Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dokumentfilmo de Pierre Carles, Christophe Coello kaj Stéphane Goxe

Alternativoj al produktismo (filmrecenzo)

“Laboro estas emancipiĝo, senlaboreco estas fremdiĝo”, asertis ankoraŭ lastatempe s-ro Nocolas Sarkozy.* Volem rien foutre al païs, la lasta dokumentfilmo de CP Productions*, refutas la argumenton kaj kuraĝas socian kritikon de la laboro, en kunteksto kie la kultado de la salajrata aktiveco ŝajnas malpermesi la plej etan debaton pri tiu temo. Kvazaŭ la fantomo de amasa senlaboreco, la sorĉalvoko al kresko kaj la reganta konsumado malebligus kritikon de la fundamentoj de ekspluatado. En la plej bona kazo — kaj la kinartaj ekzemploj ne mankas-, oni prezentas la suferojn spertatajn en la perforta mondo de la entrepreno. Sed la ekzisto de ŝanĝosolvoj kiuj defias la produktisman modelon estas malofte prilumata. Kvazaŭ neniu estus supozata eskapi el la ekzistanta ordo.

* Elsendaĵo “A vous de juger”, France 2, 8-a de marto 2007.
* Volem rien foutre al païs, dokumentfilmo de Pierre Carles, Christophe Coello kaj Stéphane Goxe, en la kinejoj ekde la 7-a de marto, estas produktita de CP Productions post Pas vu, pas pris (1998), La sociologie est un sport de combat (2001), Enfin pris (2002), Attention danger travail (2003). — La titolo Volem rien foutre al païs, miksaĵo el okcitana kaj franca lingvoj, signifas “Ni volas nenion fari en la lando” kaj estas aludo al la okcitanlingva slogano “Volem viure al païs” [Ni volas vivi en la lando]. -vl

Ĝuste ĉar la kondiĉoj de rompo kun tiu modelo interesas la reĝisorojn, ili lasas la parolon al tiuj kiuj rezistas per siaj agoj aŭ per sia vivmaniero. Unuflanke, memsufiĉaj personaj itineroj — eblaj ĉefe en la kamparo — de homoj kiuj provas imagi eksterlaboran vivon per realproprigo de sia tempo kaj per reduktado de siaj bezonoj (pajlodomoj, akvopumpiloj, ventmotoroj...). Aliflanke, organizado de rektaj bataloj, ĉefe en Hispanio (ŝtelkampanjoj en la superbazaroj, publikaj kunvenoj de instigo al eksproprigo, rekvizicio de neokupataj loĝejoj...).

Kvankam la filmo juĝas kontraŭefikaj certajn de tiuj iniciatoj, oni ne trovas ĉiam la kritikan distancon karakterizan por la filmoj de Pierre Carles. La intereso de tiuj eksperimentoj, substrekita de la atestoj, kuŝas unue en la kolektiva engaĝiĝo, en la kapablo de komuna organizado, la respondeco de tiuj kiuj faras ilin transirante la simplan provokon. Tio elvokas aparte, sed sen akcentita referenco, la ideon de la “individua repreno” de la anarkiistoj de la 19-a jarcento aŭ tiun, tre aktualan, de la “malkresko”.

ALTERNANTE INTERVJUOJN de tiuj kiuj kontraŭbatalas la kapitalismon kaj eltiraĵojn de elsendoj laŭ la maniero de reklamaj faldfolioj por la liberalismo*, la muntaĵoj ludas gravan rolon kaj altigas la efikecon de la raporto. La dokumentaĵo tiel miksas plurajn bild-reĝimojn. El tiu flikpecaĵo elformiĝas personoj kiuj ŝajnas rekte elveni de la filmo L’An 01 [La jaro 01], enkarniĝo en la realo de la utopiaj deziroj de siaj kreintoj Gébé kaj Doillon. Citita kiel referenco en Volem, tiu “kinarta verkego” lanĉita en 1973 konservas, tridek jarojn poste, sian memprimokon kaj sian liberecanan ribelon. Manke de tiu ekzalto, la filmo de Carles, Coello kaj Goxe, jen ĝia forto, resendas nin al la insida kaj potenca sistemo de fremdigo kiu instigas nin ekzisti per nia konsumkapablo.

* S-ro Denis Kessler en “7 sur 7”, reklamaĵo de la kampanjo de s-ro Nicolas Sarkozy, congrès du patronat, archives d’actualités...

Dume, atende eventualan radikalan renversiĝon de la socia ordo, necesas povi, kiel rekomendis George Orwell, “teni la kapon ekster la akvo”. La reĝisorino Annie Gonzalez, instiginto de CP productions, sukcesis pri kio multaj nur revis: produkti sen la televido. Ironio de la sorto, kiam oni memoras ke la unua filmo de Pierre Carles, Pas vu, pas pris, unue destinita al la ekraneto, venis en la kinejojn nur post kiam ĝi estis definitive rifuzita de ĉiuj grandaj televidĉenoj. Kun mezume cent mil spektantoj po filmo — escepta rezulto por dokumentfilmoj-, CP estas unika produktmaniero. Ĉar la ekonomio de la filmoj kuŝas preskaŭ ekskluzive sur ilia ekspluatado en kinejoj, ilia disvastiĝo dependas de la engaĝiĝo de la sendependaj kinejoj kaj de la korinklino de la publiko.

Volem rien foutre al païs sugestas ĉiukaze ke labori malpli — aŭ agi alie — estas maniero rezervi sian energion al tio kio meritas ĝin, kaj konservi sian integrecon.

Marianne KHALILI-ROMÉO.