitroj oni divenas iun. Fine ies ĉeesto: senorde vestita soldato, la piedojn surtable kaj la maŝinpistolon Uzi traŝultre, kontrolas la paperojn, flustras aŭ bojas — en la vizaĝon. Ĉe eliro, aliaj ŝildoj deziras al la “uzantoj”, trilingve, “bonvenon al Jerusalemo” (tamen je 4 kilometroj). “Kaj ke la paco estu kun vi”...

La dividplano de la Unuiĝinta Naciaro de 1947 donis al la urbo “apartan internacian reĝimon”, kiu restas, en 2007, ĝia sola monde agnoskita statuso. Sed la milito de 1948 finiĝis per ĝia divido inter Jordanio kaj Israelo, kiu instalis sian ĉefurbon en la okcidenta parto antaŭ ol akapari, en 1967, la orientan parton kaj aneksi ĝin. En 1980, fundamenta leĝo proklamis “la tutan kaj reunuigitan Jerusalemon eterna ĉefurbo de Israelo”. Manke de eterneco, la politiko de ĉiuj israelaj registaroj, post tio, konsistis en daŭrigi la judan hegemonion super la urbo kaj malhelpi ĝian dividon kaj, per tio, naskiĝon de palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel ĉefurbo.

“La ŝlosilo”, precizigas s-ro Khalil Toufakji, direktoro de la departemento pri kartografio de la Societo pri Arabaj Studoj, konsilisto de la palestina delegacio ĝis la intertraktadoj de Camp David, “estas la demografio. Trudi larĝan judan plimulton estis ĉiam la absoluta prioritato de la israelanoj. Sed la palestinanoj, de 20% de la loĝantaro en 1967, fariĝis 37% kaj povus esti majoritataj en 2030.”* Tiu kresko estas rezulto de la malsamaj naskokvotoj, sed ankaŭ de la foriro de judoj forpelitaj de senlaboreco, la loĝejo-krizo kaj... la neeltenebla etoso kreita de la ultraortodoksaj religiuloj.

* Fine de 2006, oni taksis la nombron da loĝantoj de Jerusalemo je proksimume 700.000: 470.000 judoj kaj 230.000 palestinanoj.

Tiom ke falis sesdekjara tabuo: la gvida skemo por 2020 reasertas certe la politikan kvocienton 70% — 30%, sed “prikonsideras” alian, pragmatan, de 60% — 40%.* “Kvazaŭ ekzistus bona elcentaĵo!” ekkrias Meron Benvenisti, certe la plej bona specialisto de Jerusalemo, por kiu tio estas “tutsimple rasismo. Ni vivas en la sola urbo en la mondo kie etna elcentaĵo anstataŭas filozofion”. Malpli kolere, s-ro Menahem Klein — ankaŭ li konsilinto ĉe Camp David, sed ĉe la israela flanko — aldonas: “La pragmatuloj konstatas, la politikistoj interbatalas: ni ĉeestas la plej grandan israelan klopodadon depost 1967 por aneksi Jerusalemon.”

* Bulletin du Centre de recherche français de Jérusalem, n-ro 16, p. 212-213, 2005.

Historie, la unua instrumento de tiu klopodo estis la kontraŭleĝa etendo de la urbaj limoj. Resumita de Amos Gil, direktoro de la asocio Ir Amim (La Valo de la Popoloj): “La malnova urbo estas nur 1 kvadratkilometro; kun la arabaj kvartaloj kiuj ĉirkaŭas ĝin, ĝi atingis, en la tempo de Jordanio, 6 kvadratkilometrojn. Israelo aneksis, en 1967, 64 kvadratkilometrojn da cisjordaniaj teroj — interalie 28 vilaĝojn — por atingi 70 kvadratkilometrojn. Kiam la muro estos finita, ĝi ĉirkaŭbaros oriente proksimume 164 kvadratkilometrojn. Aliflanke, en Okcidenta Jerusalemo, la etendoplano, nomata Safdie, estigis ekologiajn protestojn.”

