Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu povas esti eĉ unu usonano kiu ankoraŭ ne scias, ke “General Electric alportas al ni la bonaĵojn de la vivo”? Martelite en la cerbojn de la publiko dum jardekoj per nenombreblaj reklamoj, tiu iom fanfarona slogano aperis je la komenco de la multaj filmoj, TV-serioj kaj politikaj debatoj kiujn la kompanio aŭspiciis. Konstanta ĉeestaĵo en la ĉiutaga vivo de 300 milionoj da usonanoj, General Electric ankaŭ ne forgesas sin miksi en la politikan vivon de la lando.
Jeffrey Immelt, la aktuala prezidanto kaj ĝenerala direktoro de General Electric (GE), enoficiĝis je la 10-a de septembro 2001. En la sekvintaj tagoj kaj monatoj, tri el la plej gravaj sektoroj de la kompanio montris alarmajn antaŭsignojn de malforto: aviadilaj motoroj, pro la krizo en aertransportado; re-asekuro (asekuro de la asekurantoj), pro la altiĝo de kompensopagoj post la atencoj de la 11-a de septembro 2001; turbinoj por elektrocentraloj, post kiam la Enron-fiasko damaĝis la tutan energi-sektoron. Kvin jarojn poste, la merkata valoro de la kompanio ankoraŭ ne revigliĝis de tiuj ŝokoj. Ĝi falis je 14% depost 2001.
Krom tio, ĉio ŝajne estas en ordo. Ĉiuokaze, la komerca gazetaro montras preferon por General Electric. Nomite la “plej respektata kompanio” de la jaro fare de The Financial Times en sep el la lastaj ok jaroj, General Electric ankaŭ estis la “plej admirata kompanio” de la revuo Fortune la 22-an de februaro 2006. Tiaj laŭdoj estas alte taksataj de la transnaciaj firmaoj. Des pli, ĉar ili estis aljuĝitaj preskaŭ samtempe, kaj de du el la plej prestiĝaj eldonaĵoj de la komerca mondo. Kun filioj en kvardek landoj, General Electric fariĝis kaj restas la plej grava industria konglomeraĵo de la mondo; ĝia entuta borsa valoro estas (apenaŭ) superata nur de Exxon-Mobil, la petrola giganto. Ĝiaj financaj servoj atingas bilancon kiun superas nur la plej grandaj usonaj bankoj; ĝia filio de aviadil-luado havas pli da aviadiloj ol American Airlines, kaj tiu de konsumanto-kredito mastrumas pli da kreditkartoj ol American Express.
Kun vendoj probable atingontaj 163 miliardojn da dolaroj en 2006, General Electric produktas tiom da riĉeco kiom Argentino, la tridek-kvara plej riĉa lando en la mondo. La profito de 16,3 miliardoj da dolaroj, kiun la transnacia firmao produktis en 2005, superas la rekordan profiton de Total; inter 1989 kaj 2004 ĝi amasigis profitojn de 139 miliardoj da dolaroj, alivorte preskaŭ tiom, kiom la kombinita sumo de IBM, McDonalds kaj Wal-Mart*. El tiu totalo, la akciuloj enpoŝigis 61,3 miliardojn da dolaroj en la formo de dividendoj. Kaj pliaj 30 miliardoj estis uzitaj por reaĉeti akciojn de General Electric en la financaj merkatoj*.
La flatado, kiun la gazetaro kaj la komerco-lernejoj montras por General Electric, trovas sian paralelon kiam ili parolas pri s-ro John Francis (“Jack”) Welch Jr, kiu gvidis la kompanion inter 1981 kaj 2001. En novembro 2003, The Economist kronis lin “manaĝero de la dudeka jarcento”. Unu jaron antaŭ lia emeritiĝo, Forbes Magazine apenaŭ povis kaŝi sian aflikton: “Malmultas tiuj, kiuj memoras la nomon de la posteulo de Mao Zedong, aŭ de la prezidanto Lincoln, aŭ de la dirigento kiu anstataŭis Leonard Bernstein (...). Tia estas la ombro kiun Jack Welch ĵetas sur General Electric.” Demandite en novembro 2004 de The Financial Times pri la “famuloj de historio” kiujn ili estus volintaj havi en sia estraro, altrangaj kadroj klasis Welch egalrange kun s-roj Bill Gates, Carlos Ghosn, Winston Churchill kaj Jesuo Kristo.
