Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Milit-ĵurnalismo

Partiecaj vortoj rilataj al Proksim-Oriento

KOMPRENI PRI la Kio, Kie, Kiam, Kiu kaj Kiel, poste aŭskulti ĉiun partion pri la Kialo, kaj samtempe bone disigi la fakton disde la opinio... Ĉu ne laŭ tio oni rekonas altkvalitajn ĵurnalojn? Kaj kion promesas la reklamaĵoj de CNN, Fox News aŭ Al-Ĵazira se ne objektivecon? “We report, you decide”: ni raportas, vi decidas. Tamen, post esti laborinta kvin jarojn kiel raportisto en Proksim-Oriento, mia konkludo estas pesimisma: la okcidentaj ĵurnalistoj ne povas priskribi precize, kaj ankoraŭ malpli objektive, la araban mondon nek la Proksim-Orienton. Eĉ litere sekvante la ĵurnalismajn regulojn, ili skizas profunde malfidelan bildon de la regiono.

La esenca problemo rilatas al la uzataj vortoj: tiuj uzataj de la ĵurnalistoj signifas nenion por la okcidentaj publikoj aŭ estas diverse komprenataj, aŭ estas tute simple partiecaj.

La plej bonaj ekzemploj de tiuj miskomprenataj vortoj estas la vortoj “okupacio” kaj “diktatoreco”. Nescii la naturon de diktatoreco ne estas monopolo de intelektuloj aŭ de la ĝenerala publiko. En la tempo, kiam mi estis raportisto, mi kelkfoje spertis admonojn de la ĉefredaktisto: kial akiri vizon por la Irako de Saddam Hussein postulas tiom da tempo? Kaj kial mi ankoraŭ ne estis en Libio? “Kio! Ĉu ne vizon? Insistu!”. Aŭ la demando de fama esplorad-ĵurnalisto, kiu deziris havi la kontaktindikojn de la jordaniaj sekretaj servoj... Aŭ tiu librotenisto, kiu insiste petis al mi la pagatestojn rilatajn al ĉiuj personoj, kiujn mi estis subaĉetinta dum mia vojaĝo en la Irako de la eksa diktatoro...

Tamen, la ĉefredaktisto, la esplorad-ĵurnalisto aŭ la librotenisto senlace atentadis la aktualaĵojn. Ili legadis la ĵurnalojn kaj spektadis la televidon. Sed je kia momento tiuj gazetoj aŭ tiuj televidoj klarigas tion, kio vere estas diktatoreco?

La libro, kiun mi publikigis lastsomere temas pri timo, malfido, menso-manipulado, koruptado kaj pri la intenca detruo de la riĉaĵoj propraj al ĉiu persono, de la memamo. La eldonisto persone engaĝiĝis kaj ĝin legis plurfoje. Ĉeestinte la librofoiron de Frankfurto, li el tie revenis viglecplena: li estis parolinta pri la libro kun interesata egipta kolego; mia famiĝo en la araba mondo estas tuja! Li radiis, ĝis la tago, kiam oni al li komprenigis, ke ekzistas kontraŭdiro en la terminoj: ĉu diktatoreco povas permesi publikigon de libro precize temanta pri la abomeninda naturo de tiu diktatoreco? Eĉ post esti digestinta cent paĝojn dediĉitajn al la timo-kulturo sur kiu apogiĝas policaj ŝtatoj, la vorto “diktatoreco” restis, por li, abstraktaĵo.

Ĉu la vorto “okupacio” povas, ankaŭ ĝi, esti vaka je senco por la okcidentaj legantoj kaj televidantoj? Tia vako komprenigus kial oni multigas la premojn sur la Palestina Aŭtoritato por ke ĝi pruvu, ke ĝi “sufiĉe faras kontraŭ la perforto”, dum oni preskaŭ neniam demandas al la proparolantoj de la israela registaro, ĉu ili “sufiĉe faras kontraŭ la okupacio”. Tute sendube, en Okcidento la civitanoj scias, kio estas la terorista minaco, almenaŭ pro tio, ke la politikaj respondeculoj al ili tion konstante rememorigas. Sed kiu klarigas al la okcidentaj publikoj la teroron, kiu kaŝiĝas malantaŭ la vorto “okupacio”? Kia ajn estas la jaro, al kiu oni turnas sin, la nombro da palestinaj civiluloj mortigitaj pro la israela okupacio estas almenaŭ trioble supera al tiu de la israelaj civiluloj mortigitaj okaze de atencoj. Sed la okcidentaj raportistoj kaj komentistoj elvokantaj la “sangelverŝajn memmortigajn atencojn” neniam parolas pri “sangelverŝa okupacio”.

KVANKAM LA ĈIUTAGAJ TERURAĴOJ de la israela okupacio restas plejparte nevideblaj, la “novaĵoj” devenaj el la diktatorecoj atingas la okcidentajn ĵurnalistojn kaj la televidojn. Prezentiĝas tiam dua problemo: kiam la ĵurnalistoj priskribas la eventojn, ili prunteprenas la leksikon de la demokratioj. Ili uzas vortojn, kiel “parlamenton” aŭ “juĝiston”, ili diras “prezidanto Mubarak” prefere al “diktatoro Mubarak”, kaj ili parolas pri la Nacia Demokratia Partio dum tiu estas nek “demokratia” nek “partio”. Ili citas profesoron ĉe universitato de la araba mondo, sed forgesas alskribi, ke ĉi tiu estas kontrolata kaj prigardata de la sekretaj servoj. Kiam sur televidaj ekranoj aperas kelkaj kolerantaj junuloj, kiuj bruligas danan flagon en polica ŝtato, ili nomas tiaĵon “manifestacio”, kaj ne reklama operaco.