“Estas koloro kiu ekzistas nur ĉi tie: la politika verdo.” Meir Margalit, kunordiganto de la israela Komitato kontraŭ la dom-detruoj (Icahd), memorigas ke, kiam la ĉefo de la maldekstra partio Merec, Ornan Yekutieli, indigniĝis pro la konstruado de la kolonio Har Homa en la loko de belega palestina arbaro, la tiama urbestro, Teddy Kollek, antaŭnelonge forpasinta, rebatis: “Tio estas verda nur por la araboj.” Ekologia rasdisigo: tiuj zonoj “pli ĝuste polvoflavaj kaj plenaj de forĵetaĵoj”, mokas la arĥitekto Ayala Ronel, malpermesas al la araboj konstrui, sed permesas al la judoj kolonii...

La koloniado estas la dua instrumento de la israela strategio. Arĥitekto kaj gvidanto de la asocio Bimkom, kiu luktas por la rajto de ĉiuj plani la urbon, Ŝmuel Groag resumas: “La unua ringo konsistis el 7 grandaj kolonioj: Gilo, Armon Hanatziv-Orienta Talpot, French Hill, Ramat Eŝkol, Ramat, Ramet Ŝlomo, Neve Yaakov. La dua entenis 2, Pisgat Zeev kaj Maale Adumim. La tria aldonis 9: Givon, Adam, Kochav Yoakov, Kfar Adumim, Keidar, Efrat, Betar Illit, Har Homa kaj la koloniojn de Guŝ [bloko] Ecion. Sume, ili enhavas la duonon de la 500.000 kolonianojn en Cisjordanio.”

Fondinto de la Alternativa Informcentro kaj eminentulo de la pacisma movado, Michel Warschavski organizas volonte aktivismajn rondvojaĝojn por montri konkrete “la principon kiu gvidas la koloniadon: krei judan teritorian kontinuecon kiu rompas la araban teritorian kontinuecon”. Kaj li svingas folion disfalantan pro troa uzado. Ĝi estas citaĵo de la eksurbestro de la kolonio Karnei Ŝomron, kiu volas “garantii ke la juda loĝantaro de Jeŝa* ne vivu malantaŭ pikildratoj, sed en kontinueco de juda ĉeesto. Se oni prenas ekzemple la regionon kiu troviĝas inter Jerusalemo kaj Ofra, kaj se oni aldonas tie industrian zonon ĉe la enirejo de la kolonio Adam kaj benzinejon ĉe la enirejo de Psagot, tiam ni havos akson de israela kontinueco”.

* Haarec, Tel-Avivo, 17-a de julio 1996. “Jeŝa” estas kuntiriĝo de Jehuda ve Ŝomron (Judeo kaj Samario), nomo donita de la kolonianoj al Cisjordanio.

La tria instrumento estas la totala regado de la komunikaj vojoj por disigi la palestinan spacon, redukti la movivon de la loĝantaro kaj obstrukci ties ŝancojn de disvolvado. Israelo ne nur akaparis la grandajn ekzistantajn aksojn kiujn ĝi renovigis kaj larĝigis, sed ĝi konstruis novajn per kiuj la kolonianoj povu atingi Jerusalemon kiom eble plej rapide — tio estas ankaŭ unu el la celoj de la estonta tramo (vidu la artikolon, de la samaj aŭtoroj, “Franca tramo nomata skizofrena”).

Ĉio ĉi formas impresan reton de kvarvojaj ŝoseoj, nokte lumigataj, laŭlonge de kiuj la arboj estis tranĉitaj, la domoj nomataj “danĝeraj” detruitaj kaj protektomuroj konstruitaj — en la nomo, kompreneble, de “sekureco”. Por tiuj “ĉirkaŭiraj ŝoseoj”, kiuj interligas la koloniojn, la palestina trafiko estas malpermesita, reĵetita al duaranga reto de malbona kvalito, malmulte aŭ tute ne prizorgata kaj riglata de multaj kontrolpunktoj, ĉu fiksaj ĉu provizoraj.

Jen ni ĉe la barilo nomata Container, sude de Abu Dis, kiu kontrolas — kaj ofte fermas — la lastan gravan palestinan akson kiu ligas la nordon kun la sudo de Cisjordanio. Ĝi havas prave sian nomon Wadi Nar, “fajro-valo”, interpretebla kiel “infera valo”: ĝia ŝoseo estas kelkfoje tiom mallarĝa, ke du kamionoj kruciĝas nur malfacile — se entute ili sukcesas alsupri kaj desupri la kapturnajn krutaĵojn. Male, ne malproksime, la rapidvojo donacita de Icak Rabin al la kolonianoj ebligas al ili rapidegi rekte al la kolonioj Guŝ Ecion kaj Hebron... sen renkonti unu solan arabon.