SED ESTAS ALIAJ PLI KRITIKEMAJ VOĈOJ... En aprilo 2002, ekzemple, la asocio United for a Fair Economy (UFE), kiu faras esplorojn pri malegaleco, klasifikis General Electric inter la “Enron-ecaj titanoj de la ekonomio”. Temas pri la kompanio kiu, administrite sole por la profito de kelkaj akciuloj, disfalis en tiu sama jaro. El dekduo da transnaciaj kompanioj, ĉiu ilustris unu negativan trajton de ĉi tiu nova kapitalismo. Taksinte ke General Electric kombinis kelkajn el ili, UFE premiis ĝin per speciala premio por ĝia “vivdaŭra laboro”.
Laŭ Thomas F. O’Boyle, eksa ĵurnalisto de The Wall Street Journal kiu faris ĝisfundan enketon pri la firmao, kvankam GE estas “unu el plej gravaj kaj fascinaj institucioj de Usono en la dudeka jarcento”, ĝi ankaŭ plenumis la rolon de ponto kiu kondukis de “paternalisma“ kapitalismo al ”kanibalisma“ kapitalismo. Tiu estas karakterizata de la submetiĝo de grupoj de industrioj al la postuloj de spekulistoj por profitodono. “Daŭre kontentigi la akciulojn”, li klarigas, “fariĝis la plentempa okupiĝo de ĝeneralaj direktoroj, kaj neniu el ili tiom okupiĝis pri tio kiom Jack Welch”*. Sekve, industria evoluigo estis neglektita, kaj la dungitoj — antaŭe valoraj kaj protektataj — de tiam sentis sin traktataj malamike kaj minacataj.
Cetere, eksaj ĉefoj de filioj de General Electric estis nomumataj kiel gvidantoj de aliaj usonaj firmaoj — interalie la ĉefa podetalisto de porbrikolaj varoj Home Depot, la fabrikisto de gluaĵoj 3M, kaj la aeronaŭtika subkontraktisto Honeywell. Tia transformo disvastiĝis tra la tuta entreprena mondo de Usono.
La firmao estis fondita en 1892 per fuzio de du kompanioj, el kiuj tiu starigita de la inventisto Thomas Edison. General Electric aperis en la indico Dow Jones ekde ĝia kreo unu jaron poste. El la dek ok ĉefaj kompanioj de Wall Street en la indico tiutempe (ĝi listigas tridek hodiaŭ), General Electric estas la lasta postvivanto. Ĝi fundamente formis la usonan industrion per la enkonduko de nenombreblaj inventaĵoj, interalie de panrostilo kaj de optika fibro. Dum nemallonga parto de la dudeka jarcento, ĝi estis la plej grava entrepreno de alta teknologio de la mondo; kelkaj el ĝiaj inĝenieroj ricevis Nobel-premiojn pri kemio kaj fiziko; ĝia rego de elektrikaĵoj kaj elektronikaĵoj alproprigis al ĝi la plej gravan kolekton de industriaj patentoj de la mondo.
La transnacia GE ankaŭ eksportis siajn strategiojn de administrado: jam en 1935 ĝi havis investaĵojn en Japanio, Francio, Germanio, Britio kaj Nederlando. Dum la Dua Mondmilito, la Pentagono fariĝis ĝia ĉefa kliento; dudek jarojn poste, General Electric profitis de mendoj generitaj de la Vjetnamia Milito. De 1951, la firmao pioniris pri la malcentralizo de sia operacia administrado al la nivelo de siaj filiaj kompanioj. Cetere, estis post tiu ŝanĝo, ke la prezidanto Ronald Reagan traveturis Usonon en la nomo de la kompanio por kontraŭpezi ĉi tiun diserigon kaj por konservi la kolektivajn perceptaĵon kaj vizaĝon de General Electric. La malcentralizon, tamen, trafis multaj malhelpoj ĉar la manaĝeroj devis konformiĝi al striktaj interpreto de la regulsistemoj kaj procedoj detalitaj en ok “Bluaj Libroj”.
