Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kandidato de la franca dekstro ĉe la prezidant-elekto de aprilo kaj majo 2007, s-ro Nicolas Sarkozy promesas 68 miliardojn da eŭroj da kromaj impost-malaltigoj. Kun la preteksto ke “ĉio pli bonas ol imposti la laboriston”, liaj projektoj (interalie la elimino de la imposto pri heredo) fundamente favoras la enspezojn el kapitalo. Kaj ili faras tion en momento en kiu ĝeneraliĝas maldungoj decidataj de akciuloj kiuj postulas pli ol 15% da profito jare.
LA SOCIO ESTAS minacata kiam unu el ĝiaj potencoj, fariĝinte hegemonia, dispremas ĉiujn aliajn kaj servigas ilin, trudas siajn postulojn kiel solajn efektivajn prioritatojn kaj povas ĉion submeti al sia senfina ekspansio. Certaj socioj spertis la dominadon de eklezio; aliaj estis sub regado de unusola partio; ankoraŭ aliaj timas sian armeon, pli potencan ol ajna alia institucio. La nuna kapitalisma socio, laŭ sia imago tute demokratia, spertas siavice ankaŭ la jugon de superpotenca grupo, sen ajna kontraŭforto kaj sekve preta eluzi sian avantaĝon tiom kiom plaĉas al ĝi. Tiu grupo, kiu ne konas limojn kaj ekscesas, estas la akcia financo.
Potenco kaj eksceso ne falas el ĉielo, ili estas enskribitaj en strukturoj. Montri la genealogion de la akcia hegemonio signifas demandi sin pri la strukturaj transformoj kiuj liberigis la elanon de la financa potenco. El tiu vidpunkto sufiĉas esplori la du pasintajn jardekojn por montri la enpotenciĝon de la financo. Kompreneble temas tie pri alispeca tasko ol tiu de la sensignifa datreveno aŭ de vendofavora memorfestado kiujn ŝategas la sencerba ĵurnalismo, tiu kiu nenion preterlasis de la demisio de s-ro Jacques Chirac kiel ĉefministro (antaŭ tridek jaroj) aŭ de la brulantaj aŭtomobiloj (unu jaro), aliflanke zorge flanken lasis la plej strukturantan eventon de la franca socio en la lasta duonjarcento, nome la financan malreguladon de 1986 (antaŭ dudek jaroj).
PERMESI TIEL la internaciajn investistojn libere veni kaj foriri, organizi la disponeblecon de la borsa merkato, do la eblecon tuj vendi blokojn da titoloj, do forpreni la kapitalon de entrepreno same facile kiel oni enmetis ĝin, instalas la kondiĉojn de tiuj grandaj kapital-moviĝoj kiuj invadas la merkaton kaj fine faras la kurzojn... do decidas pri la kapablo de la ĉefoj rezisti al la eksteraj minacoj de malamika akaparo! Nu, ĝuste tie troviĝas la kialoj de la eksterordinara influo de la akcia financo sur la entreprenoj kaj, ĉefe, sur ties gvidantoj. Se ne povi plenumi la postulojn de la akciuloj signifas elmetiĝi al borsa ŝatoperdo, do al malaltiĝo de la kurzoj kiuj fine elmetas la entreprenon al akir-ofertoj, oni senpene komprenas la nervozan urĝon de la manaĝeroj konservi la profiton ĉiakoste, ĉar en tiu vetkurado, en tiu ĉi afero, ili ludas per nenio malpli ol per sia kapo.
La respondeculo de la entrepreno, samtempe malforta kaj forta ĉenero, estas ankaŭ plej sentema pri la minacoj de la financo, se tiu havas la rimedojn senigi lin de lia feliĉo ĉefi kaj de liaj avantaĝoj el tiu ofico, do de lia tuta vivo, kaj li estas samtempe tiu kiu havas la efektivan potencon premi la tutan organizon por eltiri el ĝi ĉiakoste la profiton postulatan de la akciuloj — kaj savi sian lokon. Sur ardaj karboj, nun kiam liaj plej karaj ekzisto-atingoj estas minacataj, oni povas certi ke li vipas “sian” entreprenon kaj elpremas el ĝi tiom ĝi kapablas doni. Tiel, de la pinto, desupras laŭ la tuta hierarĥia strukturo de la firmao, kaj preskaŭ sen perdo survoje, la ordonoj kiuj tradukas la deziron de la manaĝera persisto, siavice spronata de la deziro de la akciula riĉiĝo, al intensa produktiva mobiliziĝo. Tio ĝis la lasta salajrulo, kaj eĉ multe transen, en la tutan teksaĵon de vicentreprenoj, ĉe kio ĉiuj devas doni siajn gajnojn de produktiveco, kaptatajn, “suprenigatajn” kaj destinitajn nutri la tributon pagatan al la akciuloj.