Tiu “rasdisigo kiu ne diras sian nomon” — formulo de la palestina ĉef-intertraktisto Saeb Erekat* — fariĝas eksplicita per la projekto de “flua cirkulado” kara al la kolonelo Tirza: tie kie judoj kaj araboj devas vere kroziĝi, ili ne vidas unu la alian, danke al pontoj kaj tuneloj... “Por malenklavigi la palestinajn vilaĝojn Bir Nabala kaj Al-Jib, klarigas surloke la arĥitekto Alon Cohen-Lifschitz, de Bimkom, la israelanoj konstruas, sur 2 km, je 10 m sub la ternivelo, enmuran kaj kraditan ŝoseon, 2 tunelojn kaj 1 ponton!” Por rasdisigo okazas eĉ pli fie: ekde la 9-a de januaro 2007, armea ordono estis malpermesonta al ĉia israelano aŭ palestinano “rezidanta” transporti nejudan loĝanton de Cisjordanio... Ĝi vekis tiom da protestoj ke ĝia aplikado estis “blokita”...

* En la elstara Un mur en Palestine [Muro en Palestino] de René Backmann, Fayard, Parizo, 2006.

Kvara instrumento, la enŝoviĝo en la malnovan urbon kaj la “sanktan basenon”. “Por la kolonianoj, Jerusalemo estas kvazaŭ cepo: la plej bona parto estas la centro”, ŝercas Margalit. Reakiro de iamaj judaj bienoj, konfiskado laŭ la leĝo de forestantoj kaj aĉetoj pere de kunlaborantoj multiĝas tiom rapide ke la ĵurnalisto Meron Rapoport povis paroli pri “Respubliko de Elad”* — laŭ la nomo de la kolonia organizo al kiu la aŭtoritatoj tre eksterkutime delegis la mastrumadon de la “Urbo de Davido”*.

* Haarec, Tel-Avivo, 26-a de aprilo 2006.
* Laŭ la kredo, la reĝo Davido tie fondis sian ĉefurbon ĉirkaŭ la jaro 1000 antaŭ nia erao.

Komencante per tiu historia enradikiĝo, oni povas mezuri — per la nombro da arabaj domoj kun israelaj flagoj kaj da armitaj korpogardistoj patrolantaj tra la stratoj — kiom la plej triviala koloniado akaparas Silvanon, desupras al Bustano (kie 88 konstruaĵoj estas minacataj je detruado), poste re-alsupras al Ras Al-Alud (Maale Zeitim) kaj Jabal Mukaber (Nof Zion). Kaj la du unuaj domoj de Kidmat Zion jam defias, trans la muro, la Palestinan Parlamenton de Abu Dis, kiu estas finkonstruita sed malplena. La mapo konfirmas ke ĉiuj ĉi metastazoj desegnas veran diagonalon de etna purigado...

“Ne restu nur ĉe la nombroj, insistas s-ro Fuad Hallak, konsilisto de la skipo de intertraktado de la Organizo de Liberigo de Palestino (OLP). La 17 punktoj de koloniado de la malnova urbo kaj de ĝiaj rektaj ĉirkaŭoj havas certe apenaŭ 2.600 loĝantojn el 24.000, sed ili estas parto de tenaca strategio de “senpalestinigo”.”

La judigo, kvina instrumento de la israela strategio, komencas per simboloj. Palestina amiko indikas tiujn signojn kiuj surmetas sur la araba Jerusalemon la fonon de la juda urbo. “De la plej impresa — kiel tiuj monumentoj por la herooj de la israelaj militoj kaj tiuj publikaj konstruaĵoj instalitaj en la Oriento — ĝis la plej diskreta: pavimoj, stratlumigiloj, korboj. Sen forgesi la stratnomojn.” Placo de Cahal, strato de la Paraŝutistoj, kruciĝo de la Ĉefstabo: “Tiuj nomoj estis donitaj post la anekso de Orient-Jerusalemo en 1967, rimarkigas la ĵurnalisto Danny Rubinstein*, evidente por ke la araboj ne forgesu kiu venkis.”

* Haarec, Tel-Avivo, 26-a de novembro 2006.