Estas konsterne, tiurilate, ke la raportistoj ĉeestantaj en Proksim-Oriento ĝuste konas kion signifas okupacio kaj diktatoreco; ili laboras kaj loĝas en arabaj landoj kaj en la palestinaj teritorioj, ili tie havas amikojn, kolegojn kaj familiojn, kiuj povas fidi neniun juran regulon. Tiuj amikoj, tiuj kolegoj, tiuj familioj ne estas civitanoj sed regatoj, preskaŭ sendefendaj, kaj tion ili scias. Sed kiel la okcidentaj publikoj povus scii, vere scii, kiamaniere funkcias tia sistemo? Aparte, kiam la vortigado pensigas, ke la demokratioj kaj la policaj ŝtatoj funkcias laŭ preskaŭ simila maniero, kun parlamento, prezidanto kaj, eĉ, “elektadoj”?

Certaj vortoj diras nenion al la ordinaraj civitanoj. Aliaj elvokas ion alian, ol kion oni volis diri. Ili estas intime tendencaj: kelkaj minutoj da zapado tra la satelitaj televid-programaroj sufiĉas por tion atesti. Ĉu oni devas diri “Israelo”, “cionisma ento”, “okupata Palestino”? “intifada”, “nova Holokaŭsto” aŭ “sendependeca batalo”? Ĉu tiu terpeco estas “kontestata” aŭ “okupata”, kaj “donendas” aŭ “redonendas”? Ĉu temas pri “koncesio” kiam Israelo plenumas obligacion inkluzivitan en subskribita traktato? Ĉu estas “intertraktado” inter israelanoj kaj palestinanoj kaj, se jes, kiaj estas la agadebloj de la palestinanoj, konsidere, ke la vorto “intertraktado” implicas reciprokajn koncesiojn inter du pli-malpli egalaj partoprenantoj?

Ne ekzistas neŭtralaj vortoj. Kian leksikon, do, adopti? Ne estas facile vortigi depeŝon jene: “Hodiaŭ en Judeo kaj Samario/en la palestinaj teritorioj/en la okupaciataj teritorioj/en la pridisputataj teritorioj/en la liberigitaj teritorioj, tri senkulpaj palestinanoj/islamaj teroristoj estis prevente (ĉar tio estas la termino por la preventaj militoj, ŝajnas al mi...) forigitaj/brutale murditaj/mortigitaj de la cionisma malamiko/de la israelaj okupaciantaj trupoj/de la israelaj defendaj fortoj.” Aŭ, rilate Irakon: “Hodiaŭ, la cionismaj krucistoj/usonaj okupantaj trupoj/koaliciaj fortoj atakis islamajn rezistadbazojn/teroristojn/terorismajn ĉelojn”.

LA OKCIDENTA KULTURO estas optimisma: kiam vi identigas problemon, vi estas petata proponi samtempe solvon. Sed kiel elturniĝi el tia lingva marĉejo alie, eble, ol agnoskante pli malkaŝe la antaŭjuĝojn kaj neeviteblajn filtrilojn de ĉia ĵurnalisma laboro, kaj ĉesigante la trompadon per merkatik-devenaj frapfrazoj? Ni raportas la faktojn, vi decidas, konsentite! Sed ni decidas pri kion vi vidas kaj kiel vi tion vidas.

Bonŝance, ekzistas kategorio de vortoj pri kiuj la okcidentaj komunikiloj povus pli bone fari. Kial judo postulanta la teron donitan al li de Dio estas “ultranaciisma”, dum islamano elvolvanta saman rezonadon estas “fundamentisma”? Kial araba diktatoro elektanta politikon diferencan de tiu de la okcidentanoj estas “kontraŭ-okcidenta”, dum tia etikedo neniam estas atribuata en la inversa direkto? Ĉu oni imagus al si usonan ĉefon kvalifikita “radikale kontraŭ-araba”? Israela politika respondeculo kredanta, ke nur la perforto povas protekti lian popolon, estas nomata “falko”. Ĉu oni iam ajn aŭdis paroli pri palestina “falko”? Ne, temas pri “ekstremisto” aŭ “teroristo”. Israelaj respondeculoj fidantaj dialogon estas “kolomboj”. Kial palestinano elektinte la saman vojon estas nomata “modera”? Tio komprenigas, ke, kvankam la perforto sidas en la koro de ĉiu palestinano, ĉi tiu sukcesis, danke al Alaho, “moderi” sian esencan naturon. Kaj dum Hamas “malamas” Israelon, neniam iu israela partio aŭ ĉefo “malamis” la palestinanojn, eĉ kiam tiuj regantoj profitas de sia registara brakseĝo por rekomendi ilian elpelon. Almenaŭ se ne temas eble pri “etna purigado”... Aŭ pri “senintenca transloĝigo”... Aŭ pri “translokado”...

Joris LUYENDIJK.