Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En Jerusalemo, la 19-an de februaro, s-roj Ehud Olmert kaj Mahmud Abbas, en ĉeesto de s-ino Condoleezza Rice, firmigis sian engaĝiĝon favore al solvo bazita sur du ŝtatoj. Tiu princip-deklaro havas malmultajn ŝancojn sperti la plej etan komencon de apliko, dum daŭras kun alta ritmo la koloniado de Cisjordanio. Certe pro tio aŭdiĝas pli laŭte voĉoj kiuj rekomendas la starigon de dunacia ŝtato sur la tuta historia teritorio de Palestino.
ANTAŬ TRI JAROJ, s-ro Meron Benvenisti, vicurbestro de Jerusalemo en la 1970-aj jaroj, skribis ke la demando jam ne estas scii ĉu iun tagon ekzistos dunacia ŝtato en Palestino-Israelo, sed difini kia dunaciismo stariĝos.* Intelektuloj ambaŭflanke renomaj, kiaj Edward Said aŭ Azmi Bishara, la historiisto Ilian Pape, la universitatanoj Tanja Reinhart kaj Virginia Tilley, kiel la ĵurnalistoj kaj aktivuloj Amira Haas kaj Ali Abunimah, asertis la neeviteblon de tia solvo.* Multaj verkoj defendas nun tiun ideon (vidu la suban bibliografion). Ĉiuj eliras de la sama konstato: la fiasko de la interkonsentoj de Oslo kaj la dispecigo de la okupataj palestinaj teritorioj en multajn bantustanojn.* Mallonge, la regiono avancas al la abismo de nova rasdisigo pli ol al kunekzistado de du vivkapablaj sendependaj ŝtatoj.
La ideo de dunacia ŝtato ne estas nova. Ĝi naskiĝis en la 1920-aj jaroj en grupo de maldekstraj cionismaj intelektuloj, kies ĉeffiguro estis la filozofo Martin Buber, la unua rektoro de la universitato de Jerusalemo Judah Magnes, kaj Haim Kalvarisky, membro de la Brit Shalom, poste de la Ihud (“Unio”). Sekvante la spurojn de la verkisto Ahad Ha’am, ili konsideris la cionismon kiel strebon al kultura kaj spirita renaskiĝo de la judoj, kiu ne povas realiĝi per maljusto. Do estis esence fondi nacion kaj ne nepre sendependan judan ŝtaton, kaj ĉefe ne koste de la originaj loĝantoj. Magnes argumentis ke la juda popolo ne “bezonas judan ŝtaton por konservi sian ekziston”.*
Sub la brita mandato (1922-1948), la adeptoj de la dunacia opcio restis minoritataj ene de la cionisma movado, sed ili estis influhavaj. Ili aŭdigis sin ĉe la oficialaj cionismaj rondoj kaj en la internacia areno, ĉefe dum la aŭskulto-seancoj de la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri Palestino (United Nations Special Committee On Palestine), en 1947, kiu, fine, rekomendis la dividon. Ili vigle kontraŭis tiun proponon, defendante la opcion de dunacia ŝtato aliĝinta al Araba Federacio. Por konservi la judajn naciajn aspirojn al kultura kaj lingva aŭtonomeco, la dunaciistoj proponis federacian strukturon kiu ne tuŝus la fundamentajn rajtojn de ĉiuj civitanoj. Ili proponis, konforme al la spirito de la brita mandato, la starigon de leĝdona konsilantaron surbaze de proporcia reprezentiĝo, kiu certe subtenos la naciajn rajtojn sed sen fari tion koste de la egaleco de la politikaj rajtoj inter civitanoj.
Kun la plano de divido de Palestino adoptita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro la 29-an de novembro 1947 kaj la unua israela-araba milito de 1948-1950, la ideo de dunacia ŝtato estis flanken metita. Oni ofte atribuis ĝian malsukceson al ĝia idealismeco kaj al ĝia nekapablo konsideri la surlokajn realaĵojn. Ĉu vere? El vidpunkto de Magnes, la dunacia ŝtato estis la sola realisma opcio por konservi la judan komunumon en Palestino, des pli ke ĝi estis malplimulta. Fakte, tiu opcio malsukcesis ĉar la ĉefaj politikaj protagonistoj rifuzis ĝin: la cionistaj organizoj ne volis ĝin; Britio ne subtenis ĝin; kaj la araboj konsideris ĝin kun multe da suspekto.
