Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 19-an de marto 2007
La sesopo (Ĉinio, Nord-Koreio, Sud-Koreio, Usono, Japanio, Rusio), kiu ellaboris la plurflankan interkonsenton subskribitan la 13-an de februaro 2007 kun Nord-Koreio, rekuniĝis la 19-an de marto en Pekino. En monato, la regiona pejzaĝo heliĝis, eĉ se ĝi ne estas sennuba. La interkonsento planas energi-helpon kiu ekvivalentas unu milionon da tunoj da petrolo jare kaj la forigon de la financaj sankcioj interŝanĝe kun iom-post-ioma malmuntado de la nord-koreaj atom-instalaĵoj, aparte de la plej grava de Jongbjono (Yongbyon), kaj kun la akcepto de inspektadoj de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE), kies personaron Pjongjango estis elpelinta en 2002.
La principoj komencas konkretiĝi. La direktoro de la IAAE, s-ro Mohamed El-Baradei, estis akceptita la 14-an de marto en la nord-korea ĉefurbo. Vizito simbola por la ŝanĝo de etoso kaj de sinteno. “Mi komprenis kiaj estis iliaj zorgoj kaj iliaj esperoj, klarigis s-ro El-Baradei. Ĉio kion ni povas nun fari estas certiĝi ke la komencita proceso ne elreliĝu.”* Nenio estas malpli certa: la nord-koreaj aŭtoritatoj povas ĉiumomente ludi per provokoj kaj Usono estas skuata de kontraŭdiraj fortoj.
Se la Bush-registaro promesis liveri hejtoleon kaj forigis la plejparton de la financaj sankcioj, ĝi restis duonvoje pri tiuj tuŝantaj la Banco Delta Asia (BDA), unu el la plej grandaj bankoj de Makao*. Vaŝingtono akuzas ĝin, sen la plej eta pruvo, pri monlavado de sumoj devenaj el kontraŭleĝaj agadoj de la reĝimo de Pjongjango. La 25 milionoj da dolaroj da nord-korea bonhavo blokitaj ekde la krizo povis esti malblokitaj — kio estis unu el la plej gravaj postuloj de Nord-Koreio-, sed la usonaj bankoj ne havas la rajton “malfermi aŭ teni kontojn por aŭ nome de la BDA”. Tiu estas do tenata ekster la mondaj financ-cirkvitoj, kaj povas esti bankrotigota. Nu, jam en la pasinteco la financaj diktaĵoj de Usono kontribuis al la nord-korea reciproka pliakriĝo. La oficialaj ĉinaj aŭtoritatoj do tuj reagis, bedaŭrante tiun usonan decidon “faritan sen ajna konsultado de la sesopo kaj malmulte favora” al mildigo de la tensioj.
Kaj El-Baradei ne kredis tiel prave diri kiam, kelkajn tagojn antaŭe, li substrekis ke la realigo de la interkonsento estos “iom-post-ioma proceso, kompleksa, kiu bezonos tempon”. Tiu tamen lanĉiĝis. Ĝi alvokas plurajn rimarkojn kiuj validas multe trans la nord-korea kazo.
1. La dialogo estas la sola realisma vojo por haltigi la atom-disvastigon. Post pluraj jaroj da fanfaronado, da sankcioj celantaj sufoki Nord-Koreion kaj konduki la popolon al ribelo kontaŭ s-ro Kim Jong 2, s-ro George Bush devis sidiĝi ĉe la tablo de intertraktadoj kaj aŭdi kelkajn el la naciaj postuloj de tiu kiun li konsideris, antaŭ nelonge, “friponŝtato”. Pro tio ke li elektis la alfrontiĝon, li ne nur perdis tempon kaj ludis kun la monda sekureco, sed li kontribuis ankaŭ al fortiĝo de la plej paseismaj pozicioj de la diktatoreca reĝimo de Pjongjango.
Estus bone ne reeldoni tiun scenaron kun Irano, kie la problemoj estas samspecaj, sed kie la efiko de negativaj decidoj estus multe pli etendita. Nur intertraktado, kiu ne ekskludas premon, povas malprajmi — propra- kaj figura-sence — la bombojn svingatajn de la aŭtoritatecaj gvidantoj, des pli emaj al surarmado ke ili donas nenian perspektivon al sia popolo.