Ĉe la kapo de la firmaoj kiuj konsistigas General Electric, la inĝenierojn anstataŭis financistoj, kies ĝeneralisma kompetento ebligis al ili sinsekve administri kelkajn filiajn kompaniojn de la grupo. Reginald Jones, prezidanto de 1972 ĝis 1981, instigis ĉi tian translokeblon de la altrangaj kadroj, kaj aldonis al ĝi “strategian planadon” por prognozi la evoluon de ĉiu filia kompanio en la daŭro de kelkaj jaroj. Ĉiuj ĉi administraj ennovaĵoj estis imititaj de aliaj usonaj kompanioj.
General Electric ankaŭ estis pioniro en la fako de rilatoj inter dungantoj kaj dungitoj. Ĝi starigis ŝparplanojn por emeritiĝo en la 1930-aj jaroj por “teni la dungitojn for de la laborsindikatoj”. Dum la Granda Depresio, Gerald Swope, kiu direktis la kompanion de 1922 ĝis 1940, ne faris amasmaldungojn, kaj li konsilis la prezidanton Franklin Delano Roosevelt pri la realigo de ties New Deal [Nova Disdono]. Kromnomate “Generous [Donacema] Electric” de generacioj da dungitoj, la firmao funkciis ĝis 1981 laŭ la modelo Ford, kiu implicis redistribuon de la produktita riĉeco al la dungitoj. Ilia aĉetpovo apogis la usonan ekonomion.
Neniu defiis tiun modelon dum la 1960-aj jaroj: la laborsindikatoj estis potencaj kaj, kiel notis la ekonomikisto John Kenneth Galbraith, en firmaoj tiel grandaj kiel General Electric, “la dekomencaj investantoj kontribuas nekonsiderindan kapitalon; en ĉiu tia kompanio oni povas repagi tiun kapitalon per la profito gajnita dum kelkaj horoj aŭ tagoj. Neniu el iliaj individuaj akciuloj postulas pecon da potenco”*.
La homo, kiu defiis tiun modelon, estis la kemia inĝeniero Jack Welch. Pasiginte sian tutan karieron kun la kompanio, li estis nomumita prezidanto en 1981. La revuo Fortune notis ke liaj antaŭuloj “provis ekvilibrigi la interesojn de la dungitoj, de la akciuloj kaj de la entuta kompanio. Welch, kontraste, trudis la akcian kurzon de General Electric kiel la novan mezuron “*. Tiu ŝanĝo reflektis tiun en la ekvilibro de fortoj kiu estiĝis post kiam la prezidanto Reagan, nove elektita al la Blanka Domo, “emancipis” la financajn merkatojn el la politika kontrolo trudita al ili pro la krizo de 1929. Pensiokasoj kaj aliaj investfondusoj fariĝis la plej gravaj akciuloj ĉe Wall Street, ili postulis ĉiam pli altajn rezultojn kaj, se iuj manaĝeroj ne komprenis tion, ili estis maldungitaj.
Pro la aparta malalteco de sia akcia kurzo tiutempe, tamen, General Electric estis grave elmetita al risko de malamika akiroferto. Tion Welch firme intencis malhelpi. Li komencis per pritondado de malprofitigaj aktivecoj: “Estis 174 respondeculoj pri planado”, li klarigis, “kaj tri aktivecoj perdis monon dum dudek jaroj”*. Ekde nun, laŭ liaj propraj vortoj, necesos “premi la citronon”* ĉiam pli forte. Per duciferaj altiĝoj en siaj jarbilancoj, la industria konglomeraĵo baldaŭ metis sin en pozicion neatingeblan de eventualaj predantoj, kaj fariĝis eĉ la plej alta borsa valoro de la mondo. Ĝia valoro ĉe Wall Street pliiĝis tridekoble inter 1981 kaj 2001. Kiam Welch foriris, General Electric havis valoron kiu egalis tiun de la kombinitaj borsaj valoroj tiutempaj de Total, EDF, GDF, Suez, Saint-Gobain kaj Alcatel*.
