Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
S-ro George W. Bush finis en Meksikio sian rondvojaĝon tra Latinameriko, de la 8-a ĝis 14-a de marto. Eĉ se la prezidanto Felipe Calderón kritikis la migrad-politikon de sia “granda norda najbaro”, li restas grava aliancano por Vaŝingtono: per sia alveno al la potenco li bremsis la maldekstran ondon kiu skuas Sud-Amerikon. Tamen, en Meksikio mem, la opozicio estas pli forta ol iam ajn. Sed ĝi penas por unuiĝi, dividita inter “pragmatuloj” kaj “radikaluloj”.
FRAŬDO pri la prezidant-elekto de la 2-a de julio 2006... Ses monatoj da amasaj manifestacioj... Populara gvidanto “ekrezistanta” kontraŭ la fraŭdo kaj la potenculoj... Demokratia Nacia Konvencio (CND laŭ la hispana) de du milionoj da personoj kiuj, la 16-an de septembro, defias la instituciojn kaj nomas lin “legitima prezidanto”... La ŝtato Oaŝako [hisp. Oaxaca] ribelas kontraŭ sia guberniestro... Prezidanto de la dekstro, s-ro Felipe Calderón, kun suspektinda hasto, la 1-an de decembro, faras la enofican ĵuron, protektate de siaj korpgardistoj kontraŭ la kolero de la maldekstraj parlamentanoj...
Ĉio indikis, fine de 2006, ke granda popola movado estis naskiĝanta en Meksikio. La kandidato de la maldekstra centro “batita” en la prezidant-elekto[Dum la rezulto de la voĉdonado de la 2-a de julio — kun nur 243.934 voĉoj da diferenco el totalo da pli ol 41 milionoj, do 0,58% da voĉoj — estis forte kontestata, la elekta tribunalo rifuzis denove nombrigi la voĉojn. Vd Ignacio Ramonet, “Meksikio disrompita”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2006., s-ro Andrés Manuel López Obrador — “AMLO” — ŝajne estis rompinta kun la modera programo de sia kampanjo. Liaj impetaj paroladoj sur la Zócalo — la granda placo en la centro de Meksikurbo-, fine de septembro, elvokis la diskursojn de s-roj Hugo Chávez aŭ Evo Morales. Tamen, post la jarfinaj festoj, la maldekstro vekiĝis kun postebria sufero.
Trans la problemo de fraŭdo, ĝi scias efektive ke ĝi povintus konkeri la prezidantecon, se ĝi ne farintus tiom da eraroj: foresto de observantoj en pli ol 30% de la voĉejoj; parolaj “flankenglitoj” de la kandidato; manko de klareco de la programo kiu konfuzis la popolajn sektorojn kiuj “jam ne kredis je politiko”. La maldekstro krome foruzis sin dum semajnoj en longa debato por la “defendo de la voĉo” — do la agnosko de ĝia venko — anstataŭ prezenti sin al la publika opinio kiel alternativa forto kiu atingis tiom da voĉoj kiom la dekstro kaj povis trudi la ŝanĝon. Kvalifikita de la komunikilo kiel senrespondeca caudillo*, “AMLO” perdis da sia prestiĝo ĉe la mezaj klasoj.
DUM TIU TEMPO, la prezidanto Vicente Fox, kun la konsento de s-ro Calderón, prezidant-kandidato de la Partio de Nacia Agado (PAN laŭ la hispana), poste de s-ro Calderón mem, post fariĝi ŝtatestro, ne hezitis akre subpremi la socian movadon de Oaŝako.* Ekde la 25-a de novembro, la ekokupo, fare de la Federacia Preventa Polico (PFP) de la ĉefurbo de la ŝtato, okupita ses monatojn de la oponantoj al la guberniestro Ulises Ruiz (Institucia Revolucia Partio, PRI), kaŭzis pezan bilancon: dudek tri mortintoj oficiale nombritaj kaj identigitaj, mortigitaj dum la alfrontiĝoj kun la polico aŭ murditaj de kvazaŭarmeanoj je la soldo de la guberniestro; preskaŭ kvarcent vunditoj; dekoj da malaperintoj; pli ol tricent arestoj*...