La nunaj strukturoj de la financ-kapitalismo havas tiun senprecedencon ke ili forigis preskaŭ ĉian restrikton por la konkero- kaj akaparo-elanoj de la akciuloj. Kiam falas la instituciaj kaj reglamentaj baroj kiuj retenis la dominantajn potencojn, tiuj, logike, impetas pli antaŭen kaj esploras ĝisfunde la novajn manovro-spacojn kiuj estis al ili konceditaj, ĉar estas en la logiko de la potenco iri ĝisfine de sia kapablo — do ĝis kiam ĝi renkontas novan obstaklon kiu haltigas ĝin. Sed tiuj obstakloj jam ne ekzistas, aŭ tiel malmulte! Sen interna nek ekstera regulado, do senlime, la deziro de la financo estis destinita fariĝi tiraneca. Jen kie ni alvenis.
Oni povas fari al si sufiĉe precizan ideon pri la senretena diverĝo, tra la evoluo en apenaŭ pli ol jardeko, de la devo de rentabilitato trudata al la entreprenoj de la akcia kapitalo, kaj tio ĉiam pli agrese ĉar ĝentileco ne necesas se oni havas ĉiujn rimedojn por postuli kaj akiri. Tuj komence de la 1990-aj jaroj, granda banko kiel la Banque Nationale de Paris (BNP), alfrontante la akciulan revolucion kiu anonciĝis, konfesis iom senglore profitokvoton, la ROE* de 2% ĝis 3%. La historio atestas ke tio ne malhelpis la BNP prosperi ĝis nun, sed ĝuste tiu historio ŝanĝiĝos...
Fine de la jardeko, la afero fariĝis kutimo: la akciula “normo” postulas 15%! Nia BNP, kiu en 1999 baraktis kontraŭ la Société Générale, faris bonajn progresojn: ĝi promesis nun ROE de 18%. En la mezo de la 2000-a jardeko, ĉiam malpli malofte entreprenoj proponas al siaj akciuloj ROE de 20%, eĉ de 25%. En 2006, The Economist ekstaziĝis antaŭ la brila rezulto de Goldman Sachs kiu faris rekordon de 40%.* Kompreneble, eĉ por The Economist, tio estas escepta rezulto kiu ne povas ĝeneraliĝi. Sed oni vidis tiun liberalan semajngazeton pli avanci, do kial esti tiel timeta?
Fakte, la demando devas stariĝi alie: kie estas la fortoj kiuj povus malhelpi la akciulan financon fari el la rekordo de hodiaŭ la normon de morgaŭ? Ĉar, en la momento, la respondo troviĝas nenie, oni demandas sin ja kial ĝi retenus sin. Iuj entreprenoj perfekte komprenis tion. Dum la kriterio por konservi aktivan fabrikon estis longtempe ke ĝi ne estu deficita, Nestlé ne hezitis en 2005 fermi sian fabrikon de Saint-Menet kun la motivo ke ĝi donis nur profitokvoton de 9%*, kiam la normo de la grupo, kompreneble kalkulita laŭ la deziroj de la akciuloj, postulas minimume 13%...
