Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Toleremo laŭ Israelo

KIEL BELA PROJEKTO, Muzeo de Toleremo! Krom ke la Centro Simon-Wiesenthal (laŭ la nomo de la antaŭnelonge forpasinta nazioĉasisto) volas instali ĝin en dudek-kvar-etaĝa konstruaĵo kiun ĝi volas starigi meze de la antikva islama tombejo de Mamillah, en Jerusalemo, por la beleta sumo de 250 milionoj da dolaroj.

Tiu projekto ricevis kompreneble la necesajn permesojn de la urbestraro. Sed la islamaj religiaj respondeculoj parolas pri evidenta rompo de iliaj rajtoj. Sub la brita mandato (1922-1948) estis malpermesite tuŝi tiun tombejon. Kaj eĉ la fama israela leĝo pri la “forlasitaj havaĵoj” (1951), voĉdonita por laŭleĝigi la eksproprietigojn de la palestinaj rifuĝintoj, ekskludas ĉian transdonon de tombejoj kaj de moskeoj al triaj partoj.

La islamanoj alvokis ankaŭ siajn “fratojn”. Ŝejko Raed Salah, la ĉefo de la Islama Movado, do vojaĝis en novembro 2006 al Turkio por mobilizi la registaron de Ankaro. Ankaŭ la Araba Ligo protestis kontraŭ ago kiu “atencas la profundajn sentojn de la islamanoj de la tuta mondo”.

Sekve al decido de la Supera Kortumo, en printempo 2006, la laboroj devis esti suspenditaj ĝis juĝo pri la afero. Tamen oni ankoraŭ daŭrigas, malantaŭ palisado kiu kaŝas la lokon antaŭ la okuloj de la pasantoj. Laŭ la israela gazetaro*, la ostaĵoj de kelkcentoj da tomboj estas delokitaj kaj enterigitaj aliloke. La Centro multigas efektive la premojn por akapari la rajton fini sian laboron.

* Yeruŝalajim, Jerusalemo, 24-a de novembro 2006.

Mamillah (en la araba Ma’manu-llah, la rifuĝejo de Dio) estas la plej grava el la islamaj tombejoj de Palestino — kiel, por la judoj, la tombejo de la Olivomonto. Laŭ la tradicio, kompanoj de la profeto Mohometo estas tie enterigitaj, kaj ankaŭ okdek batalintoj de la armeo de Saladino. En la epoko de la mamelukoj kaj de la otomanoj, la tombejo grandiĝis.

Oni trovas tie altvalorajn tomboŝtonojn kun ornamaj enskriboj, sed ankaŭ maqam-on. Tio estas eta unuĉambra sanktejo, destinita al preĝado ĉe tombo de justulo — ĉi tie, de unu el la kompanoj de la Di-sendito. Nu, ĝi estas malpura, plena de cementsakoj kaj kovrita de murskribaĉaĵoj. Ĉar la aŭtoritatoj ne lasas la islamajn respondeculojn entreteni ĝin, pro la fakto ke Mamillah retroviĝis en la israela parto de la urbo post la milito de 1948.

Tiu afero “makulos la bildon de la urbo Jerusalemo, de la ŝtato Israelo kaj de la juda popolo”, protestas, en peticio, cent renomaj israelaj profesoroj kaj esploristoj, el kiuj kvin ricevintoj de la prestiĝa premio de Israelo. Ili substrekas ke oni ne povas samtempe denunci la atakojn kontraŭ la judaj tombejoj kaj ataki islaman tombejon, kaj aldonas: “Se ia ajn institucio provintus starigi konstruaĵon ene de juda tombejo ie en Eŭropo, tio provokus enorman skandalon.” Kaj unu el la subskribintoj, Sefi Ben-Jusef, insistas: “Imagu ke oni konstruas Muzeon de Toleremo meze de la antikva juda tombejo de Kairo, kiu estiĝis en la mezepoko. Ĉu ni ne furiozus pro kolero?”

La profesoro Ŝimon Ŝamir, iniciatinto de la alvoko, specialisto pri Proksim-Oriento ĉe la universitato de Tel-Avivo kaj eksa ambasadoro de Israelo en Egiptio kaj Jordanio, notas: “la paradokson, kiun prezentas la starigo de Muzeo de Toleremo sur la bazo de maltolerema politiko rilate lokon tiel gravan por la islamaj religiaj sentoj”.

Amnon KAPELIOUK.