Komence de decembro, pluraj respondeculoj de la Popola Asembleo de la Popoloj de Oaŝako (APPO), aparte la ĵurnalistoj kaj ĉefartikolistoj de Radio Universidad, la voĉo de la movado, devis fuĝi kaj kaŝiĝi por eskapi de la fihelpuloj de s-ro Ruiz. Tri tagojn post prezidantiĝo, kaj preferante subpremon ol intertraktadon, s-ro Calderón arestigis la precipajn “videblajn” gvidantojn de la APPO, interalie s-ron Flavio Sosa, ĝian proparolanton, dum ili intertraktadis kun la intern-ministrejo pri liberigo de la unuaj kaptitoj kaj pri restarigo de kalmo. Tiel montriĝis ke la alianco inter la PAN kaj la konservativaj sektoroj de la PRI, al kiuj apartenas la guberniestro Ruiz, estos unu el la angulŝtonoj de lia registaro.
Fine de longa enketo, de la Internacia Civila Komisiono de Observado de Homrajtoj (ICKOHR) konkludis, en raporto prezentita la 20-an de januaro en Meksikurbo, ke tiuj diversaj disponoj estas parto de “jura, polica kaj armea strategio (...) kies lasta celo estas akiri per timo la regadon de la civila loĝantaro [aparte indiĝena] en zonoj kie evoluas procezoj de civitana organiziĝo aŭ de movadoj de nepartizana sociala speco”.
Lace... Fine de decembro 2006, la parlamentanoj de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD) de s-ro López Obrador, voĉdonis por la buĝeto 2007 proponita de la prezidanto Calderón interŝanĝe kun magraj koncedoj pri edukado kaj kulturo. Perfido, por multaj. La registaro kaj la PRI gratulis sin pro la “matureco” montrita tiuokaze de la opozicio.
Multaj aktivuloj de la PRD dubas pri la engaĝiĝo de certaj iliaj gvidantoj, kiujn nur malŝate akceptis la radikaliĝon de la movado truditan de la ekskandidato pri prezidanteco. Post sia fondiĝo en 1989, laŭ iniciato de disidentoj de la PRI tiam reganta kaj de multegaj maldekstraj partioj apenaŭ aperintaj el la eksterleĝeco, la PRD — kaj ĝiaj multaj tendencoj, nomataj “triboj” — elspezas pli da energio por meti siajn membrojn en parlamentajn postenojn aŭ tiujn de lokaj elektitoj ol difini koheran programon de la ŝanĝo.
La du partioj — Laborpartio kaj Demokratia Konverĝo — kiuj, dum la prezidant-kampanjo, kuniĝis kun la PRD en la koalicion Por la Bono de Ĉiuj, suferas la samajn problemojn. La politiko ŝajnas por multaj politikistoj resumebla per intertraktado pri partoj de potenco. S-ro Francisco Saucedo, federacia eksdeputito de la PRD, pensas ke mallongtempe nenio ŝanĝiĝos sub la suno de la meksikia maldekstro. La respondeculoj de lia partio, bedaŭras li, ne havas “la popolan febron surhaŭte”. Laŭ li, la “intertribaj” bataloj senmovigas la PRD.
Tamen, trans la timoj kaj frustracioj, aperas funda tendenco kiu povas enteni surprizojn. La maldekstro, en sia tutaĵo, ekkonsciis ke ĝi nun alfrontas organizitan konservativan dekstron, deciditan defendi la novliberalan modelon.