2. Kontraste al tio kion oni ofte aŭdis, tiu engaĝiĝo al regulado de la nord-korea afero ŝuldas multon al la nova ĉina diplomatio. La Pekinaj aŭtoritatoj samtempe premis sur Pjongjango (tamen rifuzis la rompon kiun certaj postulis) kaj daŭrigis la diskutojn kun ĉiuj partoj por forĝi la kondiĉojn de plurflanka intertraktado. La prezidanto Hu Jintao, kiu strebas antaŭ ĉio konservi la regionan nunan staton kaj timas kiel la peston ĉian rektan alfrontiĝon kun Vaŝingtono, profitis tion por pruvi al la mondo ke oni devas de nun kalkuli kun Pekino en la internacia areno. La veto ja sukcesis. Des pli ke ĝi, preterpase, fortigis siajn ligojn kun Sud-Koreio, la malnova malamiko de hieraŭ.
3. La gvidantoj de Sud-Koreio, siaflanke, tamen rekte minacataj de la atomarmaĵo de sia norda najbaro, ankaŭ ludis la karton de respondeco. Malgraŭ la tre pezaj premoj de sia ĉiama aliancano, Usono, kaj forta por-usona interna opozicio, ili konservis la ekvilibron inter la sankcioj kontraŭ Pjongjango kaj la daŭrigo de la diplomatiaj kaj ekonomiaj rilatoj. Seulo ne forlasas la perspektivon de reunuiĝo, sed rifuzas kalkuli kun disfalo de Nord-Koreio, malfacile sorbebla de lando kiu apenaŭ resaniĝas de la financ-krizo de la 1990-aj jaroj.
4. Japanio, kiu, kiel Seulo, estas rekte atingebla de la nord-koreaj raketoj, male retroviĝis sampaŝa kun la alfrontiga politiko de Vaŝingtono kontraŭ la reĝimo de Jong 2. Engaĝitaj en rearma strategio, la ĉefministro Junichiro Koizumi, poste lia posteulo Shinzo Abe, multigis frakasajn deklarojn. Jen maniero prepari la japanan loĝantaron, de kiu granda parto rifuzas pasi de memdefenda politiko (valida depost la liberigo) al forta militisma engaĝiĝo.
Krome, Tokio, kiu kunsubskribis la interkonsenton de la 13-a de februaro kun Pjongjango, rifuzas partopreni en la planita energi-helpo. S-ro Abe pravigas sin argumentante ke li atendas respondon de la nord-koreaj aŭtoritatoj pri la sorto de la japaninoj forkondukitaj dum la malvarma milito (deko da) kaj kies familioj havas neniajn informojn pri ili. Lia prava postulo havus iomete pli da pezo se, siaflanke, Japanio rekonus sian respondecon en la seksa sklavigo de virinoj (proksimume 200.000) forkondukitaj dum la dua mondmilito, en la du Koreioj kaj en Ĉinio, kaj devigitaj prostitui sin ĉe la militistoj — nomataj “kuraĝigaj virinoj”. Nu, s-ro Abe ĵus deklaris ke “Neniam Japanio petos pardonon”, ĉar tiuj virinoj agis ne vere devige, laŭ li. Ne nur Pjongjango, Seulo kaj Pekino reagis, sed por la unua fojo, la usonaj gazetaro kaj Kongreso protestis. Fakte, revizio de la historio kaj militistaj ambicioj nutras la japanan rigidecon rilate Nord-Koreion kaj tiel kontribuas al la regionaj tensioj.
5. La nacioj kiuj prave strebas eviti la atoman disvastigon estus certe pli kredindaj se ili zorgus pri aplikado de unueca principo por ĉiuj. Tio tute ne okazas, ĉar Barato, kiu daŭre ne aliĝis al la Traktato pri Nedisvastigo kaj kiu akceptas la internaciajn inspektadojn nur sur parto de siaj atomejoj, estas ĵus honorata de Vaŝingtono. Estus ankoraŭ pli bone se tiuj, kiuj en la tuta mondo trudas siajn instruojn, komencus malarmi mem. Nu, de Vaŝingtono ĝis Pekino tra Parizo aŭ Moskvo, oni vidas, male, reciprokan plialtiĝon de la elspezoj. “Faru kion mi diras, ne kion mi faras”... Tiu situacio malfacile daŭrigeblas por longa tempo.
Martine BULARD.