En Parizo, amikoj antaŭe avertis nin: “La malnova urbo estas malpleniĝanta”. Neniam, ve!, en tridek jaroj ĝi neniam ŝajnis al ni tiom trista. “La israelanoj ŝatus kolonii ties ĉefan parton kaj redukti la reston al kelkaj folkloraj stratoj, kiel en Jafo”, ellasas la nova palestina ambasadoro ĉe Unesko, Elias Sanbar. Li ĵus fiaskigis apenaŭ kredeblan manovron: israelan ĵonglaĵon por akiri la enskribon de la araba malnova urbo en la liston de la kultura heredaĵo... de la juda ŝtato!

La judigo pasas ankaŭ tra la limigo de la libera aliro al la sanktejoj, kiu estas tamen komuna principo de ĉiuj internaciaj tekstoj ekde la traktato de Berlino (1885). “Jam de jaroj la islamanoj kaj la kristanoj de Cisjordanio ne havas plu aliron al Al-Akso aŭ al la Sankta Tombo, protestas la direktoro de la Waqf*, Adnan Al-Husseini. La loĝantoj de Jerusalemo devas havi 45 jarojn por veni tien por preĝi. Sen paroli pri la humiligoj trudataj de la proksimume 4.000 soldatoj dislokitaj dum la grandaj festoj.” Kaj kion pri la kavigadoj farataj sub la Esplanado? “Mi ne kuraĝas pensi pri kio okazus se la malsaĝuloj, kiuj revas pri “rekonstrui la Templon”, damaĝus niajn moskeojn.”

* Aŭtoritato taskita pri mastrumado de la islamaj religiaj havaĵoj.

Ne malpli en zorgo, la patriarĥoj kaj ĉefoj de la kristanaj eklezioj en Jerusalemo publikigis, la 29-an de septembro 2006, deklaron en kiu ili reasertas la postulon de “speciala statuso” kiu garantias nome “la homrajton de kulta libereco por ĉiuj, individuoj kaj religiaj komunumoj; la egalecon antaŭ la leĝoj de ĉiuj loĝantoj konforme kun la internaciaj rezolucioj; la liberan aliron al Jerusalemo por ĉiuj, civitanoj, rezidantoj aŭ pilgrimuloj”. Ili insistis por ke “la rajtoj je proprieto, je gardado kaj je kulto, kiujn la diversaj eklezioj akiris en la historio, estu daŭre validaj por la samaj komunumoj”. Kaj ili alvokas la internacian komunumon por respektigi la “ĝisnunan staton de la sanktejoj”*...

* Vd http://paxchristi.cef.fr/docs/jerus....

Eĉ se oni scias pri la nekredebla perforto kiun kapablas ĉia okupanto — ĉu juda, kristana aŭ islama-, la detruado per buldozo de domo, sub la okuloj de ĝiaj loĝantoj, estas neeltenebla spektaklo.* Tion, depost la jaro 2000, la urbestraro kaj la ministrejo pri interno refaris 529 fojojn — sen paroli pri la punmonoj truditaj al la proprietuloj, 22,5 milionoj da eŭroj!* Tre malegaleca subpremo: laŭ Beteselem, la israela organizo pri defendo de homrajtoj, en 2005, la 5.653 leĝdeliktoj konstatitaj en la Okcidento okazigis 26 partajn aŭ totalajn detruadojn, dum la 1.529 registritaj en la Oriento sekvigis 76!*

* Kp http://blog.mondediplo.net/2006-12-....
* Discrimination in the Heart of the Holy City, IPCC, Jerusalemo, 2006. La sekvaj nombroj estas prenitaj de tie, krom se alie indikite.
* A Wall in Jerusalem, Betselem, Jerusalemo, 2006.

Por Margalit, la urbestraro “vivas en la obsedo ke la israela suvereneco super Jerusalemo estas en danĝero. En tiu paranoja mensostato, ĉiu domo, ĉiu arbo kaj eĉ ĉiu potplanto fariĝas aktiva parto de monda politika konspiro”. Argumentoj, kiujn elvokas eĉ ne s-ro Jigal Amedi: por tiu vicurbestro, la “esceptaj” detruoj praviĝas ĉar ili frapas “konstruaĵojn konstruitajn kontraŭleĝe”. Kurioze, dum li estas membro de la Komitato por Planado kaj Konstruado, li asertas ne scii ke, en multaj kazoj, la inspektistoj de lia urbestraro faras detruojn kontraŭ decido de la justico. “La urbestraro, pledas li, klopodas por fari iom da ordo en tiu ĥaoso”.