Tia metamorfozo kaŭzas iom da damaĝo. “La homoj timas, ĉar ili ne havas sekuran laboron, sed entrepreno, kiu malsukcesas, faros nenion [por ili]”, respondis Jack Welch. “Estas la sukcesaj entreprenoj kiuj ofertos estontecon al ili.” Nomate la “evangeliisto de komerca administrado” de la semajnrevuo Business Week en oktobro 2004, Welch penadis por intensigi la produktivon kaj, dum unu slogano sekvis alian, por rapidigi la produktadon. En la 1980-aj jaroj, fabriko en Erie, Pensilvanio, produktis 350 lokomotivojn ĉiujare kaj havis la ekvivalenton de 7.500 dungitoj. En 2000, la nombro da lokomotivoj atingis 911 ĉiujare kun 3.500 malpli da laborpostenoj* . Ankaŭ multobliĝis la fermoj de fabrikoj. Kaj ĝeneraliĝis subkontraktado. La nombro da dungitoj estis reduktita de 400.000 al 300.000 sub la reĝimo de Welch. Se, tamen, oni enkalkulas la personaron de la mil kompanioj akiritaj de General Electric inter 1981 kaj 2001, la totalo de fortranĉitaj laborpostenoj sume estas 500.000. Pro tio, la ĝenerala direktoro gajnis la kromnomon “Neŭtrona Jack”, rilate al la efiko de la samnoma bombo: la konstruaĵoj estas senigitaj je dungitoj, la muroj restas sendifektaj. Efektive, estis oportune forigi ĉiujare 10% de la “malplej produktivaj dungitoj”, politiko kiun daŭrigis lia posteulo Jeffrey Immelt, sed “malpli strikte”*. Por Welch, tio estis ĉiaokaze “la plej bona rimedo kontraŭ la evoluo de burokratismo”.
ANORAŬFOJE VIDEBLAS kiel la tempoj sanĝiĝas: kapitalismo jam ne celas krei laborpostenojn, maldungi laboristojn estas perceptate kiel signo de kuraĝo. En 2005 Immelt estis nomumita oficiro de la Honora Legio fare de la franca ministro pri ekonomio, Breton Thierry. En junio tiujare, ĉe konferenco en La Baule de preskaŭ 800 internaciaj investantoj kaj reprezentantoj de eŭropaj agentejoj de ekonomia disvolviĝo, Immelt riproĉis politikistojn kiuj “faras nenion krom transdoni al aliaj la ŝarĝojn de sia ofico” por eviti siajn respondecojn. “Kiam mi decidas prioritatojn por General Electric, mi ne petas la opinion de la dungitoj”*.
“Ideale”, Welch iam diris penseme, “ĉiu fabriko estus metita sur barĝon.” Tio signifas ke, ekde 1994, la transnacia kompanio profitas de la ALKNA (Akordo pri Liberkomerco de Nordameriko, NAFTA laŭ la angla)* por transloki siajn fabrikantajn unuojn al la alia flanko de la meksikia landlimo. Kaj tamen, dum la debatoj kiuj antaŭis la adopton de la Akordo fare de la registaro Clinton, General Electric parolis al la komitato pri eksterlandaj aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj pri kiom da laborpostenoj ĝi sekurigos en Usono dank’ al tiu interkonsento*. Kvin jarojn post ĝia efektiviĝo, laŭ la revuo Multinational Monitor, iuj el la filioj de la grupo GE premis siajn subkontraktistojn sekvi ilin al Meksikio. En 1991, General Electric ankoraŭ havis kvaroble pli da dungitoj en Usono ol en la cetera mondo. La raporto hodiaŭ estas 1,15 kontraŭ 1, kaj ĝiaj ciferoj de eksterlandaj vendoj (precipe en Eŭropo, Hindio kaj Ĉinio) atingis 80 miliardojn da dolaroj, do duonon de la totalo. La eks-ĝenerala direktoro nun asertas, ke “la tutmondiĝo estas la plej efika rimedo por plibonigi la vivnivelon de malriĉaj landoj”.