Turnopunkto aperis en 2006. La PRI, la granda nacia kaj progresema partio konvertita al la sovaĝa kapitalismo fare de s-ro Carlos Salinas (1988-1994), estas la granda perdanto de la elektoj. En la fundamentaj demandoj ĝi aliĝas al la PAN kaj jam ne postulas ke la ekonomiaj politikoj estu akompanataj de socialaj disponoj. Multaj maldekstraj gvidantoj, ĝis tiam tre moderaj, konkludis el tio ke estus vane provi intertrakti kun ĝi pri lamaj aranĝoj por plibonigi la sorton de la kvindek milionoj da malriĉuloj kiujn nombras la lando. La situacio estas des pli kritika ke la nova registaro ne kaŝas sian intencon fortigi la aktualan modelon.
La unueco de la maldekstro fariĝas do demando de supervivado. La starigo de la Progresema Ampleksa Fronto — Frente Amplio Progresista (FAP) -, tuj post la elekto-malvenko, respondas al tiu nova situacio. Ĝi kunigas la tri membrojn de la elekto-koalicio de “AMLO”. Titolita “Por la transformo de Meksikio”, ĝia ĉarto proklamas: “Por iniciati veran ŝanĝon (...), ni devas pruvi firmecon en opozicio, politikan kapablon por repreni la iniciaton, kaj decidemon.”
Ĝia kunordiganto, s-ro Jesús Ortega, estas tamen unu el la PRD-gvidantoj plej kritikataj de la maldekstro. Li, kiu difinas sin “socialdemokrato”, gvidas la plej potencan “tribon” de la PRD, tiun kiu ĉiam preferis la intertraktadon kun la potenco. Tamen, la evoluo de lia diskurso rimarkindas. “Ni devas fariĝi granda progresema bloko, asertas li, por alfronti dekstron solidiĝintan kiel malofte en nia historio. (...) La FAP estas nova paŝo direkte al la unuiĝo de la maldekstro, de kiu la fondo de la PRD estis nur etapo. (...) Ni devas krome avanci en proponoj, ĉar alia realaĵo trudiĝas: la polarizado de la socio kaj la radikaliĝo de nia socia bazo...”
S-ro López Obrador, siavice, ne ĉesas lukti. Elektita “legitima prezidanto” fare de la CND kunveninta en septembro 2006, li starigis fine de decembro sian “legitiman registaron”. Dum li trairas la landon, aŭskultante la homojn, lia registaro laboras senpaŭze pri novaj leĝproponoj. Dum siaj unuaj rondvojaĝoj li kunigis preskaŭ same multnombrajn aŭskultantojn kiom dum la elektokampanjo; li profitas tiujn mitingojn por “enslipigi” la simpatiantojn kiuj partoprenas en ili.
PLIA SIGNO pri releviĝo de la opozicio, la APPO reprenis la iniciaton. En januaro kaj februaro, dekmiloj da marŝantoj defilis en Oaŝako por postuli la liberigon de la trideko da aktivuloj ankoraŭ malliberaj kaj por denove postuli la forigon de la guberniestro Ruiz. “La popolo de Oaŝako venkis sian plej grandan malamikon, la timon, post la subpremo de novembro”, asertas la nuna proparolanto de la organizo, s-ro Florentino López. La movado, kiu efektive ŝajnas bone releviĝi, planas organizi denove sidprotestojn sur la centra placo de la ŝtata ĉefurbo. Tiel ke la guberniestro en januaro petis al la federacia registaro revenigi la batalionojn de armeigita polico al Oaŝako.
Eĉ pli signoplena, la kunveno en Meksikurbo, komence de februaro, de la Nacia Dialogo, vasta forumo kiu kunigas sescent organizojn — tre kritikajn al la “institucia maldekstro”-, inter kiuj la sindikato de la elektristoj, unu el la plej agemaj de Meksikio, kaj de multaj intelektuloj simpatiantaj de la zapatismo. Pluraj eminentuloj de la FAP ĉeestis. La partoprenantoj tie proponis “krei nacian union por bremsi la novliberalismon kaj ties politikojn kontraŭajn al la interesoj de la laboristoj”. La CND, siavice, promesis prepari randan koncentriĝon por fine de marto por vigligi la movadon lanĉitan en septembro 2006 de “AMLO”.