Ja feliĉa ideo! Ĉar la “kontraŭleĝeco” de 40% de la domoj en Orient-Jerusalemo — 15.000 el 40.600 — devenas de la fakto ke la urbestraro donas nur guton post guto konstrupermesojn al palestinanoj: de 2000 ĝis 2004, 481 el 5.300 konstruitaj. Kaj peto pri permeso kostas multe: pli ol 20.000 eŭrojn kaj monatojn da demarŝoj por konstruaĵo de proksimume 200 m2... Sed ĉefe la konstruebla surfaco ege reduktiĝis. Post 1967, Okcident-Jerusalemo havis entute 54 km2 kaj Orient-Jerusalemo 70 km2, de kiuj 24 estis eksproprietigitaj profite al la kolonioj. El la restantaj 46, por 21 ne okazis urboplanado. El la 25 planizitaj, 16 estas rezervitaj al verdaj spacoj, publikaj konstruaĵoj, stratoj ktp. La 9 km2 konstrueblaj por la palestinanoj prezentas do... 7,25% de la totala surfaco de la urbo!

Efrat Cohen-Bar, arĥitekto kaj aktivulino de Bimkom, svingas la enorman volumon de la nova ĉefplano. “Malgraŭ kelkaj progresoj, la malegaleco de la traktado restas. De nun ĝis 2020, niaj planistoj donas 3 novajn kvadratkilometrojn al la kromaj 158.000 palestinanoj kaj 9,5 km2 al la 110.000 kromaj judoj.” La geografino Irene Salenson elvokas krome “horizontalan kaj vertikalan limigon de la palestina urbo-disvolvado”: la Oriento rajtos konstrui mezume ĝis 4 etaĝojn (anstataŭ aktuale 2), sed la Okcidento 6 ĝis 8!*

* Bulletin..., verko cit., p. 216.

Tiu malegaleco estas nur unu el la facetoj de ĝenerala politiko de diskriminacio kiu estas la sesa kaj lasta instrumento de la hegemonio de Israelo. Civitanoj estas nur la judoj (kaj 2,3% de palestinanoj). Kun sia verda identigilo, la palestinanoj de Cisjordanio havas nenian rajton, eĉ jam ne tiun veni en urbon, krom per aparta permeso kiu estas ĉiam pli malofte donata. La “permanentaj rezidantoj”, kun sia blua identigilo, ĝuas, siavice, sociajn prestaĵojn kaj voĉdonrajton ĉe lokaj elektoj, kiuj ne aŭtomate transdoniĝas al lia kunulo nek al la infanoj.

La fama eŭropa raporto, kies cenzuro fare de la Ministro-Konsilio de la Eŭropa Unio faris skandalon fine de 2005, malkaŝas alian mison: “Inter 1996 kaj 1999, Israelo starigis proceduron titolitan ”vivocentro“, per kiu tiuj kiuj havas bluan identeckarton kaj kies hejmo aŭ laboro troviĝas ekster Orient-Jerusalemo, ekzemple en Ramalaho, perdas tiun identeckarton. Pro tio, multaj havantoj de tiuj kartoj transloĝiĝis al Orient-Jerusalemo.”*

* Vd [www.france-palestine.org]. Unuflanke la Sociala Sekureco volas al la loĝantoj de Jerusalemo kiuj troviĝas ekster la urbo ĉefe pro financaj kialoj, retiri ties identigajn kartojn, aliflanke la ministrejo pri intero kaj ĉefe la urbestraro, zorgantaj pri redukti la nombron da palestinanoj vivantaj efektive en Jerusalemo, preferas ke ili konservu sian identigo-kartojn ekster la urbaj limoj.

La buĝeto de la urbo ne estas malpli diskriminacia: Orient-Jerusalemo, kun 33% de la loĝantaro, ricevas nur 8,48% da rimedoj. Ĉiu judo ricevas mezume 1.190 eŭrojn, kaj ĉiu arabo 260. Neniel mirige se, precizigas Betselem, 67% de la palestinaj familioj vivas sub la sojlo de malriĉeco, kontraŭ 28% de israelaj familioj.* S-ro Amedi, mem devena el malriĉa kvartalo, ne neas la “malfruojn kiujn suferas, rilate infrastrukturojn kaj servojn, la arabaj kaj ultraortodoksaj kvartaloj”. Li tamen asertas ke la urbo, kiam ĝia urbestro nomiĝis Ehud Olmert, “investis pli ol iam ajn por forigi tiujn malegalecojn” kaj recitas la nunajn projektojn. “Akvogutoj en oceano, rekonas li. Sed ja necesas ie komenci.”