La projekto renaskiĝis, en nova formo, en 1969, kun la deklaroj de la Fatah, la organizo de Jaser Arafat, pri la starigo de demokratia ŝtato en Palestino. Tiu ŝtato devos ĉesigi la maljustaĵojn kaŭzitajn de la starigo de Israelo kaj de la forpelo de sepcent kvindek mil palestinanoj el iliaj vilaĝoj, kaj tio per aplikado de la reven-rajto — la Fatah ja akceptis la judan ĉeeston en Palestino. Kvankam alvokante al detruado de la strukturoj de la ŝtato Israelo, konsiderata kiel kolonia ento, ĝi defendis la nocion de unueca ŝtato por ĉiuj ĝiaj civitanoj, islamanoj, kristanoj kaj judoj. Tio estis la unua oficiala palestina provo meti la demandon pri la rilato inter naciaj rajtoj kaj individuaj rajtoj de la civitanoj.
Tiu propono vekis pozitivajn reagojn nek en Israelo nek en la internacia areno kaj, en la sekvaj jardekoj, la ebleco de du ŝtatoj restis la sole konsiderata. Spite al la deklaroj de la Organizo de Liberigo de Palestino (OLP) favore al demokratia ŝtato, Arafat preparis la palestinanojn akcepti la dividon, kion la naciaj konsilioj de la OLP oficiale akceptis en 1974 kaj poste, pli klare, en 1988, kun la proklamo de la palestina sendependeco kaj la akcepto de la divido-plano de la Unuiĝinta Naciaro. Sendependa palestina ŝtato, eĉ se nur sur 22% de la origina teritorio, estis la opcio sole ebla.
LA LONGA MARŜO de la palestinanoj al agnosko kaj starigo de sendependa ŝtato kulminis en 1993 kun la Oslaj interkonsentoj. Ilia ĉefa sukceso, kaj verŝajne la sola, estis, kiel deklaris la tiama israela ĉefministro Itzhak Rabin, ke ili oficiale agnoskis ke israelanoj kaj palestinanoj estas “destinitaj vivi kune sur la sama tero”. Sed la granda tragedio de Oslo estis ke ĝi transformis la revon pri du ŝtatoj en premsonĝon de nova rasdisigo. Ekde 1994, la palestinanoj estas fakte enprizonigitaj, kaj ne liberigitaj, de la sistemoj de permesoj donataj de la israelanoj, per la instalado de pli ol kvindek permanentaj kontrolpunktoj (check-points) kaj de ĉefaj terminaloj kiuj dividas la teritorion en ok ĉefaj bantustanojn, kaj per la duobligo de la nombro da israelaj kolonianoj, kiuj estas nun pli ol kvarcent mil. Ekde 2002, la palestina administracio estis ankoraŭ dispecigita post la konstruado de la separ-muro de pli ol sepcent kilometroj, kiu, post sia finiĝo, amputos Cisjordanion de 46% de ĝiaj teritorioj.*
En tiuj kondiĉoj, kio donas kredindecon al la dunacia ŝtato? Unue, la divido ŝajnas ĉiam malpli taŭga respondo al la naciismaj aspiroj de la cionismo kaj de la palestinanoj. Male al la situacio antaŭ 1947, kie la divido ankoraŭ ne estis elprovita, la solvo de du ŝtatoj realiĝis sur la tereno per totala dominado de Israelo. Malgraŭ la historia kompromiso konsentita en 1993, la palestinanoj ne atingis vivkapablan agnoskitan ŝtaton. Aliflanke, la palestina naciismo montris siajn limojn kun gvidantoj kiuj ne kapablis gvidi sian popolon al sendependeco kaj kiuj nun disŝiriĝas. Fine, la divido ankaŭ malsukcesis doni al la judoj la sekurecon kiun Israelo promesis al ili: en la 1990-aj jaroj, proksimume kvarcent israelanoj estis mortigitaj dum memmortigaj atencoj; post komenco de la dua intifado, en septembro 2000, milo da ili estis mortigitaj, kaj la antisemitismo kreskas en certaj landoj de la mondo.
Intertempe, surloke la demografia realeco daŭre malfortigas la vivkapablon de ĉia divido-plano. Oni nombris en 2005 totalon de 5,2 milionoj da israelanoj vivantaj inter Mediteraneo kaj Jordano, kontraŭ 5,6 milionoj da palestinanoj. Eĉ post sia retiriĝo el Gazao en 2005, kaj malgraŭ sia plano de difino de la limoj kun Cisjordanio, Israelo devos alfronti demografian kreskon multe pli rapidan ĉe la palestina flanko ol ĉe la israela, kresko kiu pezos ekonomie sed ankaŭ politike, ĉar la araba loĝantaro estas senigita de realaj rajtoj.
