Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

RASISMO KAJ EŬGENISMO INTER LA MONDMILITOJ

Antaŭuloj kaj aliancanoj de la naziismo en Usono

Publikigita antaŭ jaro, la romano de Philip Roth “La komploto kontraŭ Usono [Le Complot contre l’Amérique]” imagis en Usono en 1940 la prezidantiĝon de Charles Lindbergh. Se la venko de la fama aviadisto, konata antisemito kaj simpatianto de la nazia reĝimo, kontraŭ Franklin Delano Roosevelt estas fikcio, la influo de la usona naziismo estis ja reala. Tion pruvas la skribaĵoj de Henry Ford. Eĉ pli: la usonaj eŭgenistoj kaj rasistoj inspiris Hitleron.

IUJ, KIEL Daniel Goldhagen, provis klarigi la naziismon per ekskluzive germana antisemita perverseco; aliaj, kiel Ernst Nolte, en videble apologia spirito, parolas pri “azia” sinteno aŭ pri imitado de la bolŝevikoj. Kaj ĉu eble, kiel jam frue perceptis Hannah Arendt, la naziaj rasismo kaj antisemitismo havis pli ĝuste okcidentajn fontojn*, kaj eĉ usonajn devenĉenojn? Efektive, inter la favorataj legaĵoj de la fondintoj de la Tria Regno troviĝas libro de alte reprezenta usona eminentulo: Henry Ford. Cetere, la sciencaj doktrinoj kaj la rasismaj juraj kaj politikaj praktikoj de Usono havis ne neglektindan efikon sur la ekvivalentaj tendencoj en Germanio.

* Kp la demonstradon kiun faris Hannah Arendt, koncerne eŭropajn koloniismon, imperiismon kaj antisemitismon, en la unua kaj dua volumoj de Originoj de totalismo. Por ĝisdatigo kaj riĉigo de tiu tezo, kp Enzo Traverso, La violence nazie, La Fabrique, Parizo, 2002.

Tiu usona konekto havas sian originon unue en la longa tradicio de jura fabrikado de raso — tradicio kiu havas grandan fascinon sur la nazia movado ekde ties komencoj. Efektive, pro historiaj kialoj, ligitaj interalie kun la du jarcentoj da seninterrompa praktiko de sklavigo de nigruloj, Usono prezentas la eble unikan kazon de metropolo kiu jam frue, kaj sur sia propra teritorio, faris oficialan rasisman klasadon kiel bazon de civitaneco. Ĉu temas pri difinoj de “blankuleco” kaj de “nigruleco” kiu, spite al ties malstabileco, sekvas unu la alian ekde tri jarcentoj kaj duono kiel juraj kategorioj, ĉu temas pri enmigrad-politikoj enviataj de Adolfo Hitlero ekde la 1920-aj jaroj aŭ pri la praktikoj de truda steriligado en certaj ŝtatoj dum pluraj jardekoj antaŭ la kresko de naziismo en Germanio, la usona konekto donas privilegian terenon, kvankam neniel unikan, por repensi pri la ĝuste modernaj fontoj de naziismo, la nekonfesitaj kontinuecoj de tiu kun certaj politikaj praktikoj de la okcidentaj socioj (inkluzive de demokratiaj).

Truda steriligado instituciigita

DENUNCADO DE antisemitismo kaj de judekstermo estas unu el la gravaj komponantoj de la dominanta politika kulturo de Usono hodiaŭ. Des pli bone. Regas, tamen, embarasa silento pri la ligoj, la afinecoj, la rilatoj inter gravaj eminentuloj de la ekonomia kaj scienca elito de Usono kun la nazia Germanio. Nur dum la lastaj jaroj aperis libroj kiuj rekte alpaŝas tiujn embarasajn demandojn. Du el tiuj verkoj ŝajnas al ni meriti apartan atenton: The Nazi Connection. Eugenics, American Racism and German National Socialism*, de Stefan Kühl, kaj The American Axis. Henry Ford, Charles Lindbergh and the Rise of the Third Reich*, de Max Wallace. Stefan Kühl estas germana universitatano kiu faras esploradojn en Usono, kaj Max Wallace usona ĵurnalisto loĝanta delonge en Kanado.