* A Wall in Jerusalem, verko cit.

Necesas konstati ke, en la momento, ĉio komencas kaj finiĝas per la konstruado de la muro, kiu mobilizas la plej grandajn rimedojn: 800.000 eŭrojn por kilometro — kaj da tiuj estos 180, el kiuj nur 5 sur la Verda Linio. Tio signifas ke la sekurec-argumento ne estas tre trafa. La kamikazaj atencoj — 171 viktimoj en ses jaroj — traŭmatigis la urbon. Sed ĉi tie, la muro, en la plej granda parto de sia linio, ne disigas israelanojn kaj palestinanojn: ĝi fortranĉas la palestinanojn de siaj lernejoj, de siaj kampoj, de siaj olivarbaroj, de siaj malsanulejoj kaj de siaj tombejoj...

“La muro estas ilo kiun la registaro uzas por regi Jerusalemon kaj ne por certigi la sekurecon de la israelanoj”, diras Menahem Klein. Fakte, ĝi prezentas la kvintesencon de ĉiuj instrumentoj por dominado ĝis nun elvokitaj. Ĝi multobligas la surfacon de Orient-Jerusalemo per 2,3 desegnante ian trefon kiu inkludas la novajn koloniojn kun ties disvolvozonoj: norde Beit Horon, Givat Zeev, Givon Hadasha kaj la estontan “metropolan parkon” Nabi Samuel; sude, Har Gilo, Betar Illit kaj la tutaĵon de Guŝ Ecion; oriente, fine, Maale Adumim.

Ĉe la belvidejo de la hospitalo Aŭgusta-Viktoria oni pli bone rimarkas la mortminacon kiun prezentas la orienta laborejo por la estonta palestina ŝtato. La kolonio mem okupas 7 km2. Sed la urba plano de la “bloko de Maale Adumim” kovras totalan surfacon, ankoraŭ dezertan, de 55 km2 (pli ol Tel-Avivo, 51 km2). La poŝo entendiĝas preskaŭ ĝis la Morta Maro kaj do tranĉas Cisjordanion en du partojn. En la nordo, la fama zono E1 prezentas kun siaj 12 km2 (12-oble la malnova urbo!) la lastan eblan kresko-spacon por Orient-Jerusalemo. Nu, eĉ la kontraŭeco — formala — de Vaŝingtono ne malhelpis la konstruadon de la nova ĉefstabejo de la polico por Cisjordanio, kaj poste venos loĝejoj, komercaj centroj, hoteloj ktp. La beduenoj Jahalin, siavice, vivas nun en siaj malriĉaj barakoj sur la monteto, kien ili estis “translokitaj” kaj kiu situas super la... rubejo.

Kiom eble plej da palestinaj teroj kun kiom eble malplej da palestinanoj: tiu malnova principo direktis la linion de la muro kiu, se ĝi enkludas judajn koloniojn, ekskludas arabajn kvartalojn. Tiel ĝi fortranĉas en Cisjordanio, de nordo ĝis sudo, la vilaĝon Qafr Aqab, flanke de la rifuĝinto-tendaro de Qanan-diya, la duonon de Beit Hanina, la plejparton de Al-Ram, Dahiqat Al-Bared, Hizma, la tendaron de Shuafat, Dahiyat Al-Salam, Anata, Ram Khamzi kaj, tute sude, Walaja. Senprecedenca: 60.000 el la 240.000 palestinanoj de Jerusalemo estis elpelitaj... sen eĉ moviĝi! Krome kun tuta vico da perdoj.

Perdo de tempo: “Antaŭe, mi iris al la universitato piede en dek minutoj, atestas Mohamed, studento pri medicino de Ramalaho en la universitato Al-Qods. Nun mi bezonas naŭdek minutojn per aŭto.” Perdo de enspezoj: la komercistoj de la “malbona” flanko de Al-Ram plendas pri perdo de 30% ĝis 50% de siaj enspezoj, sed tiu dentisto devis simple fermi sian kabineton, dum la posedanto de la loĝdomo kun neprenebla vido al la muro havas jam ne unu solan luprenanton. Perdo de personaro: inter triono kaj la duono de la kuracistoj kaj flegistinoj, sed ankaŭ de instruistoj ne povas plu veni por labori en Jerusalemo. Anoncita perdo de “rezidenco”: kiu ajn ne pravigos loĝejon kaj laboron en Jerusalemo, dum renovigo de sia blua identokarto, ne plu havos ĝin. Perdo, fine kaj ĉefe, por Orient-Jerusalemo de ĝia rolo kiel palestina metropolo.

