Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La nova tajlanda registaro estas klare ne liberala. “Post mallonga flirto kun kontrolado de kapitaloj fine de la lasta jaro, ĉefartikolas la Financial Times, la arme-devena registaro de Tajlando ĵus frapis denove la internaciajn investistojn minacante disŝiri la patentojn pri medikamentoj de la farmaciaj kompanioj.”*
Fakte, la 30-an de januaro, la ministro pri sano, s-ro Mongkol na Songkla, subskribis dekreton kiu permesas al li preni devigajn licencojn pri Kaletra (medikamento kontraŭ la HIV) de la usona entrepreno Abbot kaj Plavix (koagula medikamento de la franca entrepreno Sanofi-Aventis) uzata en kardiologio. Li jam lastan jaron anoncis samtipan demarŝon pri Stocrin (efavirenz), antiretrovirusa medikamento de la germana entrepreno Merck. “Ni ne havas la rimedojn por aĉeti tiujn sekurajn kaj nemalhaveblajn medikamentojn”, argumentis la tajlanda ministro, kiu provizos sin per kopioj de tiuj medikamentoj ĉe pluraj barataj fabrikantoj de kopiaĵoj (la firmaoj Ranbaxy kaj Hetero), kaj produktos ilin rekte pere de la publika entrepreno GPO (Government Pharmaceutical Office).
Duonmiliono da tajlandanoj vivas kun la viruso HIV/aidoso, kaj, laŭ la registaro, 108.000 homoj ĝuas la ŝtatan kurac-programon. Sed dudek mil pacientoj disvolvis reziston kaj bezonas novajn traktadojn. Instalita ekde septembro 2006 per armea ŝtatrenverso kiu faligis la ĉefministron — s-ron Thaksin Shinawatra, aferiston kaj multmilionulon-, tute klare kun apogo de la reĝo, la nova registaro promesis liveri medikamentojn al ĉiuj malsanuloj kiuj bezonas ilin. Tiuj devigaj licencoj permesas al ĝi produkti mem (aŭ produktigi) kopiaĵojn, kaj fiksi arbitre kompensaĵon por la posedantoj de la patentoj. Bangkoko tiel esperas duonigi la prezon de tiuj medikamentoj.
Tiu nova epizodo de la “mondmilito de farmaciaj patentoj” estas decida batalo. Estis jam la fama proceso de Pretorio, en 2001, kie grupo de entreprenoj kontestis leĝprojekton pri publika sano de la sud-afrika registaro. La eĥo estis tia ke la Monda Organizo pri Komerco (MOK) devis precizigi, en sia “deklaro de Doho pri la traktato pri la ATPIK”* (novembro 2001), regulojn kiuj permesas al membrolando ĉirkaŭiri la patentojn, nome en kazo de san-krizo.
Sed tiu deklaro estis ĝis nun neniam vere elprovita — ĉar la sud-afrika registaro havis longtempe ambiguan pozicion pri la demando de aidoso, kaj neniu alia lando kuraĝis riski alfrontiĝon kun Usono pri tiu eksplodema komerca demando. Maksimume la Doha deklaro servis Brazilon en siaj intertraktadoj por atingi gravajn rabatojn por siaj medikament-importadoj. La plej malriĉaj landoj, siavice, kiuj ne disponas mem pri kapacitoj de farmacia produktado, vidis siajn esperojn droni en senfinaj debatoj pri la demando de importado de tiuj kopiaĵoj el triaj landoj.
En tiu nova batalo, misinformado estos tutevidente privilegia armilo. Jam la premgrupoj kaj aferistaj gazetoj insistas pri la fakto ke Tajlando estas relative riĉa lando. Ke Bangkoko ne konstatis “san-krizan staton”. Ke la korproblemoj estas ekster la kampo de la “interkonsento” (ĉefartikolo de la Financial Times) pri la noto de Doho. “Ĉu la 200.000 koncernataj [per kormalsano] pacientoj, demandas sin Le Monde, konsidereblas kiel risko por la publika sano?”*
Nu, la Doha deklaro precizigis ke “la Akordo (...) ne malhelpas kaj devus ne malhelpi la membroŝtatojn fari disponojn por protekti la publikan sanon [kaj] antaŭenigi la aliron de ĉiuj al medikamentoj”, sen restrikti ĝian aplikadon nur al malriĉaj landoj. Kaj Usono, Kanado kaj Eŭropo ne hezitas siavice preni devigajn licencojn kiam sentiĝas la bezono! Ni memoru la epizodon de la leteroj infektitaj per antrakso en 2001 (5 mortviktimoj), aŭ pli lastatempe la panikon pri Tamiflu, medikamento kiu uzeblus kaze de etendiĝo de la birdogripo. En ambaŭ kazoj, oni svingis la devigan licencon kiel normalan metodon de regulado inter sanproblemoj kaj rajtoj je intelekta proprieto.
La “san-krizostato” siavice estas menciita nur kiel kialo por akceli la procedurojn (kaj ne kiel nepra kriterio).
Krome, la deklaro invokas nenie limigan liston de koncernataj malsanoj, kiu eligus la korproblemojn el la kampo de “kopieblaj” medikamentoj; tia listo ja estis proponita de Usono, poste de la eŭropa komisaro pri komerco... sed ĝi estis larĝe rifuzita.
La publika sano ne divideblas inter, unuflanke, “sensaciaj malsanoj” kiel aidoso, trakteblaj kompate (kaj tamen kondiĉe ke temas pri tre malriĉa lando krome tre malsana), kaj, aliflanke, pli “komunaj”, sed tute same mortigaj malsanoj, kiaj astmo, kancero aŭ la kardio-vaskulaj problemoj.
La tajlanda decido estis salutata de la aktivuloj de publika sano, kaj, antaŭvideble, severe kritikata de la farmaciaj premgrupoj kaj la konservativaj think tanks, kiuj vidas en ĝi la pruvon ke “la novaj armeaj gvidantoj ne vere komprenas la demokration”.* Pli surprize, s-ino Margaret Chan, la nova direktorino de la Monda Organizo pri Sano (MOS), defendis la “Big Pharma” substrekante ke “la farmacia industrio estas parto de la solvo por la demando de pli bona aliro al medikamentoj” kaj petis ke la registaro komencu “intertraktadojn”.*
Philippe RIVIÈRE.