* Stefan Kühl, The Nazi Connection. Eugenics, American Racism and German National Socialism, Oxford University Press, Novjorko, 1994.
* Max Wallace, The American Axis. Henry Ford, Charles Lindbergh and the Rise of the Third Reich, St. Martin’s Press, Novjorko, 2004.

“Hodiaŭ ekzistas lando kie videblas la komencoj de pli bona koncepto de civitaneco”, skribis Hitlero en 1924. Li referencis la klopodon de Usono konservi la “hegemonion de la norda deveno”, en ties politiko pri enmigrado kaj akiro de civitaneco. La projekto de “rasa higieno” klarigita en Mein Kampf orientis sin laŭ la modelo de la Immigration Restriction Act (1924), kiu malpermesis eniron en Usonon al individuoj suferantaj heredajn malsanojn kaj al migrantoj el suda kaj orienta Eŭropo. Kiam, en 1933, la nazioj starigis sian programon por “plibonigo” de la loĝantaro per truda steriligado kaj reglamentado de geedziĝoj, ili malkaŝe inspiriĝis de Usono, kie pluraj ŝtatoj jam de jardekoj aplikis steriligadon de “mankhavaj” homoj, praktiko sankciita de la Supera Kortumo en 1927.

La rimarkinda studaĵo de Stefan Kühl laŭspuras tiun sinistran devenĉenon esplorante la densajn ligojn inter la usonaj kaj germanaj eŭgenistoj kiuj teksiĝas inter la du militoj, la transigo de sciencaj ideoj kaj de juraj kaj medicinaj praktikoj. Bone dokumentita kaj rigore defendita, la ĉefa tezo de la aŭtoro estas ke la konstanta kaj sistema subteno de la usonaj eŭgenistoj al siaj germanaj kolegoj, ĝis kiam Usono eniris la Duan Mondmiliton, ilia aliĝo al la plej multaj disponoj de la nazia ras-politiko, konsistigis gravan fonton de scienca legimitiĝo de la rasisma ŝtato de Hitlero. Kontraste al konsiderinda parto de la dominanta historiografio, Kühl montras ke la usonaj eŭgenistoj kiuj lasis sin delogi de la nazia retoriko pri ras-higieno, ne estis nur manpleno da ekstremistoj aŭ da marĝenuloj, sed konsiderinda grupo de sciencistoj kies entuziasmo ne mildiĝis kiam la nazia retoriko fariĝis realo. Esplorado de la ŝanĝoj de tiuj rilatoj inter la du sciencaj komunumoj ebligas al la germana sociologo kaj historiisto prilumi la multajn aspektojn de la influo kiujn havis sur la adeptoj de la rashigieno la “progresoj” de la usona eŭgenismo — aparte la efikeco de enmigrad-politiko kiu “kombinis la etnan kaj la eŭgenan selektadon” — kaj la sukceso de la usona eŭgenisma movado adoptigi leĝojn favore al truda steriligado.

Dum, en la Vajmara Respubliko, sociaj laboristoj kaj respondeculoj pri publika sano zorgis pri reduktado de la kostoj de socia protekto, la specialistoj de la rashigieno turnis siajn okulojn al la disponoj de truda steriligado praktikataj en pluraj ŝtatoj de Nordameriko por redukti la koston de la “mankhavuloj”. La referenco al Usono, unua lando kiu instituciigis la trudan steriligadon, abundas en ĉiuj tiuepokaj medicinaj tezoj. Unu el la klarigoj ofte uzataj por klarigi tiun avangardan statuson, kiun ĝuis la usona eŭgenismo, estis la ĉeesto de nigruloj kiu “tre frue devigis la blankulan loĝantaron uzi sisteman programon de plibonigo de la raso”. Tiu sama klarigo estis uzata pli poste, de la usonaj apologetoj de la nazia reĝimo kiel la genetikisto T. U. H. Ellinger, kiu komparis la persekutadon de la judoj kun la brutala traktado de la nigruloj en Usono.