SE ONI NE VOLAS lasi la financon mistrakti la salajrularon ĝis ankoraŭ nekonata grado, sed kiun ĝi certe esploros, ĝi devas esti nepre kontrolata. La eksceso estas la tendenco de la potenco kiun oni lasis al si mem, pro tio la ĝusta mezuro ĉiam aplikendas deekstere. La problemo ne simplas, ĉar ĉefaj strukturoj el kiuj la financo tiras sian dominadon, la libereco de cirkulado de kapitaloj fariĝis netuŝeblaj per la traktatoj de la Eŭropa Unio — jen preterpase memora penso por la devotuloj kiuj gurdis: “Eŭropo, ŝildo kontraŭ la tutmondiĝo...”. Certe, la solaj politikaj bataloj tutcerte perditaj estas tiuj kiujn oni ne batalis, kaj oni povus ja bone imagi lanĉi tiun de antifinanca revizio de la traktatoj. Oni povus ankaŭ deziri malpli malverŝajnan solvon — Britio kiu aliĝas al dispono kontraŭ la financo... — kaj malpli malproksiman. Do, manke de forigo de la nunaj strukturoj protektataj de la juro de la traktatoj kaj de la politiko de la Unio, necesas pensi pri kontraŭmeti al ili novajn, starigendajn se eble, almenaŭ por komenci, nur sur nacia skalo.
Por limigi la senliman deziron de la financo necesas reglamente kaj aŭtoritate limigi ĝian profiton, sola rimedo forpreni al ĝi ĉian instigon premi la entreprenojn, ties salajrulojn kaj vic-entreprenojn, kaj tiel krei la kondiĉojn por igi la superekspluatadon seninteresa. “Reglamente” kaj “aŭtoritate”, ja absolute maldecaj vortoj en la okuloj de la liberala ideologio, kiu donas al la dominantaj potencoj ĉiujn rimedojn por malbontrakti, sed “liberale”, oni ne devas heziti uzi ilin nek prononci ilin tre klare por montri ke ni komprenis la naturon de la kapitalismo kiel arenon de la potencoj kaj ne kiel pacan renkontiĝejon de postuloj kaj ofertoj, kaj ke ni estas deciditaj tiri el tio ĉiujn praktikajn konsekvencojn. Al la forto necesas kontraŭmeti la forton: al tiu de la kapitalo, tiun de la leĝo — la solan kiun ni disponas.
Estas la instrumento de imposto taskota gilotini la profiton de la akci-kapitalo — tiu trankviliĝu, ni lasos iometon por ĝi, kaj ankaŭ la kapon sur la ŝultroj. Lasi al ĝi iometon, ne estas alio ol reveni al la solida ekonomia normo laŭ kiu la kapitalo provizu sin proksimume je la nivelo de la interezo-kvoto. De la 10, 15, poste 20% postulataj ĝis la 3% kiuj estas la aktualaj interezokvotoj, jen la preciza mezuro por rebobeni la financan devojiĝon.
Ĉar la impostaj gilotinoj ne faligas verajn kapojn, oni povas uzi ilin por iom amuziĝi. Ĉar, en la donita ekzemplo, la tranĉa instrumento povus esti konstruita laŭ plano pruntita... de la financo mem — sed kompreneble iomete deturnita de ties originaj celoj. Inter la sennombraj trovaĵoj de la abundega diskurso de la “akcia valoro”, la EVA (Economic Value Added) havas la taskon revizii la kutiman nocion de librotene kalkulebla neta profito, kiu ŝajnis al ĝi ne sufiĉe sukoplena. La “vera” profito, diras la EVA, do tiu kiu havas sencon el akciula vidpunkto, ne estas la “kutima” profito, la simpla diferenco inter enspezoj kaj elspezoj. Ĉar tiu kalkulo forgesas survoje “kaŝitan koston”, kiun oni malprave ne rimarkis kaj kiun la doktrino de EVA fine aperigas: la kosto de la meritoplena servo kiun konsistigis la venigo de propraj kapitaloj fare de la akciuloj.
Tiun “kapital-koston” la EVA sugestas kalkuli kiel sumon de la interezo-kvoto de la senriska aktivo (ĝenerale la bonhavoj de la trezoro je tri monatoj) kaj krome kompenson por specifa risko. La EVA havas do la senhontecon renomi “ekonomia aldonvaloro” la superprofiton — tiun kiu restas post kiam ĉio estis forprenita, inkluzive de tiu “kapital-kosto” — kaj ne hezitas deklari ke entrepreno estas “vere profitiga” nur kiam tiu superprofito estas pozitiva. Sed ĝi havas ankaŭ, kvankam tre malintence, la bonan guston revenigi en la pejzaĝon interesan kvantan referencon, ĉar ĝi efektive situas en la orbito de la interezo-kvotoj: la kvoto-sumon de la senriska aktivo kaj kompensaĵon, jen kio donus, en la nunaj kondiĉoj, ĉirkaŭ 5% aŭ 6% — kio estas jam pli saĝa ol la 20% validaj por la ROE.