En decembro 1981, ok monatojn post kiam li fariĝis la prezidanto de la kompanio, Jack Welch faris paroladon al financaj analizistoj kunvenintaj ĉe Pierre Hotel en Nov-Jorko. Li diris, ke la firmao, en “totala milito” kontraŭ sia malalta akci-kurzo, postulos, ke ĝiaj filioj estu numero unu aŭ numero du en sia sektoro; se ne, li ilin forvendos. Efektive, General Electric delasis karbominejon, produktanton de diskoj, aktivecojn pri satelitoj ktp. Dezirante ne alfronti la ĉiam pli fortan konkurencon de japanaj produktoj, Welch eĉ retiriĝis de hejmaj elektronikaĵoj, merkato en kiu General Electric estis numero unu en Usono. Kaj la fabrikoj de elektraj hejmmastrumiloj estis forvenditaj en 1983 sen konsulto kun ties manaĝeroj. “Estas kvazaŭ General Motors ĉesus fabriki aŭtomobilojn”, The New York Times rimarkis tiutempe. Tiel, la grupo delasis 400 kompaniojn en dudek jaroj. Sed la movo ne estis nur unudirekta: pli ol mil kompanioj estas akiritaj de GE.
Per la eksigo de 130.000 dungitoj kaj la vendo de pli ol 100 filioj General Electric gajnis 6,5 miliardojn da dolaroj inter 1981 kaj 1986. Ĝi uzis la monon por lanĉi orgion de akiroj kiuj celis ebligi ke ĝi pli rapide pliigu siajn profitojn. Farante akirojn en la industrioj de kuracaj ekipaĵoj (Compagnie générale de radiologie en 1987), ampoloj (la hungara firmao Tungsram en 1989) kaj kemiaĵoj (la plastoj de Borg Warner en 1988), ĝi precipe ekokupiĝis pri financaj servoj (kurtaĝo kaj asekuro en la 1980-aj jaroj). Tiu lasta agado, dum periodo kiun oni nomis “General Electric Capital”, konsistigis nur 10% de la enspezaro de la grupo en 1981. Post dudek jaroj, la procentoj kvarobliĝis.
En 1986, General Electric elspezis 6 miliardojn da dolaroj por sia plej simbola reakiro: tiu de RCA. Welch likvidis ĝiajn industriajn aktivecojn, retenante nur la televidoĉenon NBC. Fondite en 1919 kiel filio de General Electric kaj de la brita kompanio Marconi, RCA fariĝis memstara en 1932 post antimonopolisma proceso fare de la usona registaro. La revenon de RCA al la sino de General Electric ebligis la novaj reguloj kiuj favoras “kunfandiĝojn” kaj transformis la sektoron de radio kaj televido en Usono*.
Malgraŭ tio, la aktivecoj de General Electric koncentriĝis al la financa administrado de ĝia aktivo. La mono, kiun la firmao dediĉis al reakiroj, jam ne haveblis por la evoluigo de industriaj aktivecoj. Inter 2001 kaj 2003, notis The Wall Street Journal, “la krevo de la spekulacia veziko en la 1990-aj jaroj rivelis ke, kvankam la iniciatoj de la ĉefetaĝo de General Electric sendube pliigis rentabilitaton kaj akcelis profitojn, ili samtempe maskis multajn malsukcesojn”*. Ekzemple, la falo je 19% en reala valoro de elspezoj por esplorado kaj realigado dum la 1990-aj jaroj. La kompanio okupis la pintan pozicion de ennovigado dum la pasinta jarcento; hodiaŭ, ĝi jam ne aperas en la ĉiujara listo de la dudek ĉefaj produktantoj de industriaj patentoj. Sed sen la produktoj disvolvitaj malprofite dum la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj de la filiaj fabrikoj de plastoj kaj aeronaŭtiko, s-ro Welch ne estus havinta la avantaĝon de la profitoj poste generitaj de tiuj inventaĵoj.
