Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Henry Ford, inspirinto de Adolf Hitler

KUN LA LIBRO The International Jew, de Henry Ford*, ni jam tute ne estas en la tradicia antijudismo de religia inspiro, sed en io radikale malsama. Tiu kvarvoluma verko kunigas artikolojn de la industriisto aperintajn en lia gazeto The Dearborn Independent. Frazo en teksto dediĉita al la saniga “reago de Germanio kontraŭ la judo” ilustras tiun novan spiriton kiu volas esti scienca kaj kies lingvaĵo estas ŝarĝita de medicinaj metaforoj: temas pri demando de “politika higieno”, ĉar “la ĉefa fonto de la malsano de la germana korpo (...) estas la influo de la judoj”*.

* The International Jew. The World’s Foremost Problem [“La indernacia judo. La plej granda problemo de la mondo”], CPA Book Publisher, Boring (Oregono). La originalo kolektas en kvar volumoj artikolojn aperintajn inter 1920 kaj 1922 en la gazeto The Dearborn Independent. Ĉiu volumo estas datita per la jaro de sia apero: I, 1920; II, 1921; III, 1921; IV, 1922. Angla versio disponeblas en la retejo www.jrbooksonline.com/Intl﹍Jew﹍full....
* Vol. I, p. 22.

En pluraj aliaj teksteroj, la judoj estas prezentataj kiel “ĝermo” traktenda per “purigo” (cleaning out)*. Kiel sciate, Adolf Hitler kaj liaj kunlaborantoj alprenis tiun pseŭdohigienisman terminologion, laŭvorte. La judo ne estas plu difinita per sia religio, sed per sia “raso”, “raso kies persisto venkis ĉiajn klopodojn faritajn por ĝia ekstermo”*. Certe, Ford ne proponas refari tiujn klopodojn, sed la formulo estas tamen stranga... Kontraŭflanke troviĝas la “raso” “anglosaksa”, “arja”, “eŭrope blanka”“anglosakse kelta”, kiu portas la civilizacion en sia sango kaj kiu transiris la oceanon por fondi Usonon: “Ili estas la dominanta popolo [the ruling people], elektita dum jarcentoj por regi la mondon.” Necesas do veki ĉe la junuloj la “fieron de la raso”.*

* Vol. III, p. 73 kaj 163.
* Vol. III, p. 170, kaj vol. I, p. 50.
* Vol. III, p. 50.

Fordo inspiriĝas el la Protokoloj de la saĝuloj de Ciono — verko kiu estus “tro terure vera por esti fikcio, tro profunda en sia kono de la sekreta radaro de la vivo por esti falsaĵo”-, abunde citata kaj komentata, kiel lasta kaj nerefutebla pruvo de la juda konspiro por akapari la potencon mondskale. Sed la industriisto ne nur kopiis tiun libron, li klopodis por aktualigi la argumentojn kaj analizi siamaniere samtempajn okazaĵojn, ĉefe la revoluciojn en Eŭropo. Ofte temas pri Germanio — ĉu pro influo de lia sekretario Ernest Siebold?-, kiun li priskribas kiel dominatan de juda kliko malgraŭ la fakto ke “ne estas en la mondo pli forta kontrasto ol tiu inter la pura ĝermana raso kaj la pura semita raso”*.

* Vol. I, p. 22.

Tiel la bolŝevisma revolucio estis nur “la ekstera kovrilo de longe planita ŝtatrenverso por starigi la dominadon de unu raso”. La sovetoj estas nur kamuflaĵo de la juda institucio kahal (memmastrumata komunumo), kaj ĉiuj “ruĝaj” gvidantoj — por komenci, kompreneble, per Leo Trocki (“Braunstein”), tiel), — estas judoj. Certe, laŭ Fordo, la komunistoj asertas ke Lenino ne estas judo, sed “liaj infanoj parolas jidiŝe” kaj li anstataŭigis, per dekreto, “la kristanan dimanĉon per la ŝabato”. Tamen, pli aŭ malpli frue, asertas la industriisto, la aŭtenta Rusio releviĝos, kaj “ĝia venĝo estos terura”*. La formo kiun tia venĝo povus alpreni, estas sugestita en letero citata en la kvara volumo de la libro: “Ni imagu ke ne estas plu semitoj en Eŭropo. Ĉu tio estus tiel terura tragedio? Tute ne! (...) Iun tagon ili kolektos kion ili semis.*

* Vol. I, pl 169, 178 kaj 224-225.
* Vol. IV, p. 169.