“Ĉiu scias ke la venontaj intertraktadoj eliros de la ”parametroj de Clinton“, kaj nome la disdivido de la urbo por fari lokon al du ĉefurboj, resumas Menahem Klein. Jen kion la muro provos eviti, rompante Al-Qods kiel metropolan centron, malkonektante ĝin de ĝia ekonomia, socia kaj kultura palestina landinterno. Sed, se niaj gvidantoj esperas profiti la malfortecon de la palestinanoj, ili faras kalkulon de mallonga perspektivo: la juna generacio relevos la kapon. Kio restos tiam de la ambicio de Ŝaron kaj de Olmert “reliberigi Jerusalemon”?”

Aliaj interparolantoj ligas la israelan akrigon kun la stato de la pacproceso. Tiel la ambasadoro Sanbar, laŭ kiu la aferoj akceliĝis “ekde la momento en kiu Jerusalemo estis oficiale enskribita en la tagordon de la intertraktado. Por ke, pro la faritaj faktoj, restu jam nenio por intertrakti”. Por s-ro M.Wassim H. Khazmo, konsilisto de la palestina intertraktado-skipo, “Ŝaron profitis la malfortecon de la internacia komunumo por preni kion s-ro George W. Bush estis promesinta al li en sia letero de la 14-a de aprilo 2004 — la blokojn de kolonioj.”

Kia surprizo, cetere, aŭdi s-ron Tufakji rezigni postuladon de tiuj “blokoj”, en la nomo de realismo. “Ĉu eĉ Maale Adumim?” — “Jes.” — “Ĉu eĉ la zono E1?” — “Jes.” Kvazaŭ respondo al tiu delaso, s-ro Hasib Nashashibi, de la Koalicio por Jerusalemo, elvokas la “gvido-krizon” en la OLP: “La israelanoj ekspluatas evidente niajn dividojn kaj niajn erarojn.” Kaj Amos Gil trafas “la plej gravan argumenton kiun la kamikaz-atencoj donis por pravigi la muron”.

Malkovrante ilin, oni pensas pri Kafko aŭ al Reĝo Ubo: la palestinanoj de la enklavoj de Biddu (35.500 personoj), Bir Nabala (20.000) kaj Walaja (2.000) komplete enfermitaj de la muro aŭ de la barilo. Kaj la familio Gharib estas klare la propeka viktimo. Unu post la alia, la koloniantoj de Givon Hadasha konstruis, sur privataj palestinaj teroj, domojn ĉirkaŭ la ĝia, kiun ili transformis en enklaveton, ligitan per vojeto al ĝia origina vilaĝo, ĉio ĉirkaŭbarita de kradaro baldaŭ elektrigota kaj kontrolata per filmilo... Simpatiaj najbaroj: vidante nin, unu el ili hurlas el sia fenestro: “Mi havas armilon, mi mortigos vin!” Ĉu vortoj en la venton? Ili jam mortigis unu el ĝiaj filoj. Persekutata, la familio Gharib tamen rezistas de pli ol dudek jaroj...

Ne eblis ne memori la penson de Benvenisti: “La muro? Sed ĝi estas la monumento de la totala malespero! Rigardu Betlehemon: unuflanke la preĝejo de naskiĝofesto, aliflanke, la bunkro konstruita ĉirkaŭ la tombo de Raĥel. Estas la arogo de la okupanto kiu pretendas difini kaj redifini la komunumojn laŭ sia plaĉo: kvazaŭ la ”barilo“ distingus la ”bonajn“ arabojn, akceptatajn en Jerusalemo, disde la ”malbonaj“, kiu estas ekskluditaj de ĝi. La inventintoj de tiu hororo pensas kun la sama kolonia logiko de la 19-a jarcento kiel vi francoj, kiam vi alkroĉis vin al Hindoĉinio kaj al la Magrebo. Sed tio ne funkcios pli bone! La muro de Jerusalemo finiĝos kiel tiu de Berlino.”

Dominique VIDAL kaj Philippe REKACEWICZ.