Konscia pri la danĝero, lia posteulo forvendis parton de la financaj servoj de la kompanio kaj pliigis elspezojn pri esplorado kaj disvolvado, kiuj atingis pinton de 3,1 miliardoj da dolaroj en 2004*. De tiam, oni emfazas teknologiojn kiuj ebligas, precipe, la redukton de forcejaj gasoj. General Electric eĉ esperas, ke ĝi iam persvados George W. Bush subskribi la Protokolon de Kioto, tiel devigante usonajn industriistojn observi kvotojn de produktado de tiaj gasoj.
Malgraŭ tio, ke dum sia tuta ekzisto, la kompanio povis kalkuli kun la usona prizorgoŝtato, Jack Welch iam asertis ke “la sukcesaj firmaoj estas la solaj kolonoj de lando kiel nia; la ŝtatoj kreas nenion”*. Sed, inter 1990 kaj 2002 (do sub lia reĝimo), la kompanio tenis la rekordon por ŝtataj kontraktoj, kun totala valoro taksita de la Centro por Publika Integreco je 43,7 miliardoj da dolaroj. Dank’ al helpo pri eksportado kaj multoblaj lokaj subvencioj, ĝi ankaŭ estas la usona transnacia firmao kiu plej profitis de la redukto de impostoj sur profitoj gajnitaj en Usono*. Inter 2001 kaj 2003, ekzemple, la imposto, kiun ĝi pagis en tiu kategorio, sume estis nur 3,4 miliardoj da dolaroj, ŝparo de 9,5 miliardoj. La firmao tamen jam profitis de impostoredukto de 6,9 miliardoj da dolaroj inter 1996 kaj 1998...
TIUJ PROFITOJ NE ESTAS SEN RILATO kun la “investoj” kiujn GE elspezis por influi la publikan politikon. Tiu influo estas certigata al General Electric pere de ĝia proprieto de la televida ĉeno NBC kaj la reakiro de Universal Studios de Vivendi en 2003, kun ĝiaj kablotelevidaj kanaloj (Vivendi retenis akciaron de 20%). Cetere, la ĉefaj kadroj de GE estas celataj de monkolektistoj por elektokampanjoj: iliaj donacoj atingis 12 milionojn da dolaroj inter 1990 kaj 2006.
GE preferas tamen rektan agadon de prempgrupoj, por kiu ĝi elspezis 13,9 milionojn da dolaroj nur en la unuaj ses monatoj de 2005 — sumo preskaŭ sen-egala en Usono*. Ĝi ankaŭ estas specialisto pri strategia rekrutado. En Francio, la firmaon nun estras s-ino Clara Gaymard, edzino de iama financministro Hervé Gaymard. Ŝi povas nun utiligi en la servo de sia nova dunginto la reton de kontaktoj kiun ŝi konsistigis ĉekape de la Franca Agentejo pri Internaciaj Investoj.
Liverinte al la akciuloj ĝuste tion, kion ili atendis, Jack Welch estis abunde rekompencita. Nur en la jaro 2000, li ricevis 164 milionojn da dolaroj, sumo kiu inkluzivis la vendon de akcioj kiujn li posedis. Unu jaron poste, li gajnis pliajn 16 milionojn da dolaroj, al kiuj oni poste aldonis gratifikon de 9 milionoj da dolaroj kiam li “emeritiĝis”. Dudek jaroj ĉekape de General Electric donis al ties ĝenerala direktoro sumon taksatan je 900 milionoj da dolaroj.
Lia monkompenso samrangas kun lia pedagogia sukceso: en 1981, en la ĉefa programo pri aktualaĵoj de la televida ĉeno CBS, oni mallaŭdis lin pro tio, ke li fermis fabrikon en Kalifornio. “Hodiau, li diras, en memgratula tono, usonaj kompanioj akceptas, ke ili devas esti konkurencivaj.” Resume, “ili moderniĝas”*.
Olivier VILAIN.