UNU EL LA GVIDAJ temoj de la libro, kiu poste estis abunde reprenata de la naziismo, estas la kompliceco inter la juda bolŝevismo kaj la juda kapitalisma financo, en konspiro por trudi al la planedo mondan judan regadon; ekzemple, la soveta registaro ricevus monon de judaj aferistoj de Eŭropo kaj Usono. La sama rezonado okazas pri la sociaj movadoj en la okcidentaj landoj, Britio aŭ Usono. Certe, ĉiuj ĉi argumentoj ne estis inventitaj de Fordo kaj liaj skribistoj, sed lia libro kunigas, en potenca sintezo, la antisemitajn diskursojn kiuj cirkulis, komence de la 1920-aj jaroj, iel ĉie en la mondo.

Tri volumoj temas pri la loko de la judoj en Usono. Dum centoj da paĝoj, la industriisto “analizas” ilian rolon de organizantoj kaj subtenantoj de alkoholismo, de blankulin-komerco, de financa, sporta kaj politika korupto, ktp. Laŭ Ford, ilia amasa elmigrado de Orient-Eŭropo al Nord-Ameriko havas nenion por fari kun la laŭdiraj persekutoj: la pogromoj estas nura propagando; temas klare pri vera invado: la “internacia judo” povas transloki milionon da homoj de Pollando al Usono “kiel generalo translokas sian armeon”*. Kurioze, kio vekas la plej fortan moralan indignon de la aŭtoro, tio estas — krom la subfosa rolo de la novjorkaj sindikatoj kaj la International Workers of the World (IWW), ĉiuj manipulataj — la “judigo” de la usonaj teatro kaj kinarto. La judoj respondecas pri la enkonduko, en la scenajn artojn de Usono, de malpura kaj maldeca “orienta volupto”, kiu “engutigas insidan moralan venenon”*.

* Vol. I, p. 9 kaj 49.
* Vol. II, p. 90-95. La aŭtoro ne preterlasas denunci la nocan rolon de la “Judo Charles Chaplin”, kies vera nomo estas, laŭ li, “Caplan aŭ Kaplan” (vol. IV, p. 115).

Ankaŭ al ili oni ŝuldas la inventon de ĵazo, tiu muziko kiu, laŭ la aŭtoro (kiu ŝajne ne konas la nigrulajn muzikistojn) havas “ion satanecan”: pro ĝia volupto, ĝia senhonta erotismo, la ĵazo kreas, “kun diabla ruzo”, “malpuran atmosferon”, kiu senmoraligas la usonan junularon. La simpla komuna saĝo postulas do la “purigadon de la fontoj de la malsano”* En tiu diskurso, kiu dense asocias puritanismon kaj rasismon, restas de la tradicia protestanta religieco nur la obseda timo kontraŭ ĉio “seksa”.

* Vol. III, p. 65-78.

FORD interesiĝas ankaŭ pri la internacia rolo de la financistoj kaj, ĝenerale, pri la nordamerika juda komunumo. Unu el liaj plej bizaraj asertoj estas ke la bolŝevismo devenas el la juda novjorka kvartalo East Side. La pruvo estas, laŭ li, ke Trocki mem loĝis kelkajn jarojn en Novjorko; li estis do East-Side-ano. Fakte, “ĉiuj gvidantoj de East Side sciis ke Trocki “alprenos la rolon de la caro” (...). Estis nenio hazarda en tio. Ĉio estis antaŭe organizita, kaj la signitaj personoj iris rekte al siaj planitaj lokoj”. Mallonge, “la jud-bolŝevisma revolucio estis programita en Usono”, kaj la agadoj de Trocki estis financataj de la juda novjorka bankisto Max Warburg*...

* Vol. III, p. 92, 231-232 kaj 235. Kp ankaŭ vol. II, p. 140: la Kehillah de Novjorko “zorge organizis en la East Side la registaron kiu estis enpotenciĝonta en la rusa imperio, elektante eĉ en la juda kvartalo de Novjorko la judon kiu postsekvos la caron”.

Michaël LÖWY.

Vd la artikolon de Michael Löwy kaj Eleni Varikas: Rasismo kaj eŭgenismo inter la mondmilitoj — Antaŭuloj kaj aliancanoj de la naziismo en Usono.