Ĉu tiuj moviĝoj anoncas “boliviiĝon” de la meksikia movado? Ĉu tiu povos trudi la ŝanĝon sen disponi pri parlamenta plimulto, kiel faris s-ro Morales, eĉ antaŭ sia elekta venko, apogante sin en la parlamento sur disciplinita “politika instrumento” — la Movado al Socialismo (MAS) — kaj sur la popola mobiliziĝo? La plej perfekta ekzemplo de tiu strategio estis la adopto, fare de la bolivia Kongreso, la 17-an de majo 2005, de leĝo pri la hidrokarbaĵoj, trudita siatempe al la tiama novliberala registaro, kio estis unua paŝo al la ŝtatigo de la energi-resursoj.
Pridubindas ke la meksikia maldekstro povas naski, en mallonga tempo, unuecan politikan instrumenton. Sed ĝiaj diversaj aparatoj faros sendube interkonsentitan ofensivon. La aligo-kampanjo ekde komence de januaro fare de la “legitima registaro” okazas sturmatake. La aktuala ritmo superas la antaŭvidojn. La fina celo estas starigi novan socian bazon pretan “esti agopreta aŭ sekvi la kunvokon de la legitima prezidanto por defendi sian kaŭzon”, kiel formulas la engaĝ-letero subskribita de la simpatiantoj de s-ro López Obrador. Ĝi povus larĝe superi la bazon de aktivuloj de la PRD, kiu nombras nur kvar milionojn da aliĝintoj, ĉar dek-kvar milionoj da meksikianoj voĉdonis por li.
Kvankam s-ro López Obrador neas ĉian intencon krei novan unuecan partion de la maldekstro, la agado signifas multon pri la fortoprovo kiun li komencis kun la politikistoj de la PRD aŭ de la maldekstra centro kiun li malfidas. Lia “ministro pri laboro”, s-ino Berta Lujan, implicite rekonas tion: “la legitima registaro, la FAP kaj la CND kunlaboras, sed nia nia reprezentiĝo en la kongreso estos ekde nun kontrolata de atenta socia bazo, kiu estos bara muro kontraŭ la devojiĝoj kaj perfidoj”, pensas ŝi, aludante ekzemple la adopton de la PRD, en 2005, de leĝo kiu, fakte, donis monopolon pri komunikado al la du grandaj privataj televidoj de la lando. Se realiĝos la diro de s-ino Lujan, bataltrejnita alimondisma sindikata aktivulino, ĝi konfirmos profundan kursoŝanĝon, ĉar s-ro López Obrador mem ne oponis tiun leĝon.
S-ro Ortega kaj la ĉefaj gvidantoj de la PRD provas, siavice, integri novajn fortojn en la FAP. “Ni ĵus subskribis historian interkonsenton kun la Nacia Unio de Laboristoj [sendependa de la klientismaj sindikatoj kontrolataj de la PRI kaj PAN], rimarkigas s-ro Ortega. Sur klaraj fundamentoj: por la defendo de la energi-resursoj, de la minimuma salajro kaj de la dungo, kaj por la re-intertraktado de la agrokultura ĉapitro de la traktato pri liberkomerco subskribita en 1993 kun Usono.”
La FAP povus tiel malfermiĝi al eta maldekstra partio — Socialdemokrata kaj Kamparana Alternativo — kiu rabis pli ol milionon da voĉoj al s-ro López Obrador, al certaj sektoroj de la Kamparana Konfederacio (tamen devena de la PRI) kaj al la APPO. “Tiu organizo havas ekzemplodonan demokratian enhavon”, rimarkigas s-ro Ortega, kiu ne ŝajnas ĝenata ke la ekstrem-maldekstro ludas tie gravan rolon.