Kun la kresko de naziismo, la usonaj eŭgenistoj, kiel ekzemple Joseph DeJarnette, membro de la steriligo-movado de Virginio, malkovras surprizite kaj fascinite ke “la germanoj antaŭas nin en nia propra ludo...”. Tio ne malhelpas, almenaŭ ĝis kiam Usono eniras la militon (en decembro 1941), ilian aktivan subtenon al la rasismaj politikoj de la nazioj nek la silenton de la granda plimulto da eŭgenistoj antaŭ la persekutado de judoj kaj ciganoj, la ekvivalento de la nigruloj en Usono.

Certe, la eŭgenista komunumo ne estis homogena, kiel montras la viglaj denuncoj de scienculoj kiel la socialistaj eŭgenistoj Herman Muller kaj Walter Landauer, tiuj de la progresema genetikisto L. C. Dunn kaj de la fama antropologo Franz Boas. Sed, kontraste al tiuj, kiuj estis kritikaj al eŭgenismo, Muller kaj Landauer faris sciencan kritikon de la naziismo, per kiu ili, kvankam neante rasan hierarĥion, agnoskis la bezonon plibonigi la homan rason per subteno de reproduktiĝo de “kapablaj” individuoj kaj la malpermeson de tiu de “malsuperaj” individuoj.

Bioloia, medicina kaj higienisma leksiko

LA 6-A ĈAPITRO de la libro Scienco kaj rasismo. La influo de diversaj konceptoj pri raso sur la sinteno rilate al la naziaj rasismaj politikoj alportas dementon al la kuranta tezo laŭ kiu la “pseŭdo-sciencaj” tendencoj de la usona eŭgenismo — respondecaj pri la rasisma leĝo de 1924 pri enmigrado — cedis la lokon, ekde la 1930-aj jaroj, al pli “scienca” progresema eŭgenismo kun totala rompo kun la rashigieno.

La kompleksa tipologio kiun kontruas la aŭtoro pruvas ke la diferenciĝoj ene de la usona eŭgenisma movado havis nenion por fari kun ĝia pli “scienca” evoluo. Ĝi substrekas ke la batalo interne de la internacia scienca komunumo pri la nazia raspolitiko estis antaŭ ĉio batalo de diverĝaj sciencaj pozicioj pri la plibonigo de la raso kaj pri la sciencaj, ekonomiaj, politikaj rimedoj por atingi ĝin.

Pro tio la aŭtoro proponas du nociojn — “etna rasismo” kaj “genetika rasismo”-, kiujn li konsideras necesaj por kompreni la pristuditan fenomenon. La unua estis klare kondamnita de la Nurenberga Tribunalo; pri la dua, la afero estas pli malfacila. Unuflanke, la plej multaj ras-higienistoj ne estis juĝataj pro la trudita steriligado de 400.000 homoj. Kaj la ĵusa studaĵo montris ke parto de la akuzo provis prezenti la amas-masakrojn kaj la eksperimentojn en la koncentrejoj kiel praktikojn separitajn de “la aŭtenta eŭgenismo”.

En 1939, Ellinger skribis en la Journal of Heredity, ke la persekutado al judoj ne estis religia persekutado, sed “grandskala bredad-projekto celanta elimini el la nacio la heredajn atributojn de la semita raso”. Kaj li aldonis: “Sed kiam temas pri scii kiel la bredadprojekto realigeblas plej efike, post kiam la politikistoj decidis pri ĝia dezirindeco, la scienco povas helpi eĉ la naziojn”. Kelkajn jarojn poste, Karl Brandt, la ĉefo de la programo por elimino de handikapuloj, deklaris antaŭ siaj juĝistoj ke tiu programo estis bazita sur usonaj ekperimentoj el kiuj kelkaj estis de la jaro 1907. Li citis por sia defendo Alexis Carel, kies nomon unu el niaj universitatoj portis ankoraŭ lastatempe.

