Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“TIO ESTIS endogena sekto, organizita ĉirkaŭ karisma gvidanto, sed kiam oni komencis enketi, oni vidis ke ĝi havis esencan funkcion: provizi Schäfer-on per infanon por ke li povu misuzi ilin.” Per tiuj vortoj la ĉilia eseisto Hans Stange levas unuan angulon de la vualo pri la “doktoro” Paul Schäfer, en la filmo dediĉita al la Colonia Dignidad (“Kolonio Digno”) de José Maldavsky.* Ambulancisto en la Wehrmacht* dum la dua mondmilito, en septembro 1961 persekutata de la justico pro pedofilio*, Schäfer fondas, 350 kilometrojn sude de Santiago, en Ĉilio, modelan farmbienon, kiun rapide aliĝas tricent germanoj. Abunda produktado — bovidoj, bovinoj, kokinoj, ĉiaspecaj kulturoj — sendevigitaj je ĉiaj impostoj (pro “bonfartiga centro”). Fakte, dum kvardek-kvar jaroj, la ĉiliaj politikaj reĝimoj faciligis la vivon de la Colonia. Ĝi rapide posedis siajn entreprenojn (Abratec, Cerro Florido, Prodal) — financa imperio.
Tamen, temas pri infero. Por la kolonianoj, nek radioj, nek kalendaroj, nek dimanĉoj, nek para vivo, nek ripozo. Nur la uniformo. La elsaviĝo per laboro (“Arbeit macht frei”)*, “servo farata por Dio”. Defiloj, en la plej pura nazia stilo. Ŝtato en la ŝtato, vivante aŭtarkie, tenebra loko ĉirkaŭata de pikdratoj, kies loĝantoj vivas mutigite, drogite. Mikrofonoj instalitaj ĉie. Kvardek hundoj, dresitaj por retrovi fuĝantojn. Teruraj punoj. Sed tiom da boneco...
El Tio permanente (“La ĉiama Onklo”) faras la bonon. Al la malriĉaj loĝantoj li donas lernejon, senpagan hospitalon. Li kolektas la knabojn de fraŭlaj patrinoj, enigas ilin en la Kinderhaus, la infandomo. Poste li subigas ilin al siaj kapricoj. “Ĉilio, lando de lakto kaj mielo, ĝemas ekskoloniano. Ĉio kion oni trovis, estas sango kaj spermo.”
Similuloj ariĝas. Schäfer estas ĝisosta antikomunisto. Ankaŭ Aŭgusto Pinoĉet. Ekde 1973, la germano transformas la sekton en filion de la diktatoreco. “La armeo liveris al li materialon, atestas la ekspuĉano Roberto Thieme, instalis radaron en la kolonio, donis al li helikopterojn. Li sukcesis atingi la plej altajn sferojn de la milita potenco.” La generalo Pinoĉet kaj s-rino faris restadojn en la Colonia. La ĉefo de la sekretaj servoj Manuel Contreras venis por ĉasi tie. Militistoj, policistoj, juĝistoj, ĵurnalistoj defilis tie. Aliaj ĉilianoj retroviĝis tie. Politikaj malliberuloj. Ne precize en la samaj kondiĉoj.
LA “SOCIETO DE BONFARO” de Schäfer disponigis siajn lokalojn al la torturistoj de la sekreta polico (DINA). En reto de subteraj bunkroj, oni torturis, oni ekzekutis, oni malaperigis. Necesis atendi la jaron 1991 kaj la finon de la diktatoreco por ke la ĉiliaj aŭtoritatoj interesiĝu pri la Colonia. Arestita en marto 2005, en Bonaero, Schäfer estis kondamnita al dudek jaroj da malliberejo pro misuzo de neplenkreskuloj. Pinoĉet mortis en sia lito. Tiu filmo rakontas ilian komunan historion.
Maurice LEMOINE.