Tiu malfermiĝo konfirmus ke la politika maldekstro volas apogi sin sur la tutaĵo de la agantoj de la opozicio. Organiza modelo naskita de la bazo por la defendo de la lokaj valoroj kaj interesoj, sen politikismaj kaŝpensoj, la APPO efektive konsistiĝis ekster la PRD, eĉ kontraŭ ĝi. Oni trovas en ĝi zapatistojn inter la studentojn de la universitato de Oaŝako kaj, en certaj indiĝenaj komunumoj de tiu ŝtato, la jam ekzistantajn indiĝenajn organizojn*; regionajn aktivulojn de la PRD; sindikatajn instruistojn; membrojn de la urbaj retoj de diversaj marksismaj-leninismaj gerilo-grupoj; kaj urbajn civilajn asociojn devenaj el la mezaj klasoj, kiuj luktas por la ekologio, la defendo de la kultura heredaĵo, la homrajtoj, la laika kaj senpaga edukado, la virinaj rajtoj, la defendo de la migrintoj.
Ĉiukaze, s-ro López Obrador, liaj “ministroj” kaj la FAP kunvenas ĉiulunde por difini, ne senpene, komunajn celojn. Ili promesas prezenti al la opinio kaj al la parlamento, antaŭ la jarfino, kvar gravajn reformojn:
‣ impostreformon kiu starigas veran progresecon de la imposto pri la enspezo kaj efektivan imposton pri la plusvaloroj kaj la riĉaĵo;
‣ kontraŭkoruptan leĝon kun drasta redukto de la salajroj de la ministroj kaj de la altaj oficistoj;
‣ ŝtatreformon kiu senigas la prezidanton de siaj senkondiĉaj povoj;
‣ reformon de la laborjuro kiu limigas la provizorecon de la dungo kaj certigas la sendependecon de la sindikata movado alelektota de la ŝtato.
La CND laboras pri ĝenerala plano de leĝaj revizioj. “Reformismaj” iniciatoj kiuj ŝajnas kvazaŭ “revoluciaj” en lando kie la privilegioj kaj misuzoj superas la komprenpovon. La akciuloj de Banamex, ekzemple, vendis sian bankon al la usona City Bank por 12 miliardoj da dolaroj sen pagi cendon da imposto, dank’ al starigo de “speciala reĝimo” protektanta la transakcion. Dume, milionoj da ŝtataj kaj privataj dungitoj, laboristoj nomataj “de konfido”, disponas pri nenia laborkontrakto kaj maldungeblas ĉiumomente — certe kun kompensaĵo, sed sen ebleco de reala rimedo por konservi sian dungon.
Ĉu la “legitima registaro” mobilizos la straton por apogi siajn proponojn? S-ino Lujan asertas ke ĝi faros tion, sisteme, por defendi la akiritajn rajtojn aŭ la socialajn atingojn kiel la minimuman salajron aŭ la ŝtatan kontrolon de la hidrokarbaĵoj kaj de la elektra energio. Kaj por trudi, unu post la alia, strukturajn reformojn.
Por scii ĉu la elektokonflikto de 2006 naskis novan maldekstron, necesas tamen atendi simbolan daton. En 2008 ekvalidos la agrokultura ĉapitro de la Akordo pri Liberkomerco de Nordameriko (ALKNA), subskribita fine de 1992 inter Meksikio, Usono kaj Kanado. Ĝi planas ke la usonaj agrokulturaj produktoj povu eniri Meksikion sen pagi doganaĵon. Jen dispono kiu akre minacus tri milionojn da familioj de kampkulturistoj nekapablaj alfronti la konkurencon. S-ro López Obrador ĵuras ke li postulos retraktadon de la traktato en tiu punkto.
SE LA MEKSIKIA MALDEKSTRO tiam amase manifestacias por defendi siajn kamparanojn, ĝi aliĝos — eble senvole — la sudamerikan maldekstron, kiu faris el la rifuzo de la liberkomercaj akordoj sian batalĉevalon de dek-kvin jaroj. Ĉu ĝi povus iri pli antaŭen? S-ino Lujan ne ekskludas ke la “legitima registaro” proponos, kun la tempo, aliĝon de Meksikio al la Bolivara Alternativo por Ameriko (ALMA, laŭ la hispana: Kubo, Venezŭelo, Bolivio, Ekŭadoro, Nikaragŭo)*, kaj samtempe resti ligita kun Usono en la kadro de la ALKNA.