Evidente, por la EVA, tiu referenco ne estas normo en si mem, tute male: ĝi simple difinas la minimuman minimumon sub kiu entrepreno, eĉ se ĝi faras profitojn en la librotena senco de la vorto, ankoraŭ ne povas esti nomata profitiga. La “vera profito” kalkuleblas nur ekde tiu sojlo, kaj tutcerte oni instigas ĝin esti kiom eble plej alta...
Turni kontraŭ la akciula financo ties proprajn armilojn, tio signifas submeti la EVA al duobla devojigo. Unuavice, kion ĝi konsideras planko, necesas fari plafono! — kaj per tio difini la ĝeneralan horizonton de la reveno en la orbiton de la interezo-kvotoj (pli-malpli je unu risko-kompensaĵo). Sed ĉefe, tie kie la EVA estas koncipita fakte nur kiel nova librotena indikilo, do kiel kriterio de efikeco trudata al la entreprenoj, necesas fari el ĝi normon kiu limigas la efektivan pagon por akciuloj (vd la suban tekston “Akcia trudo, du flankoj”).
Nu, tiu pago konsistas el tri elementoj. La du unaj respondas al efektivaj elspezoj de la entreprenoj, kiuj riĉigas la akciulojn per pago de dividendoj, sed nun ankaŭ — granda eltrovaĵo de la akcia kapitalismo — pere de buy-back, operacio kiu konsistas en tio ke la entrepreno reaĉetas siajn proprajn titolojn. Regali la akciulon per disponebla mono, jen ankoraŭ la plej rekta maniero dorloti lin. Sed tiu elturniĝo atingas tiajn proporciojn ke ĝi fariĝas grandskala parazitismo. La dorlotaĵoj por la akciuloj tiel deturnas kreskajn sumojn de alternativa uzado, kiel por produktiva investo aŭ por esplorado kaj disvolvado — oni apenaŭ kuraĝas elvoki la konservadon de dungoj aŭ altigon de salajroj — kaj samtempe donas kroman ilustradon de la potenco akirita de la akci-kapitalo, mezurata ĉi tie per sia kapablo senpune elpumpi la riĉaĵon de la entrepreno.
Kiu estas la unua gesto al kiu pensas la gvidantaro de Arcelor por savi sian kapon kontraŭ la publika aĉet-operacio (OPA, laŭ la franca) lanĉita de Mittal? Gratifi la akciulojn, kiuj tenas en siaj manoj ĝian sorton ĉe la fino de sia borsa ordono, je dika akci-reaĉeto de 5 miliardoj da eŭroj — oni estus preskaŭ tentata ŝanĝi al frankoj (33 miliardoj) por pli bone aprezigi la enormecon de la sumoj, kaj por imagi kion oni povintus fari per ili alie...
Restas lasta komponanto de la efektiva pago al akciuloj, kaj ne la plej malgranda: la plusvaloroj. Krom la diversaj rimedoj por rekte eltiri el la entrepreno ties substancon, la akciulo povas gajni sur la merkato per la spekula ludo de aĉetoj kaj revendoj. Tiel lia suma enspezo kunigas, en variaj proporcioj laŭ la jaroj, la produktojn de la rekta tributa depreno (dividendoj kaj akci-reaĉetoj) kaj la borsajn plusvalorojn. Oni nomas TSR (Total Shareholder Return) tiun totalan efektivan akcian enspezon por investitaj kapital-akcioj. Ĝuste tiun TSR necesas ataki. tiun oni devas malpliigi por konvinki la akciulojn ke post atingo de certa sojlo estas senutile premi la entreprenon pli por akiri de ĝi “ankoraŭ pli kaj senfine”, ĉar ĉia kromaĵo falos, pere de imposta hakilo, en la poŝon de la ŝtato.