La verko de Max Wallace analizas la rilatojn kun la naziismo de du usonaj eminentuloj de la 20-a jarcento: la aŭtomobil-konstruisto Henry Ford kaj la aviadisto Charles Lindbergh. Tiu, celebrata heroo de aviado post sia unua transflugo de Atlantiko (1927), ludis signifan rolon en la 1930-aj jaroj kiel usona simpatianto de la Tria Regno kaj, ekde 1939, kiel unu el la organizantoj (kun Ford) de la kampanjo kontraŭ Roosevelt, akuzata voli interveni en Eŭropo kontraŭ la potencoj de la Akso.

Malpli konata, la kazo de Ford estas pli grava. Kiel bonege montras Max Wallace — jen unu el la elstaraj partoj de lia libro — The International Jew (1920-1922) de Ford (vd Michael Löwy: Henry Ford, inspirinto de Adolf Hitler.), inspirita de la plej brutala antisemitismo, havis konsiderindan efikon en Germanio. Tradukita en 1921 al la germana, ĝi estis unue la la ĉefaj fontoj de la naci-socialisma antisemitismo kaj de la ideoj de Adolfo Hitlero. Jam en decembro 1922, ĵurnalisto de la New York Times en vizito al Germanio, rakontas ke “la muro malantaŭ la tablo de Hitlero, en lia privata oficejo, estas ornamita de granda bildo kiu prezentas Henry Ford”. En la antaŭĉambro, tablo estis kovrita de ekzempleroj de Der Internationale Jude. Alia artikolo de la sama gazeto publikigas, en februaro 1923, la deklaron de Erhard Auer, vicprezidanto de la bavara parlamento, kiu akuzas Fordon financi Hitleron, ĉar li estas favora al ties programo celanta “la ekstermadon de la judoj en Germanio”.

Wallace rimarkigas ke tiu artikolo estas unu el la unuaj konataj referencoj al la ekstermaj projektoj de la nazia gvidanto. Fine, la 8-an de marto 1923, en intervjuo al la Chicago Tribune, Hitlero deklaris: “Ni konsideras Heinrich Ford la gvidanto de la kreskanta movado fascisti en Ameriko (...) Ni admiras aparte lian kontraŭjudan politikon kiu estas tiu de la platformo de la fascisti bavaraj”.* En Mein Kampf, kiu aperis du jarojn poste, la aŭtoro omaĝas Fordon, la solan individuon kiu rezistas al la judoj en Usono, sed lia ŝuldo al la industriisto estas multe pli granda. La ideoj de la Internacia Judo ĉie ĉeestas en la libro, kaj iuj teksteroj estas preskaŭ laŭvortaj citaĵoj, aparte pri la rolo de la judaj konspirantoj en la revolucioj en Germanio kaj Rusio.

* Max Wallace, The American Axis, p. 45-46.

Kelkajn jarojn poste, en 1933, post kiam la nazia partio troviĝas en la potenco, Edmund Heine, la mastrumanto de la germana filio de Fordo, skribis al la sekretario de la usona industriisto, Ernest Liebold, por rakonti al li ke La Internacia Judo estis uzata de la nova registaro por eduki la germanan nacion en la kompreno de la Juda Demando.* Kunigante tiun dokumentaron, Max Wallace pruvis nekontesteble ke la usona aŭtomobilkonstruisto estis inter la nombro da plej gravaj antisemitaj fontoj de la naci-socialisto...

* Saml., p. 130.