Sed tio estas ankoraŭ malproksima, kaj nuntempe bremsas multaj obstakloj tiun dinamikon de konstruado de “politika instrumento” kiu reprezentas ĉiujn progresemajn fortojn de la lando. La gvidantoj de la radikala maldekstro — aparte la zapatistoj — kaj multaj gvidantoj de la sociala maldekstro kuniĝintaj en la Nacia Dialogo asertas ke la FAP ne povos plenumi tiun rolon, eĉ se ĝi malfermas sin al organizoj kiel la APPO. La gvidantoj de la FAP, diras ili, daŭre privilegios, en pura elekto-logiko, la intertraktadon kun la potenco. Ili pensas ke la intereso de la registaro de s-ro Calderón kaj de la PRI estas cedi, kun la espero solidiĝi, al eta nombro da sociaj kaj demokratiaj postuloj, kiel la defendo de la aĉetpovo aŭ la ŝtatreformo.
Pretiĝante lanĉi la duan fazon de la “alia kampanjo”* por doni al la zapatismo nacian bazon, la subkomandanto Markos persistas, nome de la Zapatista Armeo de Nacia Liberigo (EZLN), en siaj atakoj kontraŭ la FAP kaj s-ro López Obrador. Estas vere ke tiuj, en januaro, donis al li ankoraŭ okazon denunci ilian mankon de kohero. Por altigi siajn ŝancojn gajni la venontajn lokajn elektojn en la ŝtato Jukatano, ili volis nomumi ultrakonservativan disidentinon de la PAN kiel unuecan kandidaton de la FAP. “Kaj nun, ironiis Markos en unu siaj famaj akraj komunikaĵoj, ili diras al ni ke “AMLO” kaj la “alia kampanjo” devas kuniĝi (he! he!) dum ili rekrutas la supervivantojn de la ekstremdekstra ŝiprompiĝo!!!” Konsciiĝante pri la malkohero de la situacio, la PRD kaj la FAP rezignis kandidatigi la transfuĝintinon. Sub la premo, diras oni, de s-ro López Obrador... kiu ĝis tiam ne kontraŭis tion.
Samtempe, s-ro López Obrador kaj lia “legitima registaro” iel distingiĝas disde la “institucia maldekstro”. Konvinkite ke la registaro de s-ro Calderón ne cedos sen popolaj mobilizoj, ili vetas pri la CND, esperante ke ĝi ŝovos sur la politikan scenejon novan klason de gvidantoj kapablaj trudi pli “rompan” linion al la FAP, al s-ro Ortega kaj al la eksmembroj de la PRI aliĝintaj al la PRD en la 1990-aj jaroj. Subdirektoro de la maldekstra gazeto La Jornada, Josetxo Zaldua vidas en tio kontraŭdiron, ĉar s-ro López Obrador, mem eksa PRI-ano, ne havus la “necesan fleksiĝemon por kunigi la disajn elementojn de la maldekstro kaj distingiĝi de popolisma alirmaniero”.
Fakte, multo dependas de la APPO, kiu ŝajnas hodiaŭ kvazaŭ “embrio de nacia ŝanĝo”, por repreni la vortojn de s-ro Tomás Martínez, membro de la nova estraro. Post ok monatoj da alfrontiĝoj kaj da subpremoj, ŝajnas ke la organizo elektis la vojon de paca rezistado, kaj distingiĝas de siaj plej radikalaj elementoj. Ĝi daŭrigos sian mobilizadon por postuli la foriron de s-ro Ruiz kaj la kunvokon de konstitucia asembleo kiu “refondu” la ŝtaton Oaŝako, sed ne malestimos la vojon de voĉdonado por antaŭenigi sian kaŭzon.