Kie fiksi tiun sojlon? Precize je la nivelo kontraŭvole indikita de la EVA-teorio mem, do la interezo-kvoto (de la senriska aktivo) plus iometo (la risko-kompensaĵo). Kiel fari, sur tiu bazo, la impost-kalkulon? La demando ne simplas, ĉar la plusvaloroj estas realigataj ĉiun tagon de la jaro, dum la transkontigoj per dividendoj kaj la akci-reaĉetoj estas konataj nur fine de la periodo. Do necesos starigi kelkajn konvenciojn kun malcerta estetiko por la puraj teoriuloj pri financo.
Tiel oni povas decidi kiel referencon la totalan sumon de transigoj de disponebla mono — dividendoj plus reaĉetoj de akcioj — faritajn de la entrepreno en la antaŭa jaro. Ĉe ĉiu borsa vendo farita de akciulo, estas al li imputata parto T de tiuj transigoj proporcie laŭ la nombro da titoloj koncernataj de la operacio. Tiu sumo T estas aldonata al la realigita plusvaloro, kaj la tutaĵo estas rilatigata al la komenca valoro de la venditaj titoloj, indico kiu donas la efektivan akcian rentabilitaton — la TSR — de la operacio. Ĉio, kio superas la sojlon kiu reglamente limigas la TSR, estas tiam objekto de deviga depreno (vidu la suban tekston “Kiel kalkuli la SLAM”). Tio tranĉas la apetiton, kaj estas de bona gusto.
Restas demando por decidi, samtempe tre supraĵa kaj tre grava: kiun nomon doni al tiu malgrandigilo de akciulaj pretendoj? Kial ne SLAM, kiel Shareholder Limited Authorized Margin (aŭ permesata limo de akcia agospaco)? Ni preferintus VLAN, la francan ekvivalenton, kiu bone esprimas la spiriton de la afero*, sed la akronimo estis pli malfacile konstruebla. Kaj krome, la financo pretendas paroli nur angle, la lingvon de la aferoj kaj pro tio onidire moderna; do ni donu al ĝi tian. Krome, bremsi la financon estas politika batalo je evidente internacia atingo. Nenio estas pli dezirinda ol ke la plej granda nombro alprenu tiun ideon, por alproprigi ĝin al si, detale analizi ĝin, trovi ties mankojn, repari tiujn, kaj kial ne fari ĝin ankoraŭ pli akra; mallonge, la kodo de la SLAM estas tuj en open source*, ĝia vera loko estas en la publika kampo.
Sed oni ne trompiĝu: la internaciigo de la propono respondas al esence politikaj intencoj, kaj duavice al “teĥnikaj”. Oni ne vidu en ĝi, aparte, la anticipon de projekto kiu devus esti “nepre internacia” por venki la antaŭvideblan obĵeton, kiu iam kontraŭis la Tobin-imposton, ke tia dispozicio “tuj fuĝigus la kapitalojn ekster Francion”. Ili ja fuĝu, tio bone eblas, kvankam en mezuro kiun oni nepre ne troigu. Ke tio estas reala problemo, tio jam pli kontesteblas. Efektive estas tempo por indiki la veran atingopovon de la “bonfaroj” de la borso pri kiu la amikoj de la financ-merkatoj ne ĉesas ripeti ke “sen ĝi, nenia financado”. Ĉar, eĉ se oni metas flanken la eksterordinaran sumon de la ĉiuspecaj damaĝoj trudataj al la entreprenoj per la akciula kuratoreco, la tezo de la “borso kiu financas la entreprenon” falis jam delonge en la kampon de patentitaj malveroj.
Kompreneble por rimarki tion necesas havi la ideon kompari la proprajn monprovizojn kun ĉio kion, cetere, la akcia voremo deprenas. Kun ĉiuj ĉi kalkuloj, montriĝas ke en la kazo de Usono, senegala financ-paradizo, la deprenoj de dividendoj kaj de akci-reaĉetoj fariĝis superaj al la injektoj de freŝa kapitalo, tiel ke la neta kontribuo de la akci-merkatoj por la financado de la entreprenoj estas nun... negativa! La eŭropaj bors-merkatoj, kiuj ankoraŭ ne estas tute tie, estas survoje, kaj ilia financa kontribuo tendencas al magreco. Se de la akcia financo restas nur la kuratoreca malutilo — sen la kapitalo!-, oni timus malprave kion ajn gravan se oni rezignas tiujn “servojn”.