Alia faktoro igas la solvon de unueca ŝtato loga: la civitaneco bazita sur justeco kaj egaleco, sur enkludo kaj ne sur naciisma ekskludo. La historio montris, ĉi tie kiel aliie, ke divido ne povas sukcesi sen elpelo kaj transigo de loĝantaroj. Tio faras etikan problemon. Sur morala nivelo, la paco neniam instaleblas sen justa solvo de la problemo de la rifuĝintoj, kun reven-rajto aŭ kompensado de la perditaj havaĵoj, kiel postulas, ekde 1948, la rezolucio 194 de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro. Tamen, la revenrajto tute same kiel la palestina demografia kresko endanĝerigas la judecon de la ŝtato Israelo, kio ĉiam estis nesolvebla kontraŭdiro por la israelanoj.
Laŭ la historiisto Tony Judt, la limo de Israelo kuŝas tie, ĝia anakronismeco: neniu ŝtato povas pretendi demokration kaj samtempe praktiki etnan ekskludon, aparte post la krimoj de la lasta jarcento.* Por Virginia Tilley, la divido, kaj kun ĝi la ekzisto de Israelo, estas “tuj destinita al fiasko, pro la fakto ke ĝi kuŝas sur la diskreditita ideo — sed sur kiu la politika cionismo metas sian tutan moralan aŭtoritaton — ke etna grupo povas prave postuli domini formale kaj permanente teritorian ŝtaton.”*
Defendi demokratian ŝtaton signifas redifini la koncepton de ŝtato kaj redoni al la demokratio la prioritaton super naciismo. Kiel klarigas Ali Abunimah, tio ebligos “al la tuta loĝantaro vivi kaj ĝui la tutan landon kaj samtempe konservi la diversajn komunumojn kaj respondi al ties specifaj bezonoj. Ĝi ebligus malteritoriigi la konflikton kaj neŭtraligi la problemojn de demografio kaj de etneco kiel fontoj de politikaj potenco kaj legitimeco”.*
Ĝuste tie kuŝas la defio, ĉar tiu konflikto, kiel multaj aliaj, estas daŭre teritoria. La etneco kaj ankoraŭ eĉ pli la religio restas la fontoj de legitimeco kaj de potenc-aliro. La defendantoj de unueca demokratia ŝtato tamen konstatas kreskantan popolan mobiliziĝon favore al tiu solvo, kiu inspiras sin el la modelo de Sud-Afriko. Bojkot-kampanjoj estas plurnivele organizataj en Eŭropo kaj Usono kontraŭ tio kion oni kvalifikas pli kaj pli kiel israela rasdisigo.* Grupoj en Israelo kaj en Palestino mobiliziĝas kontraŭ la muro kaj klopodas por difini komunan strategion de rezistado celante la israelan politikon — ne la judan loĝantaron — kaj bazitan sur la egaleco de la rajtoj de la civitanoj — ne sur disaj ŝtatoj.
La problemo, tamen, restas ke la tri ĉefaj politikaj agantoj tute ne estas konvinkitaj de tiu ideo. La politika klaso kaj plimulto da israelanoj deziras la separadon, kiel montras la grandega subteno por la muro. La “internacia komunumo” donas al si la celon de duŝtata solvo, sen tamen agi por realigi ĝin aŭ por kontroli ĝian evoluon. La palestina gvidantaro, siavice, jam ne havas strategion, tiel ke Hamaso kaj Fataho daŭre alfrontiĝas en perfortaj bataloj. Eble en tiu sakstrato troviĝas lumeto da espero: necesis sesdek jaroj por elprovi la dividon kaj vidi ties limojn; ĉu la tempo ne venis por pripensi originalajn kaj neprovitajn solvojn?
Leila FARSAKH.
Multaj verkoj dediĉitaj al la ideo de dunacia ŝtato laste aperis, inter ili:
‣ Peter Rodgers, Herzl’s Nightmare: One Land, Two Peoples [Premsonĝo de Herzl: unu lando por du popoloj], Constable and Robinson, Londono, 2006.
‣ Ali Abunimah, One Country: A Bold Proposal to End the Israeli-Palestinian Impasse [Unu ŝtato: aŭdaca propono por ĉesigi la israela-palestinan sakstraton], Henry Holt, Novjorko, 2006.
‣ Virginia Tilley, The One State Solution: A Breakthrough Plan for Peace in the Israeli Palestinian Deadlock [La unuŝtata solvo: avanco al paco en la israela-palestina sakstrato], The University of Michigan Press, Ann Arbor, 2005.
Notindas ankaŭ la apero en marto 2007, en franca lingvo, de la grava studaĵo de Amnon Raz-Krakotzkin, Exil et souveraineté. Judaïsme, sionisme et pensée binationale [Ekzilo kaj suvereneco. Judismo, cionismo kaj duŝtata pensado], (La Fabrique, Parizo, 2007, 241 paĝoj, 18 eŭroj), kiu detale pritraktas la originojn kaj la historion de la duŝtatismo.