Komence de januaro, ĝi volis prezenti kandidatojn sub la flago de la FAP por la venontaj elektoj de la ŝtato Oaŝako. Ĝi ŝanĝis tiun intencon fine de januaro, sed daŭre intertraktas kun la PRD. Kio antaŭ tri monatoj estis ankoraŭ nepensebla, nun alianco kun la “legitima registaro”, en la kadro de la CND, ŝajnas ebla.
Pri la unueca projekto trudiĝas du certecoj: la “alia kampanjo” de la subkomandanto Markos oficiale ne partoprenos — eĉ se multaj zapatistaj simpatiantoj sentas sin koncernataj-, kaj la plej moderaj respondeculoj de la FAP ja bone scias kiel ne lasi sin submergi. “La sola solvo estas ke la socia, sindikata, kultura, ne partia maldekstro, kaj la APPO kunfluu kun ni en grandan demokratian nacian konvencion kiu transformiĝu en potencan forton de popola mobiliziĝo”, konfidas s-ro Jesús Ramírez, juna konsilisto de s-ro López Obrador. Devena de la zapatismo kaj konscia pri la malfaciloj kiujn la movado alfrontas, li estas tamen konvinkita ke la batalo, kiu nur komencis, estas gajnebla.
Ĉar estas ja tri maldekstroj kiuj vekiĝis en la varmego de la postelekta konflikto. Unu kiu rifuzas la alfrontiĝon. La dua kiu dividas kun la unua la ideon ŝanĝi la landon per leĝdonaj reformoj, sed scias ke nenio eblos sen amasa mobilizado de la malkontentuloj. La tria, kiu vetas pri la strategio de submergado. “Oaŝako, tio estas jam nia Bolivio”, asertas Luís Hernández Navarro, ĉefartikolisto kaj fajna konanto de la subtilaĵoj de la meksikia maldekstro.
Jean-François BOYER.
ALKNA: Akordo pri Liberkomerco de Nordameriko.
AMLO: Mallongigo de Andrés Manuel López Obrador.
APPO: Popola Asembleo de la Popoloj de Oaŝako.
“Alia kampanjo”: Lanĉita la 1-an de januaro 2006 de la EZLN kaj la subkomandanto Markos pri la prezidant-elekto. Markos akre atakas la PRI kaj la PAN, sed ankaŭ ne domaĝas la PRD.
CCIODH: Internacia Civila Komisiono por Observado de la Homrajtoj; eŭropa neregistara organizo engaĝita maldekstre, agnoskita de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Unio (siglo en la hispana kaj la franca).
ICKOHR: Esperanta formo de CCIODH (vd supre).
CND: Demokratia Nacia Konvencio; komence sponta kolektiĝo de simpatiantoj de s-ro Andrés Manuel López Obrador rifuzante la “elektan fraŭdon”. Post du monatoj da lukto, la CND kunvenigis 1.025.724 delegitojn de la tuta lando, unuan fojon en Meksikurbo, la 16-an de septembro 2006. Ĝi decidis elekti “legitiman registaron” kun “AMLO” kiel prezidanto.
Koalicio Por Ĉies Bonfarto: Alianco de la PRD, de la Laborpartio kaj de Demokratia Konverĝo kiu apogis s-ron López Obrador dum la prezidantelekta kampanjo.
EZLN: Zapatista Armeo de Nacia Liberigo; indiĝena armita movado aperinta la 1-an de januaro 1994 en Ĉiapo [hispane: Chiapas]; ĝi tre rapide alprenis la formon de paca opozicio.
FAP: Progresema Ampleksiĝinta Fronto; kolektas ekde la elekto de julio 2006 la partiojn membrojn de la Koalicio Por Ĉies Bonfarto.
PAN: Partio de Nacia Ago; dekstro en la potenco kun s-ro Vicente Fox (2000-2006) kaj nun kun s-ro Felipe Calderón.
PRD: Partio de la Demokratia Revolucio; partio de maldekstra centro naskita formale la 26-an de majo 1989 per skismo de la PRI.
PRI: Institucia Revolucia Partio; monopoligis la potencon dum sepdek-unu jaroj, ĝis 2000.