La borso kaj la investistoj, kiuj petolas tie, amuziĝas multe malpli per novaj emisioj — la veraj financ-operacioj — ol per la surdigaj operacioj sur la sekundara merkato kie, se la disponebla mono investiĝas, ĝi nur nutras la neproduktivan inflacion de la kurzoj. La financa komunumo kiu parolas nur pri postulo de efikeco, devus pridemandi sin pri sia propra efikeco, kiu nun falis al mizeraj niveloj kaj pravigas ke oni akceptu kun saĝa trankvilo la hurladon kiu certe aŭdiĝos ĉe la ideo de la SLAM.
Oni devus tamen esti tre pretendema se oni pensus teni tie la instrumenton en sia finita formo, super ĉia obĵeto, la neeviteblan trafon. Imagivo estas kvalito kiun oni senhezite rekonu al la profesiuloj de la financo, kaj ilia ludemo pri devojigaj strategioj estas fame konata. Sed dispono parte devojigita valoras pli ol nenia dispono. Kaj se la ideo estas ankoraŭ malperfekta, se konatiĝos obĵetoj pli konvinkaj ol la plendokrioj surbaze de “fuĝo de la kapitaloj”, ne gravas: inter ĉiuj specialistoj potenciale koncernataj de tiu afero, ja troviĝos iuj kiuj, havante aliajn projektojn ol celebri la nunan staton de la aferoj, alportos sian scion por transformi ĝin.
EĈ PLI OL DE ekonomikistoj, necesas helpo de juristoj kaj de impostistoj. Kiel imposti la grandajn internaciajn investistojn — esence anglosaksajn — kiuj agas sur la franca merkato, sed estas impostataj ĉe si hejme? Ĉu penseblas depreni sur la nivelo de la perantoj de franca juro, kiuj transigas iliajn ordonojn? Ĉar estas klare ke, por esti eĉ iomete efika, la SLAM devas prioritate atingi la grandajn koncentriĝojn de la kolektiva ŝparaĵo, pensiajn kaj asekurajn fondusojn, kiuj estas la veraj posedantoj de la financa armilego.
Certe necesas respondi al multaj tiaj demandoj kaj, ĉar la simpleco de ĝia principo ne ekskludas la kompleksecon de ĝia realigo, la ideo de la SLAM estas malpli tutpreta slogano ol kolektiva laborprogramo.
El politika vidpunkto, fine — kaj tio estas esenca-, la ideo valoras malpli pro siaj teĥnikaj ecoj ol pro siaj trejnaj trajtoj. Se oni trovas ĉe ĝi ĉiajn eblajn teĥnikajn mankojn, ĝi havas tamen la virton montri ke la akciula potenco, al kiu, ne la socio, sed manpleno da elitoj, dividitaj inter blindiĝo kaj intereso, decidis forigi ĉiujn bridojn, iun tagon fine renkontos sur sia vojo kontraŭan potencon deciditan haltigi ĝin. Por ĉiuj, kaj aparte por tiuj senkonsciaj elitoj, necesas deziri ke tiu haltigo estu farita kiom eble plej precize.
Ĉar pro sia senlima perfortado de la socia korpo — ĝi ja mem ne konas limojn kaj ĉar ĉiuj, kiuj estis taskitaj reteni ĝin, ellasis ĝin kun hura-krioj-, la akciula potenco povus iun tagon sperti ankaŭ kelkajn rebatojn, sed malpli afablajn ol la SLAM.Promenado en la banko-kvartalo de Bonaero donas, post la ekonomia bankroto de 2001, la edifan spektaklon de kuglotruoj kaj spurojn de ferstangoj sur la kirasitaj pordoj — komprenu: estas sojloj de prirabado trans kiuj la loĝantaro tre koleras.*
Por neniu dezirindas atingi tiujn sojlojn. Ĉar oni ne povas multon esperi de la maldekstraj kaj dekstraj ravitoj kiuj sendistinge alternas ĉe la aferoj kun projektoj tro similaj — kiel tiu voĉdonigi eŭropan konstitucion kiu celebras en la parto “fundamentaj rajtoj” la liberan cirkuladon de la kapitaloj-, la movo devas veni de aliloke. Ideo kia la SLAM, kun sia tuta malperfekteco, estas la esprimo de simpla analizo — la problemo de hodiaŭ estas la financo-, kaj de averto: SLAM, tio estas ankaŭ la bruo de pordo kiun oni decidas klakfermi antaŭ la nazo de la ĝenuloj.