Kiel memorigas Max Wallace, en 1938 Hitlero atribuis al Henry Ford, pere de la germana konsulo en Usono, la Grandan Krucon de la Supera Ordo de la Germana Aglo, premio kreita en 1937 por honori grandajn eksterlandajn eminentulojn. Antaŭe, la medalo, Malta Kruco ĉirkaŭata de svastikoj, estis atribuita al Benito Musolino. Tamen, Wallace ne klarigas kial, konsidere al la abundo de eŭropaj, aparte germanaj antisemitaj verkoj, la aŭtoro de Mein Kampf estis tiom fascinita de la usona verko. Kial li ornamis sian oficejon per la portreto de Henry Ford, anstataŭ per tiu de Paul Lagarde, Moeller van der Bruck kaj tiom da aliaj famaj germanaj antisemitaj ideologoj? Krom la prestiĝo asociita al la nomo de la industriisto, ŝajnas ke tri kialoj povas klarigi tiun intereson por The International Jew: la moderneco de la argumento, ĝia “biologia”, “medicina” kaj “higienisma” leksiko; ĝia eco de sistema sintezo, kiu artikulas en grandioza, kohera kaj ĝenerala diskurso la tutaĵon de la postmilitaj antisemitaj pamfletoj; fine, ĝia internacia, planedvasta, tutmonda perspektivo.

“Mi legis ĝin kaj mi fariĝis antisemito”

WALLACE MONTRAS, kun apogaj dokumentoj, ke Hitlero ne estis la sola nazia gvidanto sub influo de la libro farita en Dearbom. Baldur von Schirach, gvidanto de la Hitlerjugend kaj poste ?[Gauleiter] de Vieno, deklaris, dum la Nurenberga Proceso, en 1946: “La decida antisemita libro kiujn mi legis en tiu epoko, kaj la libro kiu influis miajn kamaradojn estas tiu de Henry Ford, La Internacia Judo. Mi legis ĝin kaj mi fariĝis antisemito.” Joseph Goebbels kaj Alfred Rosenberg troviĝas ankaŭ inter la gvidantoj kiuj menciis tiun verkon inter la nombro da gravaj referencoj de la ideologio de la Germana Naci-Socialisma Laborist-Partio (NSDAP).*

* Saml., p. 42, 57.

En julio 1927, minacata de proceso pro kalumnio kaj en zorgo pro la falo de vendoj de siaj aŭtoj, Fordo laŭforme retiris siajn dirojn. En gazetara komunikaĵo li asertis sen stumbli ke li “ne estis informita” pri la enhavo de la antisemitaj artikoloj aperintaj en la Dearborn Independent, kaj li petis la judojn pri “pardono pri la senvole kaŭzita doloro” per la pamfleto The International Jew.* Tiu deklaro, juĝita malsincera flanke de granda parto de la usona gazetaro, tamen ebligis al Fordo eliĝi el sia punjura respondeco. Ĝi ne malhelpis lin daŭre subteni, sub la mano, serion da antisemitaj agadoj kaj publikigaĵoj.*

* Saml., p. 31-33.
* Pri la antisemitaj kaj por-naziaj rilatoj de Ford en la 1930-aj jaroj, kaj pri lia ligiteco kun Lindbergh, vd la paĝojn 124-145 kaj 239-266.

Henry Ford antaŭulo de naziismo” estis en Usono grandparte en la ombro de la granda moderna industriisto kiu antaŭenigis la serie fabrikitan aŭton kaj vendatan bonpreze. Temas pri tiu homo kiun la angla verkisto Aldous Huxley prezentis ironie, en sia Admirinda Nova Mondo (1932), kiel moderna diaĵo, kun la preĝo adresita al “Our Ford”, anstataŭ la tradicia direktita al “Our Lord” (“Nia Sinjoro”).

Tiu longa embarasita silentado estas komprenebla. La “kazo” Henry Ford levas delikatajn demandojn pri la loko de rasismo en la usona kulturo kaj pri la rilatoj inter nia “okcidenta civilizacio” kaj la Tria Regno, inter la moderneco kaj la plej delira antisemitismo, inter ekonomia progreso kaj homa regreso. La termino “regreso” estas cetere ne trafa: libro kiel The International Jew ne verkeblus antaŭ la 20-a jarcento, kaj la nazia antisemitismo estas ankaŭ radikale nova fenomeno. La Ford-dosiero ĵetas akran lumon sur la antinomioj de tio kion Norbert Elias nomis “la proceso de civilizacio”.

Michael LÖWY kaj Eleni VARIKAS.