Frédéric LORDON.
La librotenado disponigas diversajn indikilojn por “profito”. La plej tuja, sed ankaŭ la plej frustra, estas la “librotena neta profito”, do tio kio restas el la enspezoj post depreno de ĉiuj elspezoj.
Jam malpli maldelikata indikilo estas la profitkvoto, aŭ kvoto de rentabilitato de la kapitalo, do la profito dividita per la totalo de la investita kapitalo. Entrepreno kiu donas 5 da profito por 100 da engaĝita kapitalo liveras profitkvoton de 5%. Se ĝi donintus la saman profiton (5) sed bezonanta nur 50 da kapitalo, ĝia kvoto de rentabilitato de la kapitalo estus 10% (5/50), do pli bona!
Eblas ankoraŭ pli fajnigi, konstruante profit-kvoton trafan el la aparta vidpunkto de la akciuloj. Ĉar ne ĉiu investita kapitalo venas de ili. Parto da ĝi povas esti akirita per enŝuldiĝo. La ROE estas la kvoto de rentabilitato kiu dividas la profiton per la nuraj kapitaloj alportitaj de la akciuloj (nomataj “propraj kapitaloj”). Se la profito estas je 5 por 100 da engaĝitaj kapitaloj, sed se tiuj konsistas el 50 da ŝuldoj kaj 50 da propraj kapitaloj, la profitkvoto estas je 5%, sed la ROE, siavice, je 10% (5/50).
F. L.
La influo de la akcia financo sur la firmaoj montriĝas per du manieroj kiujn necesas distingi.
Ĝi aperas unue kiel trudo al efikeco por la entreprenoj. Tiu trudo esprimiĝas en la redifinado, laŭ la akcia vidpunkto, de la diversaj indikiloj por profitigeco de la firmaoj: ekzemple, jam ne la “klasika” librotena profito, sed la EVA (kiu estas superprofito), jam ne la profitkvoto, sed la ROE (vidu la supran tekston “Profitkvoto kaj ROE”).
Cetere, la akcia kapitalo donas al si efektivan kompensaĵon kiu kunigas tri elementojn. La du unuaj pezas sur la entrepreno, ĉar ili venas de deprenoj rekte farataj el la riĉaĵo: tiel la dividendoj kaj la buy-backs (per kiuj la entreprenoj reaĉetas siajn proprajn titolojn de siaj akciuloj, evidente kontraŭ disponebla mono). La tria, la plusvaloroj, venas ne de la entrepreno, sed el la financmerkato, loko de spekula revendo de akcioj. Tiu tria elemento starigas konekton inter akcia kompensaĵo kaj efikeco-trudo, ĉar la plibonigoj de efikeco estas serĉataj ĝuste por alten puŝi la borsajn kurzojn kaj por kreskigi la plusvalorojn.
F. L.
Estu entrepreno kies kapitalo konsistas el 10.000 titoloj en cirkulado. Akciulo kiu tenas de ĝi 1%, do 100 titolojn, aĉetitajn je po 1 eŭro, revendas ilin je po 1,10 eŭroj. Ĝia plusvaloro (PV) de la 100 titoloj estas je 10 eŭroj.
Se la entrepreno donis la antaŭan jaron al siaj akciuloj totalon de 500 eŭroj da dividendoj kaj da buy-back (reaĉato de akcioj), ĝi donis al nia akciulo parton de 1%, do 5 eŭrojn.
Ĝia TSR (entuta kompensaĵo) “impostenda” (pri la plusvaloro, la dividendo kaj la reaĉeto de akcioj) estas je (10 + 5)/100 eŭroj, do 15%. Se la laŭleĝa sojlo de permesita akcia rentabilitato (interezokvoto + risko-kompensaĵo) estas, ekzemple, je 6%, la 9% da diferenco estas komplete deprenotaj.
La imposto de SLAM estas do 9 eŭroj. Kaj la kvoto de rentabilitato ricevita de tiu akciulo estas efektive reduktita de 15% al 6%.
F. L.